Boeing B-17 Flying Fortress

La Boeing B-17 Flying Fortress (Fluganta fortikaĵo)[1] estis bombaviadilo de Usono dum la dua mondmilito. La B-17 estas la plej konata bombaviadilo de la Usona aerarmeo en la dua mondmilito. Ĝi estas konata pro tio, ke ĝi eĉ spite al gravaj damaĝoj povis hejmenflugi.

Boeing B-17 Flying Fortress
A380 dum la oficiala prezentado en 2005
Tipo: Bombaviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 28-an de julio 1935
Enkonduko: 29-an de aprilo 1938
Produktperiodo: 1936-1945
Produktkvanto: 12,731
B17-F-45-VE
Boeing B-17F
B-17 Flying Fortress
B-17 ĉe atako en Eŭropo

Historio

La prototipo (modelo 299) flugis unuafoje la 28-an de julio 1935 kaj kraŝis pro eraro de la piloto. Laŭ modifoj por la armeo, la prototipo Y1 B-17 flugis en januaro de 1937. La unua serie produktita aviadilo estis liverita por la usona aerarmeo la 20-an de oktobro 1939 (B-17B). Ĝi havis la motoron de kvar Wright R-1820-51 (stelmotoro) kun ĉevalpovo de 1.000. Oni produktis pluajn 38 maŝinojn.

En 1940 ekflugis B-17C (1200 ĈP), en 1941 B-17E (atingopovo 5300 km sen ŝarĝo), en 1942 B-17F (atingopovo de 7.110 km sen ŝarĝo, nova naza parto; kapacito de 4,7 tunoj da bomboj), en 1943 B-17G. La Boeing produktis entute 12.731 B-17-aviadilojn.

Gravaj bombardoj per tiu tipo

Specifaĵo

Boeing B-17G
Mezuro Datenoj
Longo    22,80 m
Alto    5,85 m
Enverguro    31,63 m
Flugila surfaco    141,90 m²
Malplena maso    14.855 kg
Starta maso (maks)    29.700 kg
Motoro    4 * Wright R-1820-97 Cyclone naŭcilindraj stelmotoroj po 1.200 ĈP ĉe 2300 U/min
Maksimuma rapido    485 km/h
Flugrapido    296 km/h
Maksimuma atingopovo    6.034 km sen bomboj
Atingopovo    2897 km kun normala ŝarĝo, 1.760 km kun maksimuma ŝarĝo
Maksimuma flugalto    11.920 m
Skipo    6-10
Armiloj    13 * Browning maŝinfusiloj (12,7 mm), maksimume 5.800 kg da bomboj (norma ŝarĝo = 2.724 kg)

Notoj

  1. La angla kromnomo "Flying Fortress" venas el komikso de la 1940-aj jaroj: "Stratosphere Jim and his Flying Fortress" de Oskar Lebeck kaj Gaylord DuBois.

Vidu ankaŭ

Boeing

The Boeing Company estas usona aviadila fabrikanta kompanio, kiu fabrikas civilajn kaj militajn aviadilojn. Nuntempe Boeing estas rekonata kiel ĉefa aviadila fabrikanto en la mondo, kiu fabrikas mondkonatajn aviadilojn kiel Boeing 747 kaj Boeing 787.

Boeing B-29 Superfortress

La Boeing B-29 Superfortress (Superfortikaĵo) estas Usona strategia bombaviadilo dum la dua mondmilito. La B-29 estis uzita en dua mondmilito kaj Korea milito, ankaŭ konata kiel bombaviadilo, kiu faligis atombombojn Little Boy kaj Fat Man en Hiroŝimo kaj Nagasaki la 6-an kaj 14-an de aŭgusto 1945, dum la unua atombombado en historio.

La B-29 estas ankaŭ unua bombaviadilo, kiu havas premiĝan sistemon en fuzelaĝo. Tiu premiĝa sistemo poste konektis kun moderna premkajuta sistemo (angle Cabin Pressurizing System) en pasaĝeraviadilo en alta alteco.

Bombardado de Prago (1945)

La Bombardado de Prago okazis proksime de la fino de la Dua Mondmilito nome la 14an de februaro, 1945, kiam fortoj de la Usona Aerarmeo faris aeratakon super Prago. La urbo estis la ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio kaj (ekde la Nazia okupacio en 1939) la ĉefa urbo de la Protektorato Bohemio kaj Moravio. Laŭ usonaj pilotoj, temis pri rezulto de navigacia eraro: samtempe, estis okazanta amasa bombado de Dresdeno, 120 km nordokcidente el Prago.

Kvardek usoanj bombaviadiloj Boeing B-17 Flying Fortress de la 8a Usona Aerforto faligis ĉirkaŭ 152 tunojn de bomboj sur multajn loĝatajn areoj de Prago. La amasa bombado frapis Vyšehrad, Zlíchov, Karlovo náměstí, Nusle, Vinohrady, Vršovice kaj Pankrác. La bombado rezultis en la mortoj de 701 personoj kaj la vundigo de 1184. Ĉirkaŭ cento da domoj kaj de historiaj lokoj estis tute detruitaj kaj aliaj ducent estis akre damaĝitaj. Ĉiuj mortintoj estis civiluloj kaj neniu el la fabrikoj de la urbo, kiuj estis utilaj al la germana armeo Wehrmacht, estis damaĝitaj.

Multaj domoj kaj naciaj lokoj estis detruitaj, por ekzemplo la Emaus-monaĥejo, la Faust-domo kaj la Vinohrada Synagogo. Kelkaj el plej famaj modernaj konstruaĵoj de Prago, kiel la Dancing House aŭ la Emaus-preĝejo, estis konstruitaj en lokoj kie bomboj estis detruintaj antaŭe ekzistantajn konstruaĵojn.

Bombaviadilo

Bombaviadilo estas speco de militaj aviadiloj, kiu funkcias ĉefe per faligado de bomboj sur surterajn aŭ surakvajn celojn, ekzemple, sur malamikajn tankojn, konstruaĵojn, ŝipojn, ktp. Iom bombaviadilo kapablas defendi sin kontraŭ atakantajn ĉasaviadilojn per mitraloj, sed ofte kelkaj amikaj ĉasaviadiloj helpas al ĝi.

Ekzistas pli preciza branĉo de bombaviadiloj nome atakaviadiloj.

Don Ingalls

Donald G. Ingalls (29-an de julio 1918 - 10-an de marto 2014), konata per sia anglalingva karesnomo Don, estis usona scenaristo kaj televida produktisto.

Dum Dua Mondmilito li militservis ĉe United States Army Air Forces, tiama flugbranĉo de usona armeo, kiel piloto. Li batalis en Eŭropo per Boeing B-17 Flying Fortress. Post milito, Ingalls iĝis policisto ĉe la Los Angeles Police Department (LAPD [La-Oficejo pri Polico de La Anĝeloj]), kie li fariĝis dumviva amiko de Gene Roddenberry, kiu ankaŭ servis tie.

Ili dividis deziron fariĝi verkistoj, kaj Ingalls, unue el ili, rezignis de la LAPD iĝi tion. Roddenberry eliris policecon tuj post. Roddenberry estis origine la plej sukcesa de la du, kaj rekomendis Ingwalls'on kiel rakonta redaktoro al Sam Rolfe je la televidserio Have Gun – Will Travel. Kiam Roddenberry komencis disvolvi televiserion "Star Trek", li petis opinion de Ingalls. Tiu verkis scenaron unue nur al epizodo "The Alternative Factor" preskaŭ en la fino de unua sezono. Lia dua scenaro al epizdo "A Private Little War" estis tre modifita de Rodderberry. Tio malpacigis lin dum jaro kaj li insistis esti akreditita en tio epizodo sub la pseŭdonimo "Judd Crucis".

Post li verkis epizodojn por televidaĵoj kiel Fantasy Island, T.J. Hooker and Kingston: Confidential. Li verkis televidfilmojn kiel kaj Airport 1975 (1974) Captain America (1979). En 2005 li publikigis romanon "Watchers on the Mountain".

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.