Ceramikaĵo

Ceramikaĵo estas solida, nemetala aĵo farita per ceramiko. Ofte, cermikaĵoj havas kristalan aŭ parte kristalan strukturon. La plej fruaj ceramikaĵoj estis faritaj el argilo, kaj ili estis potoj, kaj artaĵoj kiel statuetoj.

Bridge from dental porcelain
Dentprotezo farita de ceramikaĵo
Qing vase p1070256
Ceramika vazo de la Dinastio Qing.

Uzoj

Nuntempe, ceramikaj objektoj estas uzataj diverscele, por hejmaj bezonoj, ĉe la industrio la medicino kaj la arto. En la 20a jarcento, la homo kreis novajn ceramikaĵojn pere de ceramika inĝenierarto, ekzemple por duonkonduktaĵoj.

Amorfa solido

Amorfa solido estas solido en kiu ne estas long-ampleksa ordo de la lokoj de la molekuloj. (Solidoj en kiuj estas long-ampleksa molekula ordo nomiĝas kristalaj solidoj.) Plej multaj klasoj de solidaj materialoj aŭ troviĝas aŭ farebliĝas en amorfa formo. Ekzemple, kutima fenestra vitro estas ceramikaĵo, plej multaj polimeroj estas amorfaj, kaj eĉ amorfaj alojoj fareblas sub specialaj kondiĉoj (ekzemple rapida solidiĝo kaj jona implantado) Vitroj ofte konsideriĝas 'subfridigitaj' likvoj.

Estas multaj manieroj fari amorfan solidon. Se likvo malvarmiĝas sufiĉe rapide por eviti kristaliĝon, amorfa solido nomita vitro formas sub la vitra-transira temperaturo. Amorfaj solidoj produktitaj laŭ aliaj vojoj, tiel kiel jona implantado ne estas, teknike parole, vitroj. Laŭ vulgara lingvaĵo, la termino vitro signifas amorfajn oksidojn, kaj precipe silikatojn (kombinaĵojn bazitajn sur silicio kaj oksigeno). Por eviti konfuzon, aliaj specoj de vitroj ofte terminiĝas per adjunkto, do la termino 'metala vitro' signifas amorfajn metalajn alojojn.

Estas malfacile distingi inter vere amorfa solido kaj kristala solido, en kiu la grandeco de la kristaloj estas tre malgranda (malpli ol du nanometroj). Eĉ amorfaj materialoj havas iom da mallong-ampleksa ordo inter siaj atomaj lokoj (en distanca skalo de proksime unu nanometro). Plue ĉe tre malgrandaj kristaloj, granda frakcio de ties atomoj lokiĝas ĉe aŭ apud la surfaco de la kristalo; reformado de la surfaco kaj interfacaj efikoj distordas la atomajn lokojn, malpliigante la strukturan ordon. Eĉ la plej antaŭaj teknikoj de struktura karakterizado, tiel kiel X-radia difrakto kaj transmisia elektrona mikroskopio, malfacile distingas inter amorfaj kaj kristalaj strukturoj ĉe tiaj ĉi grandecaj skaloj.

La transiro de likva stato al vitro, ĉe temperaturo sub la ekvilibra fandopunkto de la materialo, nomiĝas la vitra transiro. De praktika vidpunkto, la vitre transira temperaturo difiniĝas empirie kiel la temperaturo, ĉe kiu la viskozo de la likvo pliiĝas je certa kvanto (kutime 1013 paskal-sekundoj). La transira temperaturo dependas de la fridiga rapido, kun la vitra transiro okazanta ĉe pli alta temperaturo por pli rapida fridiga rapido. La preciza naturo de la vitra transiro estas objekto de progresanta esploro. Dum estas klare ke la vitra transiro ne estas unuagrada termodinamika transiro, estas debato ĉu ĝi estas plialtgrada transiro, ĉu nur kinetika efiko.

Ekzemploj de amorfaj solidoj estas vitroj kaj plastoj.

Apátistvánfalva

Apátistvánfalva (apAtiŝtvanfalva) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. La loknomo signifas hungare: vilaĝo de abato Stefano. La vilaĝo slovene Ŝtevanovci aŭ Ŝtivanovca, germane Stefansdorf, latine Estevanfaloa estas.

Ceramiko

Ceramiko estas tre antikva aplikata arto de transformo de argilo per varmo ĉefe por potfarado, sed ne nur. Specialaj tipoj de ceramikaĵoj estas fajenco, el grejso kaj porcelano.

La loko kie oni faras (aŭ oni vendas) tiujn varojn estas nomataj ceramikejoj. Ankaŭ potfarado aludas al la arto aŭ metio de potfaristo aŭ ceramikisto kaj al fabrikado de ceramikaĵoj. Vortara difino estas simple aĵoj de fajrigita argilo. La difino de ceramiko uzata de la American Society for Testing and Materials (ASTM, Usona Societo por Testado kaj Materialoj) estas "ĉiuj fajrigita ceramikaj varoj kiuj enhavas argilon kiam estis formita, escepte teknikajn, strukturajn, kaj refraktajn produktojn." En PIV ceramiko estas tekniko baki argilteron aŭ similan materialon kaj elfari tiel potojn, vazojn, kahelojn, elektronikajn komponantojn ktp.Laŭ Francisko Azorín ceramiko estas simple Arto prilabori argilon. Li indikas etimologion el Keramos, propra nomo de greka urbo, kie oni trovis plastikan argilon, kaj de tie la grekaj kéramikos, keramos kaj la latina ceramus. Kaj aldonas terminojn kiel ceramikaĵo, nome Objekto el argilo, porcelano, kaolino, ceramikisto, nome "Homo sin okupanta pri ceramiko"; kaj tipojn de ceramiko kiel pentrita ceramiko, orumita ceramiko, vernizita ceramiko, emajlita ceramiko, reliefornama ceramiko, strekita ceramiko, muldita ceramiko.

Fajenco

Fajenco estas ceramikaĵo, kiu signifis diverstipajn ceramikaĵojn dum la historiaj epokoj. La nomo venas el la itala urbo Faenza. Laŭ Francisko Azorín Fajenco estas Porcelanosimila, emajlita ceramikaĵo el Faenco aŭ ĝin imitanta. Li indikas etimologion el Faenco, propra nomoe de itala urbo. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fajencisto kaj fajencfabriko.Dum la renesanco, fajenco estis nomo de ujoj el flavargila, emajlita (stana emajlo) ceramikaĵoj. La stana emajlo kovras la bakitajn materialojn.

En la egipta arto oni povas trovi la esprimon egipta fajenco, kiujn karakterizas, ke la emajlo kovras la tutan surfacon de la objekto. (La hodiaŭaj, aliaj ceramikaĵoj havas/havis neemajlitan grundon, por ke la emajlita ceramikaĵo ne gluiĝu al bazo de la forno.)

Frigyes Borszéky

Frigyes Borszéky [fridjeŝ borsEki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Borszéky Frigyes estis hungara pentristo, ceramikisto.

Frigyes Borszéky [1] naskiĝis la 6-an de marto 1880 en Megyaszó, li mortis la 15-an de aprilo 1955 en Budapeŝto (kelkaj fontoj mencias aliajn datenojn).

Knossos

Knossos aŭ Knoso estis urbo sur la antikva Kreto, ĝis estis la sidejo de la legenda Minoa reĝo, plej grava centro de la Minoa civilizo. La urbo situas sur monteto ĉe kunfluo de du riveroj, ĉ. 10 km de la norda marbordo de Kreto.

La elfosadoj de Knossos komenciĝis per gvido de Siro Arthur Evans, en 1900. La elfositaj palaco kaj aliaj konstruaĵoj formis centron de altkultura bronzepoka civilizo. Tiu kulturo havis gvidantan rolon inter 1600 a.K. kaj 1400 a.K. ĉe la Egea maro.

La unuaj loĝantoj de Knossos supozeble alvenis el Malgranda Azio en la 7-a jarmilo a.K.. Ili konstruis socion bazitan je la agrikulturo: ili kultivis tritikon, bredis bestojn. Ili uzis ekde la frua minosa epoko (3000–2000 a. K.) bronzon, faris emajlitajn ceramikaĵojn, gravuritajn sigelojn kaj orjuvelojn. Pli poste ili enkondukis la hieroglifan skribon kaj komercis kun Egiptio.

La unua knossosa palaco konstruiĝis en la meza minosa epoko inteer 2000–1580 a.K.. Tiam unu kvadratan korton ĉirkaŭis aparte starantaj konstruaĵoj. La knossosa ceramikaĵo havis elstaran kvaliton kaj tiutempe estis farita per kolora pentrado sur nigra-emajla bazo.

Grandan parton de la urbo detruis sismo ĉ. 1720 a. K.. Oni rekonstruis la palacon kaj nun grandaj kolonaj koridoroj kaj ŝtuparejoj interligis la konstruaĵojn de la monteta areo. Oni povas vidi nun ruinaĵojn de tiu ĉi palaco sur la elfosadejo. La administraj kaj ceremoniaj ejoj situis sur la okcidenta flanko de la centra korto. Oni povas eĉ hodiaŭ vidi tiun gipsan tronon, en kiu sidis la regoj de Knossos. En tiu parto, en mallarĝaj subterejoj rezervis oni la grenon, oleon kaj al trezoraĵojn. Ĉe la nordokcidenta parto de la akorto situis metiejoj, ĉe la sudokcidenta loĝ-ĉambroj. La palaco havis zorgeme ellaboritan kanalan kaj akvoduktan sistemojn, kiuj certigis akvon kaj higienion por la palaco (eĉ la necesejoj estis akvolavitaj).

Knossos estis kunligita per pavimitaj vojoj al aliaj urboj de Kreto. La minosa murpentrado floradis tiutempe, ĝi uzis la temojn danco, sporto, delfenojn en natura stilo. La pli fruan hieroglifan skribon anstataŭis nova skribo, la linia skribo A.

Ekde 1580 a.K., la minosa kulturo ekspansiis al la greka tero, je kies efiko elevoluis la mukenea kulturo. La mukene-anoj akiris iam dum la 15-a jc a. K. la regpotencon super Knossos. La skribon linian A ŝanĝis nova skribo, la linia skribo B, kiun oni uzis eĉ en la mukeneaj centroj. Tiu skribo – laŭ ĝenerale akceptita opinio – respegulas la praan varianton de la greka lingvo.

Iom post 1400 a. K., la „lasta palaco” neniiĝis en incendio kaj en la sama tempo okazis incendio ankaŭ en aliaj komunumoj de Kreto. Post tio, Knossos iĝis unu el la multaj urboj, kiujn oni loĝis ankoraŭ jarcentojn. La politika centro de la Egea Maro iĝis Micene.

Kobalta bluo

Kobalta bluo estas freŝa blua koloro de pigmentoj faritaj uzante kobaltajn salojn de aluminio. Kobaltbluaj pigmentoj estas tre stabilaj, kaj estis historie uzataj kiel kolourigaj agentoj en ceramiko, (ĉefe ĉina porcelano), juvelarto, kaj pentrarto. Travideblaj vitroj estas tinkturitaj per siliko-bazaj kobaltaj pigmentoj.

Kobaltkrajono estas stangeto el kobalt-enhava substanco, per kiu oni desegnas sur la ceramikaĵo unuafoje jam bakita sed ankoraŭ senemajla. Sur la poroplena surfaco la desegnaĵo prezentos specialan malakran efekton.

Lajos Mack

Lajos Mack [lajoŝ mak], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mack Lajos estis hungara ceramikisto, skulptisto.

Lajos Mack [1] naskiĝis en 1876 en Pozsony (Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis en 1963.

Majoliko

Majoliko estas italeca stane glazurita ceramikaĵo disvastigata ĉefe en la Renesanco. Ĝi estas ornamita per brilaj koloroj sur blanka fono, kaj ofte montras historiajn kaj legendajn scenojn. Kvankam la deveno estas prahistoria, ĝi havis hejmon en insuloj Balearoj de Hispanio (termino majoliko devenas el nomo Majorko), kie araboj disvolvigis la teknikon kaj perfektiĝis en Italio.

Laŭ Francisko Azorín majoliko estas Ceramiko kovrita per diverskolora emajlo, el hispanmaŭra deveno aŭ ĝin imitanta. Li indikas etimologion el la Majorica (Mallorca) propra latina nomo de hispana insulo, en latina Majorica.

Metio

Metio estas manlabora profesio, precipe hejme aŭ et-industrie praktikata, kutime rilatanta al unu speciala fako (metio de ĉarpentado, de ŝufarado, de buĉisto, de meblisto).

Metiisto laboras en sia metiejo, havas siajn meti-lernantojn kaj estas membro de metiaj korporacioj (en la mezepoko nomataj gildoj).

Metiejo estas eduka agado inter alia por lerni tute aŭ parte metion en kiu aktiva partopreno de partoprenantoj ludas gravan rolon. Metiejo povas esti kelkhora ĝis kelktaga.

Laŭ Francisko Azorín metio estas simple Manlabora profesio. Li indikas etimologion el la latina ministerium (metio, profesio, verko). Kaj li aldonas la terminojn metiisto, metiejo.

Persa mitologio

La persa mitologio estas la tradicia, laŭ deveno antikva, folkloro kaj rakontaro de la persoj kaj iliaj idoj, la nuntempaj irananoj. La persaj mitologiaj rakontoj, ĉiuj implikantaj eksterordinarajn aŭ supernaturajn estaĵojn, estas tiritaj de la legenda pasinteco de Irano kaj reflektas la sintenojn de la socio al kiu ili unue apartenis - sintenoj al la konfronto de bono kaj malbono, al la agoj de la dioj kaj de la malpli altaj diaĵoj yazata, kaj al la heroaĵoj de herooj kaj fabelaj estaĵoj. Mitoj ludas kernan rolon en la irana kulturo kaj la kompreno pri ili estas pliigata kiam oni konsideras ilin ene de la kunteksto de irana historio.

Tiucele helpas ignori modernajn politikajn limojn kaj rigardi la historiajn evoluojn en la Granda Irano, vasta areo kovranta la Kaŭkazon, Mezopotamion, Anatolion kaj Centran Azion, preter la landlimoj de la nuna Irano. La geografio de ĉi tiu regiono, kun siaj altaj montaroj, ludas signifan rolon en multaj el la mitologiaj rakontoj. La dua jarmilo antaŭ nia erao estas kutime rigardata kiel la aĝo de migrado pro la apero en okcidenta Irano de nova formo de irana ceramikaĵo, simila al pli frua komercado de nordorienta Irano, sugestante la alvenon de la antikvaj iranaj popoloj. Tiu ceramikaĵo, helgriza ĝis nigra en koloro, aperis ĉirkaŭ la jaro 1400 antaŭ nia erao. Historie ĝi indikas la komencon de la ferepoko en tiu areo.

Platbotelo

Platbotelo estas plata botelo por teni kaj kunporti dumvoje trinkaĵojn, ofte pendigita ĉe zono aŭ tenata en poŝo (pro kio la formo). Ĝi servis pli frue por kampaj laboristoj, soldatoj kaj oni entenis en ĝi alkoholaĵojn.

La platbotelo povas esti produktita el ceramikaĵo, ligno, metalo, plasto, kun aŭ sen tenilo. Speciala formo havas meze rondan truon, tra kiu oni povas etendi la brakon (krakena platbotelo). Oni ofertis trinkaĵon dum amuzaj, geedziĝaj festoj.

La ligna platbotelo (ĉutoro) estas el acera ligno kaj estas kovrita per ledo, ornamita kaj portita per rimenoj. Ties internon oni konservas per vakso. Ĝi populariĝis tra la etnografio. La ekzempleroj el la 20-a jarcento servas nur kiel endomaj ornamaĵoj.

La ekskursantoj, skoltoj, soldatoj uzas senornaman, aluminian aŭ plastan platbotelon.

Pornografio

Pornografio estas reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn.

Origine, la grek-devena vorto pornografio (πορνογραφíα) signifas skriboj pri prostituiĝo. Sinonimo de pornografia estas porna.

Ĝi povas esti filma, fota, skriba, sona, desegna -- aŭ kombino de pluraj tiaj rimedoj (ekzemple, en porna filmo: bildo + sonoj; en porna revuo: fotoj + teksto).

Laŭ kelkaj, la diferenco inter porna kaj erotika tekstoj aŭ fotoj kuŝas en tio, ke porno montras aŭ rakontas eksplicite. Sed la kriterioj por distingi tre varias ne nur de tempo al tempo kaj de kulturo al kulturo, sed ankaŭ de homo al homo. Roland Barthes opinias ke pornografiaĵo estas efika aĵo, kaj erotikaĵo estas nur neefika pornografiaĵo, ĉar ne sukcesas krei en homo envolvon aŭ ekcitigo.

En plej parto de landoj, pornografio estas aparta kategorio de arto, en aliaj, kiel Brazilo, tiu apartado ne estas klara. En Brazilo, ekzemple, ofte "normalaj" aktoroj seksumas pornografiajn filmojn, kaj pornografiaj aktoroj aŭ verkistoj estas intervujitaj en "normalaj" televid-programoj.

Potaĵo

La vorto potaĵo povas havi du signifojn:

Kuiraĵo farita en poto (signifo laŭ konsistaj elementoj de "pot·aĵ·o", tamen ne en PIV)

Ceramikaĵo (PIV-a signifo de "potaĵo" imite al la angla "pottery" aŭ franca "poterie", sed sen ajna forma aŭ konsista rilato kun poto)

Santa Elisabetta

Santa Elisabetta estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Agriĝento. Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 366 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Aragona, Joppolo Giancaxio, Raffadali kaj Sant'Angelo Muxaro.

Szilvásvárad

Szilvásvárad [silvAŝvArad] estas ŝatata feriejo kaj vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, Distrikto Bélapátfalva. La loknomo proksimume signifas: pruna-fortikaĵo.

Totonakoj

La totonakoj estas mezamerikaj indianoj de la regiono Veracruz en Meksiko. Ili formis konfederacion de urboj sed komence de la 16-a jarcento ili troviĝis sub regado de la aztekoj. Ilia ekonomio baziĝis sur agrikulturo kaj komerco kaj ili posedis grandajn urbajn centrojn: El Tajín, Papantla,Cempoala.

La totonaka kulturo elstaras pro la tre varia ceramikaĵo, la skulptado sur ŝtono, la monumenta arkitekturo kaj la avanca urboplana koncepto de la urboj.

Árpád Csekovszky

Árpád Csekovszky [ĉekovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Csekovszky Árpád estis hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto.

Árpád Csekovszky [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1931 en Csikóstőttős, li mortis la 16-an de aprilo 1997 en Budapeŝto.

Ŝnurceramika kulturo

La ŝnurceramika kulturo estas vasta eŭropa arkeologia horizonto kiu komencis elstari fine de la regiona Neolitiko (la Ŝtonepoko), atingis sian pinton dum la Kalkolitiko (la Kuprepoko) kaj finiĝis komence de la Bronzepoko (tio estas, inter la jaroj 2900 kaj 2350 a.K).

Ankaŭ ĝi estas konata kiel la batalhakila kulturo aŭ kulturo de unuopaj tomboj, ricevante sian nomon laŭ la malsamaj arkeologiaj skoloj. Kaj la ceramiko ornamita per ŝnuroj kaj la batalhakiloj (simbolaj, ĉar ili estis tajlitaj sur ŝtono, kio iĝis ilin tre neefikaj armiloj por tiu epoko) estis tipaj viraj funebraj oferdonoj, deponitaj en unuopaj tomboj.

Ĝi estas asociita al la enkonduko de la metalo en norda Eŭropo kaj, laŭ kelkaj esploristoj, kun certaj lingvoj de la hindeŭropa lingvofamilio.

Tiu ĉi arkeologia kulturo etendiĝis tra tuta Eŭropo norde kaj centre, ekde la Rejno okcidente, ĝis la rivero Volgo oriente, inkluzive bona parto de la sekvaj landoj:

Germanio

Nederlando

Danio

Pollando

Litovio

Latvio

Estonio

Belorusio

Ĉeĥio

Slovakio

nordo de Ukrainio

okcidento de Rusio

sudo de Norvegio

sudo de Svedio

sudo de Finnlando.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.