Boris Johnson

Alexander Boris de Pfeffel JOHNSON [boris ĝons.n] (naskiĝis la 19-an de junio 1964 en Novjorko, do nun 55-aĝa) estas brita ĵurnalisto kaj politikisto, iama urbestro de Londono, kaj nuntempa ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Li estas membro de la Konservisma Partio de Britio, kaj la parlamentano por Uxbridge and South Ruislip (okcidenta Londono). En 2008 li oficiale fariĝis urbestro de Londono, sekve de la tre malsamopinie pridisputata socialisto Ken Livingstone, kaj en 2012 reelektiĝis. En majo 2016 lin anstataŭigis Sadiq Khan, kiu havas pakistanajn familiajn radikojn kaj iĝis la unua islama urbestro de Londono.

Ekde la 23-a de julio 2019 li estas partiestro de la brita Konservativa Partio, kaj ekde la 24-a de julio ĉefministro de Britio, sekvante post Theresa May en ambaŭ oficoj. Li promesis efektivigi la "Brexit" (eliro de Britio el la Eŭropa Unio) ĝis oktobro de 2019, se necese "malmole", do sen kontrakto por mildigi la abruptan disiĝon.

Boris Johnson
Boris Johnson

urbestro de Londono
En funkcio:
2008 – 2016
Antaŭulo Ken Livingstone
Sekvanto Sadiq Khan

partiestro de la brita Konservativa Partio
Oficanta
Funkcio akceptita:
23-a de julio 2019
Antaŭulo Theresa May

Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
24-a de julio 2019
Antaŭulo Theresa May

Naskiĝo la 19-an de junio 1964
en Novjorko
Politika partio Konservisma Partio
Edz(in)o Marina Wheeler
Religio anglikanismo
Angela Merkel

Angela Dorothea MERKEL [ANgela doroTEa MERkel] ( prononco; naskita la 17-an de julio 1954 en Hamburgo, kun la nomo Kasner) estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ŝi estas kancelierino de Germanio.

Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinoj kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005.

Ŝi venkis denove en la baloto de la 27-a de septembro de 2009, kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la baloto de la 22-a de septembro de 2013. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de 2005-2009, 2009-2013 kaj 2013-2017.

António Costa

António Costa aŭ plennome António Luís dos Santos da Costa (naskiĝinta la 17-an de julio 1961(nun 1961-07-17), do nun 58-jara) estas portugala politikisto. Ekde 2007 li estas la urbestro de Lisbono ekde 2007, kaj antaŭe de 2005 al 2007 servis kiel ŝtata ministro de interna administrado. Li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la Portugala Socialista Partio en septembro 2014.

La patro de António Costa, la verkisto Orlando da Costa, devenas de la barata teritorio Goao, kiu ĝis 1961 estis kolonio de Portugalio.

Beata Szydło

Beata Maria SZYDŁO [ŝidŭo] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1963 en Osviecimo) estas pola politikistino, ekde la 16-a de novembro 2015 ĉefministro de Pollando. Ŝi estas vicprezidantino de la Rajto kaj Justeco. Ŝi estas tria virina ĉefministro de Pollando. Homo de la Jaro 2017 en Ekonomia Forumo de Krynica.

Charles Michel

Charles MICHEL [ŝarl miŝel] (naskita la 21-an de decembro 1975 en Namuro) estas belga dekstra liberala politikisto kaj ekde oktobro 2014 ĉefministro de Belgio.

Filo de Louis Michel, li plurfoje estis ministro inter 2000 kaj 2011. Inter februaro 2011 kaj oktobro 2014, li estris la Movadon Reformistan.

Charles Michel ankaŭ estas urbestro de Wavre.

Lars Løkke Rasmussen

Lars Løkke RASMUSSEN (naskiĝis la 15-a de majo 1964 en Vejle) estas dana politikisto. Ekde aprilo 2009 ĝis oktobro 2011 li estis la ĉefministro de Danio. Li anstataŭigis la ĝis-tiaman ĉefministron Anders Fogh Rasmussen, kiu iĝis ĝenerala sekretario de NATO.

Lars Løkke Rasmussen estas membro de la dekstre liberalisma politika partio Venstre. Inter 1998 kaj 2009 li estis ties vicprezidanto, kaj en 2009 transprenis de Anders Fogh Rasmussen krom la ĉefministra posteno ankaŭ la pozicion de partia prezidanto.

Mark Rutte

Mark Rutte estas ekde la 14-a de oktobro 2010 ĉefministro de Nederlando.

Li naskiĝis la 14-an de februaro 1967 en Hago.

Ekde 2006 li estis la prezidanto de la dekstre liberala partio VVD.

Matteo Renzi

Matteo Renzi (naskiĝinta la 11-an de januaro 1975(nun 1975-01-11) en Florenco, do nun 44-aĝa) estas itala politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Italio. La 17-an de februaro 2014 li oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Italio, sekve de Enrico Letta

La antaŭajn kvin jarojn de 2009 ĝis 2014 li funkciis kiel urbestro de sia hejmurbo Florenco, kaj ankoraŭ kvin pli fruajn jarojn, de 2004 ĝis 2009, estis prezidanto de la provinco Florenco, kiu ekde 2015 nomiĝas metropola urbo Florenco.

Miro Cerar

Miroslav CERAR Junior [ˈmíːrɔslaw ˈt͡sɛ̀ːrar ˈjúːnjɔr], kutime mallongigata Miro CERAR [ˈmíːrɔ ˈt͡sɛ̀ːrar] (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-25) en Ljubljano, do nun 55-aĝa) estas slovena politikisto. Li estas membro de la moderna centra partio de Slovenio. Ekde septembro 2014 li oficiale estas la nova ĉefministro de Slovenio, sekve de Alenka Bratušek.

Nikos Anastasiades

Nikos Anastasiades (greke: Νίκος Αναστασιάδης; naskiĝis la 27-an septembro 1946) estas grekokipra politikisto kaj la ĉefo de la dekstra politika partio DISY (La Demokratia Kunveno) kaj la prezidonto de la Respubliko Kipro. Dum la prezidenta balotado de la 24-a de februaro 2013, li gajnis 57,48 % el la voĉdonoj.

Anastasiades estas juristo kaj la fondinto de la firmao Nikos Ĥr. Anastasiades kaj Asociitoj. Li diplomiĝis je leĝo ĉe la Universitato de Ateno kaj kompletigis postdiploman studadon je ŝipada juro ĉe University College en Londono (Universitato de Londono). Dum sia studado li estis ano de la Centra Koalicio, bazita en Ateno, kiun formis Georgios Andrea Papandreu.

Li elektiĝis en la Parlamenton en 1981, kaj gvidas sian partion ekde la 8-a de junio 1997. Anastasiades subtenis la Annan-planon en 2004, kvankam 61 % de lia partio ĝin malakceptis. Li anoncis planon malpliigi la konskripcion en Kipro al nur 14 monatoj dum la unuaj cent tagoj de lia prezidanteco, kaj deklaris sian intencon peti tuj por kipra membriĝo de NATO ekde 2013 (kiun lia antaŭulo, Dimitris Ĥristofias, vetois en 2011).

Lia edzino nomiĝas Andri Mustakudi kaj ili havas du filinojn.

Pedro Sánchez Pérez-Castejón

Pedro SÁNCHEZ PÉREZ-CASTEJÓN (naskiĝis la 29-an de februaro 1972 en Madrido), ekster Hispanlingvio ofte mallongigata Pedro Sánchez, estas hispana altlerneja docento kaj socialisto. Li estas ĝenerala sekretario de la politika partio Partido Socialista Obrero Español (Hispana Laborista Socialista Partio). Pedro Sánchez instruas ekonomikon en la privata madrida altlernejo Universidad Camilo José Cela.

Ekde la 2-a de junio 2018 li estas ĉefministro de Hispanio.

Robert Fico

Robert FICO (naskiĝis la 15-an de septembro 1964 en Topoľčany) estas slovaka juristo kaj politikisto. Li estas membro de la socialdemokratia politika partio "SMER - sociálna demokracia" (en Esperanto "direkto socialdemokratio") kaj estas ties prezidanto. Ekde julio 2006 ĝis julio 2010 li estis la ĉefministro de Slovakio. Li iĝis ĉefministro poste denove en aprilo 2012.

Fico gvidas registaran koalicion de sia partio kun la partioj "Popola Partio – Movado por demokratia Slovakio" (slovake Ľudová strana - Hnutie za demokratické Slovensko, mallonge ĽS-HZDS) kaj la naciisma "Slovakia Nacia Partio" (slovake Slovenská národná strana, SNS). Pro la kunlaboro kun la partio SNS la membreco de la socialdemokratia partio SMER en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj estis dumtempe frostigita en 2006. Post asembleaj balotoj en marto 2012, Robert Fico denove estiĝis registarestro de registaro kreata de unu nura politika partio "SMER - sociálna demokracia". Robert Fico konsideriĝas maldekstra liberalulo. Ekde lia ekofico kiel ĉefministro li inter 2006 kaj 2009 regule pintis en la enketoj pri populareco de slovakaj politikistoj

Sadiq Khan

Sadiq KHAN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1970(nun 1970-10-08) en Londono, do nun 48-aĝa) estas brita politikisto. Li estas membro de la Brita Laborista Partio. La 9-an de majo 2016 li oficiale fariĝis la nova urbestro de Londono, sekve de la konservativulo Boris Johnson. Sadiq Khan havas pakistanajn familiajn radikojn, kaj estas la unua islama urbestro de Londono.

Saulius Skvernelis

Saulius SKVERNELIS (naskiĝis la 23-an de julio 1970(nun 1970-07-23) en Kaunas, do nun 49-aĝa) estas litovia administra juristo kaj politikisto. Ekde la 13-a de decembro 2016 li estas ĉefministro de Litovio, sekve de Algirdas Butkevičius. Antaŭe li estis ministro pri internaj aferoj (2014-2016) kaj polic-ĉefo.

Stefan Löfven

Kjell Stefan LÖFVEN [ste:fan leve:n] (naskiĝis la 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj gvidanto de la socialdemokratia partio de Svedio ekde 2012. Antaŭe li estis de 2006 ĝis 2012 estro de IF Metall, unu el la plej grandaj sindikatoj de Svedio.

Löfven estis kandidato por ĉefministro en la svedia parlamenta elekto la 14-an de septembro 2014. Lia partio gajnis plej multajn voĉojn, kaj la 2-an de oktobro 2014 li estis elektita de la svedia parlamento kiel nova ĉefministro de Svedio post Fredrik Reinfeldt. Li gvidas koalician registaron kune kun la ekologia partio Miljöpartiet. La registaro havas nur malfortan bazon en la parlamento. La du koaliciaj partioj kune nur havas minoritaton de voĉoj en la parlamento kaj devas klopodi ricevi subtenon ankaŭ de aliaj parlamentaj partioj. En la registaro inter alie ankaŭ de la 14-a de septembro 2014 ĝis la 13-a de aŭgusto 2016 oficis kiel ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo la devene bosna Aida Hadžialić, kiu tiam estis la plej juna ministro iam en svedia registaro. Ŝi ankaŭ estas unu el la unuaj islamaj anoj de svedia registaro.

Theresa May

Theresa Mary MAY (denaske Theresa Mary BRASIER; naskiĝis la 1-an de oktobro 1956) estas brita politikisto, iama Brita Ministro de Enlandaj Aferoj kaj iama ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Ŝi estis la parlamentano por Maidenhead ekde 1997 kaj fariĝis gvidanto de la Konservativa Partio la 11-an de julio 2016 kaj ĉefministro du tagojn poste la 13-an de julio.

Urbestro de Londono

Londono havas du urbestrojn.

La "Mayor of London" de post 2000 estas ĉefurbestro de Granda Londono. La unua okupanto de ĉi tiu rolo inter la jaroj 2000 kaj 2008 estis la socialisto Ken Livingstone. Lin de 2008 ĝis 2016 sekvis la konservativulo Boris Johnson kaj ekde 2016 Sadiq Khan, la unua pakistandevena kaj unua islama urbestro de Londono.

La "Lord Mayor of London" (Lordo-Urbestro de Londono) estas urbestro de la eta urbocentra kvartalo City of London (Civito Londono). Ĉi tiu ofico ekzistas de la mezepoko.

Viktor Orbán

ORBÁN Viktor (naskiĝis la 31-an de marto 1963 en Székesfehérvár) estas hungara juristo kaj politikisto, gvidanto de la nacia konservisma, moderece eŭroskeptikisma politika partio Fidesz kaj la ĉefministro inter 1998-2002 kaj ekde 2010. Homo de la Jaro 2016 de Ekonomia Forumo de Krynica

Édouard Philippe

Édouard PHILIPPE (/e.dwaʁ fi.lip/) (naskiĝis la 28-an de novembro de 1970) estas franca politikisto.

Studento de la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (IEP) kaj la Nacia Lernejo pri Administrado (Francio) (ENA), li aktivulas en la Socialisma Partio de la 1990-aj jaroj por subteni Michel Rocard antaŭ sinturni dekstren. Li ankaŭ estas membro de la Konsilio de Ŝtato.

En 2002, li partoprenis la kreon de la Unio por Populara Movado (UMP), post esti voĉata de Alain Juppé. Membro de la kabineto de ĉi-lasta ĉe la Ministerio pri Ekologio de majo 2007, li aliĝis al la privata kompanio Areva post la malvenko de Alain Juppé en la leĝdonaj elektoj en junio de 2007.

Post esti administrinta plurajn lokajn mandatojn, li estis elektita urbestro de Le Havre kaj prezidanto de la komunumo de Le Havre-aglomerado en 2010, poste deputito en 2012.

Parolisto de Alain Juppé dum la primaro de la dekstra kaj centro de 2016, li poste subtenas François Fillon, kiu finfine forigis sin de la prezidanta kampanjo kiam li estis akuzata de fikciaj laborpostenoj. Li poste estas elektita de la nova prezidento, Emmanuel Macron, por gvidi unuan registaron, poste sekundon post la parlamentaj elektoj de junio 2017.

En lia registaro inter alie oficas kiel ministro pri solidareco kaj sano la kuracistino Agnès Buzyn.

Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando

La Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando estas la estro de la registaro de Unuiĝinta Reĝlando. La Ĉefministro (en angla Prime Minister, neformale mallongigita kiel PM, aŭ ĈM) kaj la Kabineto (konsistanta el plej aĝaj ministroj, plej el kiuj estas registaraj departamentestroj) estas kolektive respondecaj pri ties politikoj kaj agadoj antaŭ la Monarko, antaŭ la Parlamento, antaŭ ilia politika partio kaj laste antaŭ la voĉdonantaro. Tiu posteno estas unu el la Grandaj Postenoj de la Ŝtato. La nuna tenanto de tiu posteno, Boris Johnson, estro de la Konservisma Partio, estis nomumita de la Reĝino la 24an de Julio 2019.

Nuntempaj naciaj ĉefministroj en la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.