Blanka rozo

Blanka Rozo (germane: die Weiße Rose) estis grupo de rezistaduloj en Germanio dum la Dua mondmilito, kiu alvokis rezistadon kontraŭ la naziisma reĝimo.

Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1961, MiNr 0852.jpg
Hans kaj Sophie Scholl sur poŝtmarko de GDR en 1961

La Blanka Rozo konsistis el kvin studentoj, ĉiuj ĉirkaŭ dudekjaraj, ĉe la Universitato de Munkeno. Hans Scholl kaj sia fratino Sophie gvidis la grupon, kiu enhavis la aliajn studentojn Cristoph Probst, Alexander Schmorell kaj Willi Graf. Ili aliĝis kun profesoro, Kurt Huber, kiu traktis la du lastajn pamfletojn. Ĉiuj ses membroj de tiu grupo estis arestitaj, juĝitaj, kondamnitaj kaj ekzekutitaj.

La grupo de munkenaj studentoj preparis kaj disdonis ses pamfletojn inter junio 1942 kaj februaro 1943. Sepa pamfleto estis trovita en posedo de la studentoj, kiam ili estis arestitaj de la Gestapo.

Dum la someraj ferioj de 1942, en julio, la viraj anoj de la Blanka Rozo devis servi ĉe la rusa fronto. Ili ĉeestis la germanajn abomenindaĵojn, kaj sur la batalkampo kaj kontraŭ la civilularo en la Oriento. Ili malakceptis la faŝismon kaj militismon de la Germanio de Adolf Hitler kaj kredis je federacia Eŭropo, kiu estu adepto de principoj de toleremo kaj justeco. Vaste citante el la Biblio, Laozio, Aristotelo kaj Novalis, kaj ankaŭ Von Goethe kaj Schiller, ili apelaciis al tio, kion ili konsideris la germana inteligentularo, kaj kredis, ke ili estus nature kontraŭ naziismo. Unue, la pamfletoj estis anonime senditaj per poŝto de urboj en Bavario kaj Aŭstrio, ĉar la membroj kredis, ke suda Germanio estus pli akceptema al ilia kontraŭmilitisma mesaĝo.

Scholl-Denkmal, München
En la korto de la universitato marmoraj folioj memorigas pri la flugfolioj de la Blanka Rozo

Iuj ricevantoj de la folioj informis la naziajn aŭtoritatojn, kaj Gestapo komencis esplori pri la sendintoj.

En januaro 1943 la grupo produktis kredeble 6000–9000 ekzemplerojn de sia kvina flugfolio "Apelacio al ĉiuj germanoj!" kaj dissendis stokojn per mesaĝuloj al pluraj germanaj urboj, de kie okazis poŝta dissendo. Ekzempleroj estis trovitaj en Berlino, Chemnitz, Freiburg, Hamburgo, Kolonjo, Stutgarto kaj en (tiam germana) Vieno. La folio, verkita de Hans Scholl kaj postredaktita de Kurt Huber, avertis, ke Hitler kondukos Germanion en abismon, kaj apelaciis, ke oni "subtenu la rezistan movadon" en batalo por "libero paroli, libero de religio, protekto de la individua civitano kontraŭ arbitra agado de krimaj diktatoraj ŝtatoj". Tiuj principoj konsistigu la "fundamenton de la nova Eŭropo".

La germana malvenko ĉe Stalingrado je la 2-a de februaro 1943 kuraĝigis la grupon. Dum la noktoj de la 3-a, 8-a kaj 15-a de februaro 1943 sur muroj de la universitato kaj aliaj konstruaĵoj en Munkeno aperis la sloganoj Freiheit (= libero) kaj Nieder mit Hitler (= pereu Hitler), skribitaj per gudro fare de Schmorell, Hans Scholl kaj Graf.

Je la 18-a de februaro la gefratoj Scholl portis valizon da flugfolioj en la universitaton kaj dum la lecionoj dismetis ilin koridore, tiel ke post la lecionoj la studentoj trovu ilin. Kiam ili estis forirontaj, restis staketo da folioj, kaj ili decidis ĵeti ilin de la plej alta etaĝo en la korton. Sophie Scholl estis observita de la Pedelo Jakob Schmied, kiam ŝi faris tion, kaj li vokis la policon, kiu arestis la gefratojn. Ankaŭ la ceteraj supre nomitaj grupanoj estis arestitaj.

Jam post kvar tagoj "popola kortumo" sub juĝisto Roland Freisler kondamnis ĉiujn al morto per gilotino. La verdikto estis plenumita la saman tagon.

La nomo

La nomo "Blanka Rozo" estis skribita supre sur la flugfolioj de la grupo; ĝia deveno ne estas vere klarigita. Iuj supozas rilaton al la libro "Die Weiße Rose de B. Traven; Hans Scholl tiun libron pruveble konis. Al la polico li deklaris, ke la nomon li "elektis arbitre":

Reirante al mia folio 'Die weiße Rose' mi volas … deklari jenon: La nomo 'Die Weiße Rose' estis elektita arbitre. … Povas esti, ke emocie mi elektis tiun nomon, ĉar tiam mi estis sub ĵusa impreso de la hispanaj romancoj 'Rosa Blanca' de Brentano. Al la "Blanka Rozo" de la anglia historio ne estas rilatoj.

Filmoj

Pri la okazintaĵoj oni faris tri germanlingvajn filmojn, ekzemple Sophie Scholl – Die letzten Tage (reĝisoro Marc Rothemund, Julia Jentsch en la rolo de Sophie Scholl), kiu ricevis premion en la Berlinale de 2005.

7571 Weisse Rose

7571 Weisse Rose estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 7-an de marto 1989 de la germana astronomo Freimut Börngen elde la Observatorio Karl Schwarzschild, en Tautenburg (Germanio).

Ĝi estis nomita en memoro de la anoj de la grupo Weiße Rose (Blanka rozo), rondo da studentoj, akademianoj kaj artistoj ĉirkaŭ la gefratoj Hans kaj Sophie Scholl en Munkeno. Ili vokis al rezisto kontraŭ la nazia reĝimo en 1942 - 1943, motivitaj de etika kaj kristanaj argumentoj. Multnombraj anoj de tiu grupo estis poste kondamnita al morto.

Carl Orff

Carl Orff (10-a de julio 1895 – 29-a de marto 1982) estis germana komponisto. Lia plej vaste konata verko estas kantato Carmina Burana (1937). Krom lia kariero de komponisto, Orff estas konata kiel aŭtoro de influa metodo de muzikedukado.

Damaska rozo

La gupo damaska rozo, damasko-rozo, Rosa × damascena estas bredidita rozo kun peza odoro el Malgrandazio, kiu jam estas kultivita ekde la Antiko. La krucmilitisto portis ĝin en la 13a jarcento al Francio kaj la cetera Eŭropo.

La damaskaj rozoj apartenas al la malnovaj rozoj. Apud la somerflorantaj kultivaroj, kiuj supozeble devenas de Rosa gallica kaj Rosa phoenicia, ekzistas dufoje jare florantaj damaskaj rozoj. Tiuj verŝajne originis el la krucigco de Rosa gallica kun Rosa moschata. La esplorado de la genaro de Rose de Resht pobable montras, ke la sŭtuna damaska rozo kapablo flori dufoje la damaska rozo heredis de Rosa fedtschenkoana.

Oni uzas la damaskan rozoj por fari rozoleon kaj rozakvo. La kultivaro 'Trigintipetala', sinonimo 'Kazanlik' (laŭ la urbo Kazanlak en la bulgara Roza Valo), ĝia nomo estas ankaŭ „Bulgara oleorozo“ (bulg. Трендафил / Trendafil) estas menciita en la jaro 1689. Ĝiaj terenfleksantj floroj estas roseaj, plenaj kaj forte odorantaj. Ĝi apartena la la somerfllorantah damaskaj rozoj, forte kreskas kaj fariĝas ĝis tri metrojn altaj.

'York kaj Lancaster', blanka-ruĝa kultivaroj rememoras pri fino de la ti nomata roza milito pro la angla reĝa domo. En la blazono oni metis la blankan rozon (blanka rozo 'Maxima'), sur la blazono de la domo York, kaj la ruĝa rozo (Rosa gallica 'Officinalis') sur la domo Lancaster.. Tiel ekestis la hodiaŭa blazonrozo se la angla domo, la Tudor-rozo.

La plej grand kultura areo de la damaska rozo situas en Bulgario. Tie en la Roza Valo ĉ. 1,5 tunoj da rozoleo jare estas destilitaj.

Gyula Bartos

Gyula BARTOS [djula bartoŝ], hungare Bartos Gyula estis hungara aktoro.

Gyula Bartos naskiĝis, kiel Prinz Gyula la 7-an de aprilo 1872 en Szeged - mortis la 21-an de majo 1954 en Budapeŝto.

Hans Scholl

Hans SCHOLL estas la nomo de:

Hans Scholl (1918 - 1943), germana rezistanto kontraŭ la Naziismo, ano de la Blanka rozo;

Hans Scholl, nuntempa germana astronomo.

Hans Scholl (rezistanto)

Hans Fritz Scholl (naskiĝis la 22-an de septembro 1918, en Ingersheim (hodiaŭ, Crailsheim), mortis la 22-an de februaro 1943, en Munkeno) estis germana rezistanto kaj studento pri medicino, li estis rezistanto kontraŭ la Naziismo kaj ĉefa ano de la grupo "la Blanka rozo".

Kvankam lia patro malŝatis la nazian reĝimon, Hans Scholl aniĝis la hitleran junularon sed, seniluziiigita, foriris el la movado kelkajn jarojn poste. Li aniĝis la (malpermesitan) movadon Jungenschaft, kaj pro tio li estis arestita de la Gestapo en 1937 kaj malliberita dum kelkaj semajnoj.

En 1939 li komencis lerni pri medicino en Munkeno kaj, kiel soldato en roto de studentoj, estis sendita, la 22-an de junio 1942 sur la orientan fronton por deĵori kiel armea flegisto. Tie li konstatis la kruelecon de la germanaj militistoj kontraŭ la judoj en Pollando kaj Rusio.

Inter la fino de 1941 kaj la mezo de 1942 li frekventis la socialistan eldoniston Carl Muth, kaj inspiriĝis el la predikoj de Clemens August von Galen, episkopo de Münster.

Kun Alexander Schmorell li fondis la grupon "la Blanka rozo" en la printempon 1942 kaj komencis disdoni unuajn flugfoliojn en kiuj ili eksplicite denuncis la Holokaŭston.

La 18-an de februaro 1943, Hans kaj sia fratino Sophie Scholl estis arestitaj en la Munkena universitato, post disdono de flugfolioj kaj sekve al denunco fare de la pordisto.

Ili estis juĝitaj kaj kondamnitaj al mortopuno la 22-an de februaro 1943 kaj ekzekutitaj per gilotino la saman tagon, spite al la germana juro, kiu trudis tempintervalon de 99 tagoj antaŭ la ekzekuto de kondamnito.

La dramon de la gefratoj Scholl kaj de sia grupo pritemas filmoj:

Blanka rozo (orig. Die Weiße Rose, 1982) de Michael Verhoeven,

Kvin lastaj tagoj (orig. Fünf letzte Tage, 1982) de Percy Adlon kaj

Sophie Scholl - La lastaj tagoj (orig. Sophie Scholl - Die letzten Tage, 2005) de Marc Rothemund.

Jakobitismo

Jakobitismo (anglalingve Jacobitism) estis - kaj nur tre malgrave restas - la politika movado dediĉita al la resurtronigo de la stuarta dinastio sur la tronojn de Anglio kaj Skotlando. La nomo de la movado devenas de la latina vorto Jacobus, tio estas la latina formo de la nomo de Jakobo la 2-a de Anglio.

Jakobitismo aperis kiel respondo al la eksigo de Jakobo la 2-a en 1688, kiam li estis anstataŭita de sia filino Maria la 2-a kune kun ŝia edzo Vilhelm de Oranje. La Stuartoj vivis post tio sur kontinenta Eŭropo, kelkfoje provante reakiri la tronon per la helpo de Francio aŭ Hispanio. Ene de la britaj insuloj, la ĉefaj centroj de jakobitismo longe restis Irlando kaj Skotlando (precipe ties altlandoj). Ekzistis ankaŭ subtenantoj en Anglio, precipe en norda Anglio.

Multaj subtenis jakobitismon ĉar ili kredis, ke la parlamentanoj ne rajtis influi sur la reĝan heredecon. Plie, multaj katolikoj esperis, ke la reveno de la Stuartoj nuligus ĉiujn leĝojn malfavorajn al ili. En Skotlando, la jakobita movado progrese enmiksis en tradiciajn klanrivalecojn, kaj fariĝis ne plu realista, romantika movado.

La emblemo de la jakobitoj estas la blanka rozo de York. La "tago de la blanka rozo" estas celebrata ĉiujare la 10-an de junio, kiu estas la naskiĝdato de la pretendanta princo James Francis Edward Stuart en 1688.

Jorkoj

Jorkoj, angle York, reĝa dinastio en Anglio en 1461-85, branĉo de Plantaĝenetoj,

devenanta el la urbo York.

Ili militis en la rozaj militoj kontraŭ la Lankastroj.

Gravaj dinastianoj:

Eduardo la 4-a (1461-1470 kaj 1471-1483)

Eduardo la 5-a (1483)

Rikardo la 3-a (1483-1485)

Jorkŝiro

Por la regiono angla, vidi Yorkshire and the Humber

Jorkŝiro (angle: Yorkshire), konata formale kiel la Graflando de Jorko, estas historia graflando de norda Anglio, kaj la plej granda graflando de Britio.

Historie, pro la grandeco de la graflando, ĝi ofte estis dividita por administraj kialoj. Tamen, Jorkŝiro estas ankoraŭ konata kiel teritorio geografia kaj regiono kultura. La nomo de la graflando estas familiara kaj bone komprenita tra Britio. Ĝi estas uzita en nomoj ambaŭ en la amaskomunikilaro kaj la en la militistoj. La nomo Jorkŝiro estas uzita formale en la distriktoj administrativoj "North Yorkshire", "West Yorkshire", "South Yorkshire", kaj, "East Riding of Yorkshire".

Jorkŝiro estas konata pro la verdaĵo de ĝia kamparo, kiel exemple la "Yorkshire Dales", "Yorkshire Wolds" kaj la nacia parko "North York Moors". Jorkŝiro ofte estas konata kiel "la propra graflando de dio" aŭ "la propra lando de dio"La emblemo de Jorkŝiro estas la blanka rozo de la reĝa domo de Jorko. La flago de Jorkŝiro estas blua flago kun la blanka rozo en la centro.

La tago de Jorkŝiro estas ĉiujare la 1-an de Augusto. La tago estas festo de kulturo, historio kaj dialekto jorkŝira.

Kurt Huber

Kurt HUBER (n. 24-an de oktobro 1893 en Chur, m. 13-an de julio 1943 en Munkeno-Stadelheim) estis germana muzik-sciencisto kaj psikologo, profesoro ĉe Ludwig-Maximilian-Universitato en Munkeno. Li estis ano de la kontraŭ-nazia rezista grupo Blanka rozo (Weiße Rose).

Huber ekde 1942 havis kontakton al la Blanka rozo kaj kunredaktis la kvinan kaj sesan flugfoliojn, kiujn la grupo dissendis. En la sesa, verkita de Huber kaj postredaktita de Hans Scholl kaj Alexander Schmorell, li kritikis la militan politikon de la Tria Regno. Ĵetante flugfoliojn en la universitatan korton la gefratoj Scholl estis observataj; post tio la sekreta polico arestis la tutan grupon.

Antaŭ "popola tribunalo" Huber defendis sin dirante, ke la nazia partio NSDAP (kies membro li estis) ne kreis veran ĝermanan kondukistan ŝtaton. Post kvartaga proceso li estis kondamnita al morto per gilotino kaj ekzekutita la saman tagon.

Munkeno

Munkeno aŭ – nuntempe multe malpli ofte – Munĥeno, germane München [MINĥen], estas la landa ĉefurbo de la respubliko Bavario. Post Berlino kaj Hamburgo ĝi estas la tria plej granda germana urbo kaj unu el la plej gravaj centroj pri ekonomio, trafiko kaj kulturo.

Naziismo

Naziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio.

La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas rasismon kaj eŭgenikon.

Rozo

Rozo estas floro de arbedo el familio de rozacoj (genro Rosa L.). Estas pli ol 100 specioj da rozoj, miloj da kulturvarioj vaste kulturataj ĝardene pro la ornamaj, delikatpetalaj, brilkoloraj, ofte bonodoraj floroj.

(citaĵo el L. L. Zamenhof en la unuaj paĝoj de Ekzercaro).

En hortikulturo oni distingas inter sovaĝaj rozoj kaj kulturrozoj. La rozo havas ekde la greka antikveco la kromnomon „reĝino de la floroj“. Rozoj estis dum pli ol 2000 jaroj bredataj kiel Ornamplantoj. La el la rozpetaloj ekstraktita rozoleo estas grava resurso por la parfumindustrio.

Sophie Scholl

Sophia Magdalena SCHOLL (naskiĝis la 9-an de majo 1921, mortis la 22-an de februaro 1943) estis germana studentino, unu el la 5 fondintoj de la senperforta kontraŭnazia grupo Blanka rozo (germane Weiße Rose), kiun ŝi kun sia frato Hans Scholl esence gvidis.

Tudora rozo

La Tudora Rozo estas simbolo por la unuiĝo de la nobelaj dinastioj Lankastroj kaj Jorkoj en Anglio al nova dinastio de Tudoroj.

Post la batalo de Bosworth Field, Rikardo la 3-a en 1485 perdis la anglian reĝan kronon al Henriko Tudoro, pli poste konata kiel Henriko la 7-a. Henriko geedziĝis kun Elizabeta de Jorko, la nevino de Rikardo kaj tiu nupto estis la fino de la Milito de rozoj.

La blanka rozo estis la simbolo de la Jorkoj kaj la ruĝa rozo reprezentis la Lankastrojn. En la Tudora Rozo ambaŭ unuiĝas al ruĝa rozo kun blanka centro.

Ankoraŭ nuntempe la Tudora Rozo estas simbolo por Anglio kaj aperas ekzemple en la blazono de Britio kaj la blazono de Kanado. La usona armea instituto pri heraldiko en sia blazono uzas la Tudoran Rozon por memorigi pri la ondo de loĝigo de Nordameriko el Anglio dum la epoko de la Tudoroj.

Per la uzo de la insigno en multaj blazonoj la Tudora Rozo konsideratas heraldika figuro kaj pli ol simpla simbolo.

En botaniko la blanka rozo korespondas al la variaĵo latine nomata rosa alba semiplena, kaj la ruĝa rozo (ekzemple) al la aparte intense ruĝa variaĵo rosa gallica.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.