Babilono

Babilono estis antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako.

La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉirkaŭ 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo.

Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Babylon ausgrabungen
Ruino de Babilono.
Babylon, 1932
Malkovrita parto de Babilono, en 1932.

Aliaj lokoj de la urbo

Historio de la urbo

  • 2200 a.K. - Babilono estis urbo de templo.
  • 2050 - Babilono estas parto de la ŝtato, regata de la urbo Ur.
  • 1894 - Babilono fariĝas sendependa urbo-ŝtato, sub la amorea reĝo Sumu-abum.
  • 1792-1750 - Regno de Hamurabo, kiu etendis de Persa Golfo al Mediteraneo.
  • 1595 - Babilono estis kaptita de Hititoj.
  • 1590 - Babilono estis kaptita de Kasitoj. Sub ilia regado, Babilono fariĝas ĉefurbo, administracia kaj religia centro de Babilonio.
  • 1158 - La urbo estis kaptita de Elamanoj.
  • 730- Babilono kaj Babilonio falas pro la Asirianoj, kaj fariĝas provinco de Asiria Imperio.
  • 689 - Reĝo Sennacherib de Asirio detruis Babilonon.
  • 675 - Babilono estis restarigita de Asiria reĝo Esarhaddon.
  • 625 - Babilono estis kaptita de Ĥaldeoj.
  • 605-562 - Regno de Nebukadnecaro la 2-a, kiu vastigis Babilonian Regnon en Palestino kaj Sirio. Dum lia regado, novaj temploj kaj placoj estis konstruitaj, ankaŭ muroj kaj pordoj.
  • 556 - 539 - Nabonido estis la lasta reĝo de la Novbabilona Imperio. Lia regado finiĝis per la falo de Babilono antaŭ la perso Kiro la 2-a.
  • 539 - Babilono estis konkerita de Persa reĝo Kiro la 2-a, kaj fariĝis provincurbo de Persa imperio. Baldaŭ ĝi estiĝis rezidejo de Persaj reĝidoj.
  • 482 - Pro loka ribelo, Persa reĝo Kserkso 1-a detruis kelkajn gravajn religiajn konstruaĵojn de Babilono.
  • 330 - Okupis Aleksandro la Granda, sed liaj planoj redoni al la urbo ĝian iaman gloron, ne efektiviĝis pro lia morto.
  • 323 - Partigo de Babilono
  • 312 - Babilono estis kaptita de Seleŭkidoj, kiuj igis ĝin sia ĉefurbo.
  • 290 - Babilono ne plu estas ĉefurbo, ĉar nova urbo Seleŭcio anstataŭas ĝin. Tio signifis la finan regreson de Babilono.

Religio

Gravuloj

Babilono laŭ Rastafarianismo

En la religia koncepto de Rastafarianismo, Babilono estas la subprema strukturo de potenco, kiu laŭ la kredantoj respondecas pri ilia restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. La termino estas ofte uzata kun la signifo ke blankuloj estas la subpremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas.

Eĥoj de Babilono en la Biblio

Krom urbo reala kaj ĉefurbo de la granda lumo de civilizo kaj fonto de saĝuloj kiuj disvastiĝis tra mezoriento kaj ne nur, estis por la Biblio, eble pro ĝia subpremo por la hebrea popolo kaj la detruo de Jerusalemo en 587 a. K., ankaŭ antonomazie simbolo de la urbo pekanta, kies ĉeso estis deziregita kaj antaŭvidita (oni vidu la psalmaron kaj profetojn). Emblemo de tiu antipatio figuras certe la fama Babela turo kies celoj kaj malordo korespondas al la hebreaj juĝoj pri ĝi. Eĥoj de la juĝo troviĝas eĉ en la nova Testamento (vidu leterojn de Petro kaj Apokalipson).

Modernaj historiistoj rekonstruas pri Babilono historion ege malsaman ol tiu liverita de la Biblio.

Bildaro

Ishtar gate Pergamon Museum
Plan of Babylon RB
Babylon Ruins Marines.jpeg
Babylon relief

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Paolo Brusasco, Babilonia. All’origine del Mito, Cortina, 2011 [1]

Eksteraj ligiloj

15417 Babilono

15417 Babilono estas malbone konata asteroido de la Hilda grupo (en la ekstera asteroida zono) malkovrita la 27-an de februaro 1998 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla en Ĉilio.

Ĝi ŝuldas sian nomon al unu el plej famaj urboj de la antikva epoko : Babilono, ĉefurbo de la suda Mezopotamio, la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso. La legendaj pendĝardenoj de Babilono, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, inspiris multenombrajn klasikajn verkistojn.

Antikva epoko

La nocioj antikvo aŭ antikva epoko (aŭ malnovepoko) markas historian periodon de estiĝo kaj evoluo de la unuaj civilizoj en Mezoriento kaj en la regiono de Mediteraneo, tempe limigita per fino de la praepoko (la 4-a jarmilo a. K.) kaj per komenco de la mezepoko (ekde la 6-a/7-a jarcento). Ĉi tiu vasta nocio de antikvo interalie ankaŭ entenas la grek-romian antikvon.

La komencon de antikvo eblas limigi per tempo de disvastiĝo de skribsistemo sur teritorio de orientaj imperioj de Proksima Oriento - en Mezopotamio (Sumer, Akado, Babilono, Mitano, Asirio) en regiono de Irana Altebenaĵo (Elam, Medujo, Persa imperio), en Sirio (Ugarito), sur teritorio de Malgranda Azio (hititoj, frigio, lidio) kaj en antikva Egiptio.

La fino de antikvo falas en tempon de disfalo de romia, respektive sasanida imperio kaŭzita pro migrado de nacioj kaj islama ekspansiemo (pereo de Okcident-Romia Imperio (476), morto de imperiestro Justiniano la 1-a (565), morto de profeto Mohamedo en la jaro 632). Nuntempaj precipe germanaj historiistoj markas la etapon de ŝanĝo de la antikvo en mezepokon (ekde fino de la 3-a jarcento ĝis komenco de la 7-a jarcento) kiel memstara periodo de la t.n. Malfrua antikvo. Iam oni ankaŭ parolas pri Malhela mezepoko.

Babela turo

La Babela turo (alinome - Babilona turo) estas priskribita en la Biblio, kaj estas simbolo de malfideleco kaj manko de respekto al dio. En la Biblio ni legas, ke la posteuloj de Noa, komencis konstrui turon en Ŝinar-ebenaĵo de Babilonio. Ili strebis konstrui tiel altan turon, ke ĝi atingu la ĉielon. Daŭrigante sian laboron, ili kolerigis dion kiu decidis venĝi sin kaj konfuzigi iliajn lingvojn. Pro tio, la homoj parolas en diversaj lingvoj kaj kovras la vastan surfacon de la tero.

La mito verŝajne havis du celojn: montri al homoj, ke oni ne povas malrespekti diojn, kaj klarigi, kial la homoj parolas malsamajn lingvojn.

Ciro la 2-a

Ciro la 2-a (Kūruš; en moderna persa lingvo: کوروش بُزُرگ Kuroŝ-e Bozorg, vivis ĉirkaŭ la jaroj 575 – 530 a. K.), ofte nomata Ciro la Granda estis reĝo de la aĥemenida dinastio de Persio (inter la jaroj 559-530 a. K.) kaj fondinto de la persa aĥemenida imperio. La aĥemenida dinastio, en malnova persa lingvo Haksāmaniŝija, fondita de Ciro post venkado super la lasta meda reĝo (550 a. K.), etendigis sian regaĵon sur la centra ebenaĵo de Irano kaj granda parto de Mezopotamio: Liaj konkeroj ampleksiĝis al Medio, Lidio kaj Babilono, ekde la Mediteraneo ĝis la montoĉeno Hindukuŝo, kreante tiel la plej grandan imperion de tiu epoko. La imperio fondita de Ciro ekzistis dum pli ol ducent jaroj, ĝis ĝia fina konkero fare de Aleksandro la Granda en 332 antaŭ nia erao.

La regado de Ciro la 2-a daŭris inter 29 kaj 31 jarojn. Ciro konstruis sian imperion konkerante unue la Medan Imperion, poste la Lidian Imperion kaj poste la Nov-Babilonan Imperion. Antaŭ aŭ post Babilono, li gvidis ekspedicion en centra Azio, kiu rezultigis gravajn kampanjojn kiuj estis priskribitaj kiel enkonduko "en submetiĝon al ĉiu nacio senescepte". Ciro ne riskis en Egiptio, ĉar li mem mortis en batalo, kontraŭbatalante la masagetojn de Sirdarjo en 530 a.K. Li estis sukcedita de sia filo, Kambizo la 2-a, kiu sukcesis aldoni pliajn teritoriojn al la imperio konkerante Egiption, Nubion, kaj Cirenion dum sia mallonga regado.

Ciro la 2-a respektis la morojn kaj religiojn de la landoj kaj teritorioj kiujn li konkeris. Estas dirite en Tutmonda Historio, ke la rolo de la aĥemenida dinastio fondita de Ciro fontis en la sukcesa modelo je centralizita administrado kaj establiĝo de registaro laboranta por la avantaĝoj kaj profitoj de siaj subuloj.. Fakte, la administrado de la imperio pere de satrapioj kaj la vivprincipo je formado de registaro ĉe Pasargado estis la verkoj de Ciro. Kio foje estas konataj kiel la Edikto de Restarigo (fakte du ediktoj) priskribitaj en la Biblio kiel realigaĵoj de Ciro la 2-a lasis daŭran heredaĵon en la juda religio, kie, pro liaj politikoj en Babilono, estas referita en la juda Biblio (Malnova Testamento) kiel Mesio (Jesaja 44:24, 26-45:3, 13, "la sanktoleita"), kaj estas la nura ne-judo tiel nomata.

Ciro la 2-a estas ankaŭ bone konata pro siaj atingoj rilate al homaj rajtoj, politiko, kaj armea strategio, same kiel la influo kiun li ekzercis sur orientajn kaj okcidentajn civilizojn. Origine el Persis, kiu temas pri la nuna moderna irana regiono Fars, Ciro ludis decidan rolon en difinado de la nacia identeco de moderna Irano . Ciro kaj, efektive, la aĥemenida influo en la praa mondo ankaŭ etendiĝis ĝis Ateno, kie multaj atenanoj adoptis aspektojn de la pers-aĥamenida kulturo kiel sian propran, en reciproka kultura interŝanĝo.

Ekzilo babilona

Ekzilo babilona, aŭ, kaptado babilona estas termino kiu aludas al la deportado al Babilono de judoj de Jerusalemo kaj de la regno de Judio en la tempoj de Nebukadnecar la 2-a.

Gubernio Babil

La gubernio Babil (arabe محافظة بابل, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Bābil) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 1 856 064 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Hilla (aŭ Hila, arabe ‏الحلّة‎), kaj ĝis la jaro la administra unuo fakte laŭ la ĉefurbo nomiĝis "gubernio Hilla". La teritorio kovras areon de 6 468 kvadrataj kilometroj. En la gubernio troveblas la ruinoj de la antikva urbo Babilono, al kio aludas la nuna gubernia nomo.

Huritoj

La huritoj (kojnoskribe Ḫu-ur-ri 𒄷𒌨𒊑, horeoj en la Malnova Testamento, surabitoj en la dokumentoj de Babilono) estis popolo en la Antikvo kiu loĝis en la valo de la rivero Ĥabur (norda Mezopotamio kaj ĝiaj ĉirkaŭoj), la nunaj sudoriento de Turkio, nordo de Sirio kaj Irako kaj nordokcidento de Irano.

Inter la multnombraj ŝtatoj kiujn ili fondis, elstaras Mitano, kiu estis unu el la grandaj potencoj en sia epoko. Ĝia etendiĝo similis al tiu de la kurdoj en la nuntempo.

Larsa

Larsa estis urboŝtato en la malnova Babilonio, ĉirkaŭ 25 km sudoriente de Uruk. En la Biblio Larsa estas menciita en la Genezo (14:1) kiel Ellasar sub reĝo Arjoch.

Marduk

Marduk (laŭ Sumera lingvo, laŭ Akada lingvo, Amar.Utu = "suna bovido", eble el Meri.Dug; laŭ biblia Hebrea lingvo Merodach (he: מְרֹדַךְ); laŭ Greka lingvo Μαρδοχαῖος, Mardochaios) estis la babilona nomo de diaĵo de la malfrua epoko de Mezopotamio protektanta de la antikva urbo Babilono: ĝi, kiam tiu urbo fariĝis politika centro de la valo Eŭfrato dum la erao de Hammurabi (2-a jarmilo a.K.), ekakiris ĉiam pli grandan gravecon ene de la babilona panteono, pozicio solidigita en la dua duono de la dua jarmilo a. K.

Marduk estas simboligita per la planedo Jupitero kaj la nombro al ĝi dediĉita estas la 50, atribuita antaŭe al Enlil, kies jam disvolvas la funkcion de reĝo de la dioj,

Mezopotamio

Mezopotamio (greke: Μεσοποταμία Mesopotamia kiel traduko de antikva persa Miyanrudan aŭ de la aramea ܒܝܬܢܗܪܝܢ Beth Nahrin, arabe: arabe Bilād mā bain an-Nahrain) signifas la landon "inter la du riveroj" kaj estas nomata ankaŭ la "Interrivera lando". Ĝi estas parto de sud-okcidenta Azio aŭ Proksima Oriento, kaj situas en la regiono inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso kaj la fruktodonaj ebenaĵoj ĉirkaŭ ili, kiu korespondas al la moderna Irako kaj areoj de la nordorienta Sirio.

Ĝi estis la "lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de la antikva mondo dum 3.000 jaroj. La termino Mezopotamio aludas ĉefe al tiu zono en la Antikveco kiu dividiĝis en Asirio norde kaj Babilono sude. Babilono (konata ankaŭ kiel Ĥaldeio), siavice, dividiĝis en Akado (supre) kaj Sumero (malsupre). Ties regantoj estis nomitaj patesi.

La nomoj de urboj kiaj Ur aŭ Nippur, de legendaj herooj kiaj Gilgameŝ, de la Kodekso de Hamurabi, de la mirindaj konstruaĵoj konataj kiel Ziguratoj, devenas el la Antikva Mezopotamio. Kaj eĉ mitaj epizodoj kiaj tiuj de la diluvo aŭ de la perdo de komuna lingvo pro la Babela Turo okazis laŭ tiuj mitoj en tiu zono.

Nabopolasaro

Nabopolasaro (en akada lingvo Nabu-apla-us-ur) estis reĝo Babilono, fondinto de la Novbabilona Imperio kaj entreprentanto de la falo de la Asiria Imperio.

Lia regado ekiĝis la 23-an de novembro 626 a.K. kaj mortis la 15-an de aŭgusto 605 a.K.

La militkampanjoj de Nabopolasaro sukcesis establi la babilonan hegemonion sur la valoj de Tigriso kaj Eŭfrato, kaj kreis la bazon por la estonta ekspansio al Sirio kaj Levantenio.

Nabucco

Nabucco ([naBUko] mallonge por Nabucodonosor, en Esperanto Nebukadnecaro) estas ital-lingva opero kvarakta komponita en 1841 de Giuseppe Verdi laŭ ital-lingva libreto fare de Temistocle Solera. Tiu libreto estis bazita sur la bibliaj historioj el la Libro de Jeremia kaj el la Libro de Daniel kaj sur la teatraĵo de 1836 de Auguste Anicet-Bourgeois kaj Francis Cornue, kvankam la baleta adaptaĵo de Antonio Cortese el la teatraĵo (kun ties necesaj simpligoj), ludita ĉe La Scala en 1836, estis pli grava fonto por Solera ol la teatraĵo mem. Sub ties origina nomo Nabucodonosor, la opero estis premierita ĉe La Scala en Milano la 9an de marto 1842.

Nabucco estas la opero kiu estis konsiderata kiel firmigilo de la reputacio de Verdi kiel komponisto. Li mem komentis ke "tiu estas la opero per kiu mia arta kariero reale ekas. Kaj kvankam mi havis multajn superotajn malfacilaxjojn, certe Nabucco naskiĝis sub bonasorta stelo."

Ĝi sekvas la malfacilaĵojn de Judoj kiam ili estas atakitaj, konkeritaj, kaj sekve ekzilitaj el siaj hejmlando fare de la Babilona reĝo Nabucco (en Espernato, Nebukadnecar la 2-a). La historiaj okazaĵoj estas uzataj kiel fono por romantisma kaj politika afero. la plej bone konata peco el la opero estas la "Ĥoro de la judaj sklavoj," Va, pensiero, sull'ali dorate / "Flugu, penso, per oraj flugiloj," ĥoro kiu estas regule ludata ankoraŭ en multaj operejoj.

Nebukadnecar la 2-a

Nebukadnecar la 2-a, pli ofte konata kiel Nebukadnecar aŭ esperante Nebukadnecaro (PIV) (ĉ. 630 - 562 a.K.) estis reganto de Babilono en la Ĥaldea Dinastio, kiu regnis ĉirkaŭ 605 a.K. – 562 a.K. Li estas fama pro sia monumenta konstruaĵo en la urbo Babilono, pro sia rolo en la Libro de Danielo, kaj pro la konstruado de la Pendĝardenoj de Babilono. Li estas konata inter Kristanoj kaj Judoj pro siaj konkeroj de Jehudo kaj Jerusalemo.

Li estis laŭtradicie konata kiel "Nebukadnecar la Granda", sed lia detruo de temploj en Jerusalemo kaj la konkero de Jehudo kaŭzis al li aĉigadon en la Biblio (Danielo 1:1; Jeremia 25:11). En moderna Irako kaj aliaj partoj de la Mezoriento, oni glorigas lin kiel historian estron.

Pendĝardenoj de Babilono

La Pendĝardenoj de Babilono (ankaŭ konata kiel la Pendĝardenoj de Semiramiso) kaj la muroj de Babilono (apud hodiaŭa Irako) estis konsiderataj kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Ili estis ambaŭ laŭlegende konstruita de Nebukadnecar la 2-a ĉirkaŭ 600 a.K. Li verŝajne postulis la konstruadon de la ĝardenoj por plaĉigi sian edzinon Amjitis de Media kiu sopiris la arbojn kaj belajn plantojn de sia hejmlando. La densa Pendĝardenoj estis amplekse priskribita de helenaj historiistoj kiel Strabo kaj Diodoro Sicila, sed krom tiuj rakontoj tre malmulte da pruvmaterialoj ekzistas. Fakte, neniaj ajn babilonaj priskribaĵoj pri la pendĝardenoj ekzistas.

Iuj eblaj arkeologiaĵoj de la elkavigado de la palaco de Babilono estis trovitaj, sed nenio tute pruvas ĝiajn fantaziajn priskribojn. Tra la epokoj, la loko eble estis konfuzita kun la ĝardenoj tie ekzistintaj ĉe Nineve, tial tabuletoj de tie klare montras ĝardenojn. Skribado en ĉi tiuj tabuletoj priskribas la eblan uzon de io simila al Arkimeda Ŝraŭbo por levi akvon al la bezona alteco.

Procesio

Procesio estas ceremonia marŝado de klerikaro kaj popolo, kantantaj himnojn, okaze de religia festo.

Multaj religioj faras procesiojn. La procesio de diino Iŝtar estis fama en Babilono, la ŝijaisma procesio, ekzemple, malpermesata dum la tempo diktatoreca de la eksprezidento Saddam Hussein, estas unu el la ĉefaj religiaj manifestacioj de la irakaj ŝijitoj. En la plej fama procesia festo en kristanaj landoj, la Kristokorpa festo de la Corpus Domini (aŭ Corpus Christi), la Katolika Eklezio simbole akompanas Jesuon al la Olivarbara Monto. En Hungario la plej granda procesio okazas en la 20-a de aŭgusto ĉe Baziliko de Sankta Stefano.

Sargon la 2-a

Sargono la 2-a (ܣܪܓܘܢ sirie) (naskiĝis ĉirkaŭ 720/722a.K - mortis ĉ. 700/705 a.K) estis reĝo de Asirio. Li ricevis la tronon de Ŝulmanu-aŝared la 5-a en 722 a.K. Ne estas tute klara ĉu li estis filo de Tiglath-Pileser la 3-a aŭ fremda uzurpinto de la reĝa asiria trono.

Sargono estis la reĝo de Asirio dum la Nova Imperio. Li surtroniĝis post la morto de Ŝulmanu-aŝared la 5-a. Verŝajne li estis uzurpinto, sed laŭ teksto li estis ŝajniga filo de Tiglath-Pileser la 3-a. Kiel ajn, li prenis la povon perforte kaj lia reĝiĝo supozigis rompiĝon kun la pasinteco, ĉar neniu el liaj surskriboj mencias liajn antaŭulojn. Li estis tre potenca reĝo, sukcesa konkerinto kaj fondinto de la plej grava dinastio el la asiriaj regantoj, sub kiu la imperio atingis siajn plej grandajn venkojn.

Konata pro la mencio de lia nomo en la Libro de Jesaja 20:1, li estis la unua asiria reĝo kies nomo estis deĉifrita meze de la 19-a jarcento, kiam la asiriologio estas en tre frua stato.

Seleŭkio

Ne konfuzu kun la (multe pli posta) Selĝuka Imperio

Seleŭkio (312-64 a.K.) estis la helena regno en okcidenta Azio, fondita de Seleŭko la 1-a Nikatoro, kiam disiĝis la imperio de Aleksandro la Granda. Seleŭkio heredis 75% de la loĝantaro de la aleksandra imperio. La imperio estis regata el la metropolo Seleŭkio-Ktesifono. Seleŭkio ripete militis kontraŭ la Ptolemeoj, la grekaj, post-aleksandraj reĝoj de Egiptio.

daŭro: 312-64 a.K.

ĉefurbo: Babilono, poste Antioĥio en Sirio

loĝantaro: ĉirkaŭ 30 milionoj

teritorio: 3,9 milionoj kvadrataj kilometroj: Persio, Mezopotamio, Sirio, Palestino, parton de Anatolio, Baktrio, Gedrosio, Araĥosio.

lingvo: greka lingvo

religio: greka religioSeleŭkio floris de 300 ĝis 150 a.K., disvastiginte grekan civilizon kaj lingvon (iafoje perforte). De -150 ĝis -50, la imperio putriĝis pro dinastiaj militoj: provincoj sendependiĝis (ekzemple, Judio sub la Makabeoj) kaj finfine Seleŭkio estis konkerita de Partujo (en la oriento: Persio kaj Mezopotamio) kaj de Romio (en la okcidento: Sirio, Palestino kaj Anatolio). Romio konkeris per la armeoj de Lukulo kaj Pompejo.

Seleŭkio falis, sed Antioĥio kaj greka civilizo en la eks-seleŭkaj landoj prosperis sub la romia kaj bizanca imperio, dum la postaj sep cent jaroj, ĝis la alveno

de islamo kaj la araba imperio en la 7-a jarcento, kaj ankaŭ en la parta imperio, kie la greka reste estis lingvo de kulturo, eĉ la unua Sasanida imperiestro, kiam li estis informita, ke lia generalo ĵus venkis la romianojn, estis spektanta grekan tragedion de Eŭripido.

Seleŭkio estas menciita en la Biblio, profete en la Libro de Danielo kaj historie en la Libroj de la Makabeoj. Tiuj rigardis ĝian grekan civilizon kiel minacon al judismo - minaco, kiun Antioĥo la 4-a Epifano realigis sange.

Tiglatpilezero la 3-a

Tiglat-Pilezero la 3-a (en akada lingvo: Tukultī-Apil Ešarra) estis elstara reĝo de Asirio en la 8-a jarcento a.K. Li regis dum la jaroj 745 kaj 727 a.K. kaj li estis la fondinto de la Nov-asiria Imperio. Li estas konsiderata kiel unu el la plej sukcesaj komandantoj de la historio. Liaj konkeroj ampleksiĝis al la plejparto de la mondo konata de la antikvaj asirianoj.

Krom plibonigi la situacion de la asirianoj post malmultaj jaroj de liaj konkeroj, Tiglatpilezero la 3-a ankaŭ kreis la strukturon de la asiria imperio. Li ŝanĝis la regad-manieron de la konkeritaj reĝlandoj pere de la anstataŭado de la suvereneco en kelkaj aneksitaj regionoj al asiria reganto. Tion li faris en Arpado en 740, en Unkio en 738, en Damasko en 732, kaj en Babilono en 729, kiel li proklamis sin reĝo, tiel ekigante jarcenton da asiria regado en tiu lando. Li ankaŭ dividis kelkajn provincojn por redukti la aŭtoritaton de la provincestro. Li akceptis vasalajn reĝlandojn nur se en tio li vidis administrajn kaj ekonomiajn avantaĝojn. La armeo estis reorganizita por pliefikigi ĝin.

Je lia morto, li lasis pli vastan regnon ol tiu kiun li ricevis, kun potenca armeo kaj modernigita, kaj administrado reformita. Ĉar la politiko pri konkeroj kaj aneksadoj povus esti pli ol la ebloj de la ŝtato viviteni ilin, li provis limigi ilin kaj ankaŭ kreis fortikaĵojn, garnizonoj, kaj la deportitoj kiuj povis utili kiel komplementaj trupoj.

Zigurato

Zigurato estis grandega turo, kun ŝtupoj, ordinare sep, ĉiu pli malvasta ol la malsupra, servanta kiel templo en Babilonio.

La plej grava estis la zigurato Etenemanki en la ĉefurbo Babilono, alta 90 metrojn, kiu verŝajne fariĝis modelo por la Biblia rakonto pri la Babelturo kaj konfuzo de la lingvoj. La hebreoj tiam estis nomadoj vivantaj en tendoj, tial la alta turo ege impresis ilin, same kiel la babilonaj foiroj, kie oni povis aŭdi multajn lingvojn. Plie la nomo Babilono similas al hebrea vorto por "konfuzo". Kiel la renesancaj homoj imagis la Babilonon aŭ Babelan turon, montras la pentraĵoj de Pieter Brueghel (ĉ. 1529-1569).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.