Davido

Davido (hebree דָּוִד / da-vi-d) (cirkaŭ 1040–970 a.K.) estis la dua reĝo de unuiĝinta Izraelo.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jacques-Louis David.
David SM Maggiore
Davido - skulptaĵo de Nicolas Cordier

Religia signifo

Laŭ la rakonto de la unua kaj la dua libro de Samuelo en la malnova testamento Davido estis la unua reĝo de Israelo kaj Judaio post sia antaŭirinto Ŝaul.

Davido estis laŭ la biblia versio la plej juna filo de Jiŝajo kaj estis balzamita fare de Samuelo al estonta reĝo jam kiel knabo. Li venis al la korto de Ŝaul por gajigi la depresian reĝon per sia muziko.

Davido, la simpla paŝtoknabo, mortigis la giganton Goliaton en batalo per ŝtonĵetilo kaj tiel generis la ĵaluzon de Ŝaulo, ĉar nun Davido estis admirita heroo. Sekve Ŝaulo provis murdi Davidon, sed malsufiĉas ĉar ties edzino Miĥalo – filino de Ŝaulo – avertis lin, kaj Davido fuĝis. Ankaŭ la filo de Ŝaulo, Jonatano, kiu estis bona amiko de Davido, helpis lin fuĝi.

Davido trabatis sin kiel bandestro. Li domaĝis la persekutantan Ŝaulon, kiam tiu eniris kavon en kiu Davido urinis, konsekvence li lasis Davidon fuĝi. Davido igis vasalo de la filistroj kontraŭ sia mema popolo, sed fraŭdis ilin helpante Judaion sekrete per kontraŭbatali banditojn en deserto. Kiam la filistroj armis sin por milito kontraŭ Israelo, ili dispensis lin, ĉar ili malfidis lin. Nun Davido domaĝis Ŝaulon duan fojon: Li kaŝiris la kampejon de Ŝaulo kaj nur ŝtelis ties lancon kaj trinkujon kiel signo de sia supereco.

Kiam Ŝaulo mortiĝis en batalo kontraŭ la filistroj, Davido balzamiĝis kiel reĝo en urbo Hebrono.

Gutenberg Bible patro:
Jiŝaj

Biblia persono

En libroj:
Samuel (libro unua),Samuel (libro dua), Reĝoj (libro unua), Reĝoj (libro dua)

filoj:
Amnon, Kilab, Abŝalom, Adonija, Ŝefatja, Jitream, Ŝamua, Ŝobab, Natan, Salomono, Jibĥar, Eliŝua, Nefeg, Jafia, Eliŝama, Eljada, Elifelet
Ciono

Ciono (hebree ציון, "Alto", per latinaj literoj "cijon"; arabe صهيون, per latinaj literoj "cuhjun") estis originale la nomo de fortikaĵo proksima al Jerusalemo kiun konkeris la armeo de la hebrea reĝo Davido. La fortikaĵo situis sur monteto, kiu nomiĝas Monto Ciono, sudoriente de la urbocentro de Jerusalemo.

En judismo, la nomo Ciono iĝis alternativa nomo de Jerusalemo, kaj iĝis simbolo de revata paca religia metropolo Jerusalemo kaj de la Promesata Lando de Dio venonta, kie Dio loĝas kun sia elektata popolo.

En kristanismo, "Ciono" ofte funkcias kiel teologia-poezia sinonimo de "La Eklezio" aŭ "La sanktularo".

David Bowie

David Bowie, ([deɪ̯vɪd bowi], Esperantigite Davido Boŭi) naskiĝnome David Robert JONES (naskiĝis la 8-an de januaro 1947(nun 1947-01-08) en Brixton, Anglio, mortis la 10-an de januaro 2016) estis aŭtoro, komponisto kaj kantisto de rokmuziko. Li havis diversajn pseŭdonomojn kiel "Ziggy Stardust", "Aladdin Sane", "The Thin White Duke" (la malgrasa blanka duko), kaj "The Dame" (la damo). Li estis ankaŭ la edzo de Iman. Ili havas unu filinon, Alexandria Zahra "Lexi" Jones.

Davido de Mikelanĝelo

Davido estas ĉefverko de skulptarto de la Renesanco kreita inter 1501 kaj 1504, fare de la itala artisto Mikelanĝelo. Ĝi estas 5,17 m alta marmora statuo de stara nuda juna viro. La statuo reprezentas la biblian heroon Davido, favora temo en la arto de la urbo Florenco. Origine mendita kiel unu ero de serio de statuoj de profetoj situontaj laŭlonge de la tegmenta bordo de la orienta pinto de la Katedralo de Florenco, la statuo estis anstataŭe situigita sur publika placo, antaŭ la Palazzo della Signoria, nome sidejo de la urba registaro de Florenco, kie ĝi estis inaŭgurita la 8an de septembro 1504.

Pro la naturo de la heroo reprezentita (surpriza ŝajne malforta mortiginto de terura giganto), ĝi tuje iĝis simbolo de la defendo de civilaj liberecoj de la Respubliko Florenco, tiame sendependa urboŝtato minacita ĉirkaŭe de ŝajne pli povaj rivalaj ŝtatoj kaj de la hegemonio de la familio de la Mediĉoj. La okuloj de Davido, per averta mieno, direktas sin al Romo. La statuo estis movita al la Akademia de Belartoj en Florenco en 1873, kaj poste anstataŭita en la origina loko de kopio.

Davido la 1-a

Davido la 1-a, Dabíd mac Maíl Choluim aŭ Daibhidh I mac [Mhaoil] Chaluim (naskiĝis en 1084, mortis la 24-an de majo 1153) estis reĝo de Skotlando de 1124 ĝis 1153. Li ankaŭ estis Princo de la Kumbrianoj (de 1113 ĝis 1124), Earl de Northampton kaj Huntingdon. Li estis la plej juna filo de Malkolmo la 3-a kaj Margareta de Wessex, Davido loĝis en Skotlando, sed pro la morto de liaj gepatroj en 1093 devis ekzilii kiam lia onklo, Donaldo la 3-a, iĝis reĝo.

La termino "Davida Revolucio" estas uzita de multaj scienculoj por resumi la ŝanĝojn kiuj okazis en la Reĝlando de Skotlando dum lia reĝado. Ĉi tiuj inkluzivis siajn fundon de burgh-oj, efektivigon de la idealoj de la Gregoria Reformo, fundon de monaĥejoj kaj tiel plu.

Davido la 2-a (Skotlando)

Davido la 2-a (1324 - 1371) estis reĝo de Skotlando de 1329 ĝis 1371. Li estis la filo de Roberto la 1-a kaj lia dua edzino, Izabela de Burgh.

Malgraŭ la traktato kun Anglujo de 1328, lia regno estis invadita de Eduardo la 3-a kaj Davido devis ekziliĝi post la malvenko en julio 1333. La lukto kontraŭ la angloj restis sub la gvido de la juna nevo de Davido, Roberto Stuarto.

La venkinto altrudis en la trono al Eduardo de Balliol (filo de Johano de Balliol), kun la nomo Eduardo la 1-a.

Pli malfrue Davido rekuperis la tronon.

Denove venkita de Eduardo la 3-a en 1346 en la Batalo de Neville's Cross, Davido ests malliberigita en Anglujo ĝis 1357. Dum tiu tempo Skotlando restis sub la regentado de lia nevo Roberto Stuarto.

Davido estis edzo de Johana de la Turo, fratino de Eduardo la 3-a, sed li ne havis posteulojn. Li denove geedziĝis (1364) kun Margareta Drummond, ankaŭ sen posteuloj.

Pro tiu kialo, je lia morto proklamiĝis heredanto lia nevo Roberto Stuarto, per kio ekiĝis la regado de la dinastio de Stuartoj.

Davido la 4-a de Kartvelio

Davido la 4-a de Kartvelio la Konstruanto. Reale li estis la unua el la reĝoj de la unuigita Kartvelio kiu nomiĝis Davido. El vidpunkto li estis Davido la 1-a, sed tradicie konata kiel Davido la 4-a ĉar li estis la kvara kiu havis tiun nomon el la Bagratida dinastio. Sed, ĉiakaze kelkaj historiistoj konsideras lin kiel Davido la 2-a, ĉar li estas la dua kiu havis la titolon Reĝo de la kartveloj.

Li ankaŭ estas konata kiel Davido la Konstruanto (en la kartvela lingvo: დავით აღმაშენებელი, Davit Aghmashenebeli) (1073-1125), de la Bagratida dinastio, li estis reĝo de Kartvelio de 1089 ĝis 1125.

Eble li estis la plej sukcesa reĝo de Kartvelio, ĉar li sukcesis forpeli la selĝukajn turkojn de la lando danke al sia venko en la batalo de Didgori en 1121. Liaj reformoj kaj en la armeo kaj la administrado permesis lin unuigi la landon kaj preni la kontrolon de granda teritorio en Kaŭkazio. Li havis bonajn rilatojn kun la Kartvela Eklezio kaj promociis la kristanan kulturon. Li estis sanktigita de la eklezio.

Flago de Israelo

La flago de Israelo (hebree דגל ישראל, Degel Jisrael; arabe علم إسرائيل ) estis adoptita la 28-an de oktobro 1948, kvin monatojn post la establado de la lando. Ĝi prezentas bluan stelon de Davido sur blanka fono, inter du horizontalaj bluaj strioj. La blua koloro estas tie nur kiel "mallume lazura", kaj varias de flago al flago, kaj la nuanco povas esti hela, malhela kaj pala. La flago estis dizajnita por la Cionismo en 1891. La baza dizajno memorigas la Talitom , la juda preĝoŝalo, kio estas blanka kun bluaj strioj. La heksagramo en la centro estas la stelo de Davido. Ĝi iĝis juda simbolo komence en malfrua mezepoka Prago, kaj estis adoptita de la Unua Cionisma Kongreso en 1897. La blanka koloro simbolas lumon, honestecon, senkulpecon kaj pacon. La blua simbolas fidon, lojalecon, saĝecon, inteligentecon, kredon, veron, kaj ĉielon.

Izraela reĝlando

Por la nuna ŝtato de Israelo vidu: Israelo.Izraela reĝlando estas historia teritorio, kiu ekzistis de 926 a.K. ĝis 722 a.K. (la jaroj ne estas tute certaj).

Ĝi ekestis per divido de la tutizraela regno post la morto de reĝo Salomono al Izraelo (norde) kaj Judio (sude).

La nomo Izraelo estas uzata ankaŭ por la regno antaŭ la divido, sub la reĝoj Davido kaj Salomono.

Izraelo estis origine kromnomo donita al Jakobo, prapatro de la Izraelidoj; foje la Biblio uzas tiun nomon ankaŭ por la tuto de la izraelidoj.

Vidu ankaŭ: Listo de izraelaj reĝoj

Jerusalemo

Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds) estas urbo, kiun Israelo pretendas kiel nedividitan ĉefurbon, kaj kies orientan flankon Palestino pretendas, malgraŭ ke la plimulto de la ŝtatoj ne agnoskas unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj super tiu ĉi urbo.

Jerusalemo etendiĝas en Juda montaro sur limo de ĉemarejo de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Marcelová

Marcelová, hungare Marcelháza estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La vilaĝnomo inter 1942-1948 estis Marcelkeszi.

Mesio

Mesio estas traduko de la hebrea vorto משיח [maŜiaĥ], "unktita". Aaron estis la unua kiu estis nomata Mesio, li estis sanktoleita, laŭ la Psalmo 133:2, kaj de tiam nomiĝis "meŝiah" (Le 4:5, 16; 6:22.). La "unktitoj de Dio" estis la antikvaj judaj reĝoj. Laŭ la judaj profetoj, la Mesio estos ido de reĝo Davido. Li unuigos la mondon kaj regos ĝin en paco kaj justeco, estonte universala reĝo por la tuta homaro.

Kristanoj uzas la grekdevenan vorton Kristo kiel sinonimo de Mesio kaj asertas ke Jesuo estas la Mesio. Jesuo Kristo ne estis la sola Mesi-pretendanto, ĉar dum la historio pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, ekzemple Jakob Frank, Sabetai CVI, Simon Bar-Koĥba. Inter aliaj, en 1574, Abraham Shalom deklaris sin "Davida Mesio".

Laŭ la ortodoksaj judoj, Mesio venos kiam la tria Templo de Jerusalemo estos konstruita.

Mikelanĝelo

Mikelanĝelo (itale Michelangelo Buonarroti [mi-kel-án-ĝe-lo bŭon-ar-ro-ti]; naskiĝis la 6-an de marto 1475, mortis la 18-an de februaro 1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj.

Mikelanĝelo opiniis sin skulptisto, sed la papoj devigis lin ankaŭ pentri. Li admiris La Dian Komedion de Dante kaj mem verkis poemojn, kiuj estis publikigitaj parte nur en 1623, komplete en 1863.

Nove Davidkovo

Nove Davidkovo, ukraine Нове Давидково, rutene Новоє Давидково [novoe davidkovo], ruse Новое Давыдково [novoje davidkovo], slovake Nové Davidkovo, hungare Újdávidháza estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Nove (ankaŭ similaĵoj), új signifas: nova, David (ankaŭ similaĵoj) signifas: Davido. Antonimo de tiu ĉi vilaĝo estas Stare Davidkovo.

Palestino

Palestino (arabe: فلسطين Filasṭīn) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu situas sude de Libano, norde de Egiptio kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Ekde la Israela-Araba Milito de 1948, la areo povas esti dividitaj en la Ŝtato de Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Estas daŭra konflikto pri la estonteco de politika statuso de la regiono.

Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj eble estonta ŝtato) de la Palestina Aŭtonomio.

Romio nomis la landon Palestino pro la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).

Palestino nun konsistas de:

Israelo

Cisjordanio

Gaza Sektoro

Psalmo

Psalmoj (helena psalmos — laŭda kanto) estas

himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj

(el la Malnova testamento).

Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento,

la Psalmaron.

Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido

(ĉirkaŭ 1000 a.K.), tamen, verŝajne, ili aperis pli frue,

ĉirkaŭ la 13-a jarcento a.K., kaj estis kreitaj de kelkaj aŭtoroj

aŭ eĉ grupoj de aŭtoroj, ne konataj nun.

Skulptaĵo

Skulptaĵo estas figuro kreita el solida materio, kiel ŝtono, marmoro, ligno, argilo, vakso, aŭ hakante, aŭ tranĉante, aŭ skrapante, aŭ knedante.

La vorto devenas de la latina sculptura, t.e. de la verbo sculpere = tranĉi; tial kuproĉizistoj signis siajn verkojn per sculpsit ("ĉizis"). Skulptaĵo estas verko de skulptarto.

Stelo de Davido

La Stelo de Davido (hebree מגן דוד, Magen David = ŝildo de Davido) estas ses-pinta stelo el du trianguloj sur blanka fono. Ĝi estas la simbolo de judismo kaj la emblemo de la flago de Israelo.

Unu ebla interpreto de ĝia formo estas, ke la triangulo kun suba pinto simbolas la devenon de la homo de Dio, la alia lian ontan reiron al Dio.

Ĉefverko

Originale, la termino ĉefverko (france chef d'œuvre) raportiĝis pri arta objekto aŭ fabrikaĵo, estigita de manartisto kiu intencus ascendi al pozicio de majstro (Maître de guilde) en sia korporacio.

Nuntempe, tiu termino, same kiel majstroverko, estas kutime uzata por iu ajn arta verko konsiderita mirindega, nome por raporti pri la plibonkvalita aŭ aprezata verko de artisto. Ekzemple, la filmo Raŝomon estas ĉefverko de Akira Kurosawa. Aliaj ekzemploj: Atlas Shrugged de Ayn Rand, Davido de Mikelanĝelo, La Mastro de l' Ringoj de J. R. R. Tolkien

Ŝaul

Laŭ la juda tanaĥo respektive la kristana malnova testamento Ŝaul (hebree שאול, prononco Šā’ûl aŭ Ŝa'ul - „la petata“) ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. estis la unua reĝo de la reĝlando Izraelo. Ĝis nun krom la mencioj de li en la biblio ne ekzistas pruvoj pri la ekzisto de tiu tribestro aŭ reĝo, kaj la ekzakta tempa fiksigo de lia regotempo same ekstreme malfacilas.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.