Benito Jerónimo Feijoo

La monaĥo Benito Jerónimo Feijoo y Montenegro [fejĥOo] (Orense, 1676 - Oviedo, 1764), estis hispana verkisto kiu posedis aristotelan edukon, kun tute moderna pensmaniero por la epoko. Liaj verkoj atingis nombrajn eldonojn kaj starigis multajn polemikojn, tiom, ke la reĝo Fernando la 6-a, per ago propra de klera despotismo, devis defendi lin nomumante lin honora konsilisto kaj malpermesante atakojn kontraŭ liaj verkoj aŭ persono.

Lia konaro prezentiĝis en multaj eseoj kiujn li grupigis en la ok volumenoj de la Teatro crítico universal (1726-1739) kaj en la kvin de Cartas eruditas y curiosas (1742-1760). Feijoo vidis necesa verki por elpreni Hispanion el malprogreso; tiucele faris verkon kun didaktikan, edukan karakteron, klare katolika, sed kun la intenco ke la novaj empiriaj kaj porraciaj tendencoj enradikiĝu, almenaŭ en la kleraj klasoj. Li ege kritikis superstiĉojn kaj "falsajn" miraklojn.

Feijoo kontribuis al la konsolido de la hispana kiel klera lingvo per defendo de ties uzado kontraŭ tiu de la latina, kiu estis ankoraŭ uzata en diversaj etosoj kiaj ĉefe la universitatoj. Li akceptis ankaŭ la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj, sen rigardo al ties deveno. Lia esea produktqro enhavas kampojn ege diversajn, kiaj ekonomio, politiko, astronomio, matematiko, fiziko, historio, religio, ktp. Lia stilo karakteris pro malfacilo, natureco kaj klareco. Por multaj kritikistoj, la hispana prozo moderniĝis danke al Feijoo.[1]

Benito Jerónimo Feijoo
Benito Jerónimo Feijoo.

Notoj

  1. Por la tuta ĉapitro José Miguel Caso González, "Feijoo", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 67-81.
Emilia Pardo Bazán

Emilia, grafino de PARDO BAZÁN (naskiĝis en Korunjo la 16-an de septembro 1851 - mortis en Madrido la 12-an de majo 1921) estis hispana romanisto, gazetisto, eseisto, kaj kritikisto kiu enkondukis la naturalismon en Hispanujon.

Fiŝhomo

La Fiŝhomo de Liérganes estas mita estaĵo de la kantabra mitologio. Laŭ legendo, ĝi estas homo malaperinta en maron, kies aspekto iĝis amfibia. Dum Klerismo, hispana monaĥo Benito Jerónimo Feijoo studis la legendon kaj konsideris ĝin parte vera.

Hispana literaturo

La Hispana literaturo estas tiu disvolvigita en hispana en Hispanio. El ampleksa vidpunkto oni povus inkludi ankaŭ en tiu kategorio la hispanlatinan literaturon kaj klasikan kaj malfruan, la judhispanan literaturon kaj la arabhispanan literaturon, verkitajn respektive en latina, hebrea kaj araba. Ĝi enhavas tekstojn el la unuaj poeziaj esprimoj konservitaj en latinida lingvo (nome la ĥarĉoj) ĝis la aktualo, nome pli ol mil jaroj de historio. Estas branĉo de la latinida literaturo kaj okazigis alian gravan fakon, nome la hispanamerika literaturo.

La Hispana literaturo formas parton de la Hispanlingva literaturo, en kiu oni inkludas la hispanlingvajn literaturojn de ĉiuj la ŝtatoj de Hispanameriko kaj foje ankaŭ la literaturon de verkistoj el aliaj landoj verkintaj en la hispana, kiel saharanoj, marokanoj, filipinanoj, gvineanoj, judoj, ktp. Aliflanke, ĝi formas parton ankaŭ de la literaturo de Hispanio, kun la literaturoj de la aliaj lingvoj parolataj en Hispanio.

Hispana literaturo de la Klerismo

La Hispana literaturo de la Klerismo evoluis kadre de sia epoko: Laŭlonge de la 18-a jarcento kaj danke al la influo el Francio kaj el Italio venita al Hispanio kun la nova dinastio de la Burbonoj, disvolviĝas nova intelekta movado nomita Klerismo. Laŭlonge de la tuta jarcento etendiĝas la nova pensmaniero kiu ligiĝas kun la antropologio renesanca kiu sekve interrompas la vidpunkton de la mondo konstruita dum la Baroko.

Martín Sarmiento

Martín Sarmiento aŭ oficiale Pedro José García Balboa, estis hispana verkisto kaj saĝulo apartenanta al la ordeno de benediktanoj kaj laŭ la skolo al la Klerismo. Naskiĝinta la 9-a de marto de 1695 kaj mortinta en Madrido, la 7-a de decembro de 1772.

Lia infanaĝo kaj junaĝo okazis en Pontevedra kaj en 1710 ankoraŭ 15jaraĝa translokiĝis al Madrido kaj iĝis monaĥo. Poste li studis Arton klaj Filozofion en la monaĥejo kiun lia ordeno havis en Irache. Poste li eniris en la Universitato de Salamanko, por studi Teologion. Poste li profeosris en benediktinaj monaĥejo kaj ĉirkaŭ 1723 kontaktiĝis kun la fama saĝulo kaj samordenano Benito Jerónimo Feijoo. Poste li definitive stliĝis en Madrido.

Li interesiĝis pri lingvoj, ĉefe latinidaj kaj partikulare pri la kastilia kaj pri la galega, kiun li defendis. Li verkis libron en galega titole Coloquio de veinticatro galegos rústicos (parolado de 24 galegaj kamparanoj), danke al kiu oni konas la tiaman galegan. Temas pri 1.200 koploj diritaj de grupo de galegoj kiuj revenas el Madrido kaj rakontas pri la morto de la reĝo Filipo la 5-a kaj pri la festoj de la altronigo de Fernando la 6-a.

Pedro Rodríguez de Campomanes

Pedro Rodríguez de Campomanes, unua grafo de Campomanes, naskiĝis en Sorriba, en la municipo Tineo (Asturio, Hispanio) la 1-a de julio de 1723 kaj mortiĝis en Madrido la 3-a de februaro de 1802. Politikisto, juristo kaj ekonomikisto hispana. Li iĝis trezorministro en 1760 en la unua reformisma registaro de Karlo la 3-a estrita de la ĉefministro Grafo Floridablanka kaj estis elpostenigita pro la timo de la reĝo Karlo la 4-a pro la Franca Revolucio en 1789.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.