Despotismo

Despotismo estas registaro regata de unuopa aŭtoritato, aŭ individua aŭ grupeto, kiu regas per absoluta politika potenco. En sia klasika formo, despotismo estas ŝtato kie unu individuo, nomita despoto, tenas ĉiom da la potenco kaj aŭtoritato, kaj kie ĉiu alia konsideriĝas lia sklavo. Tiu ĉi formo de despotismo estis la unua konata formo de ŝtateco kaj civilizacio; la Faraono de Egipto estas ekzempla klasika despoto.

La termino nun implicas tiranan regon. Tamen, en klera absolutismo (ankaŭ nomita "bonvolema" aŭ "klera" despotismo), kiu ekgraviĝis en Eŭropo dum la 18-a jarcento, absolutaj monarĥoj uzis sian aŭtoritaton fari plurajn reformojn en la politikaj sistemoj kaj socioj de siaj landoj. Tiun ĉi movadon verŝajne grande influis la idealoj de Klerismo.

20358 Dalem

20358 Dalem estas malbone konata asteroido de la asteroida zono malkovrita la 25-an de aprilo 1998 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.

Ĝi estis nomita en honoro de Henri Dalem, fakulo en prilaborado de la datumoj kaj TTT-ejestro (markizo) de la Internacia Fondaĵo Holbach. Ankaŭ interesita en studoj pri la 18-a jarcento, li okupiĝas pri la deveno de la despotismo.

8945 Cavaradossi

8945 Cavaradossi estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 1-an de februaro 1997 de la italdevena usona astronomo Paul G. Comba elde la observatorio de Prescott, en Arizono (Usono).

Ĝi ricevis la nomon de rolulo de Tosca, opero de Giacomo Puccini : Mario Cavaradossi, revoluciulo luktante kontraŭ la despotismo, enprizonigita kaj kondamnita al mortpuno. Atendante sian ekzekuton, li kantas la nostalgian kanton "E lucevan le stelle", memorante la dolĉan tempon kiun li pasis kun sia amatino Tosca.

Bananrespubliko

Bananrespublikoj estas landoj, en kiuj regas korupto kaj subaĉeto resp. kaj en ĝenerale ŝtata despotismo aŭ al kiuj oni riproĉas ĉi tiujn ecojn.

Benito Jerónimo Feijoo

La monaĥo Benito Jerónimo Feijoo y Montenegro [fejĥOo] (Orense, 1676 - Oviedo, 1764), estis hispana verkisto kiu posedis aristotelan edukon, kun tute moderna pensmaniero por la epoko. Liaj verkoj atingis nombrajn eldonojn kaj starigis multajn polemikojn, tiom, ke la reĝo Fernando la 6-a, per ago propra de klera despotismo, devis defendi lin nomumante lin honora konsilisto kaj malpermesante atakojn kontraŭ liaj verkoj aŭ persono.

Lia konaro prezentiĝis en multaj eseoj kiujn li grupigis en la ok volumenoj de la Teatro crítico universal (1726-1739) kaj en la kvin de Cartas eruditas y curiosas (1742-1760). Feijoo vidis necesa verki por elpreni Hispanion el malprogreso; tiucele faris verkon kun didaktikan, edukan karakteron, klare katolika, sed kun la intenco ke la novaj empiriaj kaj porraciaj tendencoj enradikiĝu, almenaŭ en la kleraj klasoj. Li ege kritikis superstiĉojn kaj "falsajn" miraklojn.

Feijoo kontribuis al la konsolido de la hispana kiel klera lingvo per defendo de ties uzado kontraŭ tiu de la latina, kiu estis ankoraŭ uzata en diversaj etosoj kiaj ĉefe la universitatoj. Li akceptis ankaŭ la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj, sen rigardo al ties deveno. Lia esea produktqro enhavas kampojn ege diversajn, kiaj ekonomio, politiko, astronomio, matematiko, fiziko, historio, religio, ktp. Lia stilo karakteris pro malfacilo, natureco kaj klareco. Por multaj kritikistoj, la hispana prozo moderniĝis danke al Feijoo.

Bordurio

Bordurio estas fikcia lando en la balkana regiono, najbaro de Sildavio, kaj aperas plurfoje en la Aventuroj de Tinĉjo.

Registaro: Despotismo

Ĉefurbo: Szohôd

Lingvo: La bordura lingvo

Demokratio

Demokratio aŭ popolregado estas politika formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. La termino laŭ etimologio derivas el grekaj radikoj dêmos popolo kaj kratos potenco, povo. Tio povas esti aplikita al la regado de tuta tre loĝata lando, kiel Usono aŭ Barato, same kiel al administrado de malgranda grupo, klubo, asocio ktp.

En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe tre vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti persekutita aŭ malhelpita, ktp, kaj la rajton krei kaj sekvi amaskomunikilojn liberajn el ĉia subpremo, kaj funkciantan juran ordon, kiu protektu ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: nome la leĝofaranta, la realiganta aŭ plenumanta (praktike administracianta) kaj la juĝista branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicioj oni pli akcentas la popolan suverenecon.

Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetunio kaj aliaj socialismaj landoj, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte (laŭŝajne), sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Vere la maŝinaro por kreado de partioj, kandidatigoj, aliro al la gazetro, sen enkalkuli la eblon krei amaskomunikilojn en la modernaj socioj estas tute for de la atingokapablo de malriĉaj socioj, klasoj, tavoloj, grupoj ktp. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas fakte diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estu la socialisma demokratio, kiu estiĝus per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma stalinismo, kaj tamen ĝi havas ankoraŭ subtenantojn en diversaj etosoj, landoj kaj cirkunstancoj.

Diktatoreco

Diktatoreco aŭ Diktaturo estas politika sistemo, en kiu registaro (kaj precipe ĝia estro) postulas ion kaj ĉiuj aliaj devas obei, sed ne ĉiam devas temi pri estro de ŝtato, sed ankaŭ povas temi pri estro de urbo, vilaĝestro, tribestro aŭ ĝenerale pri persono, kiu klinas al tiu ĉi stilo de sistemo eĉ ne devante esti ies estro.

Diktaturo estas aŭtokrateca aŭ aŭtoritatema ŝtatformo en kiu registaro estas regita fare de individuo: nome diktatoro kiel en oligarkio. Ĝi estas aŭtokrateca formo de absoluta regado per gvidado senrestrikta perleĝe, konstitucioj, aŭ aliaj sociaj kaj politikaj faktoroj ene de la ŝtato kiu estu super la diktatoro.

Diktaturo povas esti ŝtatkontrolita fare de unu persono, aŭ grupeto de homoj. En tiu ŝtatformo la potenco ripozas tute sur la persono aŭ grupo de homoj, kaj povas esti akirita fare de forto aŭ de heredo: escepte eĉ de balotado. La diktatoro(j) ankaŭ povas preni for multon da la libereco de ĝiaj popoloj.

Familia diktatoreco

Hereda diktatoreco, aŭ familia diktatoreco, laŭ terminoj de politika scienco personisma reĝimo, estas formo de diktatoreco kiu okazas en teorie aŭ formale respublika aŭ socialisma reĝimo, sed funkcias praktike kiel absoluta monarkio aŭ despotismo, en kiu la politika povo pasas de unu al alia ene de la diktatora familio. Tiele, kvankam la ĉefa estro estas ofte nomata prezidento aŭ ĉefministro pli ol reĝo aŭ imperiestro, la povo estas transigita inter membroj de la sama familio sub la eminenta aŭtoritato de la estro. Foje la estro estis deklarita prezidento dumviva kaj uzas tiun povon por nomumi unu el sia familio kiel sukcedanto.

Familia diktatoreco estas diferenca el monarkio (kie la posteulo estas postulita de la ĝenerala konstitucia juro), aŭ el politika familio (kie membroj de la familio havas neformalan, pli ol formalan kaj nesupereblan politikan aŭtoritaton).

Jozefo Bem

Jozefo BEM (pole Józef Bem aŭ Józef Zachariasz Bem, hungare BEM József; naskiĝis la 14-an de marto 1794 en Tarnów, Pollando, mortis la 10-an de decembro 1850 en Halepo, Sirio) estis pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo en 1848-49, feldmarŝalo de turka armeo.

Karel van Mander

Carel aŭ Karel VAN MANDER (naskiĝis en majo 1548, mortis la 11-an de septembro 1606) estis flandra pentristo kaj verkisto, kiu naskiĝis en Meulebeke de nobela familio.

Li studis en la latina lernejo de Tielt kaj lernis la francan lingvon. Poste pro sia evidenta talento li estis sendita al la pentristo kaj poeto Lucas de Heere, poste al Pieter Vlerick, pentristo en Kortrejko. Reven­inte en sian vilaĝon li sin okupis per versfarado kaj multfoje estis laŭreato en la konkursoj de la Retorikaj Ĉambroj. Kiel 26-jarulo li entreprenis la kutiman vojaĝon al ltalujo. Pli ol tri jarojn li restis tie kaj pentris por diversaj kardinaloj. De la papo Pio la 5-a li ricevis la favoran permeson porti la spadon, grandan meritsignon en la Ekleziaj Ŝtatoj. En 1577, Van Mander forlasis Romon kaj reveturis tra Florenco, Nurenbergo, Kremso kaj Vieno al sia naskiĝejo kie li estis triumfe salutata.

En tiu tempo la valonaj t. n. «Malkontentuloj», je preteksto protekti la katolikan religion kontraŭ la despotismo de la Princo de Oranĝio, elrabadis la vilaĝojn. Van Mander forkuris al Kortrejko kaj preskaŭ estis pendigata de bando da soldatoj. En tiu urbo Van Mander pentris triptikon, kiu ankoraŭ parte troviĝas en la preĝejo S-ta Marteno. Pro epidemioj li en 1583 forkuris al Holando. Liaj, de kelkaj literaturhistoriistoj supozataj inklinoj al Reformacio estis ankaŭ ebla kaŭzo de lia ellandiĝo.

En sia nova patrujo, Van Mander vivis trankvile en Harlemo, honorata kaj laŭvalore taksata. Kiel fondinto de Akademio li mem instruis la pentrarton, formante talentajn lernantojn i.a. Frans Hals. Kiel verkisto li skribis diversajn poeziaĵojn sed ĉefe sian faman «Pentristolibron». En 1604 li transloĝis al Amsterdamo, kie li mortis en la jaro 1606.

Carel Van Mander estas la unua nederlanda arthistoriisto. En sia ĉefa verko «La Libro de la Pentristoj», li kun pedagogiaj sed ankaŭ kun historiaj intencoj kaj aldonante sian kritikon, priskribas la pentr­arton de la pli frua tempo ĝis la sia.

Ni trovas en la libro biografiojn laŭforme verajn novelojn, paĝojn kun forta, plastika prozo. Oni ofte havas la impreson troviĝi antaŭ anekdota kaj mora pentraĵo, elspirante la vivon de la 16-a jarcento. La valoro de la «Pentristlibro» estas netaksebla por la kultur­historio.

Klera despotismo

Klera despotismo (ankaŭ konata kiel klera absolutismo aŭ klerisma monokratio) estas formo de absoluta monarkio aŭ despotismo en kiu regantoj estis influita de la Klerismo. Kleraj monarkoj ampleksigis la principojn de la klerismo, aparte emfazis ĝin sur racio, kaj uzis ĝis por siaj teritorioj. Ili tendencis permesi religian toleremon, liberan sinesprimon, gazetaron, kaj la rajton je posedado de propraĵoj. La plej parto el ili kreskigis la artojn, sciencojn, kaj edukadon. Tre ofte la monarkoj kiuj sekvis la tendencon de la Klera despotismo ĉirkaŭiĝis de similtendencaj ministroj kaj nobeloj, kiuj okupiĝis pri la reformoj. Kiam ekis kontraŭstaroj kontraŭ tiaj reformoj, tre ofte estis la ministro kiu elposteniĝis dum la reĝo pluokupis la povon.

Tiaj reĝimoj enpoviĝis en kelkaj eŭropaj kortegoj dum la 18a jarcento kaj ĉefe en ties dua duono, dum je la alveno de la Franca Revolucio, la korteganoj kaj la reĝaj familioj iome elturniĝis el reformismaj tendencoj. Triumfis tiaj reĝimoj foje en kortegoj de Hispanio, Portugalio, Francio, Italio, Prusio, Rusio ktp.

En pluraj nacioj, potencaj regantoj bonvenigis gvidantojn de la klerismo en registaroj kaj havis ilin kiel helpaj dezajnistoj de leĝoj kaj programoj por reformi la sistemon, tipe por konstrui pli fortajn ŝtatojn. La plej elstaraj el tiuj regantoj estis Frederiko la 2-a de Prusio, Katerina la 2-a, carino de Rusio de 1762 ĝis 1796, Leopoldo la 2-a kiuj regis la Grandduklandon Toskanion de 1765 ĝis 1790 kaj Jozefo la 2-a, Imperiestro de Aŭstrio de 1780 ĝis 1790. Jozefo estis troigite entuziasma, sciigante pri tiom multaj reformoj kiuj havis tiom malmulte da subteno, ke ekiĝis ribeloj kaj lia registaro iĝis komedio de eraroj kaj preskaŭ ĉiuj liaj programoj estis inversigitaj. Ankaŭ postaj ĉefministroj kiaj Pombal en Portugalio kaj Struensee en Danio regis laŭ klerismaj idealoj.

Klerismo

Klerismo (de:Aufklärung, en:The Enlightenment, es:Ilustración, et:Valgustusajastu, fr:Siècle des lumières, nl:verlichting) estas nomo de movado en la 18-a jarcento en Eŭropo, kiu celis disvastigi raciecon kontraŭ superstiĉo. Frukto de tio estis la apero de la Enciklopedio de Diderot kaj d'Alembert en kiu kunlaboris ankaŭ Voltaire, Rousseau, kaj Montesquieu.

La Klerismo (aŭ Aĝo de racio) estis kultura movado de intelektuloj komenciĝantaj en la fino de la 17-ajarcenta Eŭropo emfazanta racion kaj individuismon prefere ol tradicio. Ĝia celo estis reformi socion utiligante racion, por defii ideojn blokitajn en tradicio kaj kredo, kaj al antaŭscio tra la scienca metodo. Ĝi antaŭenigis sciencan penson, skeptikon, kaj intelektan interŝanĝon. Klerismo estis revolucio en hompenso. Tiu nova pensado estis racia pensaro kiu komenciĝis kun klare fiksitaj principoj, utiligas ĝustan logikon por alveni ĉe konkludoj, testas la konkludojn kontraŭ indico, kaj tiam revizias la principojn en la lumo de la indico.

Klerismaj pensuloj kontraŭbatalis superstiĉon kaj maltoleremon. Kelkaj klerismaj pensuloj kunlaboris kun kleraj despotoj, nome absolutistaj regantoj kiuj provis perforte meti kelkajn el la novaj ideoj pri regado en praktikon. La ideoj de la klerismo daŭre penas signifan influon sur la kulturo, politikon, kaj registarojn de la okcidenta mondo.

Originita de la 17-a jarcento, ĝi estis ekfunkciigita fare de filozofoj Francis Bacon (1562-1626), Baruch Spinoza (1632-1677), John Locke (1632-1704), Pierre Bayle (1647-1706), Voltero (1694-1778) kaj fizikisto Isaac Newton (1643-1727). Regantaj princoj ofte apogis kaj kreskigis tiujn figurojn kaj eĉ provis uzi iliajn ideojn pri regado en kio estis konata kiel klera absolutismo. La scienca revolucio estas proksime ligita al la klerismo, kiam ĝiaj eltrovaĵoj renversis multajn tradiciajn konceptojn kaj lanĉis novajn perspektivojn pri naturo kaj la loko de homo ene de ĝi. Klerismo prosperis ĝis proksimume 1790-1800, ĉe kiu punkto la klerismo, kun ĝia emfazo por racio, kolapsis al Romantikismo, kiu lokis novan emfazon de emocio; kontraŭ-klerismo komencis pliiĝi en eminenteco. La romantikuloj argumentis ke la klerismo estis redukciista tiom kiom ĝi plejparte ignoris la fortojn de fantazio, mistero, kaj sentemo.En Francio, klerismo estis bazita en la salonoj kaj kulminis per la granda Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences (1751-72) redaktita de Denis Diderot (1713-1784) kaj (ĝis 1759) de Jean le Rond d'Alembert (1717-1783) kun kontribuoj de centoj da gvidaj intelektuloj kiuj estis nomitaj filosofe, precipe Voltero (1694-1778), Rousseau (1712-1778) kaj Montesquieu (1689-1755). Proksimume 25,000 ekzempleroj de la 35 voluma enciklopedio estis venditaj, la duono de ili ekster Francio. Tiuj novaj intelektaj trostreĉoj disvastigus al urbaj centroj en tuta Eŭropo, precipe en Anglion, Skotlandon, la germanajn ŝtatojn, Nederlandon, Pollandon, Rusion, Italion, Aŭstrion, Hispanion. Ĝi ankaŭ estis alkureganta en Ameriko, kie ĝia influo estis manifestita en la verkoj de francemuloj kiaj Benjamin Franklin kaj Thomas Jefferson, inter aliaj. Ĝi ludis gravan rolon en la Usona Revolucio. La politikaj idealoj de la klerismo influis la Usonan Deklaracion de Sendependeco, la United States Bill of Rights (Rajtaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj), la francan Deklaracion de la Rajtoj de homo kaj de la civitano, kaj ekzemple la pol-litovan Konstitucion de 3a de majo, 1791.

Lumoj (filozofio)

La movado de la Lumoj (Lumières) estis kultura, filozofa, literatura kaj intelektula movado kiu aperis en la dua duono de la 17a jarcento danke al filozofoj kiaj Spinoza, Locke, Bayle kaj Newton, antaŭ disvolviĝi en la tuta Eŭropo, ĉefe en Francio, en la 18a jarcento. Pliampleksigite, oni donis al tiu periodo la nomon de Jarcento de la Lumoj.

Per ties engaĝiĝo kontraŭ la subpremado kaj religia kaj politika, la membroj de tiu movado, kiuj konsideriĝis kiel progresa elito kiu malfermis vojon por la monda plibonigo, luktante kontraŭ malracio, la maljusto, la malhelo kaj la superstiĉo de pasintaj jarcentoj, aliris al plinovigo de la konaro, de la etiko kaj de la estetiko tiutempaj. La influo de iliaj verkoj estis decidiga en la grandaj okazaĵoj de la fino de la 18a jarcento kiuj estis la Usona Deklaro de Sendependeco kaj la Franca revolucio.

Markizo Esquilache

Leopoldo de Gregorio, Markizo Esquilache aŭ Skilaĉo (Mesino, ĉirkaŭ 1700 aŭ 1708 – Venecio, 15-a de septembro de 1785), estis diplomato kaj politikisto hispana de deveno itala.

Monokratio

Monokratio estas la registara formo, en kiu la potenco (teorie) estas plenumata de ununura homo (reĝo, imperiestro, diktatoro).(Etimologie : greka - mono sola, kratos potenco.)

Monokratio signifas do ŝtatregadon fare de unu sola homo (kiel aŭtoproklamita aŭtokratio, sed egaleco ofte kreiĝas inter ĉi tiuj du konceptoj), tio estas, la formo de la ŝtato, en kiu iu individuo tenas la senliman potencon. Ekzemplo povas esti la malnova orienta despotismo, tiraneco, absoluta monarkio, aŭ ununura menso en primitivaj kulturoj.

Oni povas distingi plurajn subformojn de monokratio :

• La absoluta monarkio.

Baziĝante sur heredeco, ĝi estas la regado far ununura homo, kiu enmane tenas ĉiujn povojn (leĝodona, ekzekutiva kaj tribunala). La suvereneco de la monarko ofte estas per dia rajto.• La popola cezarismo.

Ĝi estas politika reĝimo absolutisma kaj ofte hereda, en kiu la potencon plenumas ununura homo je la nomo de la popolo. La potenco ĝenerale estas akirita kaj plenumita per plebiscito, t.e. procedo per kiu homo petas de la popolo manifesti al li sian konfidon.• La diktatoreco.

Ĝi estas la politika reĝimo, en kiu la potencon plenumas ununura homo, kiu akiras kaj konservas la potencon perforte.

Montesquieu

Charles-Louis de Secondat, barono de La Brède kaj de Montesquieu, pli komune konas kiel Montesquieu (naskiĝis la 18-an de januaro 1689, mortis la 10-an de februaro 1755), estis franca politika pensanto dum la Klerismo. Li famiĝis per sia teorio pri la disigo de povoj, grava en modernaj diskutoj pri registaro kaj efektivigita en multaj konstitucioj en la mondo.

Opriĉnina

Opriĉnina (опричнина — malnovruse "opriĉ" — krome, aparte) - difino de periodo en historio de Rusio (1565-1572) kaj samtempe de aplikata politiko dum ĉi tiu tempo fare de caro Ivano la Terura. Ĉefa celo estis subpremo de ĉia interna opozicio kaj plifortigo de la cara regopovo. Ĝi konsistis en apartigo de granda parto de la Moskva Regno disde regopovo de bojaroj, kiuj ricevis la restan parton nomatan zemŝĉina (земщина) kaj gvidatan de Bojara Konsilio.

Laŭ ordono de caro estis establigita societo kun specia teritorio, armeo, financioj kaj regado. Caro estigis anojn de opriĉnina maljuĝeblaj. Rezulto de opriĉnina estas plifortigo de aŭtokrata potenco kun trajtoj de orienta despotismo.

En 1572 la caro abolicis opriĉnina(n) kaj revenigis parton de konfiskitaj teritorioj al iliaj originaj proprietuloj. Do, opriĉnina estis perforta centraligo sen sufiĉaj ekonomikaj kaj sociaj premisoj. Ĉefa realigrimedo de opriĉnina estas teroro.

Sumero

Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭras almenaŭ de 3500 a.K. ĝis 2000 a.K. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de la Mezopotamio: Babilonio kaj Asirio.

Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge

"Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge e.V." (germane, = Germana milittombeja komisiono), fondita je la 16-a de decembro 1919, estas komunutila asocio kun humaneca taskaro. Ĝi subtenas kaj flegas ekstergermaniajn tombojn de viktimoj pro milito aŭ despotismo, organizadas renkontiĝojn de junuloj por pacedukado. Ĝia sidejo estas en Kassel.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.