David Ricardo

David Ricardo (Londono, 19-a de decembro de 1772 - samloke 11-a de oktobro de 1823) estis ekonomikisto angla de juda deveno sefardo-portugala, membro de la pensoskolo klasikekonomika, kaj unu el plej influaj kun Adam Smith kaj Thomas Malthus. Li pluigis kaj profundigis la analizon de la cirkvito de produktado de la ŝtato, kies deveno datiĝas el Quesnay kaj la fiziokratismo. Estis konsiderata unu el pioniroj de la moderna makroekonomiko pro sia analizo de la rilato inter enspezo kaj salajro, unu el iniciatintoj de la raciado kiu rezultos en la Leĝo de la malpliiĝantaj rentoj kaj unu de la ĉefaj fondintoj de la kvanta teorio pri mono. Pro tio li estas sekvita de skoloj de tre diferencaj ekonomikaj pensaroj, ekde la novklasikoj al la anglaj marksistoj.

Li estis ankaŭ homo de negocado, sukcesa spekulisto, borsa makleristo kaj deputito; li sukcesis akiri konsiderindan riĉon.[1]

David Ricardo
Portrait of David Ricardo by Thomas Phillips
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1772 (1772-04-18)
en Londono
Morto 11-an de septembro 1823 (1823-09-11) (51-jara)
en Londono
Mortokialo sepso
Tombo Wiltshire
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando
Alma mater Talmud Torah school
Familio
Frat(in)o Jacob Ricardo
Edz(in)o Priscilla Ann Wilkinson
Infano David Ricardo
Profesio
Profesio ekonomikisto • borsisto • filozofopolitikisto

Vidu ankaŭ

Ricardo - Opere, 1852 - 5181784
Works, 1852

Notoj

  1. David Ricardo http://www.econlib.org/library/Enc/bios/Ricardo.html Alirita la 24-6-2013 The Concise Encyclopedia of Economics aangla.

Eksteraj ligiloj

Carl Menger

Carl MENGER (Germane: [ˈmɛŋɐ]; 23a de Februaro, 1840 – 26a de Februaro, 1921) estis aŭstria ekonomikisto kaj fondinto de la Aŭstria skolo de ekonomiko. Menger kontribuis al disvolvigo de la teorio de marĝenismo, (marĝena utileco), kiu malakceptis la teorion de valoro laŭ produktokosto, kiel disvolvigitaj de la klasikaj ekonomikistoj kiaj Adam Smith kaj David Ricardo. Menger uzis sian “Subjektivan teorion de valoro” por alveni al tio kion li konsideris unu el la plej povegaj rigardoj en ekonomiko: ambaŭ flankoj gajnas el interŝanĝo.

Ekonomiko

Ekonomiko aŭ ekonomiscienco estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produktadon, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomikon en makroekonomikon kaj mikroekonomikon.

Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas ekspluatado de krudmaterialoj, produktado, distribuo en komercajn cirkvitojn kaj konkurenco, kontentigante la sociobezonojn.

La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo). 'Politika ekonomio' estis la pli frua nomo por la fako, sed ekonomikistoj fine de la 19a jarcento sugestis la pli mallongan esprimon "ekonomiko" por la "priekonomia scienco" por starigi ĝin kiel separata fako ekster la politika scienco kaj aliaj sociaj sciencoj.

Esperanto-movado en Vigo

La Esperanto-movado en Vigo elstaris inter la urboj de Galegio. La loka esperanto-grupo daŭris pli ol iu ajn alia de Galegio kaj ĝin konsistigis entuziasmaj kaj ideoplenaj homoj. En Vigo okazis du hispanaj kongresoj en 1972 kaj 1986 kaj ĝi havas esperanto-straton en sufiĉe centra parto, inaŭguritan okaze de la Tago de Zamenhof en 1987. Elstaris en la historio de ĝia esperanto-movado Julio Bueno Cortés (1903-1988), vera animo de la loka grupo Paco kaj Amo. Tiu grupo tenis longdaŭrajn rilatojn kun la samideanaro el Porto de Portugalio.

Nuntempe la grupo Paco kaj Amo ne plu ekzistas, kvankam la lokaj esperantistoj plu tenas la kontakton kaj kunvenas relative ofte. En la urbo okazadas plurnivelaj kursoj.

Johann Georg Büsch

Johann Georg BÜSCH (naskiĝinta en la 3-a de januaro 1728 en Altenmedingen, mortinta en la 5-a de aŭgusto 1800 en Hamburgo) estis germana teologo, publicisto kaj nacia ekonomikisto.

Kapitalismo

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.

Kapitalismo estas evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj (vidu: Sklavismo, Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel la ekonomia sistemo dominanta en la mondo ekde la 18-a jarcento kaj nur dum la dua duono de la 20a jarcento ekzistis alia konkurenca sistemo kiu estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel vera kontraŭkapitalismo, sed de aliaj nur kiel ŝtata kapitalismo (vidu sube). Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj amplekso de ĉi tiu sistemo.

La unuan principan kaj detalan analizon de kapitalismo faris Karlo Markso, ĉefe en sia verko La Kapitalo, kies unua parto aperis en Esperanta traduko.

Kapitalismo ĝenerale aludas

aron da ekonomikaj praktikoj, kiuj eninstituciiĝis en Eŭropo inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, speciale koncernantaj la formadon kaj komercadon en posedo de korporacioj (vidu artikolojn pri korporacia personeco kaj kompanioj) por aĉetado kaj vendado de varoj, speciale kapitalaj varoj (inkluzive de tero kaj laboro), en relative libera (t.e., libera for de ŝtata regado) merkato

konkurantajn (kaj disputemajn) teoriojn, kiuj disvolviĝis en la 19-a jarcento, en la kunteksto de la industria revolucio, kaj en la 20-a jarcento, en la kunteksto de la Malvarma milito, kiuj celis pravigi la privatan posedadon de kapitalo, klarigi la funkciadon de tiaj merkatoj, kaj gvidi la aplikadon aŭ forigon de registara reguligo de posedaĵoj kaj merkatoj

kaj kredojn pri la avantaĝoj de tiaj praktikoj.Post kolapso de la socialismo en Eŭropo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en ties antaŭe socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingis kelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.

Fine de la 20-a jarcento, kaj komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan (vidu liberalismon). Sed la fortiĝanta tutmondiĝo (libere moviĝantaj kapitalo kaj varoj) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar ties laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.

Kapitalo

La kapitalo - laŭ la klasika kapitalideo – apartenas al la tria granda kategorio de la produktaj kondiĉoj (krom la naturaj fontoj kaj la homa laboro). La kapitalaĵojn produktas la ekonomia sistemo por uzi ilin kiel produkta investo por plua produkto de kapitalaĵoj kaj servoj. Se la kapitalo aperas en mona formo, oni nomas ĝin fiksa kapitalo. La profitprocento de la kapitalo estas la jara (aŭ alia tempodaŭro) neta profito en procento.

Por uzo de la konstantaj kapitaloj, oni devas pagi pruntoprezon, por aĉeti ilin, oni bezonas ŝparitan financan kapitalon. Se oni ne uzas la monkapitalon por aĉeti kapitalaĵojn, sed prunti ilin sur la financkapitala merkato. Tiam la profito de la financa kapitalo estas la interezo.

Oni kalkulas la profiton, kaj oni tiras el la tuta enspezo ĉiun koston, kaj la profitprocento iĝas la enspezo je monunua investo. Sur tiuj terenoj, kie la kapitalo tre malabundas, iĝas pli alta la profitprocento. Kun plimultiĝo de la kapitalo – se la laboro kaj la agro estas la sama kaj oni elĉerpis ĉiujn eblojn sur kapitalmanka tereno – malpliiĝas la profitprocento.

La nuntempa praktiko montras, ke malpliiĝon de la profitprocento ekvilibrigas la la teknologia evoluo, estigo de kaŝita monopolo.

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro. Kapitalismo povas esti komprenita ankaŭ kiel pensaro kiu defendas la ekzistadon de sistemo kie ĉio dependas el la kontrolo fare de la posedantoj de la kapitaloj (reganta.posedanta klaso); kontraŭ estus la kontraŭkapitalismo.

Klasika ekonomika skolo

Klasika ekonomika skolo aŭ Ekonomika liberalismo estas ekonomika "skolo" kiu komenciĝis kun Adam Smith en la fino de la 18-a jarcento. Vere, Klasika ekonomika skolo ne estis skolo laŭ la senco ke ĝiaj teoristoj konscie partoprenis ĝin. Vere, oni kreis la nomojn klasika ekonomika skolo aŭ ekonomika liberalismo nur en 20-a jarcento, male de fiziokratiistoj kiuj konscie formis skolon.

La unua verko de tiu movado estis la influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, donis fortan senton favore al libera komerco en Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la militoj. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.

Vere, Smith kreis teorion tre simila al Fiziokratio. Ambaŭ klopodis trovi naturajn leĝojn aplikeblaj al ekonomiaj fenomenoj. Smith kaj la fiziokratiitoj postulis ekonomikan liberalismon. Sed, Smith sciis, pli bone ol fiziokratiistoj, bazigi la studadon de ekonomiajn problemoj pli vaste en scienco.

Smith havis pli ampleksan vidpunkton ol la fiziokratiistoj, ne limigis ĝin al agrikultura produktado, sed adoptis la laboron kiel centran problemon de sia pensado. Per "laboro", li komprenis ĉian produktan agon, (poste marksistoj reelaboros tion koncepton), kaj diris ke produkta ago estus la veran fonton de ĉia riĉeco.

Krom Smith, aliaj aŭtoroj de klasika ekonomika skolo estis William Petty, Robert Malthus, David Ricardo kaj John Stuart Mill.

Kompara avantaĝo

Ekonomiko > Internacia komerco > Kompara avantaĝo

Kompara avantaĝo signifas, ke iu homo (lando, entrepreno) estas en certa sfero (agado, fako) pli bona ol en aliaj sferoj (agadoj, fakoj). Do, libereco de internacia komerco pligrandigas eblecojn por internacia specialigo kaj prosperas al ĉiuj landoj, envicigitaj al internacia komerco. Tiun teorion ellaboris David Ricardo.

Estas duboj pri la efiko de kompara avantaĝo. Historia ekzemplo estas la "Interkonsento pri teksaĵoj kaj vinoj" inter Portugalio kaj Anglio en 18-a jarcento.

Komence de la 18-a jarcento, longe antaŭ Ricardo, ambaŭ landoj, Anglio kaj Portugalio, produktis kaj vinon kaj teksaĵojn, sed pro klimato kaj infrastrukturo en Portugalio vin-produktado havis avantaĝojn super teksaĵ-produktado, en Anglio inverse. Do, portugala vino havis komparan avantaĝon al portugalaj teksaĵoj, kvankam ne nepre al brita vino (aŭ franca vino importita).

Tial la brita ambasadoro John Methuen proponis, ke ambaŭ landoj koncentriĝu al la pli avantaĝa varo kaj aĉetu la alian de la partnero, sen dogano. Tiusenca traktato estis subskribita je la 27-a de decembro 1703. Pro ĝi ja profitis la vin-produktado de Portugalio, sed ĝia industriigo estis severe bremsita.

Portugalio kaj Anglio uzus siajn "komparajn avantaĝojn", sed la rezulto estis ruiniga al Portugalio, kiu restis preskaŭ ekster industria revolucio ĝis la 20-a jarcento. Krome, angloj regis la plejparton de produktado de oporto de Portugalio en 19-a jarcento.

Marksismo

Marksismo estas politika ideologio, bazita sur la verkaro de Karolo Markso kaj Frederiko Engelso, kaj evoluigita de iliaj disĉiploj (interalie grave de V. I. Lenino), kiu konsistigas la sistemon de filozofiaj, ekonomikaj kaj soci-politikaj ideoj, kiu inkludas:

filozofian materiismon kaj dialektikon;

la materiisman komprenon de historio (la teorio de sociaj formacioj);

la fondon de ekonomiaj leĝoj de moviĝo de la kapitalisma socio (la teorion de plusvaloro k. a.);

la teorion de klasoj kaj de klasa batalo;

la teorion de proleta revolucio kaj de transiro al la komunisma socio.

Plusvaloro

Ekonomio > Plusvaloro < Marksismo

Jen la difino laŭ la marksisma laborvalorteorio: La laborulo redonas al sia mastro pli ol li kostis al tiu ĉi. Kiam la laboristo laboris sufiĉe por financi la reproduktadon de sia laborforto, li ne finis sian labortagon. La produkto de lia kroma laboro apartenas al la mastro. La plusvaloro estas la valoro de tiu kromprodukto, egala al la diferenco inter la valoro de la laborforto kaj la valoro de la produkto de la laboro.

Laŭ la nemarksista ekonomio tiu ĉi teorio estas erara. Logika premiso de la teorio estas, ke la interŝanĝa produktvaloro de ĉia produkto, lastinstance estas nenio alia ol materiigita produktada labortempo. (Laŭ la teorio la interŝanĝa valoro de la laboro estas la laborhoroj necesaj por la produktado de la vivbezonaĵoj - nutraĵoj k.t.p. - de la laboristo mem.) Sed laŭ la nemarksista ekonomio tiu ĉi premiso estas malĝusta, kiel oni vidas ekz. ĉe la prezoj de krudmaterialoj, oleo k.t.p.

La plusvalora teorio ne estas inventaĵo de Karl Marx, sed de David Ricardo, sed plusvaloro fariĝis unu el la plej gravaj nocioj de la marksismo, ĉar ĝi kondukis la adeptojn al la opinio, ke ekspluatado - en la senco "troprofiti el ies laboro, ne donante justan kompenson" - ne estas individua kontraŭleĝa aŭ kontraŭmorala misfaro de iu mastro, sed kvazaŭ objektiva strukturelemento de la kapitalismo. Kiel tia, ĝi el marksisma vidpunkto ne estas leĝe kontrolebla, reformebla kaj plibonigebla sen forigo de la kapitalismo mem. Ĉiaj socialaj atingaĵoj de kapitalismaj socioj - ekz. la sociala merkatekonomio - tial prezentas malfacilan teorian problemon por la marksismo; ĝi emas nei, "forklarigi", deklari trompaj tiajn atingaĵojn.

(laŭ Marx La Kapitalo, Kritiko de la politika ekonomiko)Plusvaloro estas la diferenco inter la valoro de la oferita dungita laboro kaj la ricevita salajro.

plusvalora produktado:

C1 + V + M = C2kiam

C1 = konsatanta kapitalo (maŝinoj, konstruiaĵoj, matetialoj)

V = salajro ("ŝanĝiĝanta kapitalo" (historia-socia reprodukta kosto de la laborforto)

M = plusvaloro (rezulto de la nepagita pluslaboro)

C2 = uzata, plilarĝiĝanta kapitalo

Socialismo

Socialismo estas politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro. Tial ĝi celas la ĝeneralan intereson anstataŭ nure personan intereson (sed kompreneble lastcele la intereso de konkretaj individuoj ja estas la celo). Socialismo ebligus, kaj historie estigis tre diversajn formojn ekde totalismajn diktaturojn ĝis anarkiistaj sistemoj pasante tra tre klasikaj demokratiaj respublikoj. Tamen la ĉefaj bazoj estas respekto al homoj, libereco kaj egaleco.

Socialismo estas socia kaj ekonomia sistemo karakterizita per socia proprieto de la produktadrimedoj kaj kooperativa administrado de la ekonomio, same kiel la politikaj teorio kaj movado kiuj direktas sin al la establado de tia sistemo. "Socia proprieto" povas rilati al kooperativaj entreprenoj, komuna proprieto, ŝtatposedaĵo, civitana proprieto de egaleco, aŭ ajna kombinaĵo de tiuj. Ekzistas multaj specoj de socialismo kaj ekzistas neniu ununura difino enkapsuliganta ĉiujn el ili. Ili malsamas en la speco de socia proprieto kiun ili rekomendas, en la grado laŭ kiu ili dependas de merkatoj aŭ planado, kiel administrado estas organizota ene de produktivaj institucioj, kaj laŭ la rolo de la ŝtato en konstruado de socialismo.Socialisma ekonomia sistemo estas bazita sur la organiza preskribo de produktado por uzo, intencante la produktadon de varoj kaj servoj por rekte kontentigi ekonomian postulon kaj homajn bezonojn kie objektoj estas aprezitaj surbaze de sia uzo-valoro aŭ utileco, kontraste al estado strukturitaj sur la amasiĝo de kapitalo kaj produktado por profito. En la tradicia koncepto de socialisma ekonomio, kunordigo, kontado kaj valortakso estus faritaj en speco, per ofta fizika magnitudo, (uzante fizikajn kvantojn) aŭ per rekta kvanto de laboro-tempo modloko de financa kalkulo. Sur distribuado de produktaĵo ekzistas du proponoj, unu kiu estas bazita sur la principo de ĉiu laŭ sia kontribuo kaj alia sur la principo de ĉiu laŭ sia kapablo, ĝis ĉiu laŭ sia bezono. La konsilindeco, farebleco kaj precizaj metodoj de resursoasignado kaj valortakso estas la temo de la socialisma kalkuldebato.

La socialisma politika movado inkludas varian aron de politikaj filozofioj. Kernaj dikotomioj ene de la socialista movado inkludas la distingon inter reformismo kaj revolucia socialismo kaj inter ŝtata socialismo kaj liberecisma socialismo. Ŝtata socialismo postulas la ŝtatigon de la produktadrimedoj kiel strategio por efektivigado de socialismo, dum libervolismaj socialistoj ĝenerale metas sian esperon en malcentrigajn rimedojn de rekta demokratio kiel ekzemple libervolisma municipismo, civitanaj asembleoj, sindikatoj, kaj la laboristaj konsilioj, venantaj de ĝenerala kontraŭaŭtoritata sinteno. Demokrata socialismo elstarigas la centran rolon de demokrataj procezoj kaj de politikaj sistemoj kaj estas kutime komparita al ne-demokrataj politikaj movadoj kiuj rekomendas socialismon. Kelkaj socialistoj adoptis la kialojn de aliaj sociaj movadoj, kiel ekzemple ekologiismo, feminismo kaj liberalismo.

Moderna socialismo originis de 18-ajarcenta intelektula kaj laborist-klasa politika movado kiu kritikis la efikojn de industriiĝo kaj de privata proprieto sur socio. La reanimado de respublikismo en la Usona Revolucio de 1776 kaj la egalismaj valoroj lanĉitaj fare de la Franca Revolucio de 1789 originis socialismon kiel klara politika movado. En la komenco de la 19-a jarcento, "socialismo" rilatis al iu konzerno por la sociaj problemoj de kapitalismo sendependa de la solvoj al tiuj problemoj. Tamen, ekde la fino de la 19-a jarcento, "socialismo" signifis opozicion al kapitalismo kaj lobiado por alternativa post-kapitalisma sistemo bazita sur iu formo de socia proprieto. Dum tiu tempo, germana filozofo Karl Marx kaj lia kunlaboranto Friedrich Engels publikigis verkojn kritikantajn la utopiajn aspektojn de nuntempaj socialismaj tendencoj kaj uzis materialisman komprenon de socialismo kiel fazon de evoluo kiu okazos tra socia revolucio iniciatita eskaladante kaj konfliktantajn klasrilatojn ene de kapitalismo. Kune kun tio ekaperis aliaj tendencoj kiel ekzemple anarkiismo, revolucia sindikatismo, socialdemokratio, marksismo-leninismo kaj demokrata socialismo same kiel la kunfluejo de socialismo kun kontraŭ-imperiismaj kaj kontraŭrasismaj luktoj ĉirkaŭ la mondo. La socialisma movado estis la plej influa tutmonda movado kaj politik-ekonomia mondrigardo de la 20-a jarcento. Hodiaŭ, socialistaj partioj kaj ideoj restas politika forto kun ŝanĝiĝantaj gradoj da potenco kaj influo en ĉiuj kontinentoj gvidantaj naciajn registarojn en multaj landoj.

Thomas Hodgskin

Thomas HODGSKIN (12a de decembro 1787 – 21a de aŭgusto 1869) estis angla socialista verkisto pri politika ekonomio, kritiko kontraŭ kapitalismo kaj defendanto de la libera komerco kaj de la komencaj sindikatoj. Fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj, la termino "socialista" inkludis ajnan opozicianton de kapitalismo, tiam difinita kiel politika sistemo konstruita sur privilegioj por la posedantoj de kapitalo.Lia unua libro, An Essay on Naval Discipline (1813), estas akra kritiko de la brutala aŭtoritarisma reĝimo tiam funkcianta en la ŝiparmeo. Li studis en la Universitato de Edinburgo, kaj poste venis al Londono en 1815 kaj eniris en la cirklo de utilistoj ĉirkaŭ Francis Place, Jeremy Bentham kaj James Mill. Pere de ilia subteno, li pasigis la venontajn kvin jarojn en programo de veturo kaj studado tra Eŭropo, kio rezultis inter alia en dua libro, Travels in North Germany (Veturoj en Nordan Germanion, 1820).

Post tri jaroj en Edinburgo, Hodgskin revenis en Londonon en 1823 kiel ĵurnalisto. Influita de Jean-Baptiste Say inter aliaj, liaj vidpunktoj pri politika ekonomiko diverĝis el la utilisma ortodokseco de David Ricardo kaj Mill.

Ŝanĝvaloro

En politika ekonomio kaj speciale Marksisma ekonomiko, ŝanĝvaloro (germane: Tauschwert) referencas al unu el kvar ĉefaj atributoj de varo, t.e., aĵo aŭ servo produktita por, kaj vendata en la merkato. La aliaj tri aspektoj estas uzvaloro, ekonomia valoro, kaj prezo. Tiele, varo havas:

ekonomian valoron (nome ne-marksisma difino de valoro);

uzvaloro (aŭ utileco);

aŭ ŝanĝvaloro;

prezo (povus temi pri fakta vendoprezo aŭ atribuata ideala prezo).Tiuj kvar konceptoj havas tre longan historion en la homa sciaro, el Aristotelo al David Ricardo, kaj iĝis multe pli klare distingita dum la disvolvigo de komerco progresis sed malaperis kiel kvar distingaj konceptoj en moderna ekonomiko. Tiu koncepto fokusas en la resumo fare de Markso pri la rezultoj de la ekonomika sciaro pri ŝanĝvaloro.

Ŝtataj teorioj

La ŝtataj teorioj aŭ teorio pri ŝtato estas branĉo de la politika teorio kiu pristudas la devenon, la konsistigon kaj la strukturon de la ŝtato, ties teorian fundamenton kaj ties politikan signifon.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.