Brazilo

Brazilo (portugale Brasil [Bra'ziŭ]), oficiale la Federacia Respubliko Brazila (portugale República Federativa do Brasil), estas lando en Sudameriko. Ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Kanado, Usono kaj Ĉinio), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon estis la portugalo Pedro Álvares Cabral en 1500. La lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio.

República Federativa do Brasil
Brazilo
Federacia Respubliko Brazilo

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Brazila Nacia Himno
Nacia devizo: Ordem e Progresso
Ordo kaj Progreso
Situo de Brazilo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Braziljo
Oficiala(j) lingvo(j) brazilportugala lingvo, brazila signolingvo, portugala lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (75%)
protestantismo (15,4%)
Areo
 % de akvo
8.515.759 (2017) km²
0,65 %
Loĝantaro 208 494 900
Loĝdenso 22,4 loĝ./km²
Horzono UTC−02:00
Interreta domajno .br
Landokodo BRA
Telefona kodo +55
Plej alta punkto Pico da Neblina
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo federacia respubliko
Ŝtatestro Jair Bolsonaro
Nacia tago 7-a de septembro
Sendependiĝo disde Portugalio 7-a de septembro 1822
Ekonomio
Valuto brazila realo (BRL)
MEP laŭ Monda Banko - 2016
– suma $1,774 duiliono
– pokapa $ 8.611
Esperanto-movado
Landa E-asocio Brazila Esperanto-Ligo

Historio

Prahistorio

Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribaj dokumentoj. Sekve, kvankam la geografia regiono hodiaŭ okupita de Brazilo jam havis homojn antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ esploristo Pedro Álvares Cabral, ne estas skribaj dokumentoj pri tio. Pero Vaz de Caminha produktis la unuan skriban dokumenton pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, en aprilomajo 1500, pro tio oni povas komenci la Brazilan historion de tiam. Antaŭ Caminha, ni havas pra-historion.

Jean baptiste debret - caçador escravos
Brazilaj indiĝenoj, laŭ Jean Baptiste Debret.

Tradiciaj historiistoj parolis ankaŭ pri "proto-historio" de Brazilo, t. e., historiaj motivoj por eliro de portugaloj de Eŭropo. Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn legendojn pri insulo Hi-Brazilo kiel parton de brazila proto-historio.

Unuaj loĝantoj

Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de Beringa Markolo.

Dependa periodo

Engenho com capela
Sukeron, la bazo de brazila ekonomio dum la kolonia periodo.

La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Pedro Álvares Cabral alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Portugalio. Tiu "rajtigis" sian regadon per Traktato de Tordesiljas kaj ĝin daŭrigis ĝis la 7-a de septembro 1822 kiam la portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj.

Oni povas dividi la dependan periodon je du partoj: kolonia periodo 1500-1808 kaj regna periodo 1808-1822.

La termino kolonia Brazilo (portugale Brasil Colonial) priskribas la teritorion de la nuna ŝtato Brazilo en la periodo ekde 1500, kiam al la teritorio alvenis la unuaj portugaloj, ĝis 1815, kiam Brazilo estis levita al reĝlando samranga al Portugalio en la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro de brazil-arboj (16-a jarcento), produktado de sukero (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado de oro kaj diamantoj (18-a jarcento). Sklavoj, speciale tiuj portitaj el Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio. En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazilaj kolonioj konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke la Brazila Imperio (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko Brazilo iĝos la plej granda lando en la regiono.

Bandeirantes estis la militistoj kaj koloniistoj kiuj el la 16a jarcento eniris en la internaj teritorioj de Sudameriko, elirinte el San-Paŭlo de Piratininga (San-Paŭlo) en kio poste estos Brazilo. La nomo "bandeirante" devenas de la portugala vorto "bandeira" (flago) ĉar ili grupiĝis uzante flagojn kiuj distingis ilin; metafore poste estis nomitaj "bandeiras" la armitaj bandoj kaj ankaŭ la invadoj fare de portugalanoj en teritorioj poste reklamitaj de Portugalio.

Reĝlanda periodo

En Novembro 1807, trupoj de Napoleono Bonaparto igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Princo Johano kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Britio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. La princo kreis la Imprensa Nacional (Nacian Presejon) (13-a de majo 1808), la Banco do Brasil (Brazilan Bankon) (12-a de oktobro 1808), la Caixa Econômica (Ŝparkason) ktp. Tiuj fondaĵoj ekzistis ĝis hodiaŭ kaj estas simboloj de nacia sendependo.

Príncipe Regente de Portugal e toda a Família Real embarcando para Brasil no cais de Belém
La portugalan realan familion fuĝis el Portugalio.

Post la Viena kongreso je la 16-a de decembro 1815 Brazilo estiĝis regno ene de la portugala ŝtato, kiu nomiĝis de tiam Unuiĝita Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvoj.

Sendependa periodo

La Brazila Imperio (Império do Brasil en portugala) estis ŝtato ekzistinta inter 1822 kaj 1889 kiu antaŭis tiun de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo kiu funkciis el 1889 al 1968, kiu siavice antaŭis tiun de la nuna Federacia Respubliko Brazilo.

Deodoro da Fonseca sak
Deodoro da Fonseca, la unua brazila prezidento.

Dua Respubliko (1930-1937)

En 1930 okazis puĉo kiu finis la unuan respublikon. Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934, sed en la 10-a de novembro 1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de la faŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma.

Dum tio periodo, en 1935, okazis komunisma ribelo en Norda Rio-Grando kaj Rio-de-Ĵanejro. Vargas uzis tion por persekuti siajn malamikojn kaj timigi la superajn klasojn pri komunismo.

Tria Respubliko (aŭ "Nova Ŝtato") (1937-1945)

Same kiel la faŝistoj en Eŭropo, Vargas eluzis tiujn ĉi timojn pri komunismo por pravigi diktatorecan regadon. Sian modelon de "Nova Ŝtato" li realigis ekde 1937 laŭ la ekzemplo de samnoma sistemo sub Salazar en Portugalio.

Tiu periodo estis diktaturo, en kiu la prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj registarestro sed ankaŭ plej supera leĝdonato kaj plej supera juĝisto. Tamen tiutempe Brazilo ne aliĝis al la potenco de la Akso Romo-Berlino-Tokio de la Dua Mondmilito kiel faris aliaj diktaturoj, sed male por ricevi apogon de la venkontaj Aliancanoj, la brazila ŝtato aliĝis al tiuj kaj sendis la trupojn de la Brazila Ekspedicia Forto, kiu batalis ekzemple en la Kampanjo de Italio.

Tiu diktaturo daŭris ĝis la 29-a de oktobro 1945 kiam okazis puĉo apogita de Usono.

Kvara Respubliko (aŭ "Populisma Respubliko") (1945-1964)

Brasilia Congresso Nacional 05 2007 221
Braziljo estis konstruktita dum la kvara respubliko.

Tiu tempo estas ankaŭ nomata oraj jaroj de la brazila historio. En tiu periodo, kvankam komunisma partio ne povis elekti reprezentantojn, Brazilo vivis "normalan" parlamentan demokration laŭ usona modelo. Nur en 1954 oni provis blankan puĉon kiu fiaskis. En tiu periodo, aperis en Brazilo televidaparatoj, modernaj fabrikoj kaj iom post iom finis la laŭleĝa kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj. Juscelino Kubitschek fondis Braziljon en la 21-a de aprilo 1960.

Sed en la 31-a de januaro 1961 Jânio Quadros enoficiĝis kiel prezidanto kaj rezignis je la 25-a de aŭgusto 1961, kaj ekis gravega krizo. La socialisma vicprezidanto João Goulart estis en Ĉinio kaj oni proponis puĉon por ke li ne enoficiĝu kiel prezidanto. Ranieri Mazzilli, estante prezidanto de la parlamento, estris de la 25-a de aŭgusto 1961 ĝis la 8-a de septembro 1961.

Oni kreis la oficon de ĉefministro, kaj la prezidanto estis nur ŝtatestro. João Goulart povis esti prezidanto. Plebiscito malkreis la oficon de ĉefministro kaj la prezidanto reestis ŝtatestro kaj registarestro en la 24-a de januaro 1963.

Kvina Respubliko (aŭ Militista Periodo) (1964-1985)

Nixon-Médici
Brazila prezidanto Emílio Garrastazú Médici kaj Usona prezidanto Richard Nixon en 1971.

La Militista Periodo, aŭ plumbaj jaroj, komencis la 1-an de aprilo 1964.

Kvankam Ranieri Mazzilli estis konsiderata laŭleĝa provizora prezidanto (2-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de aprilo 1964) ĉar li estis la prezidanto de la parlamento, tamen la vera povo apartenis al "Supera Komando de Revolucio", t. e. la aro de brazilaj generaloj. Marŝalo Humberto de Alencar Castello Branco iĝis diktatoro de la 15-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de marto 1967. Castelo Branco ekziligis la ĉefajn politikajn figurojn de Brazilo. En 1965 oni malpermesis la ekziston de politikaj partioj. En 1967 oni trudis novan konstitucion.

En 1984 popola movado rapidigis la finon de la diktatura periodo.

Sesa Respubliko (aŭ "Nova Respubliko") (1985-1990)

Tancredo Neves kaj Ulisses Guimarães sukcesis gvidi popolan movadon kiu komencis spontane en 1984. En la 15-a de novembro 1984 Tancredo Neves estis deklarita prezidento de Brazilo de la Parlamento kaj devis enoficiĝi en 15-a de marto 1985, sed antaŭ enoficiĝo li mortis. La parlamento deklaris la prezidanton de la Senato José Sarney prezidento en la 15-a de marto 1985 kun ĉiuj diktatorecaj povoj kaj sen limtempo por fino de lia regado.

Sarney okazigis balotadon por konstitucia asembleo. En 1986 li sanĝis la nomon de la brazila mono, malpermesis la plialtigon de prezoj en Brazilo kaj deklaris nepagadon de internacia debeto de Brazilo. En 1989 li denove sanĝis la nomon de brazila mono. Lia ekonomia politiko estis fiaska kaj inflacio atingis 80% monate (1,5% tage!). Li regis ĝis 15-a de marto 1990.

Sepa Respubliko (1990 ĝis nun)

Fernando Collor de Mello estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde 1961. Lia regado, kiu komenciĝis la 15-an de marto 1990, estis ruiniga. En la unua tago de lia regado li konfiskis tutan monon de l' popolo, kiu estis en bankoj, por ĉesigi la inflacion (vere, sen mono ne estas inflacio!). Li ankaŭ ŝanĝis la nomon de la brazila valuto. Li permesis eniron de fremdaj varoj kontraŭ malaltaj impostoj. Krome li fakte permesis koruptecon kaj li mem estis koruptita. La 29-an de decembro 1992 li estis impedita(?) de la parlamento, kaj enoficiĝis la vicprezidanto Itamar Franco.

Jair Bolsonaro
Jair Bolsonaro, brazila prezidento.

Itamar Franco estis malvigla prezidento, ĉiuj timis ke li ne sukcesas estri, pro tio oni evitis oponon al li. Ĉiu timis ke fiasko de lia registaro povus frakasi Brazilon kaj meti la landon en novan diktaturan periodon, tial ĉiu helpis lin dum lia periodo, kaj li sukcesis atingi nacian unuecon.

Itamar Franco redonis monon al la popolo, ŝanĝis la nomon de la brazila valuto, kontrolis inflacion, rekomencis pagadon de internaciaj debetoj ktp. Fine li denove sanĝis la nomon de brazila valuto. Lia regado finiĝis la 1-an de januaro de 1995.

Fernando Henrique Cardoso estis elektita de rekta popola balotado, enposteniĝis la 1-an de januaro de 1995 kaj estis la unua prezidento de Brazilo ekde 1961 kiu ricevis la simbolojn de prezidenteco de sia antaŭulo. Li estis la unua prezidento ekde 1986 kiu ne ŝanĝis la nomon de brazila valuto, kvankam li ordonis faradon de novaj moneroj. Li estis la unua "normala" prezidento de Brazilo ekde Juscelino Kubitschek. CARDOSO estis reelektita en 1998 per normala balotado kaj regis ĝis 2003, kiam oni elektis la popularan brazilan prezidenton Luiz Inácio Lula da Silva. LULA estis reelektita en 2006 kaj regis ĝis 2010. Li profitis sian popularecon kaj indikis la novan kandidaton por enposteniĝi kiel prezidento de Brazilo. Dilma Vana Rousseff, indikata de Lula, estis elektita de rekta popola balotado la 31-an de oktobro de 2010 kaj enposteniĝis la 1-an de januaro de 2011. ROUSSEFF estis la unua prezidentino de Brazilo kaj ŝi estis elpostenigita pere de jur`politika proceso la 12-an de majo 2016. Tiam estis enpostenigita Michel Temer.

Registaro kaj politiko

Historie, Brazila respublika registaro baziigis sur Usona registara sistemo. Ĝi estas en normalaj historiaj periodoj, estigita de la Brazila Konstitucio, estas federacia respubliko. La nacia registaro konsistas el la ekzekutiva, leĝdona, kaj juĝista branĉoj. La kapo de la ekzekutiva branĉo estas la Prezidento de Brazilo. La leĝdona branĉo konsistas el la Brazila Kongreso, kun du tipoj de ĉambristoj: deputitoj kaj senatanoj, dum la Plejsupera Federacia Tribunalo estas kapo de la juĝista branĉo. Laŭ la stato de 2016 la parlamento konsistas el sume 594 membroj: 81 senatanoj kaj 513 deputitoj.

La federacia registaro de Brazilo (portugale Governo Federal do Brasil), jure ofte nomata portugale União, do "unio", estas la centra nacia registaro de la Federacia Respubliko Brazilo, kaj dividas la suverenecon pri la ŝtata teritorio de Brazilo kun la aliaj ŝtataj unuoj, la 26 subŝtatoj, la Distrito Federal, en Esperanto Federacia Distrikto,

Brazilaj ŝtatoj ne havas tiom da aŭtonomio kiel usonaj ŝtatoj, ekzemple, ne havas prikrimajn leĝojn aŭ ne povas fari leĝojn pri balotado. Sekve, ili pli similas al aŭtonomaj provincoj, kun elektita registaro de aliaj sudamerikaj landoj.

Estas tre diversaj politikaj partioj en Brazilo (Pri tio rigardu ĉe Listo de politikaj partioj).

Geografio

Brazilo havas 8.514.877 km² de areo, kaj estas la kvina lando en la mondo laŭ grandeco. Ĉiuj teroj en Brazilo estas kultiveblaj kaj plimalpli fertilaj, dum granda parto de aliaj pli grandaj landoj (Rusio, Kanado, Ĉinio kaj Usono) estas dezertoj aŭ nekultiveblaj teroj. Ne estas en Brazilo dezertoj, krom apudmara dezerteto Lençóis Maranhenses (270 km²), la nura varma dezerto en la mondo kun abunda dolĉa akvo, kiu estas turismejo. Brazilo havas plej grandajn riverojn kaj tropikajn arbarojn en la mondo en Amazonio. Krom tio, estas interesaj biomoj kiel Pantanalo, Kaatingo kaj Atlantika arbaro. Ne estas grandaj montojvulkanoj.

En Brazilo estas ĉirkaŭ 5 mil urboj, multaj kun pli ol 1 miliono da loĝantoj, kaj eĉ San-Paŭlo kun pli ol 10 milionoj da loĝantoj.

Brazilaj biomoj
Brazilaj biomoj

Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.

Sertao (portugale Sertão) estas la nomo por duondezertaj pejzaĝoj en la internlando de Brazilo.

Klimato

Brazil Köppen Climate Map
Klimata mapo de Brazilo laŭ la klimata klasifiko de Köppen.

Pro sia vasteco, Brazilo estas karakterizata de diverstipaj klimatoj, laŭ la latitudo kaj la longitudo. La tuta lando situas en la suda duonsfero de Tero, tiel ke la sezonoj sekvas unu la alian laŭ la tipa ritmo de tiu mondoparto.

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, en Brazilo estas ses ĉefaj klimataj regionoj: ekvatora, tropika, subtropika, duonseka, milda, tropika montara.

Riveroj

La ĉefa rivero de Brazilo estas la Amazono, kiu trairas la samnoman amazonan arbaron. Ĉe la landlimoj kun Argentino kaj Paragvajo situas 275 akvofaloj, kiuj transiras plurajn altec-diferencojn je suma longeco de kvar kilometroj. La rivero longas 6280 kilometrojn, el kiuj 4000 estas laŭireblaj ŝipe.

La aliaj plej gravaj riveroj de la lando estas Parano kaj São Francisco.

Administra divido

Brazil States
Brazilaj ŝtatoj

La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 federacierojn kaj unu rekte federacieran distrikton (Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.

ŝtatoj

Brazilo estas dividita administre kaj politike en 27 federacierojn, 26 ŝtatoj kaj unu federacia distrikto. Kvankam la Federacia Distrikto rigore ne estas ŝtato, tamen pro analogio kaj taŭgeco multfoje ĝi aperas kune kun la ŝtatoj, sed pro neatento ĝi kelkfoje estas erare enlistigita kiel ŝtato mem. Verdire la Federacia Distrikto estas speciala teritorio de Brazilo, kie estas la landa ĉefurbo Braziljo, kun administra sistemo diferenca de tiu de la aliaj federacieroj.

Flago ŝtato Oficiala nomo Mallongigo Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro (2005) Loĝantardenso (2005)
Bandeira do Acre.svg Akro Acre AC Rio Branco 152.581,4 656.043 4,30
Bandeira de Alagoas.svg Alagoaso Alagoas AL Maceió 27.767,7 3.015.912 108,61
Bandeira do Amapá.svg Amapao Amapá AP Makapao 142.814,6 594.587 4,16
Bandeira do Amazonas.svg Amazonio Amazonas AM Manaŭo 1.570.745,7 3.232.330 2,05
Bandeira da Bahia.svg Bahio Bahia BA Salvador de Bahio 564.692,7 13.815.334 24,46
Bandeira do Ceará.svg Cearao Ceará CE Fortalezo 148.825,6 8.097.276 54,40
Bandeira do Espírito Santo.svg Espirito-Santo Espírito Santo ES Vitória 46.077,5 3.408.365 73,97
Bandeira do Distrito Federal (Brasil).svg Federacia Distrikto Distrito Federal DF Braziljo 5.801,937 2.562.963 441,74
Flag of Goiás.svg Gojaso Goiás GO Goiânia 340.086,7 5.619.917 16,52
Bandeira do Maranhão.svg Maranjo Maranhão MA San-Luiso 331.983,3 6.103.327 18,38
Bandeira de Mato Grosso.svg Mato-Groso Mato Grosso MT Cuiabá 903.357,9 2.803.274 3,10
Bandeira de Minas Gerais.svg Minas-Ĝerajso Minas Gerais MG Belo Horizonte 586.528,3 19.237.450 32,79
Bandeira do Rio Grande do Norte.png Norda Rio-Grando Rio Grande do Norte RN Natalo 52.796,8 3.003.087 56,88
Bandeira da Paraíba.svg Paraibo Paraíba PB Ĵoan-Pesoo 56.439,8 3.595.886 63,71
Bandeira do Paraná.svg Paranao Paraná PR Kuritibo 199.314,9 10.261.856 51,48
Bandeira do Pará.svg Parao Pará PA Belemo 1.247.689,5 6.970.586 5,58
Bandeira de Pernambuco.svg Pernambuko Pernambuco PE Recife 98.311.6 8.413.593 85,58
Bandeira do Piauí.svg Piaŭio Piauí PI Teresina 251.529,2 3.006.885 11,95
Bandeira do estado do Rio de Janeiro.svg Rio-de-Ĵanejrio Rio de Janeiro RJ Rio-de-Ĵanejro 43.696,1 15.383.407 352,05
Bandeira de Rondônia.svg Rondonio Rondônia RO Porto Velho 237.576,2 1.153.459 6,46
Bandeira de Roraima.svg Rorajmo Roraima RR Boa Vista 224.299,0 391.317 1,74
Bandeira de Santa Catarina.svg Sankta Katarino Santa Catarina SC Florianópolis 95.346,2 5.866.568 61,53
Bandeira do estado de São Paulo.svg San-Paŭlo São Paulo SP San-Paŭlo 248.209,4 40.442.795 162,93
Bandeira de Sergipe.svg Serĝipo Sergipe SE Arakaĵuo 21.910,3 1.967.761 89,81
Bandeira de Mato Grosso do Sul.svg Suda Mato-Groso Mato Grosso do Sul MS Campo Grande 357.125,0 2.264.468 6,34
Bandeira do Rio Grande do Sul.svg Suda Rio-Grando Rio Grande do Sul RS Porto-Alegro 281.748,5 10.845.087 38,49
Bandeira do Tocantins.svg Tokantinso Tocantins TO Palmas 277.620,9 1.305.728 4,70

Ekonomio

Brazilo estas la deka ekonomio de la mondo, la plej granda de Sudameriko. La Brazila ekonomio bazas ekvilibre inter granda agrikultura sektoro kaj industrio. Tiu ebligas ke brazilanoj povas aĉeti en sia propra lando industriajn kaj agrikulturajn varojn kaj, sekve, importado estas ĉiam malpligranda ol eksportado. Agrikulture, la plej gravaj importoj estas rizo kaj tritiko, alie Brazilo eksportas viandon, lakton, sojon, kafon (dum la dua deko de la 21-a jarcento, Brazilo estis de longe kaj estas ankoraŭ la unua en la mondo produkti kafon) kaj maizon. Brazilo eksportas mineralojn kiel feron, aluminon, oron, ktp. kaj importas ĉefe karbon, kupron, natrion kaj sulfuron.

Brazilo produktas teorie la tutan nafton kiun ĝi bezonas, sed en praktiko ĝi devas eksporti pezan nafton por aĉeti malpezan nafton kaj naturan gason.

Brazila industrio estas tre diversa, ĝi produktas kaj eksportas aŭtomobilojn, aviadilojn, teksaĵojn, kemiaĵojn, ktp. Brazilo importas ĉefe komputilojn kaj elektronikajn ilojn. Hodiaŭ ĉinaj brikabrakoj konkurencas al nacia malpeza industrio.

En 2006, Brazilo estis unu el la kvar unuaj landoj membroj de la nuna BRICS (asocio de kvin gravaj emerĝaj naciaj ekonomioj).

Demografio

Laŭ nombrado farita en 2007[1], la loĝantaro kreskas je 1,2% jare, malpli ol la antaŭe supozita kresko (1,4%). En 1990 la kresko estis je 1,64% jare.

Averaĝe, virinoj naskas po 1.99 infanojn. La loĝantaro do atingos maksimumon en 2060 (per ĉ. 260 milionoj) kaj tiam ekestos malkresko, se konserviĝos la nuntempaj parametroj pri nasko kaj morto.

Kiel en ĉiu lando, kiu konstatas sian "maljuniĝon", oni ekdiskutas en Brazilo strategiojn kaj politiko-ŝanĝojn, kiuj atentu pri ŝanĝoj rilate al medicinaj zorgoj (kun pli da gerontologoj kaj ne tiom da pediatroj), transportado aŭ la sekvoj de malpli granda nombro da aktivaj laboristoj kontribuantaj al la ŝtata sociasekura sistemo.

Etnografio

Granda parto de brazilanoj estas mestizoj. En Brazilo, oni povas deklari apartenon al ian etnon kaj ŝanĝi tiun deklaron dum la vivo, kiu estas tre ofta. Sekve, iu povas deklari sin blankulo, indiĝeno, mestizo, nigrulo sinsekve, laŭ deziro. Laŭ informo de la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko el 2005, ĉirkaŭ 49,9% el la popolo deklaras sin blanka, ĉirkaŭ 6,3% deklaras sin nigrulo, ĉirkaŭ 43,2% deklaras sin mestizo (vi du artikolon kaboklo), la aliaj deklaras sin orientaj aŭ indiĝenoj.

Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi, Japanio, parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.

Lingvoj

Oficiala lingvo de Brazilo estas la portugala lingvo, preskaŭ 99% de la loĝantaro havas ĝin kiel gepatran lingvon, nur ĉirkaŭ 1 miliono da homoj havas alian el ĉirkaŭ 200 lingvoj kiel gepatran. Krom la portugala, oni parolas ofte, kiel gepatran lingvon ĉefe la japanan (ĉirkaŭ 300 mil loĝantoj), la talianan dialekton (itala), kaj la sudriograndan germanan dialekton (germana). El la indigena lingvo, nur la gvarania lingvo kaj yathë havas pli ol mil parolantojn. Hodiaŭ, pro forta migrado el aliaj sudamerikaj landoj, ĉirkaŭ 300 mil enmigrintoj parolas la hispanan kiel gepatran lingvon.

Substrukturo

La substrukturo de Brazilo estas agada grupo kaj brazila ekonomia strukturo kiu servas por plivastigado de diversaj agadoj. Ekzemple, por ke landaj entreprenoj povas eksporti, necesas havenoj kaj flughavenoj, elementoj de substrukturo.

Edukado

Universidade Federal do Parana 4 Curitiba Parana
Federala Universitato de Paraná, unu el la plej malnovaj institucioj de supera lernado de la lando, fondita je 1912.

La Federala Konstitucio kaj la Leĝo de Instruoj kaj Bazoj de Nacia Edukado determinas ke Federala Registaro, Ŝtatoj, Federala Distrikto kaj Municipoj devas administri kaj organizi siajn respektivajn lernadajn sistemojn. Ĉiuj tiuj publikaj edukadaj sistemoj estas responsuloj por siaj propaj konservadoj, kiu administras viajn rimerojn, tiel kiel mekanismojn kaj fontojn de monaj rimedoj. La nova Konstitucio rezervas 25% da buĝeto de Ŝtato kaj 18% da federalaj impostoj kaj municipaj procentoj al edukado.

Scienco kaj Teknologio

Marcos Pontes2
Marcos Pontes, la unua kosmonaŭto el Brazilo.

Scienca produktado vere ekis en Brazilo dum la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento, kiam la Reĝa Familio de Portugalio, gvidita de Dom João la 6-a, alvenis al Rio-de-Ĵanejro, forkurante el la invado de Portugalio per la armeo de Napoleono Bonaparte, en 1807. Ĝis tiam, Brazilo estis kolonio portugalia, sen universitatoj aŭ sciencaj organizaĵoj, malsame al la tiamaj kolonioj amerikaj kontrolitaj de la Hispana Imperio, kiuj, malgraŭ vasta anafalbeteco, ja havis grandan numeron da universitatoj ekde la 16-a jarcento.[2][3]

Teknologia splorado en Brazilo estas plejparte organizita de publikaj universitatoj kaj institutoj por splorado. Kelkaj el la plej bonaj teknologiaj centroj en Braziloj estas la institutoj Oswaldo Cruz, Butantan, Comando-Geral de Tecnologia Aeroespacial, Empresa Brasileira de Pesquisa Agropecuária kaj INPE.

Brazilo havas la plej modernaj Kosma-programo de Latin-Ameriko, kun kapablo sufiĉa por lanĉiloj kaj por konstruo de satelitoj.[4] Je la 14-a de oktobro 1997, la Brazila Spaca Agentejo akordiĝis kun NASA por liveri pecojn de ekipaĵoj por la Internacia Kosmostacio.[5] Tiu akordo ebligis ke Brazilo trejnu sian unuan kosmonaŭto. Je la 30-a de marto 2006, Kolonelo Marcos Pontes vojaĝis en Sojuz kaj fariĝis la unua kosmonaŭto brazila kaj la tria el Latin-Ameriko orbiti nian planedon.[6]

Sano

La brazila publika sana sistemo estas direktata kaj liverata per ĉiuj malsamaj niveloj de la registaro, kvankam la privata sana sistemo rolas kiel komplemento.[7] Estas multaj problemoj en la publika sana sistemo en Brazilo. En 2006, la ĉefaj problemoj estis la altiga procentiĝo de infana kaj patrina mortindico, mortemo per ne-transmisiantaj malsanoj kaj morteco pere de eksteraj kaŭzoj, nome: trafika akcidento, perforto kaj memmortigo.[7][8]

Komunikado

Kulturo

La brazilan kulturon ĉefe influis la kulturo, la lingvo kaj la vivkutimoj de Portugalio, enkondukitaj de la portugalaj koloniistoj dum sia alveno. La influo de la lokaj popoloj klare videblas en la brazilaj lingvo kaj kuirarto, dum la alveno de sklavoj el Afriko havis rimarkindan influon en la fakoj de muziko, kuirarto, lingvo kaj religio.

En la suda kaj sudorienta parto de la lando eblas rimarki influon italan kaj germanan. La alveno de italaj enmigrintoj estis aparte abunda inter la jaroj 1870 kaj 1920.

Literaturo

La unuaj ekzempleroj pri brazila literaturo ŝuldiĝas al verkoj de religiuloj kaj kronikoj de esploristoj kiuj trairis la landon dum la 16-a jarcento. En la 17-a jarcento floris la skolo de Bahia, kiu inkluzivis historiistojn kaj poeziistojn, inter kiuj estis Gregório de Matos (1636-1695). Nur en la sekva jarcento, tamen, oni povas oficiale rekoni la naskiĝon de brazila literatura sento.

La 19-a jarcento estis la tempo de Romantikismo, enkondukita de Gonçalves de Magalhães (1811-1882). En la sama periodo verkadis la du plej popularaj romantikaj poeziistoj, Gonçalves Dias (1823-1864) kaj Castro Alves (1847-1871), kaj la unuaj romanistoj, Manuel Antonio de Almeida (1830-1861) kaj Joaquim Manuel de Macedo (1820-1882).

Oswald de Andrade (naskiĝinta la 11-an de januaro 1890 en San-Paŭlo; mortinta la 22-an de oktobro 1954 samurbe) estis brazila verkisto kaj kunfondinto de la brazila modernismo.

Inter la nuntempaj ĉefverkistoj menciindas Paulo Coelho, João Guimarães Rosa kaj Jorge Amado.

Muziko

Abe agbe afoxe
Afoŝeo aŭ ŝekereo.

En Brazilo estas multaj tipaj muzikaj stiloj aŭ eventoj (sambo, bosanovo, kandombleo, samboregeo, timbalada, koko, bajao, cirando, ŝoteo, embolado, repento, forró, lunduo, modinjo, ĉoro, aŝeo, brazila tango, sembo, Mangue Beat, funkeado, kaboklinjo, kalango, karimboo ktp.) kaj instrumentoj (kavakinjo, afoŝeo, sanfono, tamburino, surdo, repiniko, kuiko, ĉokaljo, agogoo, atabako, timbo, pandero, zabumbo, iluo, batuko, apito, rekoreko ktp.), multaj el ili por perkuto.

Estis kaj estas multaj famaj kantistoj kaj muzikistoj (Ernesto Nazareth, Anacleto de Medeiros, Chiquinha Gonzaga, Maria Bethânia, Luiz Gonzaga, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque, Tom Jobim, Pixinguinha, Ary Barroso, Milton Nascimento, Waldir Azevedo, Daniela Mercury, Ivete Sangalo, Ara Ketu, Olodum, Chico César, Jacob do Bandolim, Chico Science, Pinduca). Inter bandoj menciindas Monobloco, Funk'n'Lata

Religio

Katolikismo estas la ĉefa kredo de la lando; pro tio, Brazilo havas la plej grandan katolikan loĝantaron de la mondo.[9] Laŭ la popolnombrado de 2000, 73,57% el la populacio sekvis katolikismo; 15,41% protestantismo; 1,33% spiritismo; 1,22% aliaj branĉoj de kristianismo; 0,31% afro-brazilaj religioj; 0,13% budhismo; 0,05% judismo; 0,02% islamismo; 0,01% indianaj religioj; 0,59% aliaj religioj, nedeklaritaj aŭ nedeterminitaj; kvankam 7,35% havis neniun religion.[10]

800px-Kilondira
Antikva foto de rito de kandombleo bantua.

Afrikobrazilaj religioj estas religioj praktikataj en Brazilo, kiuj estas afrikdevenaj aŭ enhavas elementojn de afrikaj religioj. Al ili apartenas kandombleo, kies ĉefa tereno troviĝas en Bahio, la kultoj de ŝangoo en nordorienta Brazilo, batuko en la sudoriento kaj la spiritisme influita umbando. La afrikobrazilaj religioj havas multan komunan kaj ofte estas subigata sub la terminon makumbo.

Sian originon ĉi tiuj religioj havas en la epoko de sklaveco. Ofte ili prezentas sinkretisman sintezon el afrika (precipe joruba), eŭropa kaj kiel restaĵoj ankaŭ indiana religio. Kiel ankaŭ en aliaj afrikoamerikaj religioj, ofte kristanisma fasado servis kiel legitimado por la sklavoj, por povi festi siajn proprajn tradicojn kaj ritojn. Krom tio ankaŭ ekzistis kristanismaj sklavoj, dum kiam islamaj tradicioj el Afriko laŭ nuna kono preskaŭ ne transvivis kaj pereis.

Festoj

Passista no Carnaval (Brasil)
Dancistino en Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro en 2003.

Arto

Arkitekturo

La kolonia arkitekturo estas difinita kiel la arkitekturo farita en la nuna brazila teritorio ekde 1500, jaro de la malkovro de la portugaloj ĝis la Sendependeco en 1822. Ĝi gravas en la historiaj centroj de Salvador de Bahio, Ouro Preto, Olinda, Diamantina, São Luís de Maranhão, Goiás, la Santuário do Bom Jesus de Matosinhos en Congonhas do Campo kaj la ruinoj de la Gvaraniaj Jezuitoj Misioj en San Miguel de las Misiones.

Pentrarto

Benedito Calixto de Jesus (naskiĝis la 14-an de oktobro 1853, mortis la 31-an de majo 1927) estis brazila pentristo.[11] Liaj verkoj kutime bildigas figurojn de Brazilo kaj brazila kulturo, inkluzive de fama portreto de la 17-jarcenta portugaldevena esploristo Domingos Jorge Velho en 1923[12] kaj scenoj de la marbordo de San-Paŭlo.[13]

Kuirarto

  • Kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]) estas brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeujoj, kansukero kaj glaciaĵo. La nomo kajpirinjo venas de la brazil-portugala vorto caipira, kiu signifas kamparano. Kun la diminutivo (-inha) ĝi signifas proksimume etul(in)o de la kamparo.
  • La kajpira farunaĵo (portugale bolinho caipira) estas brazila fritata bakaĵo kaj farĉata kun viando (aŭ "sojviando", por veganoj), kaj tradicia plado en la kulturo caipira.

Sporto

En lando de tiom da loĝantoj, kompreneble troveblas kluboj de ĉiaj sportaj disciplinoj. Aparte populara en Brazilo - samkiel en la najbaraj landoj Argentino kaj Urugvajo - estas futbalo. Kiam konkuras la vira brazila nacia teamo de futbalo, milionoj da subtenantoj sekvas ĉiujn movojn. Kvin fojojn, en 1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002, la teamo gajnis la Futbalan Mondpokalon, sed en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 ili nur eniris la grupon de plej bonaj ok teamoj, tie malvenkante kontraŭ la nederlanda teamo. Enlande grandis la atendoj ke en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014, kiu en junio 2014 okazis en pluraj urboj de Brazilo.

Capoeira-in-the-street-2
Kapoejro

Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko. Ofta dubo estas, ĉu kapoejro estas danco aŭ lukto; kapoejro, en vero, estas kaj danco kaj lukto. La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la brazila internlando. Estas sugestite, ke kapoejro ekhavis sian nomon de tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin. Vidu ankaŭ artikolon pri Makuleleo.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Folha Online (27.12.2007): IBGE diz que população vai diminuir a partir de 2060
  2. Independência da América Espanhola (portugale). Brasil Escola. Alirita 15-a de januaro 2011.
  3. A universidade no Brasil: pano de fundo histórico e presença cristã (portugale). ABUB. Alirita 15-a de januaro 2011.
  4. Brazil — The Space Program (angle). country-data.com (April 1997). Alirita 24-a de majo 2008.
  5. Clipping do INPE (portugale). Instituto Nacional de Pesquisas Espaciais. Alirita 26-a de marto 2010.
  6. Do cosmonauta ao taikonauta, dezenas de nacionalidades no espaço (portugale). Terra. Alirita 18-a de novembro 2008.
  7. 7,0 7,1 Saúde (portugale). Atendimento. Brasil. Alirita 26-a de marto 2010.
  8. Saúde (portugale) (pdf). Radar social. Ministério do Planejamento. Alirita 10-a de junio 2008.
  9. internacia raporto pri religia libero (angle), informo de la usona registaro, vidita la 8-an de junio 2008
  10. População residente, por sexo e situação do domicílio, segundo a religião (portugale). Censo Demográfico 2000. IBGE. Alirita 13-a de decembro 2007.
  11. Peter G. Stone; Brian Molyneaŭ (1994): The Presented Past, eldonejo Routledge, paĝo 127, angle. ISBN 978-0-415-09602-7.
  12. Ana Elena Puga (2008). Memory, Allegory, and Testimony in South American Theater, eldonejo Routledge, angle. ISBN 978-0-415-96119-6.
  13. Brazilian art, angle, Eldonejo Universitato de Teksaso, 1976.

Eksteraj ligiloj

Bahio

Bahio (portugale: Bahia) estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Bahia. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Baia], en Esperanto (la lasta a reprezentas ŝvaon). Tiu nomo signifas Golfeto, en la portugala lingvo.

Brazila realo

Realo estas la nuna oficiale valida monunuo de Brazilo. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la unua brazila monunuo (ĝis 1942 — tiam la pluralo estis réis, anstataŭ la nuntempa formo reais). Ĝi ekzuĝis en 1994. Ĝiaj centonoj nomiĝas centavoj.

Germana lingvo

La germana lingvo (germane: deutsche Sprache [DOJĉe ŜPRAĥe], Deutsch [dojĉ]) estas ĝermana lingvo, parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svisio.

Hodiaŭ proksimume 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la plejparto de la loĝantaro, kaj ankaŭ en suda Danio ĝi estas oficiala. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio, Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio), Ukrainio, Belarusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) – kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj ankaŭ en Kazaĥio – sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭropo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj – en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.

Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.

La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.

Sintakse, la germana havas vortordon V2.

Germanoj

Germanoj estas etno de homoj kiu aŭ parolas la germanan lingvon denaske aŭ partoprenas en germana kulturo aŭ estas rektaj idoj de germanaj parencoj. Kvankam la plejparto de germanoj loĝas en Germanio, multaj loĝas ankaŭ en Usono, Brazilo, Aŭstrio, Svislando kaj Kanado.

Gojaso

Gojaso (portugale Goiás [Goj´as]) estas unu el la 26 ŝtatoj de Brazilo.

Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko

Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (portugale: Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística), plej konata per sia siglo IBGE, estas publika fondaĵo de la brazila federacia administracio kreita en 1934 kaj ŝtatigita en 1936 sub la nomo Nacia Instituto pri Statistiko (Instituto Nacional de Estatística). Ĝia fondinto kaj granda stimulinto estis la statistikisto Mário Augusto Teixeira de Freitas, entuziasma esperantisto. La aktuala nomo estis difinita en 1938. La sidejo estas en Rio de Janeiro.

Meze de la 20-a jarcento la instituto eldonis plurajn publikaĵojn en Esperanto, inter alie en 1949 okaze de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto la verkaĵon Historia Skizo de Belo Horizonte, aŭtoreco de Abílio Barreto, konata historiisto de la urbo, en traduko al Esperanto de Antônio Caetano Coutinho.

Juristo

Juristo (latine ius, juro; genitivo: iuris) estas akademiano, kiu faris jurajn studojn kaj sukcese trapasis ŝtatan ekzamenon.

Mezoregiono

Mezoregiono estas subdivido de la brazilaj subŝtatoj kiu kuntenas diversajn municipojn kun socialaj kaj ekonomiaj similoj. Ĝin kreis la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko por statistikaj celoj, do ĝi ne estas politika aŭ administracia estaĵo.

Mikroregiono

Mikroregiono estas, laŭ la brazila Konstitucio de 1988, grupigo de limnajbaraj municipoj. Ĝia celo estas kompletigi la organizadon, la planadon kaj la faron de ŝtataj oficoj de komunaj interesoj, difinitaj por subŝtata komplementara leĝo.

Tamen, mikroregionoj tiel difinitaj maloftas. Konsekvence, la vorto estas multe plej konata pro ĝia pratika uzo por la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko kiu, por statistikoj celoj kaj bazata en socialaj kaj ekonomiaj similoj, dividas la diversajn subŝtatojn de la brazila federacio en mikroregionoj.

Minas-Ĝerajso

Minas-Ĝerajso (portugale: [minasʒerajs], prononcata "minasĵerajs" = ĝeneralaj minoj) estas ŝtato en la sud-oriento de Brazilo, kun 588.384 km² la kvara laŭ grandeco kaj kun 20 milionoj da loĝantoj la dua laŭ loĝateco.

Ĝia situo estas interesa, ĉar ĝi nord-okcidente limas al la Federacia Distrikto (Brazilo) kaj sud-oriente al kvar aliaj ŝtatoj, kiuj je preskaŭ egala distanco de ĉirkaŭ 100 km disigas ĝin de Atlantiko: Bahio, Espirito-Santo, Rio-de-Ĵanejrio kaj San-Paŭlio.

Okcidente ĝi limas al Gojaso kaj Suda Mato-Groso.

La ĉefurbo de la ŝtato estas Belorizonto, kun ĉirkaŭ 2,2 milionoj da loĝantoj. Antaŭ ĝi estis ĉefurbo la mineja urbo Ouro Preto.

La flago de Minaso montras ruĝan triangulon kaj ĉirkaŭe la latinan devizon libertas quæ sera tamen (libereco, eĉ se malfrue).

Ĝi devenas de liberiga movado de 1789, gvidata de Joaquim José da Silva Xavier, nomata Tiradentes (dentotiristo).

La movado estis nomita Inconfidência Mineira (minasa malfideleco) de la kolonia potenco Portugalio kaj poste mem alprenis tiun riproĉan nomon kvazaŭ honoran.

La liberiĝo tiutempe malsukcesis pro perfido.

La flago, uzata de ĉirkaŭ 1930, estis oficiale adoptita je la 8-a de januaro 1963.

Municipoj de Bahio

Listo de la 417 municipoj en subŝtato Bahio, Brazilo.

Paranao

Paranao (portugale Paraná; mallongigo: PR) estas ŝtato en la sudo de Brazilo. Ĝi konsistas el ses ĉefregionoj kun 399 municipoj.

Portugala lingvo

La portugala lingvo (portugale: português) estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Rio-de-Ĵanejro

Rio-de-Ĵanejro (portugallingve Rio de Janeiro, /ˈxiu dʒi ʒaˈneiɾu/, laŭvorte "Rivero de Januaro", ofte simple Rio kaj kelkfoje Cidade Maravilhosa aŭ "Mirinda Urbo", pro sia titolo) estas la ĉefurbo de la brazila samnoma ŝtato Rio-de-Ĵanejro, la dua plej granda urbo de Brazilo kaj la tria plej granda metropola areo kaj aglomeraĵo en Sudameriko. La urbo estis la ĉefurbo de Brazilo dum proksimume du jarcentoj, de 1763 ĝis 1822 dum la portugala kolonia epoko kaj de 1822 ĝis 1960 kiel sendependa lando, kaj ankaŭ la unua ĉefurbo de la Portugala Imperio (1808–1821). Ĝi ankaŭ estas konata simple kiel Rio kaj karesnomata "Mirinda Urbo" (Cidade Maravilhosa en la portugala).

Rio-de-Ĵanejro estas fama pro siaj naturaj pejzaĝoj, sia karnavala festo, pro pluraj muzikstiloj kaj pro turismaj strandoj, kiel tiuj de Copacabana, Ipanema kaj Leblon. Aliaj famaj allogaĵoj estas la statuo Kristo la Savinto (Cristo Redentor) sur la monto Korkovado (Corcovado), elektita unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo; la monto Sukerpano (Pão de Açúcar) kaj ties kablo-tramo; la Sambódromo, granda paradvojo uzata dum karnavalo; kaj la stadiono Maracanã, unu el la plej grandaj en la mondo. En la 2-a de oktobro 2009, Rio-de-Ĵanejro estis elektita kiel gastigonta urbo por la olimpiaj ludoj en 2016, estante la unua urbo kun tiu tasko en Sudameriko kaj la dua en Latinameriko, 48 jaroj post Meksikurbo (Olimpiko 1968).La urbo ankaŭ havas la plej grandan kaj duan plej grandan urbajn arbarojn en la mondo: nome la Tiĵuka Arbaro aŭ Floresta da Tijuca kaj la arbaro de la Ŝtata Parko Pedra Branca ("Blanka Ŝtono"), preskaŭ ligita al la Tiĵuka Arbaro. La internacia flughaveno Maestro Antônio Carlos Jobim aŭ simple Galeão ligas Rio-de-Ĵanejron kun pluraj brazilaj urboj kaj funkciigas plurajn internaciajn flugojn.

Malgraŭ sia ĉarmo kaj beleco Rio-de-Ĵanejro havas la reputacion esti unu el la plej violentaj urboj en la mondo, kaj tiutemaj filmoj, kiel Cidade de Deus, Tropa de Elite kaj Última Parada 174, montras plurajn sociajn problemojn. Plimulte da perfortaj krimoj koncentriĝas en faveloj kaj malriĉaj urbopartoj, tamen ankaŭ atingas mezriĉajn kaj riĉajn regionojn.

San-Paŭlo

San-Paŭlo aŭ Sanpaŭlo (portugale Estado de São Paulo) estas unu el la 27 federacieroj de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas San-Paŭlo (portugale São Paulo) kaj ĝia nuna estro estas Geraldo Alckmin.

Politike ĝi konsistas el 645 municipoj kaj sia areo estas de 248.209,426 km², aŭ 2,91% de tuta surfaco de Brazilo. Troveblas tri diversaj partoj: la metropola areo de la ĉefurbo (konata kiel Granda San-Paŭlo, portugale Grande São Paulo), la marbordo kaj la interlando. Regionoj proksime de la ĉefurbo ankaŭ estas metropolaj areoj, kiel Kampino, Santos, Sorocaba kaj São José dos Campos; aliaj regionoj estas la ABC Paulista. La sumo de loĝantoj de tiuj areoj kaj de la ĉefurbo surpasas 29 milionojn da enloĝantoj, t.e., proksimume 75% de la tuta populacio de San-Paŭlo.

San-Paŭlo havas la plej grandan populacion de Brazilo, kun pli ol 40 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭ 22% de Brazilo. Tio igas ĝin la plej populacia ŝtato de Brazilo kaj la tria plej populacia politika divido en Sud-Ameriko, malantaŭ nur Kolombio kaj Brazilo mem. Ĝia popolo estas unu el la plej miksitaj de la lando, komponata ĉefe de portugaloj kaj italaj elmigrintoj. Aliaj malnovaj popolgrupoj konsistas el afrikanoj kaj indianoj. Elmigrintaron konsistigas aliaj grupoj, kiel araboj, germanoj, hispanoj, japanoj kaj ĉinoj.

Ĝi estas la plej aktiva ŝtato industrie kaj ekonomie. Krom la granda ekonomia povo, la ŝtato havas relative bonajn sociajn indicojn: la tria plej granda IHD, dua MEP kape kaj kvara plej malgranda nivelo de senalfabetismo inter ĉiuj ŝtatoj de Brazilo.

Subŝtato

Subŝtato, aŭ federaciero aŭ landero (aŭ simple ŝtato) estas membra ŝtato en federacia ŝtato. Ekzemploj de unuaranga subŝtata unuo de sendependa ŝtato estas Usono, Meksiko kaj Brazilo. Tamen oni uzas aliajn vortojn por la unuarangaj subŝtataj unuoj de kelkaj ŝtatoj, ekzemple:

Argentino

Provincoj (provincia)

Aŭstralio

Subŝtatoj (state) kaj teritoroj (territory)

Aŭstrio

Federaciaj landoj (Land)

Barato

Subŝtatoj (state) kaj teritoroj (territory)

Belgio

Regionoj (gewest, région, Region)

Bosnio kaj Hercegovino

Federacio (federacija) kaj respubliko (republika)

Brazilo

Subŝtatoj (estado)

Germanio

Federaciaj landoj (Land)

Kanado

Provincoj (province) kaj teritoroj (territory)

Malajzio

Subŝtatoj (negeri) kaj teritoroj (wilayah persekutuan)

Meksiko

Federaciaj subŝtatoj (estado)

Niĝerio

Subŝtatoj (state)

Rusio

Regionoj (okrug)

historie en Sovetunio respektive en RSFSR: Respublikoj (respublika) (1922 – 1991)

Svislando

Kantonoj (Kanton/Stand, canton, cantono, chantun)

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Emirlandoj (amīr)

Usono

Subŝtatoj (state)

Konfederaciitaj ŝtatoj (state) (1861 – 1865)

Venezuelo

Subŝtatoj (estado)

Suda Rio-Grando

Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul portugallingve, t. e. "Suda Granda Rivero") estas la plej suda ŝtato de Brazilo. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Porto Alegro (t. e. "Gaja Haveno"). La ŝtato havas 282.000 km² kaj 10.398 milionojn da loĝantoj (en 2002).

Merkosudo
Membro-ŝtatoj Merkosudo
Asociiĝintaj ŝtatoj
Observantoj
Komunumo de portugallingvaj landoj (KPL)
Ŝtatoj en Sudameriko
Dependaj teritorioj:

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.