Britonoj

La britonoj estis kelta popolgrupo, kiuj dominis sur areo de la hodiaŭa Britanio, ekde la ferepoko ĝis la mezepoko. Ili parolis la insulan keltan lingvon, konatan kiel brita aŭ britona lingvo. Ili vivis sude de Firth of Forth, sur granda parto de la Brita insulo.

Ili elmigris kaj setlis ekde la 5-a jarcento en la kontinenta Eŭropo, precipe en Bretagne de Francio kaj en Britonio (hodiaŭ Galego de Hispanio). Norde de Forth vivis la piktoj, kiuj parolis parencan lingvon.

La pruvaĵoj de la britonoj reiras al la ferepoko, post konkero fare de la romia imperio en 43 p.K., la romia-britona kulturo ekfloris. Ekde la 5-a jarcento, la anglosaksa okupado disigis la britonan lingvon kaj kulturon. Je la 11-a jarcento elformiĝis diversaj grupoj de la popolo, diversaj mencias la popolon de kimria, korna, bretona kaj popolo de Hen Ogledd („Olda Nordok”). La brita lingvo evoluis al kimria, korna, bretona kaj kumbria lingvoj.

Anglio

Anglio aŭ Anglujo (angle: England) estas la plej granda parto de Britio. La areo de Anglio estas 130.359 km², kaj sia loĝantaro estas 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Aylesbury

Aylesbury estas urbo de Anglio kaj la ĉefurbo de Buckinghamshire. Ĝi apartenas al la ĉirkaŭurbaro de Londono kaj havis 71,977 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2011. Aylesbury estas la naskiĝejo de la Paralimpiaj Ludoj.La nuna urbestro de Aylesbury estas S-ino Jenny Puddephoot. La urbo situas je la koordinatoj 51°49′00″N 0°48′45″U.

Bretonoj

La Bretonoj (en bretona lingvo: Bretoned, bretona prononco: [breˈtɔ̃nɛt]) estas kelta etna grupo situa en la regiono Bretonio en Francio. Ili havas multon de sia kultura heredo el grupoj de Britoniaj parolantoj kiuj elmigris el sudokcidenta Granda Britio, partikulare el Kornvalo kaj Devono, ĉefe dum la Angla-Saksa invado de Britio. Ili elmigris laŭ tajdoj el la 3a al la 9a jarcento (ĉefe el 450 al 600) en Armorikon, kiu rezulte estis nomita Bretonio laŭ ili.La ĉefa tradicia lingvo de Bretonio estas Bretona (Brezhoneg), parolata en Okcidenta Bretonio (t.e. la okcidenta parto de la duoninsulo). Bretona estas parolata de ĉirkaŭ 206,000 personoj je 2013. La alia ĉefa minoritata lingvo de Bretonio estas Galoa lingvo; Galoa estas parolata nur en Orienta Bretonio, kie Bretona estas malpli dominanta. Kiel unu el la Britonaj lingvoj, la Bretona estas tre rilata al la Kornvala lingvo kaj pli diste al la Kimra lingvo, dum la Galoa estas unu el la latinidaj lingvoj de oïl. Nuntempe, la indiĝena lingvo de plej Bretonoj estas normiga Franca.

Bretonio kaj ties popolo estas kalkulita kiel unu el la ses Keltaj nacioj. Etne, kun la Kornvalanoj kaj la Kimroj, la Bretonoj estas keltaj Britonoj. La fakta nombro de etnnaj Bretonoj en Bretanio kaj Francio kiel tuto estas malfacile taksebla ĉar la registaro de Francio ne kolektas statistikon pri etneco. La loĝantaro de Bretonio, bazita sur ĉirkaŭkalkulo de Januaro 2007, estis 4,365,500. Oni diris, ke en 1914 ĉirkaŭ 1 miliono da personoj parolis Bretonan okcidente de la limo inter la regionoj de parolantoj de Bretona kaj de Galoa, nome ĉirkaŭ 90% el la loĝantaro de la okcidenta duono de Bretonio. En 1945, estis ĉirkaŭ 75%, kaj nuntempe, en la tuta Bretonio, la plej optimisma ĉirkaŭkalkulo estus ke nur 20% el Bretonoj povas paroli Bretonan. Bretonio havas loĝantaron de ĉirkaŭ kvar milionoj, inklude la departementon Loire-Atlantique, kiun la Reĝimo de Vichy separis el la historia Bretonio en 1941. 75% el la ĉirkaŭkalkulitaj 200,000 al la 250,000 Bretonaj parolantoj kiuj uzas Bretonan kiel ĉiutaga lingvo nuntempe estas super la aĝo de 65.

Forta historia elmigrado kreis Bretonan diasporon ene de Franciaj limoj kaj en transmaraj departementoj kaj teritorioj de Francio; ĝi estas ĉefe establita en la areo de Parizo, kie pli ol unu milionoj da personoj postulas Bretonan heredon. Ankaŭ multaj bretonaj familioj elmigris al Ameriko, ĉefe al Kanado (partikulare al Kebekio kaj al Atlantika Kanado) kaj al Usono. Homoj el la regiono Bretonio estis inter la unuaj blankulaj setlantoj kiuj porĉiame setlis en la Franca Karibio, t.e. Dominiko, Gvadelupo kaj Martiniko, kie oni povas ankoraŭ vidi restaĵojn de ilia kulturo. La nuraj lokoj ekster Bretonio kiuj ankoraŭ retenas gravajn Bretonajn kutimojn estas en Île-de-France (ĉefe en la kvartalo Montparnasse en Parizo), Le Havre kaj en Îles des Saintes, kie grupo de Bretonaj familioj setlis en la mezo de la 17a jarcento.

Britona lingvaro

La britona lingvaro estas unu el la du subbranĉoj de la insula kelta lingvaro, kaj la alia estas la gaela lingvaro. Ĝi inkluzivas la nunajn kimra kaj bretona kaj aliajn malaperintajn kiajn la kornvala (revivigita dum la 20a jc.) kaj la kumbria. La nomo (Brythonic en angla lingvo), estis derivita de Sir John Rhys el la kimra brython, 'indiĝena kelta', malsame de anglosakso aŭ skoto.

Tiuj ĉi lingvoj estas parolitaj en Britio ekde la Ferepoko ĝis la nuno. Antaŭe kiel lingvo de la plejmulto sed nuntempe kiel minoritaraj lingvoj en Kimrio kaj Kernevo. En Irlando, Manksinsulo kaj Skotlando nur ekzistas atestoj pri gaela lingvaro. Malgraŭ tio ke ĝi estas insula kelta lingvo, la bretona estas lingvo parolata en Bretonio (Francio), pro la migradoj de britonoj okazintaj iom antaŭ la ekiĝo de la Mezepoko.

Nia scio pri la britonaj lingvoj venas el diversaj fontoj. Por la plej fruaj epokoj la lingvoj evidentiĝis per moneroj, enskribadoj, komentoj de klarikaj verkistoj, krom la loknomoj kaj personaj nomoj. Por pli fruaj lingvoj ekzistas informoj de verkistoj kaj de modernaj parolantoj.

Historio de Bretonio

La historio de Bretonio, duoninsulo situanta en la ekstremokcidento de Eŭropo, hejmlando de keltaj triboj, estis forte influita de la du najbaraj potenclandoj Britio kaj Francio, kiuj alterne postulis la regon super la duoninsulo. Sed Bretonio estis ankaŭ naskiĝloko de kulturoj, lingvoj kaj popoloj, kiuj disvolviĝis laŭ la jaroj, en tiu ĉemara lando.

La unua konata uzo de la nomo "Bretonio" estis farita de Julio Cezaro.

Hywel Dda

Hywel Dda (en angla Hywel the Good aŭ Hywel ap Cadell (ĉ. 880 – 950) estis reĝo de Deheubarth kiu eventuale finregis plej el Kimrio. Li iĝis la nura reĝo de Seisyllwg en 920 kaj poste li setlis ĉe Deheubarth, kaj ekkontrolis preskaŭ la tutan landon el Prestatyn al Pembroke. Kiel descendanto de Rhodri Mawr tra sia patro Cadell, Hywel estis membro de la branĉo Dinefwr de la dinastio. Li estis registrita kiel Reĝo de Britonoj en la Annales Cambriae kaj en la Annála Uladh.

Kaledoniaj koniferaroj

La kaledoniaj koniferaroj estas tipo de arbaro kiu iam kovris ampleksajn areojn de Skotlando, kaj ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekologia regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Tiuj arbaroj estas hejmo de ampleksa vario de natura vivo, multe el kio ne troviĝas ie ajn pli en Brita Insularo.

La nomo de la ekoregiono baziĝas sur tiu kiu la romianoj donis al Skotujo, "Kaledonio". Tiu ĉi derivas de la kelta vorto kaleto- signifanta 'malmola, fortika'. La nomo kiel uzita de loka tribo aŭ triba konfederacio de indiĝenaj piktoj aŭ britonoj, la Caledonii, unue estis registrata en panegiro fare de la romia poeto Eumenius en la jaro 297.

Kimra leĝo

Cyfraith Hywel (en angla Laws of Hywel aŭ Welsh law; en latina Leges Walliæ ) estis la sistemo de juro praktikita en mezepoka Kimrio antaŭ ties fina konkero por Anglio fare de la reĝo Eduardo la 1-a. Sekve la krimkodoj de la kimra leĝaro estis anstataŭata de la Statuto de Rhuddlan en 1284 kaj ties civilaj kodoj fare de Henriko la 8-a per la serio de Kimraj Leĝoj de 1535–1542.

La Kimra leĝaro estis formo de Kelta juro kun multaj similaĵoj kun la Brehona juro de Irlando kaj partikulare kun la kutimoj kaj terminaro de la Britonoj de Strathclyde. Ĝi estis trapasata parole de juristoj kaj bardoj kaj, laŭ tradicio, nur unuafoje kodigita dum la regado de Hywel la Bonulo meze de la 10a jarcento. La plej fruaj survivantaj manuskriptoj, tamen, estas en Latino, date el la koemnco de la 13a jarcento, kaj montras markitajn regionajn diferencojn.

Kunobelino

Kunobelino (latine Cunobelinus, mortis en ĉ. 40 p.K.) estis filo de Tasciovanus, reĝo de Catuvellauni en la antaŭromia sudorienta Britanio. En la angla legendo, li aperas kiel Cynfelyn, Kymbelinus aŭ Cymbeline kaj iĝis en tiu formo inspiranto por dramo de William Shakespeare Cymbeline. La nomo signifas „Hundo de la Dia Belenus“ (angle hound of (the god) Belenus) aŭ „lumanta hundo“ (angle shining hound).

Mansio

Mansio, france Maine, estis historia kaj kultura franca regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estis Le Mans. Mansio estis ankaŭ graflando poste duklando. Kvankam la provinco malaperis, la termino « Maine » estas ankoraŭ uzata por difini la teritorion de la departementoj Sarthe kaj Mayenne. La teritorio de Mansio respondas vere al tiuj departementoj. Ili tamen ricevis ankaŭ teritoriojn de Anĵuo kaj, kaze de Sarthe, tiun de Perĉo.

La provinco ŝuldas sian nomon al la gaŭla popolo de la cenomanoj. Mansio, kiel graflando, aperis en la 9-a jc, en la karolida periodo. Ĝi okupis strategian pozicion, ĉar ĝi estis ĉe la limo de Bretonio, de Normandio kaj de Anĵuo. Ĝi utilis kiel bufra ŝtato ĝis la fino de Mezepoko kaj suferis purajn militojn ligitajn al la kapetidoj kaj plantaĝenetoj. Ĝi estis alligita al la reĝa bienaro en 1204 poste ĝi estis disigita en 1790 okaze de la kreo de la departementoj.

La termino « Maine » estas ankoraŭ uzata nun de pluraj institucioj kaj entreprenoj, aparte en Sarthe, kiel la taggazeto Le Maine libre, la Universitato du Mansio, Francio Blua Mansia kaj la regiona naturparko Normandio-Mansio.

Mansio kovras proksimume 10 000 km² kaj enhavas 800 000 loĝantojn, nomitajn franclingve Mainiots kaj Mainiotes. Krom la historia ĉefurbo Le Mans, la ĉefaj urboj estas Laval, Sablé-sur-Sarthe, Mayenne, Mamers kaj La Ferté-Bernard.

La aŭtoritatoj de la usona ŝtato Majno, origine koloniita de francoj, oficiale agnoskis la francan Mansion kiel la originon de la nomo de ilia ŝtato.

Publius Septimius Geta

Publius Septimius Geta', aŭ Geta, estis la plijuna filo de Septimo Severo el la dua edzino Julia Domna kaj naskiĝis en Romo (189), kiam lia patro estis nur prokonsulo de romia provinco en la servo de la imperiestro Komodo, kaj forpasis en Romo en 211.

Geta estis ĉiam duonrangigita kompare kun lia malplijuna frato Karakalo. Eble pro tio la rilatoj inter la du fratoj malfacilis ekde de la infanaĝo. Oftis la konflktoj kiuj postulis la peradon de la patrino. Por kvietigi la plijunan filon la Patro Septimo al li donis la titolon de "Cezaro" en 198.

Dum la kampanjo kontraŭ la britonoj komence de la 3°-a jarcento, la imperia propagando pentris la Severan familion feliĉa, kiu harmonie deĵoris en la dividita povo. Karakalo estis vicreganto de la romia armeo, Julia Domna rolis kiel fidinda konsilistino kaj Geta funkciis kiel supera gravulo en la administrado kaj burokrataj oficoj. Sed la malsimpatio kaj la rivaleco inter la du fratoj estis trefora el la solviĝo.

Kiam Septimo Severo mortis, la 4-an de februaro 211 en York, Karakalo kaj Geta estis kune proklamitaj imperiestroj kaj revenis al Romo, sed la sekvantan jaron Geta estis murdigita pere de grupo de centestroj de lia frato Karakalo, en kiu partoprenis lia patrino Jiulia Domna.. Li estis entombigita en tombo starigita de la patro por li en la Septimozono; sekve onklino Julia Mesa, fratino de Julia Domna, lin enterigis en la Maŭzoleo de Hadriano; ankaŭ establo sur la via Appia, dirita ĝuste Tombo de Geta, estas identigita kun lia maŭzoleo.

Reĝo Arturo

Reĝo Arturo estas grava figuro de la mitologio de Britio, en kiu li prezentas la idealon de reĝado kaj en milito kaj en paco. Li estas la centra persono en la serio de legendoj konataj kiel la Artura legendo. Oni disputas pri tio, ĉu Arturo aŭ ajna modelo por li entute iam ajn ekzistis. En la plej fruaj mencioj kaj en la kimraj tekstoj oni neniam donas al li la titolon "Reĝo". Fruaj tekstoj mencias lin kiel dux bellorum ("gvidanto de militoj", "militestro") kaj la mezepokaj kimraj tekstoj ofte nomas lin ameraudur ("imperiestro"; tiu vorto estas pruntita de la latina imperator, kio povus signifi ankaŭ "militestro").

La nomo devenas de la kelta radiko "Arz" kiu signifas "urso", simbolo de forto, stabileco kaj protekto, karakteroj ekzistantaj en lia legendo: li estis homo forta, trankvila kaj kiel reĝo garantianto de la sekureco de siaj regatoj. En la kelta civilizacio la urso estis ĉefe besto emblema de la reĝeco.

Troviĝas ankaŭ jenaj skribmanieroj: Arzur, Arthus aŭ Artus.

La nomo "Pendragon" devenas de lia patro Uther Pendragon.

Sep sanktuloj fondintaj Bretonujon

La sep sanktuloj fondintaj Bretonujon estis sep bretonaj sanktuloj, kiuj vivis en la 5-a kaj 6-a jarcentoj en la epoko de la britona elmigrado al Armoriko.

Urarto

Urarto aŭ Urartu (asirie māt Urarṭu; Uraŝtu babilone; Ուրարտու, Վանի թագավորություն armene) estis malnova reĝlando de la Ferepoko, ankaŭ konata kiel reĝlando Ararat aŭ reĝlando Van (Biaj aŭ Biainili en la urarta lingvo), situinta en montara regiono inter la sudoriento de la Nigra Maro kaj la sudokcidento de Kaspio, nuntempe kunhavigata de la sendependaj modernaj ŝtatoj Armenio, Irano kaj Turkio, kaj kiu formiĝis post la falo de la Hitita imperio. La teritorio inkluzivas la grandajn lagon de Van en Turkio (kie troviĝas la antikva ĉefurbo Tuŝpo), la lagon Urmia en Irano kaj Sevan en Armenio. El tiu regiono devenas la originoj de la armenoj.

Pli specife, Urarto estas asiria termino por la geografia regiono, dum «Urarta reĝlando» aŭ «Biajnilaj teritorioj» estas termino uzata en la moderna historiografio por la ferepoka ŝtato kiu troviĝis en tiu regiono. La distingado inter la geografia kaj la politika entoj estis farita de König (1955). La ŝtato troviĝis sur la altebenaĵo inter Malgranda Azio, Mezopotamio, kaj Kaŭkazio, poste nomata Armena Altebenaĵo. La reĝlando akiris potencon en la dua duono de la 9-a jarcento a.K., sed estis konkerita de la Medoj komence de la 6-a jarcento a.K.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.