Blanka brasiko

Blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba) estas unu el la plej gravaj brasikoj kaj estas unu el la plej malnovaj brasikospecioj. Ĝia sezono en la norda tera hemisfero estas aparte aŭtuno kaj vintro. El blanka brasiko bone kuireblas supoj, brasikokukoj, brasikaj rulaĵoj kaj salatoj. Ĝi nutroscience karakteriziĝas per granda kvanto de vitamino C (46 mg/100 g) kaj antibiotike efikantaj tiocianatoj.

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka brasiko
Cabbage

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio: B. oleracea
Kultiva grupo

Brassica oleracea grupo Capitata

Aliaj Vikimediaj projektoj

Priskribo

Multaj variaĵoj de blanka brasiko havas kapojn signife pli grandajn ol tiuj de ruĝa brasiko. Variaĵoj maturiĝantaj frue en la brasika sezono kutime vendiĝas kiel freŝa legomo. Pli poste maturiĝantaj kaj aparte grandkapaj variaĵoj plejparte en apartaj produktejoj iĝas acida brasiko.

Enhavaĵoj

100 g da blanka brasiko enhavas:
fonto kilokalorioj kiloĵuloj akvo graso kalio kalcio magnezio vitamino C
1 25 104 91 g ? g 208 mg 46 mg 23 mg 45 mg
2 25 103 92,18 g 0,10 g 170 mg 40 mg

12 mg

36,6 mg

fonto 1: Souci.Fachmann.Kraut 1994
fonto 2: USDA National Nutrient Database for Standard Reference (serĉovorto "cabbage, raw", tie ankaŭ habeblas pliaj datumoj

Bildoj

CabbageBG
bulgaria blanka brasiko
Spitskool
pinta variaĵo de blanka brasiko (nederlande Spitskool, germane Spitzkohl)
Collard Leaves
naturaj variaĵoj de brasikaj folioj
Fritzlar Hengstenberg
liverado de blanka brasiko al produktejo de acida brasiko en Fritzlar, centra Germanio

Flanka informo

En Britio kaj Usono, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj la vorto "Krauts" - "blankaj brasikoj" - estis malapreza moknomo por la germanoj.

Acida brasiko

Acida brasiko, acidbrasiko aŭ saŭrkraŭto (germane Sauerkraut) estas per laktoacida fermento konservita blanka brasiko. Tiu konserva metodo venas verŝajne el Ĉinio. Acida brasiko estas manĝata kiel aldona nutraĵo ĉe diversaj manĝoj.

Acida brasiko estas riĉa je laktoacido, vitaminoj A, B, C kaj mineralsaloj kaj estas grava C-vitamin-entena brasikaĵo vintre en la kontinenta, varmeta zono.

Arabidopso

La arabidopso (Arabidopsis) estas genro en la familio de la brasikacoj. Ili estas malgrandaj angiospermoj parencaj al la blanka brasiko kaj blanka sinapo. Tiu genro estas de granda intereso ĉar ĝi enhavas sablan arabidopson (Arabidopsis thaliana), unu el la model-organismoj uzataj por studado de plantbiologio kaj la unua planto se temas pri havi ĝian tutan genomon sekvencita. Ŝanĝoj en Arabidopsis thaliana estas facile observataj, igante ĝin tre utilan modelon. La amerika spacagentejo, NASA, planis kreskigi sablan arabidopson sur la luno en 2015 .

Askorbata acido

La Askorbata acido aŭ Vitamino C estas organika kombinaĵo ĉeestanta en naturo kun antioksidaj proprecoj. Ĝi estas blanka solido, sed, en nepuraj humidaj aŭ oksiditaj specimenoj de la atmosferaero ĝi povas aspekti flaveca. Same ĝi estas hidrosolvebla substanco, esenca por la homaj estuloj, antioksida, ofte uzata laŭ la askorbata formo kiu plenumas plurajn funkciojn en la homorganismo.

Ĝi estas vitala por la kresko kaj konservado de la homhistoj. Kvankam ĝi estas facile absorbita de la intestoj, ĝi ne estas enstokebla en la homkorpo, kaj estas ekskreciata per la urino ene de du aŭ kvar horoj post ingestado. Pro tio ke ĝi estas derivita el la glukozo, multaj bestoj, escepte de la homoj, kapablas produkti ilin, sed la homoj necesas ĝin kiel parto de ilia nutrado.

Aliaj vertebruloj, kiuj nekapablas produkti la askorbatan acidon estas la primatoj, kobajoj, teleosteoj, Kiropteroj kaj kelkaj birdoj, kiuj bezonas ĝin kiel dietan mikronutraĵon, iu formo de vitamino. La homa historio estas profunde influita de la Vitamino C - aŭ pli precize, de la ofta kaj ruinegiga manko de ĉi tiu grava nutraĵo.

Barĉo

Barĉo [Barŝĉo, Borŝĉo] (pole barszcz barŝĉ, litove barščiai, ukraine kaj ruse борщ borŝĉ, beloruse боршч borŝĉ, latve borščs, jide באָרשט borŝt, de kie germane Borscht kaj angle borsht) estas varma supo de kelkaj slavaj kaj baltiaj popoloj kaj de iliaj judaj najbaroj. Ĝi estas konsiderata nacia plado en diversaj landoj.

Ĝi estas kuirata el ruĝa beto, brasiko, cepo, karoto kaj (aŭ) diversaj specoj de viando (plej ofte el porkaĵo). Tipaj ingrediencoj estas aneto kaj acidkremo. Iuj preferas manĝi barĉon kun speciala ajligita pano — pampuŝko.

Ingrediencoj por 4 porcioj: 2 grandaj betoj; 250g da blanka brasiko aŭ

saŭrkraŭto; 2 terpomoj; 1-2 karotoj; 1 petrosela radiko; 1-2 cepbulboj; 1 manĝkulero

da tomata pasto (tomatpureo) aŭ 2 freŝaj tomatoj; 2 manĝkuleroj da porka graso; 100g da lardo;

1 manĝkulero da sukero; 1 manĝkulero da triprocenta vinagro; salo laŭguste; 1,5

litroj da vianda buljono, verdaj petroselo kaj aneto po 25g; 2 ajleroj; 1

manĝkulero da faruno; 2-3 laŭraj folioj; 100g da acidkremo.

Preparo: en bolantan buljonon metu bone distranĉitan brasikon kune kun terpomoj

kaj kuiru 10-15 minutojn. En alia ujo brezu raspitajn betojn, petroselan radikon,

karotojn kaj cepbulbojn kune kun tomatoj, sukero kaj vinagro dum 20-25 minutoj.

En bovlo pistu ajlerojn kune kun mola graso. Distranĉu lardon kiel kubetoj. 5-7

minutojn ĝis fino de preparo aldonu miksaĵon el faruno kaj buljono, miksaĵon el

ajleroj kaj graso, kubetojn de lardo, laŭrajn foliojn kaj enhavon de la alia ujo.

En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.

La juda (kaj la moderna) varianto anstataŭ porkaĵon uzas kokidaĵon (kokidaĵan buljonon) kaj la grason de ansero aŭ anaso anstataŭ lardon kaj porkan grason.

Branĉohava orobanko

Branĉohava orobanko, nome Orobanche ramosa kaj ankaŭ Phelipanche ramosa, estas planto parazita de herboj. La specia nomo (ramosa, nome branĉohava) indikas la eston de branĉetoj por la infloresko, nome aspekto branĉohava tute male al aliaj specioj de la genro.Orobanche ramosa estas indiĝena en centra kaj sudokcidenta Eŭropo, sed troviĝas ennaturigita ankaŭ en multaj aliaj lokoj; Ĝi estas konsiderata kiel la plej damaĝa minaco por la rikoltoj en kelkaj zonoj. Kelkaj plantoj kiuj povas esti parazitataj de tiu orobanko estas la jenaj: tomato, melongeno, terpomo, blanka brasiko, Solenostemon, kapsiko, sunfloro, celerioj kaj pizoj. En la areoj tre infektitaj ili povas okazigis totalan paerdon de la rikolto.

Brasika rulaĵo

Brasikaj rulaĵoj estas simpla plado el folioj de blanka brasiko ruligitaj ĉirkaŭ viandhaketaĵo aŭ muelita viandaĵo kutime uzata por kolbasoj. La brasikaj rulaĵoj kuiriĝas per bolado en malmulte da buljono.

Por la preparado folioj de blanka brasiko estas mallongtempe metataj en bolantan akvon, pluraj folioj estas metitaj unu super la alian, tiu tavolo estas ruligita ĉirkaŭ forte spicitan viandomason de viandhaketaĵo aŭ muelita viandaĵo kun lardo, ceperoj, salo, pipro kaj laŭguste iom da majorano, la tuto estas fiksigita per fadeno aŭ per ligna bastoneto. En mmalmulte da buljono la rulaĵoj en meza temperaturo estas boligitaj, ĝis la saŭco estas aroma kaj videble malplilikviĝis. Laŭ iuj receptoj la vianda farĉo ankaŭ povas enhavi rizon kaj la saŭco tomatopaston aŭ lardon. Ofte oni servas terpomaĵon kun la rulaĵoj, aŭ senŝeligitajn terpomojn boligitajn en salakvo aŭ terpomkaĉon. En tiu formo la plado estas tipa por la mezeŭropa kaj orienteŭropaj kuirartoj aparte de Germanio kaj Pollando.

En la balkana duoninsulo kaj en Turkio brasikaj rulaĵoj estas farataj el acide marinitaj folioj de blanka brasiko, krispa brasiko aŭ vinfolioj kaj tie nomatas sarma (turke "rulaĵo").

En Germanio la plado nomatas "Kohlrouladen" (en Aŭstrio "Krautrouladen"), en Hungario "töltött káposzta", en Finnlando "kaalikääryle", en Pollando "gołąbki", en Ĉeĥio "holubky", en Litovio "balandėliai" kaj en Rusio "голубцы" (golubci) - La slavaj vortformoj kiel la litova havas la signifon "kolombetoj". La orienteŭropa variaĵo kutime ne boliĝas en buljono, sed en tomatosaŭca akvo.

Brasiko

Brasiko (Brassica el kruciferacoj) estas genro de unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj, kun floroj ĝenerale flav-petalaj, kun preskaŭ cilindra ovario apenaŭ pli dika ol la mallonga stiluso, kaj kun longaj, bekohavaj silikvoj enhavantaj rondajn semojn po pluraj; ĉirkaŭ 35 specioj en Eŭropo, Azio kaj la Mediteranea regiono, kelkaj kultivataj kiel legomoj aŭ por oleo .

Cepelinoj

Cepelinai (litove por „zepelinoj“, singularo cepelinas) aŭ Didžkukuliai („grandaj knedlikoj“) estas terpomaj knedlikoj de la litova kuirarto, farĉitaj per viandhaketaĵo aŭ per kazeo. En Litovio ili apartenas al la nacie tipaj pladoj. Tradicie ili manĝiĝas je festotagoj kaj dum la sezono de la terpomrikolto, sed krome ĉiusezone ili haveblas en multaj restoracioj kaj ankaŭ stratorande en apartaj "zepelinaj" rapidmanĝejoj.

Folia legomo

Foliaj legomoj, ankaŭ nomataj "verdaj legomoj" estas plantaj folioj manĝataj kiel legomoj, foje akompanataj de delikataj petioloj kaj burĝonoj. Kvankam ili venas de larĝa vario de plantoj, la plej multaj foliaj legomoj tre similas laŭ nutraj detaloj kaj preparmanieroj por manĝado.

Konatas preskaŭ mil specioj de foliaj legomoj. La plej multaj venas de mallongvivaj herbaj plantoj kiel laktuko aŭ spinaco. Lignaj plantoj kies folioj manĝeblas estas inter alie specioj de baobabo, aralio, moringo kaj moruso.

La folioj de multaj specioj de furaĝo ankaŭ estas home manĝeblaj, sed kutime nur manĝatas en kondiĉoj de granda malsato. Tiuj plantoj ofte pli facile kreskas kaj disvastiĝas ol tradiciaj foliaj legomoj, sed la uzado de ilia nutra valoro pli malfacilas unuavide pro granda kvanto de plantaj fibroj.

Indolo-karbinolo

Indolo-3-karbinolo aŭ I3C estas natura fitokemiaĵo de la familio de la kruciferacoj, tiaj kiaj brasiko, brokolo, blanka brasiko, florbrasiko, blanka aŭ flaveca solidaĵo kiu estas konsiderata kiel anti-karcinomogena agento. Indolo-karbinolo inhibas sennombrajn hepato-karcinomagentojn en eksperimentaj bestoj.

I3C metaboliĝas al sennombraj produktoj inklude de la psikedela drogo konata kiel 3,3-duindolila metano. Kaj indolo-karbinolo kaj 3,3-duindolila metano estas kredataj posedi biologiajn efikojn. Do I3C estas natura kemio-preventa kombinaĵo.

Ĝi posedas plurajn antikancerajn kaj antitumorajn proprecojn per subpremado de certaj kancerĉeloj, inklude de brustokancero, prostata kancero, endometria kancero, kancero en la dika intesto kaj leŭkemiaj ĉeloj.

Kebabo

Kebabo - el la turka lingvo döner kebap, „turniĝanta rostita viando" (detalojn vidu sube) - estas unu el la plej konataj manĝaĵoj el la turka kuirarto. La plado konsistas el marinitaj kaj spicitaj grandaj plataj tavoloj da viando, kiuj estas fiksitaj je vertikala kaj turniĝanta rostila stango kaj per flankaj fortaj hejtiloj estas rostitaj. Iom post iom la eksteraj, bruniĝintaj eroj estas fortranĉitaj per granda tranĉilo.

Origine por kebabo nur uziĝis ŝafa aŭ ŝafida viando, sed dum la 20-a jarcento, kiam la plado konatiĝis ekster Turkio, aparte en la eŭropaj landoj plejparte uziĝis bova aŭ bovida viando, kaj ekde la bovoviandaj krizoj de la 1990-aj jaroj pli kaj pli ankaŭ meleagra kaj koka viando.

La finrostita kaj tranĉita viando serviĝas sur telero kun rizo kaj salato, aŭ kiel rapida manĝaĝo en tranĉita helfaruna pano kun nomo pide (turke) aŭ pita (greke respektive arabe) - en moderna variaĵo nomita dürüm döner kebap („rulita kebabo“) ankaŭ enpakita en aparte maldika gistopasta pano (nomata yufka). En Germanio, kien post la Dua Mondmilito migris milionoj da turkoj pro favoraj laborlokoj kaj kun ili en la lando diskonatiĝis la turka kuirarto, kebabo en pide-pano ekde la 1970-aj jaroj iĝis la plej ofte vendata rapida manĝaĵo, pli populara ol la usonaj hamburgeroj.

Konusforma brasiko

Konusforma brasiko nomiĝas grupo de kulturvarioj de blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba). Ĉar ĝi ofte estas rikoltebla jam dum somero ĝi povas esti konsiderata la somera formo de tiu legoma brasiko kun fajna, flavece ĝis bluece verdaj grandaj folioj kaj konusa kaj maldensa formo de la kapo. Ĝia gusto estas pli fajna ol tiu de la ordinara, aŭtuna blanka brasiko. Kiam antaŭ jaroj la plej fruaj brasikaj kultivaroj jam povis esti rikoltataj en printempo aŭ frua somero ĝi nomiĝis „somerbrasiko“. Ĉar ĝi tre ofte estis kultivata en la fekunda ebeno „Filder“ apud Stutgarto en suda Germanujo la brasiko ankaŭ estas nomata „Filder-brasiko“ (ekzemple en la hispana: „col de Filder“ aŭ „ berza de Filder“. La kompleta latina nomo de konusforma brasiko esta Brassica oleracea var. capitata for. alba subv. conica.

Latva kuirarto

La latva kuirarto tipe konsistas el agrikulturaj produktaĵoj kun viandaĵoj en plejparto de la pladoj. Ĉar Latvio situas borde de la Balta Maro, ankaŭ fiŝaj pladoj ofte serviĝas.

La latva kuirarto influiĝis pere de la najbaraj landoj. La kutimaj enhavaĵoj de tipaj latvaj pladoj troveblas loke, kiel terpomoj, tritiko, sekalo, blanka brasiko, cepoj, ovoj kaj porkaĵo. Kutime la latvaj manĝaĵoj estas relative grasaj, kaj uzas spicojn en kompare modesta kvanto. Tipa ekzemplo estas boligitaj grizaj pizoj kun pecoj da fumaĵita ŝinko.

Laktoproduktoj havas firman lokon en la loka kuirarto. Tradicia latva fromaĝo estas Ķimeņu siers (karvia fromaĝo); ĝi tradicie serviĝas dum la celebro de la somermeza Jāņi-festo la 23-an kaj 24-an de junio. Aliaj tipaj pladoj estas barĉo (varma supo el ruĝa beto, malvarma barĉo (latve Aukstā zupa) same el ruĝa beto, sed kun alia recepto, kaj acida brasiko. Ekzistas ankaŭ latva versio de la sveda bufeda pladaro smorgasbord, kiu latve nomatas Aukstais galds. Plua tipa plado estas viandofarĉitaj panrulaĵoj, nomataj pīrāgi, kiuj ekzistas en larĝa vario, kaj krome inter la latvaj specialaĵoj inter alie menciindas vinagre marinitaj fungoj.

Pro la multjarcenta proksima kunvivado, la latvoj dividas multajn tipajn pladojn kaj trinkaĵojn kun la litovoj, poloj, baltiaj germanlingvanoj kaj aŝkenazaj judoj.

Popularaj trinkaĵoj estas biero, vodko, kaj "balzama" likvoro.

Legoma brasiko

Legoma brasiko (Brassica oleracea) estas grava legomo kaj unu el la plej multeformajspecioj de la genro brasiko.

Listo de legomoj

La listo de legomoj entenas la plej oftajn legomspecojn por la homa nutrado.

Pliaj informojn pri la nocio legomo vidu tie.

Metanotiolo

Metanotiolo aŭ H3CSH, ankaŭ konata kiel metilmerkaptano estas organosulfura komponaĵo, konsistanta je unu grupo tiolo (-SH) ligita al unu grupo metilo (-CH3), senkolora gaso kun odoro je putra blanka brasiko, trovata en la sango kaj cerbo de homoj kaj bestoj, samkiel en plantaj histoj. Ĝi same nature okazas en bestaj fekaĵoj kaj en kelkaj nutraĵoj tiaj kiaj fromaĝoj kaj nuksoj. Ĝi estas la ĉefa komponaĵo respondeca pri la malbona buŝ- kaj furz- odoroj. Metanotiolo estas brulema substanco klasita kiel tiolo kaj kelkfoje ĝi estas mallongigita kiel MeSH.

Oksalata acido

Oksalata acido estas organika komponaĵo kies molekula formulo estas H2C2O4. Ĝi estas solida senkolora kristalo formante akvan senkoloran solvaĵon. Ĝi estas klasifikita kiel dukarboksilata acido. Rilate al acida forto ĝi estas pli forta ol la acetata acido. Oksalata acido estas reduktanta agento kaj ties konjuga bazo, konata kiel oksalata jono (C2O42−), estas kelata agento. Kutime, la oksalata acido nature troveblas en ties duhidratohava formo, H2C2O4.2 H2O. Troa konsumado de oksalata acido aŭ longedaŭra haŭtokontakto esteblas danĝera.

Orobanko

Orobanko (latine Orobanche) estas genro de florplantoj el la familio Orobankacoj. Ĝi entenas proksimume 150 speciojn el la mezvarmaj kaj ankaŭ varmaj regionoj de la norda hemisfero.

Orobankoj estas senklorofilaj plantoj; multaj specioj havas apartan gastiganton (specion, genron, familion), kies radikojn ĝi parazitas. Iuj specioj povas ataki pli diversajn florplantojn. Kelkaj orobankoj estas plagoj por kultivado.

La skvamecaj folioj kreskas nepare laŭlonge de plejofte nedisbranĉiĝanta tigo; tiu ĉi finiĝas per spiko de dulipaj floroj (tre malofte per unusola floro). La kapsuloj enhavas tre multajn etajn, longvivajn semojn. Insektoj, interalie formikoj, ludas gravan rolon en ilia dissemiĝo.

La nomo orobanko venas de la greka ὄροβος, orobos (legomo) kaj de ἄγχω, agĥô (strangoli).

Ĉar ili ne havas klorofilon, ili estas tute dependaj el aliaj plantoj, tio estas, ili estas parazitoj. La plantaĵoj kunigas siajn radikojn al tiuj de la gastigantaj plantoj plej proksimaj por havigi akvon kaj nutraĵojn.

Kelkaj specioj parazitas nur unu plantospecion, ekzemple Orobanche hederae, kiu parazitas la hederon (Hedera helix); tiu specioj ofte nomiĝas laŭ la planto parazitata. Aliaj povas paraziti kelkajn genrojn, kiel Orobanche minor, kiuj parazitas trifoliojn (Trifolium) kaj aliajn legumplantojn.

Orobanche ramosa estas indiĝena en centra kaj sudokcidenta Eŭropo, sed troviĝas ennaturigita ankaŭ en multaj aliaj lokoj; Ĝi estas konsiderata kiel la plej damaĝa minaco por la rikoltoj en kelkaj zonoj. Kelkaj plantoj kiuj povas esti parazitataj de tiu orobanko estas la jenaj: tomato, melongeno, terpomo, blanka brasiko, Solenostemon, kapsiko, sunfloro, celerioj kaj pizoj. En la areoj tre infektitaj ili povas okazigis totalan paerdon de la rikolto.

Vintrolegomo

vintrolegomo estas legomspecoj, kiuj estas manĝataj precipe en vintro. Aŭ la legomo estas rikoltata en vintro aŭ stokebla tra la vintro.

Jenaj specoj apartenas al la vintrolegomo: multaj specioj el la brasikacoj, antaŭ ĉio la legombrasikoj, ekzemple blanka brasiko, ruĝa brasiko, florbrasiko, brusela brasiko, krispa brasiko kaj tigobrasiko. Ankaŭ radikpetroselo kaj pastinako, skorzonero, poreo, tigobrasiko, diversaj vintraj kukurboj, brusela cikorio kaj terpiro estas rigardataj vintra legomo..

La signifo de la vintra legomo por la nutrado malgraviĝis pro intensivigita agrikulturo kaj la internacia komerco kun multaj legomspecoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.