Asirio

Asirio estis antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - AŝuroAsiro, kaj la lando - Asirio.

Asirio dekomence situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.

  • 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
  • Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
  • 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
  • 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
  • 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
  • Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
  • 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
  • 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
  • 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
  • 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
  • fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
  • 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
  • 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon.

Bildaro

Human headed winged bull facing
Human headed winged bull profile
AlterOrient2

"Proksima Oriento": Mikena kulturo, Egipta civilizo, Hitita ŝtato, kaj Asirio (verde)

Empire neo assyrien-eo

La novasiria regno

Assyria (Romia Imperio)
La romia provinco Assyria en 117

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Akada lingvo

La akada lingvo estas lingvo parolita de Akadanoj, por kiu la babilona kaj la asiria estas dialektoj. Akada lingvo parencas al malnovhebrea kaj araba. La akada servis kiel komuna lingvo por la popoloj de sud-okcidenta Azio dum 300 jaroj ekde 9-a jc a.K. La lingvo estis uzita dum ĉirkaŭ 2500 jaroj en Mezopotamio.

Aramea lingvo

La aramea lingvo estas semida lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la precipa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Asirianoj

Asirianoj estas:

1. Popolo loĝanta en antikva Asirio kaj fama pro sia batalemo kaj kruelaĵoj, kiuj poste arameiĝis.

2. Hodiaŭ oni nomas 'asiriano' semidan popolon, kiun konsideras posteuloj de arameoj. Asirianoj (memnomo - 'aturai', 'surai', 'kaldai'), alinome - aisoroj, sirianoj (ne siriaj araboj !) nun loĝas en la landoj de okcidenta Azio, inter ili Irano, Irako, Sirio, Turkio, Armenio, Kartvelio; la totala nombro estas ĉirkaŭ 1 miliono parolante la asirian lingvon.

La prauloj de asirianoj, arameoj okupadis vastan teritorion en okcidenta Azio, sed post invadoj de araboj kaj mongoloj, plimulto de ili asimiliĝis. Laŭ religio, asirianoj estas kristanoj, ĉefe Jakobitoj kaj nestorianoj, estas ankaŭ katolika kaj ortodoksa malplimultoj.

Aŝur-dan la 1-a

Aŝur-dan la 1-a inter la jaroj 1178 kaj 1133 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li estis la filo de Ninurta-apal-ekur. La nomo de la reĝo signifas "[La dio] Aŝuro estas mia juĝisto".

Laŭ kronologia listo de la regantoj de Asirio kaj Babilonio, li regis samtempe al la babiloniaj reĝoj Marduk-apla-idina la 1-a, Zababa-ŝum-idina kaj Enlil-nadin-ahi.

Ĉirkaŭ la jaro 1160 okazis batalo de la asiria armeo kontraŭ tiu de la reĝo Zababa-ŝum-idina de Babilonio. Aŝur-dan konkeris plurajn babiloniajn urbojn kaj portis riĉajn konkeraĵojn al Asirio.

Lia filo kaj posteulo estis Ninurta-tukulti-Aŝur, kiu tamen nur mallonge havis la reĝan postenon.

Aŝur-dan la 2-a

Aŝur-dan la 2-a (aliaj nomformoj eblas Aŝŝur-dan, Assur-dan, Asur-dan) (Aššur-dān), estis reganto de Asirio (ĉ. 935 a.K. – 912 a.K.).

Aŝur-nadin-apli

Aŝur-nadin-apli inter la jaroj 1196 kaj 1193 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Kiel multaj asiriaj regantoj, lia nomo aludas la la supera asiria dio Aŝuro, kiu tradicie apartenis al la malnova asiria ĉefurbo Aŝuro.

Li estis filo kaj posteulo de Tukulti-Ninurta la 1-a, post kiam tiu estis malliberigita kaj mortigita fare de lia filo Assur-nasir-pal, la frato de Assur-nadin-apli.

La Meza Asiria Regno post unua kulmino sub Tukulti-Ninurta nun denove havis krizon kaj rereduktiĝis al la kerna teritorio de Asirio. Post mallonga regotempo de nur tri jaroj sekvis Aŝur-nirari la 3-a post Assur-nadin-apli.

Aŝur-nirari la 3-a

Aŝur-nirari la 3-a inter la jaroj 1192 kaj 1187 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li transprenis la regadon de lia patro Aŝur-nadin-apli.

Aŝuro

Aŝuro - akade Aššur, foje literumita sen supersignoj Assur, nuntempe Kalat Ŝerkât (Qal'at Šerqat) - estas historia urbo en la nordo de la nuntempa ŝtato Irako. Aŝuro situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Tigriso, en la antikva regionego Mezopotamio. La urbo estis la ĉefurbo de la antikva regno Asirio. La anoj de la regno adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian propran dion - "Aŝuron". La ĉefurbo de la lando ricevis sian nomon pro la dia nomo - Aŝuro.

La abundaj arkeologiaj trovoj en Aŝuro permesas la dedukton, ke la urbo fondiĝis inter la jaroj 2700 kaj 2600 antaŭ nia erao, dum la epoko de la antikva regno Sumero. Ankaŭ dum la epoko de la Parta imperio, post la deklino de Asirio, la urbo ankoraŭ floris. La antikva ruinaro de ŝuro ekde la jaro 2003 estas listigata monda kultura heredaĵo de Unesko.

Babilono

Babilono estis antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako.

La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉirkaŭ 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo.

Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Enlil-kudurri-usur

Enlil-kuduri-usur, filo de Tukulti-Ninurta la 1-a, inter la jaroj 1186 kaj 1182 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio.

Laŭ kronologia listo de la regantoj de Asirio kaj Babilonio, li militis kontraŭ la babilonia reganto Adad-ŝuma-usur. Tamen la oficiro Ninurta-apal-ekur, kiu venis el asiria nobela familio dum pluraj generacioj vivinta en Babilonio, kun sia soldataro marŝis al la asiria ĉefurbo Aŝuro, konkeris ĝin kaj deklarigis sin mem reĝo. La sorto de Enlil-kuduri-usur ne tute klaras, tamen dedukteblas ke pliaj filoj de Tukulti-Ninurta la 1-a restis ĉe la reĝa kortumo de Ninurta-apal-ekur.

Enlil-nirari

Enlil-nirari inter la jaroj 1317 kaj 1307 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la asiria imperio.

Himno

Himno estas kanto de adoro, honoro, aŭ preĝo, tipe al Dio. Ĝenerale, la vorto povas signifi iu ajn sankta honora kanto, kiel nacia himno. La klera traktado kaj scienca studado pri tiaj kantoj nomiĝas himnologio.

La plej fruaj himnoj, kun tiu nomo, estas trovitaj en antikva Grekio (en la 2-a jarcento a.K.), sed certe antaŭ aperi la vorto "himno" jam estis glorkantoj aŭ adorkantoj. Oni trovas ilin en skribaĵoj de Asirio (la nuna Irako), Ĉinio, Egiptujo kaj Hindio. En Judio kaj aliaj arabaj landoj la himnoj estis en la formo de Psalmoj. La hebrea nomo signifas 'Laûdkantoj'.

La unuaj Kristanaj himnoj estis skribitaj en la siria lingvo en la 3-a kaj 4-a jarcentoj. La muzika stilo estas la parolmaniero. La unua verkisto de Kristanaj himnoj estis la franca prelato Sankta Hilario. Post lia morto la episkopo de Milano starigis la regulan uzadon de himnoj en la Okcidenta Kristana Liturgio. Ĝis la 10-a jarcento oni malofte kantis himnojn dum la celebrado de la Meso. Dum tiu jarcento oni kelkfoje aldonis al la longaj parolkantoj tekstojn post la vorto 'Haleluja'- hebrea vorto kiu signifas 'Laŭdu Dion.' Dum la Mezepoko la himnoj estis kantataj nur de la pastroj kaj ĥoroj ĝis la 16-a jarcento. Martin Luther enkondukis la kantadon de la kongregacio. Samtempe Luther komponis himnojn en la germana lingvo. Ĝis tiu tempo la himnoj estis en la latina. En Francio la himnoj estis tradukitaj de la poeto Marot kaj la melodioj estis verkitaj de la komponistoj Goudimel kaj Le Jeune. Anglaj tradukoj estis faritaj en 1562 de la verkistoj Sternhold kaj Hopkins. Je la komenco de la 18-a jarcento la angla teologo Isaac Watts verkis ĉirkaû 600 himnojn. La plej bone konata verkisto estis Charles Wesley.

Post Kontraŭreformacio himnoj ankaŭ estis kantataj nacilingve en katolika eklezio, kvankam psalmoj kaj aliaj partoj de la meso daŭre latine ĝis 1960-aj jaroj.

La kvakeroj malofte kantas en siaj kunvenoj sed unu el ili, John Greenleaf Whittier, verkis poemojn, kiuj poste estis legitaj en himnoj. Estas notinde ke Montagu Christie Butler (kiu estis Kvakero) tradukis multajn himnoj kaj kompilis la Himnaron Esperantan.

Izraelidoj

Izraelidoj estas la idoj de Izrael, la patriarko Jakobo, filo de Isaak, filo de Abraham. La kutima nomo hodiaŭ por ili estas judoj, sed la nomo estis nekonata antaŭ la 6-a jarcento a.K. Ili estas ankaŭ konataj kiel hebreoj.

Izrael aŭ Jakobo havis 12 filojn:

Ruben

Simeon

Levi

Jehuda

Isaĥar

Zebulun

Jozef

Benjamen

Dan

Naftali

Gad

AŝerLa 12 filoj estas la prapatroj de la 12 triboj de la Izraelidoj. La Levidoj, la tribo de Levi, donis la pastrojn kaj la tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la profetoj, donos la Kriston. Jesuo Kristo mem estis el la tribo Jehuda, sed la

Makabeoj estis Levidoj.

En la tempo de David, 40% da Izraelidoj estis el la tribo de Jehuda. Sed en la 6-a jarcento a.K., post la konkero de Asirio kaj Babilonio, la Izraelidoj estis plejparte el Jehuda, do ili nun estis konataj kiel la judoj (el la nomo "Jehuda").

Sub la reĝoj David kaj Salomono, la 12 triboj estis unuigitaj en unu nacion, Izraelo, kies ĉefurbo estis Jerusalemo. Izraelo estis dividita inter la triboj: ĉiu tribo, escepte de la Levidoj, havis sian propran landeron. La Levidoj, kiel la pastra klaso, loĝis dise tra Izraelo.

Post la morto de Salomono, la naŭ triboj de la nordo ribelis kontraŭ la filo de Salomono. Do la

Izraelo diskrevis, fariĝinte Izraelo en la nordo kaj Judujo de Jerusalemo kaj la sudo, kie loĝis la granda tribo de Jehuda kaj la malgranda tribo Benjamen. Judujo sekvis la dinastion de David kaj servis la Eternulon ĉe la Templo de Jerusalemo. Sed Izraelo servis (laŭ la rakonto de la Biblio kaj Josephus) fremdajn diojn kaj malbonajn reĝojn, spite de la avertoj de la profetoj.

En la 7-a jarcento a.K., Asirio englutis Izraelon kaj transloĝigis la naŭ tribojn al Persio, kie ili malaperis kiel gento. En Izraelo Asirio anstataŭis genton el Persio, la kuteanojn laŭ Josephus. Ili fariĝis nova gento, la Samarianoj.

En la 6-a jarcento a.K., Babilonio englutis Judujon kaj transloĝigis la du tribojn al Babelo, sed ili revenis kiam Babilonio falis sub Ciro el Medujo.

Do, post Ciro, nur tri triboj travivis: la du triboj de Judujo (Jehuda kaj Benjamen) kaj la Levidoj, kiuj loĝis en ambaŭ Judujo kaj Izrael.

Kirkuk

Kirkuko (كركوك) [Kirkuk] estas malnova urbo en Irako, proksime de la rivero Hassa, konstruita sur la ruinoj de 3000-jara loĝloko. Ĝi estas la centro de la norda iraka nafta industrio. La urbo troviĝas je 35.47°N, 44.41°E, en la iraka provinco at-Ta'mim.

La loĝantaro nombris 755 700 personojn en 2003.

El Kirkuko nafto estas transportata al Mediteraneaj havenoj de Turkio.

Historie plejparton de loĝantaro konsistigis precipe kurdoj kaj turkmena minoritato, sed en la 1980-aj jaroj ili estis foje perforte translokitaj aliloken kaj anstataŭigataj per araboj kadre de la arabigo-plano de Saddam Hussein. Lastatempe la kurda kaj turkmena loĝantaro revenas ĉi tien.

Loknomo

Loknomo (aŭ toponimo de la greka “topos” - loko, “onyma” - nomo) estas la propra nomo uzata por iu loko, ĉu vilaĝo, urbo, lando, regiono, rivero, valo, monto, strato, placo aŭ simile. La scienco kiu studas loknomojn nomiĝas loknomscienco.

Ĉiu loknomo portas varian informon: historian, geografian, lingvan. Ĝi estas atestanto de historiaj kondiĉoj de l’ epokoj, kiam ili aperis, formiĝis kaj disvastiĝis tra la landoj kaj regionoj. Laŭ loknomoj oni juĝas pri iamaj elmigradoj de l’ popoloj, pri kontaktoj inter diversaj nacioj, pri iamaj areoj de etnoj kaj lingvoj. Tre ofte loknomoj informas pri la pasinteco aŭ eĉ prahistorio de iu regiono, ĉar estantaj kulturoj forgesis specifajn detalojn de prakulturoj, kiuj estas memoritaj de tiuj loknomoj kiuj ne ŝanĝis dum la kulturŝanĝoj.

Ĉiu nomo havas aŭ havis konkretan enhavon, sed ofte ili estas perditaj. Kian sencon portas la nomoj: Skandinavio, Volgo, Kaŭkazo, Berlino, Sicilio? Ne ĉiu homo povas respondi, eĉ bone komprenanta lingvajn nuancojn. Loknomo estas lingva kategorio, pro tio ĝi subiĝas al la leĝoj de lingvoj.

Nomoj naskiĝas, ŝanĝas formon kaj elparolon, kaj mortas, simile al vivestuloj. Daŭro de la vivo de loknomoj estas tute diversa. Ĉe unuj ĝi estas dekjaroj, ĉe aliaj - multaj jarcentoj. Jerusalemo, Jordano, Egipto, Romo, Samarkando vivas ĝis hodiaŭ, malgraŭ ilia multjaraĝo. Aliflanke - Asirio, Babilonio, Trojo, Kartago, Fenicio estas konataj nur laŭ historiaj dokumentoj. Ofte malaperas ne nur loknomoj, sed ankaŭ iliaj kreantoj, tutaj popoloj kaj lingvoj.

Foje diversaj kulturoj ĉu samlokaj ĉu diverslokaj malkonsentas pri loknomo dediĉita al especifa koncepto. Tio kaŭzas komplikaĵojn en lingvo eĉ en Esperanto, kiel ekzemple okazas ĉe Vaskio kaj Eŭskio aŭ Alikanto kaj Alakanto en Hispanio, ĉe Barato kaj Hindio, ĉe Birmo kaj Mianmaro en Azio, ktp.

Ninivo

Ninivo aŭ Ninevo (Akada lingvo: Ninua; Siria lingvo: Ninua) estis la ĉefurbo de la antikva regno Asirio. Ĝi troviĝis ĉe la orienta bordo de rivero Tigriso, proksime al la moderna urbo Mosulo en Irako. La ruinoj de antikva Ninivo situas sur apudrivera ebena areo de 730 hektaroj, ĉirkaŭita de brika remparo de 12 kilometroj. La tuta spaco nun estas grandega ruinejo, esplorata de arkeologoj.

Ninivo estis grava diskruciĝejo por komercaj vojoj transirantaj la riveron Tigrison. Okupante centran pozicion sur la granda vojo inter la Mediteranea Maro kaj la Hinda Oceano, sekve unuigante orienton kaj okcidenton, multaj riĉaĵoj trairis la urbon el multaj fontoj, tiel, ke ĝi fariĝis unu el la plej granda de ĉiuj regionaj antikvaj urboj.

La ejo kie troviĝas Ninivo aktuale suferas ĝeneralan kadukiĝon de ĝiaj monumentoj kaj spuroj, pro manko de konvena protekta tegmento, pro vandalismo al ĉi tiuj jam endanĝerigitaj restaĵoj kaj prirabado. La proksimeco al la ĉiam pli vastiĝantaj antaŭurboj de Mosulo ankaŭ metas tiun gravegan antikvan urbon en daŭrantan danĝeron.

Sargon la 2-a

Sargono la 2-a (ܣܪܓܘܢ sirie) (naskiĝis ĉirkaŭ 720/722a.K - mortis ĉ. 700/705 a.K) estis reĝo de Asirio. Li ricevis la tronon de Ŝulmanu-aŝared la 5-a en 722 a.K. Ne estas tute klara ĉu li estis filo de Tiglath-Pileser la 3-a aŭ fremda uzurpinto de la reĝa asiria trono.

Sargono estis la reĝo de Asirio dum la Nova Imperio. Li surtroniĝis post la morto de Ŝulmanu-aŝared la 5-a. Verŝajne li estis uzurpinto, sed laŭ teksto li estis ŝajniga filo de Tiglath-Pileser la 3-a. Kiel ajn, li prenis la povon perforte kaj lia reĝiĝo supozigis rompiĝon kun la pasinteco, ĉar neniu el liaj surskriboj mencias liajn antaŭulojn. Li estis tre potenca reĝo, sukcesa konkerinto kaj fondinto de la plej grava dinastio el la asiriaj regantoj, sub kiu la imperio atingis siajn plej grandajn venkojn.

Konata pro la mencio de lia nomo en la Libro de Jesaja 20:1, li estis la unua asiria reĝo kies nomo estis deĉifrita meze de la 19-a jarcento, kiam la asiriologio estas en tre frua stato.

Tukulti-Ninurta la 1-a

Tukulti-Ninurta la 1-a inter la jaroj 1233 kaj 1197 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li sukcesis signife ampleksigi la potencon de la regno Asirio.

Ŝulmanu-aŝared la 1-a

Ŝulmanu-aŝared la 1-a aŭ biblie Salmanasaro la 1-a inter la jaroj 1263 kaj 1234 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio.

Li estis la filo kaj posteulo de la reĝo Adad-nirari la 1-a kaj kiel siaj antaŭuloj havis la titolon "reprezentanto de la dio Baalo kaj pastro de la dio Aŝuro". Krome li nomis sin "granda reĝo" kaj "reĝo tutmonda" (laŭ la modelo de la babilonia titolo rab kiŝati).

Kiam li ekregis, la lando Urartu (ĉe la montaro Ararato) ribelis kontraŭ la asiria superrego. La reganto post preĝo kunvokis siajn armeojn kaj komencis militon, dum kiu laŭ asiriaj enskriboj li laŭdire konkeris ok landojn kaj 51 urbojn. Salmanasaro postulis de la lando altan imposton, kiu estas indiko pri tio ke li ne sukcesis instali daŭran superregon, sed ĉiukaze enkasigis mallongtempan profiton. Ankaŭ pliajn najbarajn regionojn li sukcese konkeris. Salmanasaro korespondis kun la hititoj. En Ninevo li konstruigis palacon, restaŭrigis la tiean templon de la diino Iŝtar kaj rekonstruigis la urbon Nimrud borde de la rivero Tigriso.

SPQR Provincoj de la Romia Imperio (en 117) SPQR

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.