Biblia kritiko

Biblia kritiko estas metoda studado pri la Biblio cele klarigi la biblian tekston, rilate al ĝia origino, evoluo, signifo, organizo, ktp. Ĝi estas akademia studo, kiu uzas akademiaj disciplinojn kaj sciencojn por interpreti la Biblion, malsame al tradicia interpretado, nomata Hermeneŭtiko, kiu estas branĉo de Teologio, dum Biblia kritiko estas branĉo de Filologio.

Precipe, Biblia kritiko kaj Hermeneŭtiko ne estas kontraŭaj, multaj eklezioj havas institutojn por Biblia kritiko kaj multaj religiuloj estas Bibliaj kritikantoj. Ili estas nur malsamaj vidpunktoj, dum Hermeneŭtiko celas klarigi religiajn signifojn de la Biblio, ĉar ĝi nepre agnoskas la Biblion kiel Dia vorto, Biblia kritiko rigardas la Biblion kiel teksto kaj objekto. Sed, kompreneble, ateistoj kaj nekredantoj, kiuj precipe neas dian devenon de Biblio, ne povas sin dediĉi al Hermeneŭtiko, sed nur al Biblia kritiko, sekve, kelkajfundamentalistoj ne bone rigardas Biblian kritikon.

Oni dividas la Biblian kritikon en "alta" kaj "malalta" kritiko. Alta Biblia kritiko studas la originojn, devenojn kaj historion de la Biblia teksto, kaj malalta Biblia kritiko celas nur stabli "korektan" tekston de la Biblio, la plej proksime eble al la originaloj. Ekzemple, alta Biblia kritiko studas babilonajn legendojn por kompreni la deveno de Biblia rakonto pri diluvo aŭ pri Edeno, dum malalta Biblia kritiko nur komparas la tekstoj pri tiuj rakontoj por identifiki kaj korektis kopiajn erarojn.

Tipoj de Biblia ekzegezo

En la du ĝenerale fundamentaj sencoj: tiu laŭlitera kaj tiu figura-metafora aŭ iomete kaŝita (fakte “figura” devenas el retorikaj figuroj. Tiu laŭlitera estas tiu kiu legiĝas eksterlinie) emerĝas tiuj kvar:

  1. laŭlitera ekzegezo. Temas pri unua kaj precipa kaj fundamenta ekzegezo, sen kiu al aliaj fariĝas laŭvole kaj ne laŭenhave.
  2. alegoria
  3. anagogia
  4. morala.

La signifon de unuopa oni komprenu el tiu ekzemplo: Kiam oni legas la fabelon de la lupo kaj safido oni komprenas klare la laŭleteran rakonton; la morala signifo konsiderigas ke necesas militi por la malpli forta kaj protekti la agresiton; la alegoria identigas la lupon kun la krueluloj kaj perfortuloj; la anagogia sugestas ke la rakonto prezentas okazon por reaserti ke violento kaj rompo estos juĝataj kaj punataj de Dio.

Kelkaj problemoj de Biblia kritiko

Kleruloj scias ke en la Biblio estas sciencaj malveraĵoj (ekz. leporo estas kalkulita inter la remaĉuloj: Readmono 14, 7), memkontraŭdiroj (ekz. la inundego, aŭ diluvo, daŭris unu jaron laŭ unu aserto, du-tri monatojn laŭ alia: Genezo 8). Oni citis librojn kiuj perdiĝis, kiel la "Libro de la Justulo" ofte citita en la libroj de Samuel kaj "La libro de Reĝoj de Israel" citita ofte en la libro de Reĝoj, aŭ la "Epistolo al Laodiceanoj" kaj la "Libro de Enoch" cititiaj en Nova Testamento, alie neniu el la kanonaj libroj nun konataj estis citita de alia, ekcepte la Evangelio laŭ Luko citita en Agoj de la apostoloj.

Skoloj

Tiuj problemoj, kaj centoj da aliaj, kaŭzis kaj kaŭzas multajn kverelojn, ĉefe ĉar estas en Biblia kritiko tri skoloj, la fundamentalisma, la raciisma kaj la mezvoja.

Fundamentisma skolo

La fundamentisma skolo, agnoskas ke Biblio estas tute sendifekta Dia vorto. Al ili ununura fundamento de la kredo estas la Biblio laŭvorte interpretita. Dio uzis homojn por skribi la Biblian tekston, same kiel aferisto skribigas leteron per sekretariino, laŭ ŝatata imago de Atestantoj de Jehovo. Al ili ĉio, kion la Biblio diras, estas vera. Eĉ kiam temas pri sciencaj aferoj, ĝi estas mirinde preciza. Malprecizecoj kaj memkontraŭdiroj estas, do, simple misinterpretado de homoj. Tiu skolo agnoskas nur la malaltan Biblian kritikon, aŭ kontribuojn, kiuj konfirmas la Biblian tekston "klarigante" la homajn erarojn.

Raciisma skolo

La raciisma skolo deiras el la konstato, ke en la Biblio estas tro da sciencaj eraroj. Ekz., anstataŭ kronologion pri la formiĝo de la tera krusto, aŭ pri la stabiliĝo de la firmamento, aŭ pri la iompostioma evoluo de la vivo, anstataŭ la precizajn manierojn de estiĝo de la homa organismo, la Biblio prezentas nur priskribojn riĉajn je metaforoj kaj poezieco, en kiuj reeĥas la popolaj konceptoj, tute nesciencaj, de la antikva Oriento. La sama seniluziiĝo trafos tiun, kiu serĉos kronologian kaj historian precizecon en la eventoj antaŭ la epoko de reĝo Davido. La ofteco de la nombro 40 aŭ ties multobloj suspektigas, ke temas pri nombro ne efektiva, sed simbola. ktp. Al tiu skolo, Biblio estas nur aro de homaj tekstoj, frukto de tradicioj, de subjektivaj interpretoj fare de ties diversaj aŭtoroj.

Mezvoja skolo

Mezvoja skolo estas la plej disvastiga nuntempe. Al ĝi Biblio estas parolo kaj homa kaj Dia. Ĝenerale tiu estas vidpunkto de ĉefaj eklezioj.

Unuflanke, la Biblio havas tute homecajn karakterizojn: konstateblas en ĝi lingvoj, stiloj, literaturaj ĝenroj (historioj, legendoj, fabloj, paraboloj, poemoj, kantoj, paradoksoj, enigmoj, genealogioj, leĝoj, proverboj ktp ktp), laŭ la kutimoj, pensomanieroj, popolsciencaj konceptoj de la diversaj tempoj, lokoj kaj aŭtoroj.

Aliflanke, la religiaj mesaĝoj de la Biblio estus inspiritaj de Dio. «Por la kompono de la Sanktaj Libroj - deklaris la Dua Vatikana Koncilio - Dio elektis kaj uzis homojn kun ties ecoj kaj kapabloj, por ke per Lia agado en ili kaj tra ili, ili verku, kiel veraj aŭtoroj, ĉiujn kaj nur tiujn aferojn, kiujn Li volis ke estus skribitaj. Ĉar do ĉion, kion la inspiritaj aŭtoroj (aŭ hagiografoj) asertas, oni devas taksi asertita de la Sankta Spirito, konsekvence oni devas taksi ke la libroj de la Biblio instruas certe, fidele kaj senerare la veron, kiun Dio volis liverita en la Sanktaj Skriboj, por nia savo».

Tiu vidpunkto, kiu metodologie similas al raciisma skolo, permesas ke Biblia kritiko kunvivos kun Hermeneŭtiko, tamen ĝi metas limojn al alta kritiko.

Tiu skolo oni difnas ankaŭ "kanona" ĉar ĝi metas al atenton precipe sur la servo kiun la teksto pretigis al la origina komunumo kaj al la sinsekvaj generacioj: ĝi plej estimas la Lectio Divinan, nome la interpreta maniero "spirita aŭ alegoria" de la Patroj, sen tamen ne profiti de la alportoj de aliaj skoloj (Enrico Dal Covolo, Il Vangelo e i Padri. Per un'esegesi teologica.

7-a de januaro

La 7-a de januaro estas la 7-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 358 tagoj restas (359 en superjaroj).

Alogoj

Alogoj (greke ἄλογοι, el la greka seniga alfo kaj logos = vorto) estas kiuj negas la vorton aŭ la Verbon: estis religia movado prosperanta en Turkio ĉe la fino de la 2-a jarcento, kiu estis taksata, ĉe kristanaj tiamaj ortodoksaj verkistoj, hereza. Ĝi floris en Malgrand-Azio.

Baruĥ Spinozo

Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis la 24-an de novembro 1632 en Amsterdamo, mortis la 21-an de februaro 1677 en Hago) estis nederlanda filozofo de sefardaj kulturaj radikoj. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.

Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- do virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol tiu de Hobbes.

Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis kaj judan penson kaj modernan filozofion,

precipe tiun de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj li estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la

senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamon (sed restis en Nederlando, kie li ĝuis grandan liberecon de penso) kaj li ŝanĝis sian personan nomon de la juda Baruĥ (ברוך) al

la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estas panteista, vidante Dion en ĉio ("Dio aŭ la Naturo", latine Deus sive natura), kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte. La sekvantoj de lia filozofio estas konsiderata kiel movado nome Spinozismo.

Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de la 18a-jarcenta klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko.

Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, poluristo de lensoj, vivante simple kaj malriĉe, dediĉante sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li rifuzis postenon kiel profesoro en la universitato de Hajdelbergo tiel, ke li povus resti intelekte

sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano verŝajne pro polvo de poluritaj lensoj.

Li interalie influis Sigmund Freud, Albert Einstein kaj nuntempe André Comte-Sponville.

Biblio

Laŭ la judismo kaj la kristanismo la Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio. Laŭ la nuna scienca scio, raciismo aŭ liberpensuloj, Biblio estas aro de homaj tekstoj, frukto de tradicioj, de subjektivaj interpretoj fare de ties diversaj aŭtoroj, kun granda influo en la homara historio kaj literaturo.

Ĝi estis verkita inter la dekkvina jarcento a.K. ĝis la dua jarcento p.K. en la hebrea, la aramea kaj la

greka, en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la Koranon, laŭ islamismo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.

Dia Koncilio

Dia Koncilio aŭ Dia Asembleo estas ofte citata en la politeistaj religioj kaj foje, iamaniere, ankaŭ en la Biblio.

Dictionnaire philosophique

La Dictionnaire philosophique (Filozofia vortaro) estas literatura verko de Francois-Marie Arouet surnomita Voltaire, kiun ĝin publikigis anonime kaj franclingve en 1764.

La verko estis, sekve, eldonita de la sama aŭtoro kun la aldono de iuj partoj. Nur en la sinsekvaj eldonoj la aŭtoro forlasis anonimecon.

Ekzegeza skolo de Madrido

La Ekzegeza skolo de Madrido estas hispana grupo de biblia kritiko kies studa esploro baziĝas sur la hipotezo laŭ kiu la origina redakto de la Evangelioj ne estus tiu en la greka lingvo konserviĝinta ĝis niaj tagoj, sed iu antaŭa kaj origina en aramea lingvo, kiu estis la lingvo parolata en la palestina areo epoke de Jesuo. Tiu skolo engaĝiĝas solvi ambiguecaĵojn kaj kontraŭdirojn ĉeestajn en la tekstoj de la evangelia greko provante ilin ekspliki kiel enkondukitajn en la tradukoj el la aramea.

Iuj elstaruloj de tiu skolo estas Mariano Herranz Marco, César Franco, José Miguel García kaj Julián Carrón.

Elohimista dokumento

Elohimista dokumento aŭ Elohimisto (E) estas unu el la supozitaj hipotezoj dokumentaj, nome kvar fontoj (JEDP) de la kvin libroj de la Pentateŭko. Tiuj estus redaktitaj en ilia aktuala formo en la periodo de 8-a kaj 6-a jarcentoj a.K., profitante de iuj antaŭaj tradicioj. La aliaj tri dokumentaj fontoj estas: Sacerdota, Readmona kaj Javeista.

Ekde la komenco de la 19-a jarcento, la moderna biblia kritiko notis specifajn temojn kaj terminologiojn ĉe iuj bibliaj tekstaj pasaĵoj. Oni difinis tiun hipotezon dokumenta hipotezo.

Ekzemple, tuta serio da pasaĵoj nomas Dion Elohim (hebrelitere אֱלהִים), kaj ŝajnas interesiĝi precipe pri eventoj okazintaj en la hebrea regno de Nordo, ankoraŭ nomata “Regno de Samario”. Aliaj pasaĵoj supozigas ke ili devenas de fonto nun indikanta per dokumento javeista nomanta Dion Javeo = Yahvé kaj ŝajnas interesita pli pri la aferoj de la regno de Sudo, nome Regno de Judujo. Ankoraŭ ĝi uzas Monto Ĥoreb anstataŭ Monto Sinajo (la monto sur kiu Moseo ricevis la Dekalogon. Spuroj de tiu fonto esploristoj indikas en la rakonto de la ofero de Isaako. Kiel Javeisto igas Dion antropomorfe protagonisto (vidu: Dio promenanta el la Edena ĝardeno), dum Elohimisto igas protagonistoj la anĝelojn (vidu: Stuparo de Jakobo: la anĝeloj iras/reras dum Dio supre de la ŝtuparo.

Do, oni supozis ke la Pentateŭko estis kompilita kunfandante tradiciajn fontojn, hodiaŭ malperintajn, iujn nordajn aliajn sudajn. La javeistaj kaj la elohimistaj estas konverĝantaj, sed kun malgrandaj malsamaĵoj. Ekzemple, laŭ elohimisto la bopatro de Moseo estas nomata Jetro dum laŭ javeisto la nomo fariĝas Reel.

Tiuj fontoj estas intime kunfanditaj tiel ke povas okazi ke pasaĵo juĝata elĥista estas tuj sekvata de pasaĵo konsiderata javeista. Informendas tamen ke iuj subtenantoj de la ekzisto de tiu elohimista dokumantaro nun emas ĝin identigis kun tiu readmona kaj sacerdota. Ĉar la termino Elohim estas plurala [“la dioj”), iuj esploristoj pinias ke vorto estas restaĵo de epoko en kiu la antikvuloj de israelidoj estis ankora politeistaj.

Esploro pri la historia Jesuo

La Esploro pri la historia Jesuo (angle: Quest for the historical Jesus) estas la provo uzadi la historian metodon, anstataŭ tiujn religiajn, por rekonstrui dokumentitan biografion pri Jesuo. La esploro, tiel kiel ĝin difinis Albert Schweitzer, komenciĝis en 18-a jarcento iniciate de Hermann Samuel Reimarus, plidaŭris en la 19-a kaj en la 20-a kun alternaj fazoj.

Tiu esploro enkondukis al la malkovro pri iu Jesuo unue hebrea kaj palestina de la 1-a jarcento, sekve pri Jesuo karisma kaj opiniata dia mesaĝisto. Fakte, laŭ diversaj esploristoj, tiu esploro estas ĉiam en fazo... esploranta spite ke, fakte, esplorista fluo, kvankam minoritata, neis al Jesuo la historian ekziston, lin taksante mito historiigita de la unuaj kristanoj. Dume la kutimaj akiroj alternas ĉe la oponaj ekstremoj:

Ĉe unu ekstremo Jesuo estas farata morala reformisto kiu provis, nesukcesante, reformi kaj plibonigi la socion de sia epoko, neniam tamen utiligante politikajn aŭ revoluciajn metodojn.

Ĉe la alia ekstremo, aliaj esploristoj vidas Jesuon entuziasma profeto apokalipse anoncanta la estontan kaj plibonigitan mondon. La kristana tradicio lokigas Jesuon en ekvilibro inter tiuj pozicioj, agnoskante en la agado de Jesuo la jam de la komenciĝo de la Regno kaj en la sama tempo la ne jam de la estonta aktualigo de la Regno danke al lia resurekto.

Tiu esploro, pli viva ol antaŭe, estas antaŭenigita de esploristoj kiel, ekzemple, la membroj de la Jesus Seminar aŭ la Association pour l’Etude de la Littérature Apocryphe Chrétienne (AELAC), kaj en centoj da bibliaj skoloj de la kristana mondo, aparte katolika.

Fundamentismo

Per la termino fundamentismo oni intencas ĝenerale ĉiun laŭliteran dogmeman interpretadon (aŭ samsencan, ekstere de la religia sfero), kiu deklaras relativajn preceptojn fundamentoj (laŭtipe de la religio kaj ne nur) rifuzante ĉiun ideologion kontrastantan kun ili. Foje tiu tendenco asociiĝas kun la provo neracie devigi aliajn tiel pensi kaj tiel agi. Nuntempe la termino ŝprucigas negativajn sentojn kaj reagojn.

Hermeneŭtiko

Hermeneŭtiko en filozofio estas la metodologio de la interpretado. La vorto devenas el la greka vorto ἑρμηνευτική (τέχνη), latin-alfabete: hermeneutikè (téchne), tradukebla kiel la arto de la interpretado, tradukado, klarigo kaj ekspliko. Ĝi naskiĝis en la religia medio kun la celo kompreni kaj ekspliki la ĝustan interpreton pri la sanktaj tekstoj.

Pli poste, la termino ricevis pli larĝan spektron celantan doni signifon al ĉio, kio estas malfacile komprenebla. Pro tiu senco ĝi povis esti konsiderata kiel ĝenerala teorio pri la interpretaj reguloj.

Hodiaŭ oni parolas pri jura hermeneŭtiko kaj pri arta hermeneŭtiko, kio estas la metodologio de la interpretado respektive pri la juraj normoj kaj pri la artaj verkoj.

Tamen, la tasko de la hermeneŭtiko ne finiĝas en la legado kaj starigo de la interpreta metodo, sed inkluzivas ankaŭ pri la dialogoj inter la religioj (laŭ, ekzemple, Hans-Georg Gadamer) kaj tiuj de la politika pensado (laŭ Jürgen Habermas), kiuj ankoraŭ procedas per tio, kio estas nomata Hermeneŭtika cirklo.

Vere surpriza (pro ĝiaj originoj), la hermeneŭtiko influis iujn studulojn pri artefarita inteligenteco, kiuj taksis netaŭga la per-scian aliron aŭ pri la Ellaborado de la informoj por penetri la homan penson.

Historio de la teksto

Historio de la teksto aŭ ankaŭ teksta kritiko, en filologio estas la kritiko pri la teksto kies celo estas alproksimigi tekston plej eble al sia originan formon, nome al tiu de la aŭtoro. La historio de la teksto koncernas ĉiun tekston, ekde tiu literatura al muzika. Tiu kritiko bezonas aliajn sciencajn kampojn, inter kiu la historion, literaturon kaj filozofion subkuŝantajn en la teksto mem. Kaze de literatura teksto, celo de la historio de la teksto estas malkovri la eldonon de la teksto, laŭeble kritikan eldonon.

Jesuo kaj la virino adulta

Jesuo kaj la virino adulta (populare dirita ankaŭ “epizodo de Jesuo kaj la adultulino" aŭ ankaŭ "parbolo de la adultulino") estas pasaĵo de la Evangelio laŭ Johano (8,1-11), en kiu virino, kaptita en adulto, estas enkondukita, de fariseoj kaj skribistoj, antaŭ Jesuo por scii lian opinion pri la mortokondamno per ŝtonigo laŭ la mosea tradicio. Temas pri la epizodo el kiu originis la onidiro: “kiu estas senpeka unua ĵetu la ŝtonon”.

Tiu teksta peco ne aperas en la manuskriptoj ple antikvaj kaj fidindaj de la Evangelio laŭ Johano kaj tio puŝis la preskaŭ tutan modernan kritikon ĝin ne rekoni kiel originan eron de tiu Evangelio. La rakonto pri la adultolino, fakte, ne prezentas karakterizojn de la Johana stilo kaj rompige malkongruas kun la paroladoj de Jesuo diritaj dum la cirkonstanca Sukoto (festo de la kabanoj). La stilo kaj molkoreco el ĝi ŝprucantaj proksimigus al Luko (en iujn gravajn kodeksojn tiu perikopo estas enŝovita, fakte, tuj post Luko 21,28, kvankam tiu lokigo ne ŝajnas la ĝusta (Becker). Giuseppe Segalla, ekzemple, asertas ke “pri la historieco estas ĝenerale pozitiva ĉar la epizodo perfekte kongruas kun la pardono de Jesuo kiel aperas el la Evangelioj sinoptikaj: fakte tiu rakonto havas la karakterojn de la sinoptika tradicio”.

Jen la teksto kiu kutime aperas en Johano el 7,53 ĝis 8,11:

"7,53 [Kaj ĉiu iris al sia domo;

8,1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.]

Kodo de Sankteco

Inspira fonto (29/10!2013): [1]

Kodo de sankteco estas termino uzata ĉe spertuloj pri Biblia kritiko por referenci al la biblia libro de Levidoj 17-26, kaj estas tiel difinita pro la ofteco de la ripetado de la vorto Sankta, kies signifo havas nenion specialan rilate kion judoj kaj kristanoj legas en aliaj eroj de la libro “Levidoj”.

Studuloj pri la Biblio donis tiun nomon al tiu levida ĉapitraro pro la insista invito-ordono esti sanktaj kiel sankta estas Dio kiu sanktigas.

Spertuloj de la teorio pri Hipotezo dokumenta, tamen, konsideras tiun biblian eron distingita ĉar ĝia stilo estas rimarkeble malsama ol tiu de la libra cetero: la multaj leĝoj de tiu “kodo” formas kompaktan sintezitan unikaĵon. Laŭ multaj adherantoj al hipotezo dokumenta, tiu kodo de sankteco pensigas al antaŭa teksto kiu estus modifita kaj adaptita kaj fine enirigita, iniciate de la sacerdota kasto, en Levidojn kaj en la Toraon ĝenerale. Tamen, aliaj samopiniantoj pri tiu kodo, kiel Israel Knohl, opinias ke ĝi estis ellaborita kaj enirigita plimalfrue, eble poste kaj senpendende de la Dokumento sacerdota.

Ĉiukaze, tiu ero de sacerdota fonto, ofte mallongigita ankaŭ per "H". dateblas ĉe la 7-a jarcento a.K. kiam la pastraro ĝin ellaboris en la templo de Jerusalemo.

La kodo de sankteco uzas sian proprajn elektajn vortojn, ripetante frazojn kiel “Mi, la Sinjoro, estas sankta”, “Mi estas la Sinjoro", kaj “Mi, la Sinjoro, kiu sanktigas...” nekutime plurfoje. Krome, Levidoj 17 komencas per: “Tio estas kio la Sinjoro ordonis, dirante...”, kaj Levidoj 26 intense similas al jura kodo, kvankam tuj poste estas aldonataj aliaj leĝoj.

Modernismo teologia

Modernismo teologia estis vasta kaj multfaceta pensfluo, precipe en Katolikismo. disvolviĝinta inter la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a celanta repripensi la kristanan mesaĝon sub la lumo de la postuloj de la socio de la komenciĝo de la 19-a jarcento.Inter la temoj de la katolika modernismo emerĝis la esprimo kaj prezentado de la kredoenhavoj, pribiblia ekzegezo, kristana filozofio, la studoj pri la la historio de Kristanismo kaj de la Kristana Eklezio kaj la religia sperto.

Moseo

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto. Al li tradicie oni atribuis la aŭtorecon de la Torao. Nomita ankaŭ Moŝe Rabbenu en hebrea (מֹשֶׁה רַבֵּנוּ, trad. "Moseo nia instruisto/Rabeno"), li estas la plej grava profeto en Judismo. Li estas ankaŭ grava profeto kaj por Kristanismo kaj por Islamo, same kiel por nombro de aliaj religioj.

La ekzisto de Moseo same kiel la vereco de la rakonto de la Eliro estas pridisputata inter arkeologoj kaj egiptologoj, kun ekspertoj en la kampo de biblia kritiko citanta logikajn faktajn konfliktojn, novajn arkeologiajn indicojn, historiajn indicojn, kaj rilatajn mitojn pri origino en kanaana kulturo. Aliaj historiistoj asertas ke la biografiaj detaloj kaj egipta fono atribuitaj al Moseo implicas la ekziston de historia politiko kaj religia gvidado kiu estis implikita en la firmiĝo de la hebreaj triboj en Kanaano direkte al la fino de la Bronzepoko.

Laŭ la Eliro, Moseo estis naskita en tempo kiam liaj popoloj, la Infanoj de Israelo, pliiĝis en nombroj kaj la Egipta Faraono estis maltrankviligita ke ili eble aliancos kun la malamikoj de Egiptujo. La hebrea patrino de Moseo, Joĉebed, sekrete kaŝis lin kiam la Faraono ordonis al ĉiuj novnaskitaj hebreaj knaboj esti mortigitaj pro la cirkula profetaĵo inter egiptaj pastroj de mesiana liberiganto inter la hebreaj sklavoj. Tra la fratino reĝino de la Faraono nome Bithia, la infano estis adoptita kiel orfo de Nilo-rivero kaj kreskis kun la egipta reĝa familio. Post mortigado de egipta sklavmajstro, Moseo fuĝis trans Ruĝan Maron al Madiano, kie li renkontis la Dion de Israelo parolantan ĝis li de ene de "brula arbusto".

Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de sklaveco. Moseo diris ke li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco, tiel ke dio permesis Aaron, lia frato, por iĝi lia reprezentanto. Post la Dek Plagoj, Moseo gvidis la Eliron de la Hebreoj for el Egiptujo kaj trans Ruĝa Maro, post kiu ili bazigis sin ĉe Monto Sinajo, kie Moseo ricevis La Dekalogon. Post 40 jaroj de vagado en la dezerto, Moseo mortis ene de vido de la Promesita Tero.

Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tutmozis la 2-a. Konsekvence, la Eliro okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en 1433 a.K. dum la regado de la kruela faraono Amenhotep la 2-a, tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom la Izraelidoj, kiam Li vidis la sangon de ŝafido sur ilia pordo. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute da historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosa regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.

Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ 1220 a.K. dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda.

Pentateŭko de Samarianoj

La judoj samariaj disponas pri propra versio de la Torao-Pentateŭko al kiu aldonas la libro de Josuo: tio nestiĝis ekde la 4-a jarcento a.K. Ili reĵetas, do, Profetojn kaj Ketuvim(Skribojn). Ne temas pri traduko ĉar eĉ la teksto estas hebrelingva, kvankam malsamalfabete verkita, nome en alfabeto tre simila al tiu fenica kaj malsama ol tiu de la laŭnorma skribosistemo hebrea kvadratforma.

La plej antikvaj atestaĵoj pri tiu libraro datas je 12-a jarcento. Aparte alvenis al nia epoko tri antikvaj ekzempleroj, datitaj je 1212: unu nun konservata en Manchester, alia, datita je 1232, nun en Novjorko; la tria kopio, konservata en la samariana sinagogo de Nablus, estas ĉe samarianoj konsiderita verko de Aaron, frato de Moseo kaj redaktita en la 12-a jarcento a.K. Paleografiaj studoj, male, pruvis ke ĝia origino datas je 12-a jarcento p.K.

Plurlingva Biblio

Plurlingva Biblio aŭ Poliglota Biblio (el la la antikvgreka πολύ – pluro - γλώττα – lingvo) estas eldono de la Biblio presita laŭ diversaj lingvoj. Tiuj plurlingvaj bibliaj tekstoj estas unuaj bazoj por la Biblia kritiko.

Radikala kritiko

Radikala kritiko estas branĉo de la filologio, kiu puŝas al la ekstremaj konsekvencoj la aplikadon de la metodo historia-kritika kaj esploras la originon kaj la fontojn de la koncernata teksto: la rezulto estas, praktike, la formiĝo [2] natura, do ekskludanta la dian intervenon, de la Biblio. La radikaka kritiko aplikiĝas al ĉiuj “fontotekstoj” de ĉiu ajn ĝenroj kaj epoko kaj kvalito (Ekzemple, Iliado, Odiseo, Biblio, Daŭdeĝingo atribuata al Laozio, Korano kaj Qumran ktp, sed fakte ĝi naskiĝis kaj pliiĝis ĉirkaŭ la Biblio. En Okcidento tiu speco de kritiko spertis iom rimarkindan gravecon pro ĝiaj teologiaj-politikaj konsekvencoj reflektiĝintaj sur la okcidenta kristanismo kaj okcidenta rilato inter kulturo kaj religio.

Tiu metodo imitas la metodon tieldirita “historia-kritika” kiu jam portis bonajn fruktojn, sed la vorto “radikala” ĝuste pensigas ke tiu metodo puŝas ĝis al la ekstremaj konsekvencoj. Foje la du “metodoj koncepte translimas unu sur la alian”.

La radikala kritiko koncentriĝas aparte sur la fontoj kiuj influis al la naskiĝo de la dokumento kaj celas malkovri la aŭtoron, la datojn kaj la lokon de la kompilado de la koncernata teksto. Ĝi interesiĝas ankaŭ pri la eksteraj fontoj de la dokumento. Foje oni oponas la radikalan kritikon al priteksta kritiko, kiu, male, limiĝas establi la originan version de la teksto aŭ la diversajn interpretajn tekstojn utilajn por la alproksimigo al la originalo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.