Bronzepoko

Bronzepoko (aŭ bronza epoko) estas tiu erao de la homa prahistorio, kiam la homoj uzis krom ŝtonon jam kupron, sed ĉefe bronzon (kiu estas la alojo de kupro kaj stano) por pretigi ilojn, armilojn, kiaj ĉefe glavoj, kaj ornamaĵojn. Oni trovis ilojn el kupro jam el la kvara jarmilo a.K. el Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Mezopotamio, Hindio kaj Egipto), sed oni poste anstataŭigis la molan kupron per bronzo jam komence de la 2-a jarmilo a.K. La uzado de kupro kaj bronzo disvastiĝis en Eŭropo nur post ĉirkaŭ 1000 jaroj. La uzado de bronzo daŭris en Mez- kaj Orient-Eŭropo de 1900 a.K.- 900 p.K.; en Nord-Eŭropo de 1700 a.K.-600.

La termino, kiu stampis en 1820 la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen por klasigi en tri epokoj la kolektojn de la Reĝa Komisiono por la Konservado de la Antikvaĵoj de Kopenhago, havas kronologian valoron en Proksima Oriento kaj Eŭropo, ĉar al metalurgio oni alvenis tra diversaj procezoj en la diferencaj regionoj de la mondo. Ties studo dividiĝas en Antikva Bronzepoko, Meza Bronzepoko kaj Fina Bronzepoko. Kvankam, ĝenerale, al la Bronzepoko oni antaŭmetas Kuprepokon kaj oni postmetas Ferepokon, tio ne ĉiam estis tiele: en la Subsahara Afriko, ekzemple, oni disvolvigis la metalurgion el fero sen pasi tra la epokoj de la kupro kaj de la bronzo.[1]

Diffusion métallurgie es
Mapo de la metalurgia disvastiĝo dum la Antikva Bronzepoko

Laŭ Francisko Azorín Bronza epoko estas:

Citaĵo
 Pratempo tiel nomita ĉar la homoj elpensis k. ekuzis tiam la bronzon k. aliajn metalojn (oro, fero, kupro): per tiaj metaloj, speciale per la bronzo, la prahomoj faris ringojn, ĉenetojn, ŝildetojn, k., kiel en la antaŭa neolita epoko, oni konstruis ankaŭ megalitajn monumentojn; sed per ŝtonoj jam iom prilaboritaj. 

[2]

La teknologio rilata kun bronzo estis disvolvigita en Proksima Oriento fine de la 4a jarmilo a.K.,[3] date en Malgranda Azio antaŭ la 3000 a. K.; en la antikva Grekio eke meze de la 3a jarmilo a.K.; en Centra Azio la bronzo estis konata ĉirkaŭ la 2000 a. K., en Afganio, Turkmenio kaj Irano, kvankam en Ĉinio ne ekuzis ĝis ĉirkaŭ 1800 a. K., adoptante ĝin la dinastio Ŝang.

La loĝantaro multiĝis, kreskis la popoldenso. Aperis la unuaj teraj fortikaĵoj, la labordivido, apero de la agrokultivistoj, bestobredistoj, metiistoj. La bredado de bestoj graviĝis, fine de la epoko oni jam jugis ĉevalon. Oni cindrigis la kadavrojn kaj metis tion fine de la epoko en urnon. Oni ornamis la urnon kaj la diversajn aĵojn el argilo, laŭ tio ornama arto distingas la diversajn kulturojn.

La ĉefa karaktero de la bronzepoko ne estas la uzado de la metaloj, sed la malkovro kaj disvolvigo de la metalurgio, nome tekniko necesa por la atingo de la bronzo, nome alojo je 90/10 de kupro kaj de stano. La metalurgio difiniĝas kiel varmega traktado kiu permesas la elprenon de metaloj el mineralo. Ĝi postulas perfektan sciaron de la arto de la fajro, akirita dum la bakado de la ceramiko. Krome estas certa simileco inter la forno de la potfaristo kaj la forno de la bronzofandisto. Por elpreni metalon el mineralo, necesas la kapablo manipuli fornojn je alta temperaturo (la kupro fondiĝas je 1 084 °C[4]; la aldono de stano malaltiĝas konsiderinde la punkton de fuzio).

Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Regionaj epokodiferencoj

Cuneiform script2
Kojnoskribo sur tabulo 2041/2040 a. K.

Sud-Okcidenta Azio estis verŝajne la elirpunkto de la eŭropa bronzteknologio. De tie estis eksportata la nova materialo kaj ankaŭ la necesaj sciaroj. En Palestino ekzistas spuroj de kreado de bronzo jam en la jaro 3300 a.K., en Egiptujo ĉirkaŭ 2700 a.K., en Mezeŭropo ĉirkaŭ 2200 a.K. kaj en Nordeŭropo ĉirkaŭ 1800 a.K. La bronzepoko ne estas do sama evoluŝtupo, sed ekzistas multaj arkeologiaj kulturoj kaj regiondependaj bronzepokoj.

Kutime oni parolas pri frua bronzepoko, meza bronzepoko kaj malfruanova bronzepoko, sed ne ekzistas absolutaj tempoperiodoj, ĉar ili malsamegas laŭregione.

La ĉefa diferenco inter la eŭropaj kaj malgrandaziaj bronzepokoj estas la evoluo de la unuaj paŝoj. En Egiptujo (hieroglifoj), Malgrandazio (kojnoskribo), sed ankaŭ ĉe la Mediteraneo, la mikena kulturo (linia skribo B) oni jam kapablis legi kaj skribi. Arkeologiaj trovaĵoj povis do unuan fojon esti kompletigitaj de skribaj fontoj.

Eŭropo kaj proksima Oriento

Mezopotamio

Simile kiel en Egiptujo, jam estiĝis en Mezopotamio alta kulturo ekde ĉirkaŭ -3500 kun agrikulturo, skribo, urbokonstruado kaj organizata ŝtata administracio, kiam aldoniĝis al la jam disvastiĝinta kupro nova materialo, tio estas bronzo. La stano necesa al ĝia produktado estis verŝajne importataj de la najbaraj regionoj en okcidenta Irano kaj Uzbekujo.

La grandskala uzo de bronzo populariĝis nur en la dua jarmilo antaŭ Kristo. Apartenis al la bronza epoko: sumera civilizacio, akada imperio, malnova Babilonio [5] kaj malnova Asirio.

En la tuta Okcidenta Azio plej malfrue ĉirkaŭ -1000 bronzo estis definitive anstataŭata de fero, kiel plej taŭga materialo.

Egiptujo

Naqada sculpture Louvre E27457
Itifala skulptaĵo de la kulturo Naqada, eburo, Amratio, 4-a jarmilo a.K., 24 cm, Louvre, Parizo.

Oni malofte uzas la terminon bronzepoko rilate al Egiptujo, preferante la kutiman ordigon de historio laŭ tradiciaj dinastioj kaj epokoj, dokumentitaj per multegaj skribaj fontoj.

Kupron oni trovis jam ekde ĉirkaŭ 4000 a.K. en la kulturo Badari. Al tiu kupro estis ekde la komenco ĉiam aldonita parto de arseno.

La sekva jarmilo estas regita en supera Egiptujo de la kulturo Nakada kaj en malsupera Egiptujo de la kulturo Maadi. Ambaŭ apartenis al la kupra ŝtonepoko. La bronzepoko komenciĝis iom post la estiĝo de la egipta ŝtato, iom antaŭ 2700 a.K. La unua vera bronzo (kupro kaj 7 ĝis 9 % da zinko) troviĝis en ujoj el la tombo de la reĝo Kasekemui.

Pro la manko de krudmaterialo en Egiptujo preskaŭ ĉiuj bronzaĵoj estis importitaj. Ŝtonaj iloj estas daŭre uzataj dum la tuta bronzepoko.

Suda Arabujo

La prahistorio de suda Arabujo estas ĝis nun nur malmulte esplorata. Ĝis ĉirkaŭ la jaro 3200 a.K. verŝajne regis tie ĉefe nomada vivostilo. Poste estiĝis setlejoj, ceramiko kaj agrikulturo. Distingeblas diversaj lokaj kulturoj, kies loĝantoj vivis en setlejoj, foje plurajn hektarojn grandaj.

La momento de la unua apero de bronzo estas ankoraŭ pridiskutata. Kupro kaj kupralojoj tamen estas atestitaj ekde ĉirkaŭ 2500 a.K. Oni supozas ke la metalteknologio (metalurgio) estis importita el Palestino. La ferepoko komenciĝis en suda Arabujo en la unua antaŭkrista jarmilo, kiam estiĝis alta kulturo.

Palestino

La bronzepoko komenciĝis en Palestino ĉirkaŭ 3300 a.K. Antaŭis ĝin kupra ŝtonepoko kun alta teknika nivelo de metalprilaborado. La bronzepokon en Palestino karakterizas la estiĝo de urboŝtatoj. Palestino situis inter la tiamaj altkulturoj de Egiptujo, Sirio kaj Mezopotamio kaj estis, kiuj forte influis ĝin.

Komence de la bronzepoko (ĉirkaŭ 3000 ĝis 2000 a.K.) multaj vilaĝoj estis forlasitaj kaj novaj setlejoj estiĝis, kiuj jam havis urbajn ecojn. Multaj el ili estis bone fortikitaj, kio indikas militajn periodojn. Ceramiko jam atingis altan teknikan nivelon kaj ceramikaĵoj estis parte pentritaj. Ekzistas nur malmultaj metalaĵoj el tiu epoko, sed ili montras bonan konon pri alojoj, kvankam al la kupro ankoraŭ ne estis aldonita zinko, kaj do ne ankoraŭ temis pri vera bronzo.

Mortintoj estis entombigitaj en grandajn amastombojn elfositajn el la rokoj. La lando estis verŝajne organizata per urboŝtatoj. Troveblas multaj atestoj pri eksterlanda komerco, kvankam oni jam frue forlasis tiun kun Egiptujo por atingi perŝipe Biblos kaj Sirion.

Ekde 2000 a.K. komenciĝis la meza bronzepoko, kiun oni povas nomi la floradon. Komence de tiu epoko la loĝantaro vivis ankoraŭ nomada. Ekde ĉirkaŭ 1800 a.K. estiĝis multaj novaj urboj. La komerco kun Egiptujo floris. En Jeriĥo troveblas multaj bone konservitaj tomboj el tiu epoko, en kiuj troviĝis interalie lignaĵoj kiel mebloj kaj bovloj. En aliaj lokoj oni trovis orajn juvelojn. Bronzaj armiloj pruvas, ke oni produktis veran bronzon.

Ekde 1500 a.K. Palestino estis konkerita de Egiptujo, kio signifas la komencon de la malfrua bonzepoko en Palestino. Urboŝtatoj daŭre ekzistis kaj la estiĝo de skribo puŝis la regionon en la lumon de historio.

Kipro

Cyprus lrg
Eble la vortoj Kipro kaj kupro havas saman devenon.

Post periodo de kupra ŝtonepoko ekde ĉirkaŭ 3900 a.K. komenciĝis ĉirkaŭ 2600 a.K. bronzepooko en Kipro. La insulo estas riĉa je kupro kaj havis do apartan signifon rilate al internacia komerco. Ĉu la vorto kupro estiĝis el la nomo de la insulo, aŭ inverse ne estas klare.

La komenco de la bronzepoko ŝajne alportis grandajn politikajn ŝanĝojn al la insulo. Trovejoj situas ĉefe en la norda parto de la insulo kaj okazis eble enmigradoj el Antalio. Oni trovis nur malmultajn spurojn pri setlejoj. La periodo estas ĉefe konata per tomboj.

Komence de la meza bronzepoko (ĉirkaŭ 1900 ĝis 1650 a.K.) atesteblas multaj kontaktoj al aliaj mediteraneaj kulturoj. Kipro estas nomata Alaŝia en kojnoskribaj tekstoj. Fine de la epoko okazis multaj militoj: oni trovis multajn armilojn kaj la setlejoj estis fortikitaj. La komerco kun Egiptujo kaj Palestino kreskis. Kipro eksportis kupron kaj malgrandajn botelojn, kiuj eble enhavis luksajn ŝmiraĵojn. En la malfrua bronzepoko (ĉirkaŭ 1650 ĝis 1050 a.K.) estiĝis urboj kaj skribo. Tiel Kipro eniris historion.

Grekujo

NAMA Akrotiri 3
Malfruciklada fresko de antilopoj el Akrotiri.

En la 3-a jarmilo a.K. pluraj setlejoj sur Kreto evoluiĝis al centraj lokoj pri metioj kaj komerco. Per la Minoa civilizo estiĝis la unua alta kulturo de Eŭropo. Estiĝis ekonomie estranta tavolo, kiu laŭ la jaroj estigis monarkian reĝimon.

Ekzemplo de tio estas la minoa palackulturo, kiu baldaŭ transiris ankaŭ al la greka kontinenta regiono. Tie komenciĝis la bronzepoko per la helada periodo sur la insularo de la Cikladoj en la suda Egea Maro. La radiado de la minoa palackulturo estigis la kreadon de potenccentroj sur la greka kontinenta lando, ĉefe de la dinastio de Mikeno.

La dinastio de la ŝaktotombistoj, kutime nomata la mikena civilizo, influis la malfruan bronzepokon en Grekujo.

En la okcidenta parto de Malgrandazio la frua broncepoko rilatas al la fazo 1a de Trojo, ĉirkaŭ 2800 a.K.

Bronzepoka kolapso

La bronzepoka kolapso estas transiro en la Egea Regiono, Sudokcidenta Azio kaj la orienta Mediteraneo de la malfrua bronzepoko al la frua ferepoko, kiun historiistoj kiel M. Liverani, S. Richard, Roberto Drews, Frank J. Yurco, Amos Nur, Leonard R. Palmer kaj aliaj kreas, ke ĝi estis perforta, subita kaj kulture eksploda. La palaca ekonomio de la Egea Regiono kaj de helenisma Malgrandazio, kiu karakterizis la malfruan bronzepokon, estis anstataŭitaj, post hiato, per la kulturoj de izolitaj vilaĝoj de la greka malluma epoko.

Inter proksimume la datoj 1200 kaj 1150 antaŭ nia erao, la kultura disfalo de la Mikenaj regnoj, la Hitita Imperio en Malgrandazio kaj Sirio, [6] kaj la Nova Imperio de Egiptio en Sirio kaj Kanaano [7] interrompis komercajn vojojn kaj severe reduktis la legopovon en la tuta regionego. En la unua fazo de tiu periodo, preskaŭ ĉiu urbo inter Piloso kaj Gaza estis perforte detruita, kaj ofte restis neloĝata poste: inter la ekzemploj estas Hatuŝa, Mikeno, kaj Ugarit. [8]

La iom-post-ioma fino de la Malluma Epoko kiu sekvis vidis la leviĝon de Sirio-Hititaj ŝtatoj en Kilikio kaj Sirio, la arameajn regnojn de la mezo de 10-a jarcento antaŭ nia erao, kaj fine la aperon de la Nov-asiria imperio.

Artefaktoj el arsena bronzo de la Majkop-kulturo en Norda Kaŭkazio estis datitaj en la 4a jarmilo a.K.[9] Tiu plinovigo rezultis en la cirkulado de teknologio por produktado de arsena bronzo tra suda kaj orienta Eŭropo.[10]

Mez- kaj Nord-Eŭropo

Solvogn
La sunĉaro de Trundholm tirata de ĉevalo estas grava ero de la mitologio de la norda bronzepoko.

Nur malfrue, ĉirkaŭ 2200 a.K., la bronzepoko atingis la centran kaj nordan partojn de Eŭropo. Estas certigitaj komercrilatoj (interalie pri sukceno) al Nordeŭropo kaj al Egea Maro en la mezeŭropa bronzepoko. Atestoj de regulaj komercrilatoj estas interalie la rokdesegnaĵoj de Carschenna, ĉevoja sanktejo ĉe ĉarĝbesta pado tra la Alpoj. La bronzepokon oni nomas kutime laŭ la diversaj entombadoj tumula bronzepoko aŭ urno-kampa epoko.

La norda bronzepoko (ĉirkaŭ 1800 a.K.) komenciĝis pli malfrue ol en sudaj regionoj. Kupro kaj zinko devis esti alportitaj, ĉar mankis lokaj trovejoj. Sukceno estis ŝatata eksportaĵo kaj iĝis tiel la "oro de la nordo". Metalaj aĵoj el la norda regiono estas inter la plej belaj konservitaj produktoj de la bronzepoko. Kiel ornamaĵo oni uzis bronzon ankoraŭ longe post la fino de la bronzepoko.

La Skandinava bronzepoko estas la nomo donita de Oscar Montelius al kultura subperiodo de la Bronzepoko en la historio de Skandinavio. Ĝi disvolviĝis en la teritorioj de Skandinavio, inkluzive de lokoj pli orientaj kiaj nun Estonio, inter 1800 a. K. - 500 a. K. Ĝi estas konsiderata heredinto de la batalhakila kulturo kaj estas kutime konsiderata origino de la praĝermana kulturo (aŭ Jastorfkulturo) de la Ferepoko.

Bronzepoko en Afriko

Bronze ornamental staff head, 9th century, Igbo-Ukwu
Bronzaĵo el Afriko (nuna Niĝerio).

En la Antikva Egipto la bronzo ekuziĝis dum la fino de la pradinastia epoko, nome ĉirkaŭ la jaro 3150 a.K., kvankam neniam ĝi anstataŭis entute la ŝtonon kiel baza elemento por la produktado de artefaktoj (pro la malabundo de krudmaterialoj).[11] Baldaŭ poste, ĉirkaŭ la jaro 3100 a.K., okazis la unuigo de la Supra kaj Malsupra Egiptoj, kio komencigis la Tinitan Epokon kiu enhavas la 1an kaj 2an dinastiojn. La ĉefurbo translokiĝis el Neĥen (Supra Egipto) al nova urbo, Memfiso, konstruita sur la limoj inter la Nordo kaj la Sudo. En tiu arkaika epoko oni adoptis la simbolojn kaj oni establis la administraciajn sistemojn kiuj ripetiĝos laŭlonge de la tuta egipta historio.

La Magrebo ricevis kelkajn influojn de la kulturaj grupoj de la eŭropa bronzepoko, kiel pruvas la trovitaĵoj rilataj kun la tradicioj de la sonorilformaj pokaloj trovitaj en Maroko. Spite tion, la regiono ne produktis sian propran metalurgion ĝis la koloniigo fare de fenicoj (ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K.).

La subsahara Afriko restis ŝajne ligita al la vivmaniero de la Neolitiko ĝis oni disvolvigis la metalurgion de la fero en la baseno de la rivero Niĝero (sen pasi tra la epokoj de kupro kaj bronzo). Tamen tio estis la ĝenerala kredo ĝis la arkeologiaj elfosaĵoj fare de la angla Thurstan Shaw en la kuŝejoj de Igbo Ukwo, Igbo Richard, kaj Igbo Isaiah en Niĝerio en 1959; kie li trovis amason de bronzaĵoj (nome kolringoj, kranioj kaj figuroj de gepardo, skrapitaj vizaĝoj, inter multaj aliaj) prilaboritaj ĉefe per la tekniko de la perdita vakso. Tiaj trovitaĵoj estis datitaj pli malpli ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a jarcento p.K. Fakte pruvoj pri ferfandado aperis pli frue aŭ samtempe kiel tiuj de kuprofandado en Niĝerio ĉirkaŭ 900–800 a.K., en Ruando kaj en Burundo ĉirkaŭ 700–500 a.K. kaj en Tanzanio ĉirkaŭ 300 a.K.[12][13][14]

Estis longdaŭra polemiko ĉu la disvolvigo de la metalurgioj de kupro kaj de fero sendepende disvolviĝis en sub-Sahara Afriko aŭ estis enkondukita el ekstere tra la Sahara Dezerto el Nordafriko aŭ el la regionoj de la Hinda Oceano.[12] Pruvaro por teorioj de sendependa disvolvigo kaj de elekstera enkonduko estas malabundaj kaj celo de aktiva fakula debato.[12] Fakuloj sugestis, ke ambaŭ la relativa malabundo de arkeologia esplorado en sub-Sahara Afriko same kiel la longdaŭraj antaŭjuĝoj limigis aŭ kondiĉigis la komprenon de la prahistoria metalurgio en la kontinento.[13][15][16] Fakulo karakterizis la staton de la historia sciaro jene: “Diri ke la historio de la metalurgio en sub-Sahara Afriko estas komplika estas eble nur subkompreno.”[17]

La Bronzepoko en Nubio, startis tiom frue kiom ĝis 2300 a.K.[18] Kuprofandado estis enkondukita fare de Egiptianoj al la Nubia urbo Meroe, sur teritorioj de la nuntempa Sudano, ĉirkaŭ 2600 a.K.[19]Fornoforĝejo por bronzofandado estis trovita en Kerma, kaj estis datita el 2300–1900 a.K.[18]

La kuprofandado okazis en Okcidenta Afriko antaŭ la apero de la ferfandado en la regiono. Restaĵoj de kuprofandaj fornoj estis trovitaj ĉe Agadez, Niĝero, kiuj estis datitaj tiom frue kiom ĉe la jaro 2200 a.K.[13] Tamen, la pruvaro de kuproproduktado en tiu regiono antaŭ 1000 a.K. estas ankoraŭ pristudita.[20][19][13] Pruvaro de kupro-minado kaj -fandado estis trovita ĉe Akĵuĵt, Maŭritanio, kio sugestas malgrandskalan produktadon ĉirkaŭ 800 al 400 a.K.[13]

Bronzepoko en Suda kaj Orienta Azio

En la hinda subkontinento bronzaĵoj aperis ĉe la apero mem de la Induso-civilizacio, dum kiu la loĝantoj de Harapo kaj aliaj urboj de la regiono disvolvigis novajn teknikojn de metalurgio kiuj ebligis al ili fandi kupron, bronzon, plumbo kaj stanon. La kronokulturo de Harapo (inter 1700-1300 a. C.) koincidas parte kun la transiro al la Ferepoko (Veda Civilizo), pro kio estas malfacile datigi la hindan Bronzepokon tute ĝuste.

Gefuding Gui
Gefuding gui, bronzaĵo kun du teniloj, koresponda al la dinastio Ŝang (1600–1046 a.K.).

La fakuloj ankaŭ ne interkonsentas pri la datado en Ĉinio. La alojoj de bronzo aperis dum la periodo Erlitou, kiu estas inkludita fare de kelkaj fakuloj ene de la dinastio Ŝang, nome ĉirkaŭ meze de la 2.a jarmilo a.K.[21] Sed aliaj fakuloj kredas ke ili apartenus al la dinastio Xia, nome ties antaŭa. Iel ajn, la uzado de la bronzo akiris grandan gravon en la ĉina kulturo kaj ties disvovligo estis tute aparta de eksteraj influoj.[22]

En teritorioj de la nuntempa Tajlando (nome en Ban Ĉiang) estis malkovritaj bronzaj artefaktoj kiuj estis datitaj ĉirkauz la jaro 2100 a.K.[23] En la duoninsulo Koreio bronzo aperis ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. pro influoj de la kulturoj de Manĉurio, kvankam ĝi sukcesis adopti specifajn trajtojn laŭ tipoj kaj stiloi, ĉefe en ceremoniaj artefaktoj. Aperis ankaŭ bronzaj tamburoj apartenantaj al la kulturo Dong Son, originita ĉirkaŭ la delto de la Ruĝa Rivero, en nordo de Vjetnamio kaj sudo de Ĉinio, kie ili estis produktitaj el la jaro 600 a.K.

En Japanio estis enmetitaj kaj bronzo kaj fero samtempe, nome fine de la Ĵomon-epoko, ĉirkaŭ mezo de la 1-a jarmilo a.K. La metalurgia sciaro alvenis el Koreip kaj utilis por produkti ilojn (el fero) kaj ceremoniajn artefaktojn (el bronzo).

Bronzepoko en Ameriko

Collier de Penne
Bronza ornamaĵo de Penne (Tarn) - Naturhistoria Muzeo de Tuluzo.

En Ameriko ŝajne la metalurgio ne havis soci-ekonomiajn kondiĉojn, eble nur teknikajn, kaj ankaŭ ties datado estas ligita al polemikoj. Kelkaj esploristoj asertas, ke dum la tuta daŭro de la Meza Horizonto en Andoj oni uzis kupron arsenan kaj ke en la civilizacio Tiahuanako jam oni uzis amplekse (ĉirkaŭ la jaro 600 p.K.) aojon de kupro, arseno kaj nikelo, konsiderata de tiuj fakuloj kiel bronzo, kiu estis anstataŭita je ties finaj fazoj per la aŭtenta bronzo (ĉirkaŭ la jaro 800 p.K.).[24] Aliaj fakuloj male antaŭenigas ĝis la epoko de la civilizacio Ĉimua (el la jaro 900 p.K.) la uzadon de la arsenkupro, kaj tiel por ili estos la Inkaoj kiuj ĝeneraligis en sia imperio la uzadon de bronzo.[25] La posta apero de limigita produktado metalurgia de bronzo sur la okcidento de Meksiko sugestus la ekziston kontaktoj kun la regionoj de Andoj aŭ malfrua malkovro de tiaj teknikoj.

La civilizacio Moĉe de Sudameriko sendepende malkovris kaj disvolvigis bronzofandadon.[26] Bronza teknologio estis laŭ ĉiuj fakuloj disvolvigita unue fare de Inkaoj kiuj uzis ĝin amplekse kaj por ĉiutagaj objektoj kaj skulptarto.[27] La posta apero de limigita bronzofandado en Okcidenta Meksiko sugestas aŭ kontakto de tiu regiono kun civilizacioj de Andoj aŭ aparta malkovro de tia teknologio. Ankaŭ la Kalĉakioj de Nordokcidenta Argentino havis bronzan teknologion.[28]

Komerco

Komerco kaj industrio ludis gravan rolon en la disvolvigo de la civilizacioj de la antikva Bronzepoko. Ĉar oni trovis artefaktojn de Induso-civilizacio en antikvaj Mezopotamio kaj Egipto, estas klare ke tiuj civilizacioj estis ne nur en kontakto unu kun alia sed ke ankaŭ ili komercis unu kun alia. Frua longdistanca komerco estis limigita preskaŭ nur al luksaĵoj kiel spicoj, tekstiloj kaj valoregaj metaloj. Ne nur faris tion urboj kun ampleksaj kvantoj de tiuj produktoj tre riĉaj sed ankaŭ tio kondukis al intermikso de kulturoj por la unua fojo en la historio.[29]

La komercvojoj funkciis ne nur surtere sed ankaŭ sur akvo. La unuaj kaj plej etendaj komercvojoj estis laŭ riveroj kiaj Nilo, Tigriso kaj Eŭfrato kio kondukis al la kresko de urboj sur la bordoj de tiuj riveroj. La endomigo de kameloj je posta tempo helpis al kuraĝigo por la uzado de komercvojoj surtere (karavanoj), ligante la Indus-Valon kun la Mediteraneo. Tio poste kondukis al la fakto ke la urboj elmultnombriĝis kaj ĉie estis konektejoj inter karavanhaltejoj kaj ŝip-havenoj.

Bildaro

Minoan copper ingot from Zakros, Crete

Kupra ingoto el Kreto.

Bronze age weapons Romania

Bronzepokaj armiloj.

Nebra-4

La ĉieldisko de Nebra, unu el la plej gravaj trovaĵoj el la frua bronzepoko.

Huegelgrab

Bronzepoka tumulo en Germanujo.

Bibliografio

  • Blasco, Mª Concepción (1993). «El Bronce final». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-195-X.
  • Chang, K. C. (1982). Studies of Shang Archaeology. Yale University Press.
  • Delibes, Germán; Fernández-Miranda, Manuel (1993). «Los orígenes de la civilización. El Calcolítico en el Viejo Mundo». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-181-X.
  • Eiroa, Jorge Juan (1996). «La Prehistoria. La Edad de los Metales». Madrid, Akal. ISBN 84-7600-981-X.
  • Fullola, Josep Mª; Nadal, Jordi (2005). «Introducción a la prehistoria. La evolución de la cultura humana». Barcelona (unua eldono) (Eld. UOC). ISBN 84-9788-153-2.
  • (2010). Prehistoria del mundo. Barcelona: Sello Editorial. ISBN 978-84-937381-5-0.
  • González Marcén, Paloma; Lull, Vicente; Risch, Robert (1992). «Arqueología de Europa, 2250-1200 A.C. Una introducción a la "Edad del Bronce"». Madrid, Síntesis. ISBN 84-7738-128-3.
  • Kinder, Hermann; Hilgemann, Werner (2000). «Atlas histórico mundial. (I) De los orígenes a la Revolución Francesa». Madrid, Istmo. ISBN 84-7090-005-6.
  • Lara Peinado, Federico (1994). «Historias del Viejo Mundo, nº 5. El nacimiento de la civilización». Madrid (Historia 16. Cultura y publicaciones). ISBN 84-7679-100-3.
  • Catherine Louboutin (1988), Naissance de la métallurgie, Musée des Antiquités nationales, Fiche pédagogique, Saint-Germain-en-Laye.
  • Charles Keith Maisels (1999), Early civilisations of the Old World : formative histories of Egypt, the Levant, Mesopotamia, India and China, Routledge, Londres.
  • Michel Mourre (1998), Dictionnaire de l’histoire, Larousse-Bordas, Paris.
  • Christian Jürgensen Thomsen (1836), Ledetraad til nordisk Oldkyndighed.
  • Bruce G. Trigger (1990) A history of archaeological thought, Cambridge University Press, Cambridge.
  • J.-R. Marechal (1983), «La préhistoire de la métallurgie et ses prolongements», en Sites: revue archéologique, no 14, 1983, Avignon.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Fullola, Josep Mª; Nadal, Jordi (2005). «Introducción a la prehistoria. La evolución de la cultura humana». Barcelona (unua eldono) (Ed. UOC). p. 173. ISBN 84-9788-153-2.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  3. Margueron, Jean-Claude (2002). «Las primeras utilizaciones de los metales». Los mesopotámicos. Fuenlabrada: Cátedra. ISBN 84-376-1477-5.
  4. C. Louboutin (1988) p. 1.
  5. Benno Landsberger kaj Thorkild Jacobsen (1955). “An Old Babylonian Charm against Merḫu”, Journal of Near Eastern Studies 14 (1), p. 4–21.
  6. Por Sirio, vidu M. Liverani, The collapse of the Near Eastern regional system at the end of the Bronze Age: the case of Syria en ("La kolapso de la Proksimorienta [=okcidentazia] regiona sistemo je la fino de la bronzepoko: la kazo de Sirio") en Centre and Periphery in the Ancient World ("Centro kaj Periferio en la Antikva Mondo), M. Rowlands, MT Larsen, K. Kristiansen, eldonintoj (Cambridge University Press) 1987.
  7. S. Richard, Archaeological sources for the history of Palestine: The Early Bronze Age: The rise and collapse of urbanism ("Arkeologiaj fontoj por la historio de Palestino: La frua bronzepoko: La leviĝo kaj kolapso de urba vivo"), The Biblical Archaeologist ("La biblia arkeologo", 1987)
  8. La fizika detruo de palacoj kaj urboj estas la temo de Robert Drews, The End of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C. ("La fino de la bronzepoko: ŝanĝoj en milito kaj la katastrofo de ĉirkaŭ 1200 antaŭ Kristo), 1993.
  9. Philip L. Kohl. The making of bronze age Eurasia. Paĝo 58.
  10. (1973) “The Beginning of the Bronze Age in Europe and the Indo- Europeans 3500–2500 BC”, Journal of Indo-European Studies 1, p. 177.
  11. Fullola kaj Nadal, 2005, p. 172.
  12. 12,0 12,1 12,2 Childs, S. Terry (2008). "Metallurgy in Africa". In Selin, Helaine. Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Nederlando: Springer. pp. 1596–1601. ISBN 978-1-4020-4425-0. Alirita la 26an de Julio 2018.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 (2009) “Early West African Metallurgies: New Data and Old Orthodoxy”, Journal of World Prehistory 22, p. 415–438. doi:10.1007/s10963-009-9030-6.
  14. (2005) “Did They or Didn't They Invent It? Iron in Sub-Saharan Africa”, History in Africa 32, p. 41–94. doi:10.1353/hia.2005.0003.
  15. (2009) “Cairo to Cape: The Spread of Metallurgy Through Eastern and Southern Africa”, Journal of World Prehistory 22, p. 399–414. doi:10.1007/s10963-009-9025-3.
  16. (2010) “On Evidence, Ideas and Fantasy: The Origins of Iron in Sub-Saharan Africa: Thoughts on É. Zangato & A.F.C. Holl's "On the Iron Front"”, Journal of African Archaeology 8 (1), p. 25–28. doi:10.3213/1612-1651-10156.
  17. (2010) “On Evidence, Ideas and Fantasy: The Origins of Iron in Sub-Saharan Africa: Thoughts on É. Zangato & A.F.C. Holl's "On the Iron Front"”, Journal of African Archaeology 8 (1), p. 25. doi:10.3213/1612-1651-10156.
  18. 18,0 18,1 (1993) “Indigenous African Metallurgy: Nature and Culture”, Annual Review of Anthropology 22, p. 317–337. doi:10.1146/annurev.anthro.22.1.317.
  19. 19,0 19,1 Miller, Duncan E.; van der Merwe, Nikolaas J. (1994). "Early Metal Working in Sub-Saharan Africa: A Review of Recent Research". The Journal of African History. 35 (1): 1–36. doi:10.1017/s0021853700025949. JSTOR 182719.
  20. (1988) “Reassessment of the Evidence for Early Metallurgy in Niger, West Africa”, Journal of Archaeological Science 15, p. 367–3944. doi:10.1016/0305-4403(88)90036-2. Alirita 30a de Marto 2017..
  21. Chang, 1982, pp. 6–7.
  22. Shang and Zhou Dynasties: The Bronze Age of China Heilbrunn Timeline Konsultita 13-05-2010
  23. Museum.upenn.edu (ed.). «Bronze from Ban Chiang, Thailand: A view from the Laboratory». Konsultita la 26an de Julio 2018.
  24. El bronce y el horizonte medio (el Retarkivo 20090417064326)
  25. Eiroa, 1996, p. 12.
  26. El bronce y el horizonte medio. lablaa.org. Arkivita el la originalo je 2009-04-17. Alirita 2010-03-22.
  27. Antonio GutierrezInca Metallurgy. Incas.homestead.com. Arkivita el la originalo je 2009-01-31. Alirita 2016-09-24.
  28. Ambrosetti, El bronze de la región calchaquí, Buenos Aires, 1904.[1], alirita la 28an de Marto 2015.
  29. (November 26, 2015) “Connected Histories: the Dynamics of Bronze Age Interaction and Trade 1500-1100 bc”, Proceedings of the Prehistoric Society 81, p. 361–392. Alirita June 1, 2018..
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Edad del Bronce en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bronze Age en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Âge du bronze en la franca Vikipedio.
Antikva Egiptio

La civilizo de la antikva Egiptio estis longtempa civilizo en norda-orienta Afriko. Ĝi koncentriĝis laŭ la meza ĝis la malsupra fluo de rivero Nilo. La civilizo atingis sian plej grandan amplekson dum la dua jarmilo antaŭ Kristo, tiu ĉi periodo estas markita kiel periodo de Nova Imperio. Ĝi etendiĝis de la Nila delto norde ĝis Ĝebel Barkal apud la kvara nila katarakto sude. En diversaj periodoj la antikva Egiptio ensumigis regionojn de suda Levanto, la orienta dezerto kaj la bordon de la Ruĝa Maro, Sinajon kaj la okcidentan dezerton (kelkaj oazoj).

La antikva Egiptio evoluis minimume tri kaj duonon de miljaroj. Ĉio komenciĝis per komenca unuiĝo de ŝtatoj en valo de Nilo ĉirkaŭ la jaro 3150 a. K. kaj finis en la jaro 31 a. K., kiam frua Romia imperio subigis Egiption de ptolemeoj kiel ŝtaton. Tamen tio ne estis la unua periodo de fremda superregado. La romia periodo estis atestinto de iompostioma ŝanĝo en la politika kaj religia vivoj en la valo de Nilo, markanta la finigon de la sendependeco de la civilizacia evoluo.

La civilizo de antikva Egiptio estis fondita sur fajne ekvilibrigita kontrolo de naturaj kaj homaj fontoj, karakterizata en la unua vico per gvidata akvumado de la fekunda Nilo, per eluzo de mineraloj de la valo kaj la ĉirkaŭaj dezertaj regionoj, frua evoluo de sendependa sistemo de skribmaniero kaj literaturo, organizado de komunaj taskoj, per komerco kun la ĉirkaŭaj ŝtatoj en nordorienta Afriko kaj orienta Mediteraneo kaj fine per armeaj ekspedicioj, kiuj montris la imperian superregadon kaj teritorian superforton al la najbaraj kulturoj. Tiujn ĉi aktivecojn subtenis kaj organizis socie-politikaj kaj ekonomikaj elitoj, kiuj atingis socian interkonsenton helpe de prilaborita sistemo de politeisma religia kredo sub persono de (duon)dia reganto (kutime de viro, sekvanto el la reganta dinastio).

Boato el trunko de Hanson

La Boato el trunko de Hanson estis Bronzepoka boato trovita en gruz-minejo en Shardlow en Derbyshire. Tiu boato el trunko troviĝas nun en Muzeo kaj artgalerio de Derby.

Bronzo

Bronzo estas pluraj alojoj el kupro, kutime kun stano kiel la principa aldonaĵo, sed ankaŭ kun aliaj elementoj kiel fosforo, mangano, aluminio aŭ silicio. Ĝi estis tre grava materialo dum antikva epoko, kiu pro tiu nomiĝas la bronzepoko. La vorto "bronzo" verŝajne devenas de la persa vorto "berenj" (latuno).Laŭ Francisko Azorín Bronzo estas Kunfandaĵo de kupro k. stano. Li indikas etimologion el araba burinĝ. Kaj aldonas terminojn kupri (Kovri ion per maldika tavolo el bronzo), kupristo (Homo sin dediĉanta al bronzarto), fosfora bronzo, kanona bronzo, sonorilbronzo.

Eŭropo

Eŭropo estas foje rigardita kiel kontinento, foje kiel duoninsulo de kontinento Eŭrazio, aŭ eĉ kiel parto de kontinento Afrik-Eŭrazio.

Eŭropo estas kun 10 532 000 km² la dua malplej granda mondparto (pli malgranda estas jam sole Oceanio), sed tre dense loĝata - en la jaro 2016 ĝi havis 742.452.000 loĝantojn. Oni parolas ĉi tie per 209 diversaj lingvoj el 6 lingvaj familioj; sed absoluta plimulto de parolantoj uzas la hindoeŭropajn lingvojn. Historie kaj kulture Eŭropo havis principan influon al la monda civilizo kaj al la monda historio.

Norde limigas Eŭropon Norda Glacia Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspia Maro, riveroj Kuma kaj Maniĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montaroj Kaŭkazio kaj rivero Emba.

Ferepoko

Ferepoko aŭ fera epoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio, post la bronzepoko, laŭ la teorio de la tri epokoj. La nomo devenas de la fakto, ke iloj (ĉefe armoj, kiaj glavoj) trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. En kelkaj societoj de la antikveco, la metalurgia teknologio necesa por prilabori feron aperis samtempe kun aliaj teknologiaj kaj kulturaj ŝanĝoj, ĉefe ĉe agrikulturo, religiaj kredoj aŭ artaj stiloj, kvankam tio ne ĉiam okazis.

Oni trovas en la naturo feron grandkvante, sed oni scipovis ĝin ekspluati el la ercoj nur post la eltrovo de la blovmetodoj. Antaŭ tio oni uzis nur la maloftan meteoran feron, el kiu oni pretigis ornamaĵojn jam en 4.000 a.K. en Egipto kaj Okcidenta Azio. Fermetalurgio disvastiĝis jam meze de la 2-a jarmilo a.K. en antikva Egipto kaj Mezopotamio kaj de tio disvastiĝis al la Mediteranea Maro, al Kaŭkazo, Hindio, poste al la tuta Eŭropo. La dato de apero, daŭro kaj kunteksto de la feruzado varias laŭ la koncerna regiono. La unua apero konata de socioj kun la nivelo kaj kultura kaj teknologia koresponda al la Ferepoko estis markita en la 12-a jarcento a.K. en variaj lokoj:

en la antikva Proksima Oriento,

en la antikva Hindio (kun la civilizo de Vedoj, en la epoko antaŭ la kompono de la Rigvedo) kaj

en Eŭropo, dum la malhela epoko de Grekio.En aliaj eŭropaj regionoj, la komenco de la Ferepoko estis tre posta; ĝi ne okazis en Centra Eŭropo ĝis la 8-a jarcento a.K., kaj ĝis la 6-a jarcento a.K. en Norda Eŭropo.

En Afriko la unua konata montro de la feruzado pere de fandado kaj forĝafo okazis en la Nok-kulturo, en la teritorioj de la aktuala Niĝerio, ĉirkaŭ la 11-a jarcento a.K.La Ferepoko finis ankaŭ en diversaj periodoj depende de la regiono:

en la zono de la Mediteranea Maro, kun la komenco de la tradicio historia dum la helenisma periodo kaj la Romia Imperio

en Hindio, kun la alveno de la Budhismo kaj la Ĝajnismo (7-a jarcento a.K.)

en Ĉinio, kun la komenco de la Konfuceismo

en norda Eŭropo pluis ĝis la Alta Mezepoko.Popoloj de Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio konatiĝis kun la metalo nur el la eŭropanoj, do tie ne estis propre Ferepoko.

La Ferepoko okazis proksimume kiam la ferproduktado iĝis la plej prilaborita formo de metalurgio. Ĝi postulas altan fandotemperaturon, sed ties malmoleco kaj abundo igis ĝin materialo multe pli dezirebla kaj malmultekosta ol bronzo, kio kontribuis definitive al ties adoto kiel plej uzita metalo. La pli bonaj, fortaj iloj kaŭzis revolucion en la mastrumado. Ili ebligis la elhakadon de arboj, tiel pligrandiĝinte la kultiveblan agron. Feraj iloj fine forpelis ŝtonajn ilojn. Pliboniĝis la produkteblecoj, aperis memproprieto, labordivido, sociaj tavoloj kaj fine ŝtatoj.

Glavo

Glavo estas metala tranĉilo, pikilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo, uzata kiel armilo ĉu por tranĉi, trapiki, vundi iel aŭ frapi. La preciza difino de la termino varias laŭ la historia epoko aŭ la geografia regiono konsiderata. Glavo en la plej mallarĝa senco konsistas el rekta klingo kun du eĝoj kaj tenilo, sed depende el la kunteksto, la termino estas ankaŭ ofte uzata por referenci al klingaj armilopj kun unusola eĝo (referencata ankaŭ kiel sabro). Eŭropaj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum japanaj glavoj (katana) kutime havas unueĝan kurbetan klingon. Al ĉiuj tipoj plej ofte ilin akompanas glavingo por konservi ĝin dum neuzo.

Historie, la glavo disvolviĝis en la Bronzepoko, evoluante el la ponardo; la plej fruaj specimenoj datas el ĉirkaŭ 1600 a.K. La posta Ferepoka glavo restis tre mallonga kaj sen manprotektilo. La romia spatha, kiel evoluis en la malfrua Romia armeo, iĝis la antaŭanto de la eŭropa glavo de la Mezepoko, dekomence adoptita kiel glavo de la elorienteŭropaj popolmigradoj, kaj nur en la Meza mezepoko, disvolviĝis en la klasika kavalira glavo kun manprotektilo.

En la Moderna epoko, la okcidenta glavodesegnado diverĝis en du tre apartajn formojn, nome la pikglavojn kaj la sabrojn, kiuj diferencas jene:

La pikglavoj kiaj la rapiro kaj eventuale la glaveto esti dezajnitaj por trapiki siajn celojn rapide kaj okazigi profundajn pikajn vundojn. Ties longa kaj rekta klingo kaj bone ekvilibrita dezajno faris ilin tre facile manovreblaj kaj mortigaj en duelo sed tre neefektivaj se uzitaj en frapa aŭ tranĉa movado. Bon celita impeto kaj piko povus finigi lukton en sekundoj per nur unu frapo per glavo, kio kondukis al disvolvigo de luktostilo kiu ege similas al moderna skermo.

La sabro kaj similaj klingoj kiaj cimitaro estis konstruitaj pli peze kaj estis plej tipe uzataj en milito. Konstruitaj por frapi kaj tranĉi kontraŭ multoblajn malamikojn, ofte el sur rajdata ĉevalo, la longa kurba klingo de la sabro kaj ties ioma pezo ekvilibrita antaŭen havigis al ĝi mortigan intencon ĉefe en batalkampo. Plej sabroj havis ankaŭ akrajn pintojn kaj duobleĝajn klingojn, kio faris ilin kapablaj trabori soldaton post soldato dum kavaleria atako. Sabroj estis plue uzataj en batalkampoj gixs la fino de la 19a jarcento. La usona mararmeo tenis milojn da fortikaj cimitaroj en siaj armilaroj bone en la Dua Mondmilito kaj multaj estis uzataj de marsoldatoj en la Pacifiko kiel ĝangalaj maĉetoj.

Ne-eŭropaj armiloj nomataj "glavo" estas unu-eĝaj armiloj kiaj la mezorienta cimitaro, la ĉinae dao kaj la rilata japana katana. La ĉina ĝjan estas ekzemplo de ne-eŭropa duobl-eĝa glavo, kiel la eŭropaj modeloj derivitaj el la duobl-eĝa Ferepoka glavo.

Hindeŭropa pralingvo

Oni supozas, ke la hindeŭropa lingvaro evoluis de unu lingvo, kiu nomiĝas la hindeŭropa pralingvo (HIP). Oni kredas ĝin parolata en la kvara jarmilo a.K. en Centra Azio (laŭ la Kurgana hipotezo), aŭ eble jam dum la sepa jarmilo a.K. en Anatolio (laŭ la Anatolia hipotezo). Lingvistoj ĝenerale akceptas la ekziston de tia lingvo, kvankam oni ne interkonsentas pri multaj detaloj. Laŭ kelkaj lingvistoj, la hindeŭropa pralingvo devenas el la lingvofamilio de la nostratika lingvo.

Kupro

Kupro (latine cuprum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cu kaj atomnumero 29. Malsimile al plejmulto da aliaj metaloj, kupro, kiam freŝe eksponita surfaco, havas sian propran karakteran oranĝkolorruĝan koloron. Ĝi estas tre duktila, fleksebla kaj ankaŭ iomete mola kun tre alta konduktivo kaj termika kaj elektra. Kupro estas plejparte uzata en elektrotekniko por dratoj, ĉar ĝi havas malgrandan elektran rezistancon, sed ankaŭ kiel konstrumaterialo kaj kiel konsistaĵo de kelkaj variaj alojoj.

Kupro troviĝas kiel pura metalo in naturo, kaj tio estis la fonto de la unua metalo kiu estis uzata de homoj, ĉirkaŭ 8,000 a.K.; ĝi estis la unua metalo kiu estis fandita el sia erco, ĉirkaŭ 5,000 a.K.; ĝi estis la unua metalo kiu esti muldita en formo en muldilo, ĉirkaŭ 4,000 a.K.; kaj estis la unua metalo kiu estis intence alojita kun alia metalo, nome stano, por krei bronzon, ĉirkaŭ 3,500.En la Romia epoko, kupro estis ĉefe elminejita en Kipro, kaj tiele la origino de la nomo de la metalo venas el aes cyprium (metalo de Kipro), poste koruptita al cuprum, el kiuj devenas ekzemple la vortoj copper (angla), cuivre (franca), Koper (nederlanda) kaj Kupfer (germana). Ties kombinaĵoj estas ofte trovitaj kiel kupro(II) saloj, kiuj ofte havigas bluajn aŭ verdajn kolorojn al mineraloj kiaj azurito, malakito kaj turkiso kaj estis amplekse uzitaj historie kiel pigmentoj. Arkitekturaj strukturoj konstruitaj el kupro korodas por havi verdan verdigron (aŭ patino). Ornamartoj elstare montras kupron, kaj pro si mem kaj laŭ la formo de pigmentoj.

Kupro estas esenca al ĉiuj vivantaj organismoj kiel indika oligoelemento ĉar ĝi ests ŝlosila konstituanto de la spira enzimokomplekso citokromo c oksidazo. Ĉe moluskoj kaj krustuloj kupro estas konstituanto de la sangopigmento hemocianino, kiu estas anstataŭata de la fer-kompleksa hemoglobino ĉe fiŝoj kaj aliaj vertebruloj. La ĉefaj areoj kie kupro troviĝas en homoj estas hepato, muskoloj kaj ostoj. Kuprokombinaĵoj estas uzataj kiel bakteribremsiloj, fungicidoj, kaj lignokonserviloj.

Mezőladány

Mezőladány (mezOladAnj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Kisvárda.

Mikeno

Mikeno (laŭ la formo uzita de L. L. Zamenhof, pli fidela al la greka originalo) aŭ Miceno (laŭ posta, pli latinigita formo alternative proponita en la vortaro PIV), en la antikva greka lingvo Μυκῆναι, estis antikva urbo de Grekio, kiu lokiĝis proksimume 90 kilometrojn sud-okcidente de Ateno, en la nord-oriento de la preskaŭinsulo Peloponezo, kaj kies ruinoj daŭre estas arkeologie esplorataj. Argo troviĝas 6 kilometrojn sude, Korinto 48 kilometrojn norde. De la monteto, sur kiu la palaco de Mikeno troviĝis, eblas vidi al la Sarona Golfo de la Egea Maro. Dum la dua jarmilo antaŭ Kristo Mikeno estis inter la plej gravaj urboj de la greka civilizo, armea bazo kiu dominis grandan parton de suda Grekio. La periodo de la greka historio de proksimume 1600 ĝis 1100 antaŭ Kristo nomiĝis "Mikena Grekio" reference al la urbo.

Neolitiko

Neolitiko (el la greka: νεο, nova, juna kaj λιθος, ŝtono) ) estas prahistoria epoko (9a jarmilo antaŭ la komuna erao), dum kiu oni uzadis ilojn el poluritaj ŝtonoj.

Ekzistas du malsamaj difinoj:

Laŭ la kvalito de la iloj kaj armiloj, ĝi estas la kulturo de la poluritaj ŝtonoj, karakterizita de altvaloraj iloj, kiuj konsistas el zorge prilaborita ŝtona klingo aŭ pinto kaj ligna aŭ osta tenilo. Laŭ tia difino ne ekzistas mezolitiko.

Laŭ ekonomia formo, ĝi estas produkta ekonomia formo kun ŝtoniloj, kiu pro agrikulturo kaj/aŭ bredado distingiĝas de la mezolitiko de kolektantoj kaj ĉasantoj, kiuj jam havis altvalorajn ilojn.

Paleolitiko

Paleolitiko, ankaŭ nomita praŝtonepoko (el la greka: παλαιός paleos=pra kaj λίθος lithos=ŝtono; 'praa ŝtonepoko'), estas la periodo kiu komencas antaŭ pli ol 2,4 milionoj da jaroj, kiam homoj verkis unuajn ilojn el ĉizita ŝtono, ĝis la komenco de agrikulturo, ĉirkaŭ antaŭ 20 mil jaroj, kiam homoj ankaŭ komencis uzi iloj faritaj el politaj ŝtonoj.

Iloj el metalo ankoraŭ ne estis fabrikitaj dum la paleolitiko. La krudmaterialoj estis ŝtono, ligno kaj poste ostoj kaj konkoj.

La nocio "paleolitiko" estas uzebla nur en Afrika-Mediteranea kunteksto, en ne-Mediteranea Azio kaj aliaj partoj de la mondo, la evoluo de homaro okazis en malsamaj vojoj. Kompleneble, ĉar unuaj homoj estis en Afriko, oni povas paroli pri "paleolitiko" al ĉiu homaro, sed, post la eliro de unuaj modernaj homoj (Homo sapiens) el Afriko, oni ne povas uzi koncepton "paleolitiko" al ne-Mediteraneaj areoj.

Francisko Azorín registras la terminon paleolito por Epoko de la prahomo; oni sciis prilabori sed ne ankoraŭ poluri la ŝtonilojn; tiam aperis la unuaj signoj de arto sur ŝtonoj, kornoj, osto, eburo, k. tipaj bildoj en grotoj, kiel tiuj de Altamiro (Hisp.). Subepokoj: strepa (el Strepo), ĉelesa (el Cheleso), aĉenla (el Acheles), mustiera (el Moustiero), aŭrinaka (al Aurignac) solutra (el Solutreo), magdalena (el Madeleine), acila (el Mas d'Acila). Li indikas etimologion el la greka palaios + lithos (antikva ŝtono).

Plejstoceno

Plejstoceno estas la unua epoko de la kvaternara periodo, ĉefe ampleksanta la glacian aĝon (diluvo diluvium). En tiu ĉi epoko formiĝis la nuna bildo de la Tera surfaco. La glacio kovris Nord-Eŭropon (de Londono al Kazanjo) kaj ankaŭ Nord-Amerikon ĝis la 42. latitudo.

Ĝi daŭris de 2,588 milionoj ĝis 9 600 jaroj antaŭ Kristo. Dum la epoko aperis, pluevoluis la ronĝuloj, homsimilaj animaloj, Aŭstralopiteko, Homo erectus, giganta cervo, sabrodenta tigro, mamuto, kaverna leono, kaverna urso, Homo sapiens, Neandertala homo.

karakterizaj bestoj: kaverna urso, lemingo, mamuto

karakterizaj plantoj: lariko, cembro, pigma pinoLa dua epoko de la kvaternara periodo estas holoceno

vidu: terhistorio~geologia temposkemo, plioceno

Prahistorio

Prahistorio estas nomata la periodo daŭranta de la apero de prahomo ĝis la komenco de la historio. Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas rilate al la koncerna civilizacio.

La daŭro de registrita historio estas plimalpli inter 5.000 kaj 5.500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen, ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj, dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj.

La termino prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ -3500, dum en Nov-Gvineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.

Skandinavio

La nomo de Skandinavio (aŭ Skandinavujo; norvege Skandinavia, dane kaj svede Skandinavien) onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon Scani, pri la dan-svedia regiono Skanio.

Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, sed plejofte kiel kuniga nomo por Danio, Norvegio, kaj Svedio; landoj kies loĝantoj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni la parencajn lingvojn, kiujn ili parolas.

La vorto estas ankaŭ larĝe uzata inkluzivante Islandon kaj Finnlandon.

Trojo

Trojo (Greke: Τροία /troia/, ankaŭ Ἴλιον /ilion/; Latine: Troia, Ilium; Turke: Truva) historie estis granda kaj grava urbo en nordokcidenta Anatolio (kiu estas la duoninsulo, kie hodiaŭ troviĝas Turkio). Laŭ mito la helenoj sieĝis la urbon dum 10 jaroj kaj konkeris ĝin helpe de la Troja Ĉevalo.

Trojo ankaŭ estas la nomo de arkeologia situo proksime al la vilaĝo Hissarlik en hodiaŭa Turkio. Ĉe tiu situo ekzistis almenaŭ naŭ urboj -- post la detruo aŭ malapero de unu urbo, nova urbo konstruiĝis tie sur la ruinoj de la pli malnova. La ruinoj havas naŭ nivelojn do, kaj la plej probabla kandidato por la mita urbo de Trojo estas nivelo 7(A). Ĝis la malkovro de tiuj ruinoj fare de Heinrich Schliemann en 1870 historiistoj forte dubis la iaman ekziston de la urbo.

La pordoj el la urbo, famaj, estis konitaj kiel la «pordoj Skeoj» laŭ la fabela Iliado el Homero.

Tápiógyörgye

Tápiógyörgye (tApiOdjordje) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva, György estas Georgo.

Areo:53 km²

Loĝantaro: 3700

Poŝtkodo: 2767

Telefonprefikso: 53Tápiógyörgye situas sur ebenaĵo, laŭ la flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Újszász inter grandvilaĝo Tápiószele kaj Újszász, Abony estas proksime.

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko de skitoj, keltoj, sarmatoj, hunoj, avaroj. La unua skriba mencio devenas el 1220. Pro la tataroj kaj turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1892 kastelo kune kun parko konstruiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Dum la socialisma erao kolĥozo pri Verda Kampo formiĝis.

Apud la vilaĝo surfaca minejo pri argilo kaj uzino pri briko funkcias. Nuntempe la vilaĝo estas belaspekta, orda kaj flororiĉa, tial la setlejo ricevis eŭropajn kaj hungarajn premiojn.

En 1740 romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Anna konstruiĝis, turo alkonstruiĝis en 1827, fine pligrandiĝis en 1860 jam kiel Preĝejo Sankta Anna (Tápiógyörgye) kaj ĝi iĝis pilgrimloko.

Ĥalkolitiko

Ĥalkolitiko (el la greka: khalkos, kupro kaj lithos, ŝtono) aŭ eneolitiko aŭ kuproepoko estas la tempoperiodo inter epokoj de ŝtono kaj bronzo.

La epokon karakterizas kutimaj ŝtonaj kaj aldonaj kupraj iloj (de ĉirkaŭ -2300 ĝis -1800 en okcidenta Eŭropo).

Los Millares estas arkeologia loko okupita en Ĥalkolitiko 17 km norde de Almería, en la municipo de Santa Fe de Mondújar, Andaluzio, Hispanio. La komplekso estis uzata el la fino de la kvara jarmilo ĝis la fino de la dua jarmilo a.K. kaj probable eltenita de ĉirkaŭ 1000 personoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.