Armea generalo

Armea generalo estas generala militista rango uzata de armeoj de kelkaj ŝtatoj. En armeoj uzantaj rangon marŝalo temas pri la dua plej supera rango, alie la rango estas la plej supera.

Ĉeĥio

US-O10 insignia

En Ĉeĥio tio estas la plej supera generala rango en Armeo de Ĉeĥa respubliko. La plej proksima pli malalta rango estas generalleŭtenanto. Se la armea generalo estas en funkcio de estro de Generala stabo de Armeo de ĈR, poste estas ununura pli supere postenigita persono prezidento de Ĉeĥa respubliko, kiu estas ĉefa komandanto de la ĉeĥaj armitaj fortoj.

Signo: kvar kvinpintaj oraj steloj.

La armea generalo kutime komandas al unu armeokorpuso.

En Ĉeĥio estis ĝis nuntempo (2009) nomitaj kvin armeaj generaloj, krom generalo Sedláček, la nomitoj ĉiam funkciis en posteno de estro de Generala stabo de AdĈR:

Army-FRA-OF-09
Epoleto de franca armegeneralo.

Francio

La armea generalo (général d’armée) estas la plej supera generala rango de Francio. Pli precize tio estas markigo de rango uzata fare de diviziaj generaloj en la plej militistaj rondoj - estro de generata stabo, stabo de surteraj fortoj (kvin steloj sur epoletoj) kaj kelkaj pluaj (komandanto de Pariza regiono havas ses stelojn).

Usono

Army-USA-OF-10
Usona ordeno de armegeneralo (ekde 1944).

La armea generalo (General of the Army) estas rare uzata rango de la surteraj fortoj de Usono. Unuafoje ĝi estis uzita kiel (kvarstela) rango por generalo U. Simpson Grant, post lia elekto de prezidento poste por W. T. Shermana kaj P. H. Sheridana, la sekvantoj de Grant. Pluaj armeaj generaloj (kun kvin steloj) estis nomitaj nur en decembro de 1944 (G.Marshall, D. MacArthur, D. D. Eisenhower kaj H. H. Arnold). O. Bradley estis nomita en septembro de 1950. Ekde tiu tempo estas la plej atingebla rango por generaloj se la surteraj fortoj rango generalo (general).

Sovetunio

RA A F9GenArmy 1943
Ordeno de armegeneralo en la Ruĝa armeo de Sovetunio (de 1940 ĝis 1943).
RAF A F9GenArmy after2013
Epoleto de armegeneralo en Rusio
(ekde 2013).

En la jaro 1940 estis en Sovetunio rango de armea generalo (генерал армии) enkondukita en Ruĝa Armeo dum alinomado de la generalaj rangoj.. La rango estis envicigita inter marŝalo de Sovetunio (pli supera) kaj generalkolonelo (malpli supera), ĝi respondis al rango admiralo de ŝiparo en maristaro. En junio de 1940 estis nomitaj unuaj tri armeaj generaloj, dum la milito ties nombro kreskis, la rangon akiradis kutime komandantoj de frontoj. Sume estis ĝis la jaro 1991 nomitaj kiel armeaj generaloj 133 soldatoj, la rango estis uzata ankaŭ por la plej superaj reprezentantoj de resortoj de enlando kaj sekureco.

Ceteraj ŝtatoj

Ŝtatoj de soveta bloko (Pollando, Ĉeĥoslovakio, GDR, Bulgario) kun transpreno de la soveta sistemo de generalaj rangoj transprenis ankaŭ tiun ĉi rangon, tipe por ministro de defendo. Post disfalo de USSR la rango estas uzata en Ukrainio.

La rango estas enkondukita ankaŭ en kelkaj pluaj ŝtatoj - Indonezio, Liberio, Paragvajo, Brazilio, antaŭe en Jugoslavio.

Rilataj temoj

Ludvík Svoboda

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Kancelář prezidenta republiky
  2. Generálové Armády a Policie ČR, hrad.cz
  3. Jmenování do vyšších generálských hodností, Ministerstvo obrany ČR 28.10.2009
Andrzej Błasik

Andrzej Eugeniusz Błasik (naskiĝis la 11-an de oktobro 1962 en Poddębice, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – armea generalo, piloto de la Pola Militistaro, postmorte avancita ĝis la rango de generalo, ekde la 19-a de aprilo 2007 ĝis la 10-a de aprilo 2010 ĉefkomandanto de la Aerarmeo de la Pola Respubliko. Mortis en la aviadila katastrofo/atenco super Smolensk.

Armeo

Armeo (el Latino armata) signifas grupon de armitaj homoj. Ĉi tio povas esti nacie organizita aŭ malgranda grupo formita por batali kontraŭ malamikoj. Armeoj defende aŭ ofensive servas. Armeo kutime estas parto de la militfortoj de lando aŭ ŝtato.

Depende la rimedoj, nacia armeo ofte enhavas tri partojn: terarmeo, mararmeo, kaj aerarmeo.

En la romia armeo:

1 legio = 10 kohortoj

1 kohorto = 500 soldatojLa romia imperio havis 15-25 legiojn.

En la moderna armeo (almenaŭ en anglalingvaj landoj):

En la Dua mondmilito, unu brita divizio enhavis 40 mil homojn, tamen nur 40% batalis ĉe la fronto. En 1941 la brita imperio havis ĉirkaŭ 100 diviziojn (Rusio 186, Germanio 145+, Japanio 70, Turkio 50, Usono 35).

Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio

La Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (ruse Федеральная служба безопасности Российской Федерации; mallongigo FSB, ruse ФСБ), latinliterigo Federal'naja sluĵba bezopasnosti Rossijskoj Federacii, prononco laŭ sistemo IFA fʲɪdʲɪralʲnəjə sluʐbə bʲɪzɐpasnəstʲɪ rɐsʲijskəj fʲɪdʲɪratsɨjɪ) estas la ĉefa sekureca agentejo de Rusio kaj la ĉefa posteula agentejo al la sovetunia Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB). Ĝia ĉefa respondeco estas ene de la lando kaj inkluzivas kontraŭspionadon, internan sekurecon kaj landliman kontrolon, kontraŭ-terorisman agadon, kaj observon de publikaj lokoj samkiel persekuton de severaj krimoj kaj perfortoj de la naciaj leĝoj. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe la placo Lubjanka, kaj parto de la ĉefsidejo situas en la fama konstruaĵo laŭ la placo nomata "Lubjanka", kiu en la epoko de Sovetunio estis la ĉefsidejo de la tiutempa Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB). La Direktoro de la FSB ekde 2008 estas la armea generalo Aleksandr Bortnikov (Александр Бортников).

Tiu ĉi speciala servo kreiĝis la 3-an de aprilo 1995 kune kun transformo de Federacia Kontraŭspiona Servo (1993-1995). Ĝi nombras 200 - 350 mil funkciulojn kaj sekretajn kunlaborantojn. Plimulto de la gvidantaro estas antaŭaj oficiroj de KGB, kiel ties estinta direktoro Vladimir Putin, aŭ nun ĉiam pli ofte junaj personoj familie ligitaj kun ili, kaj diplomitoj de la Akademio de FSB, kiel ekzemple filo de Miĥail Fradkov.

FSB devus limigi sian agadon al kontraŭspionado, sed de jaroj oni pligrandigas ĝiajn kompetentecojn ekster la limoj de Rusio. Oni ne povas ekskludi, ke FSB aktivas ankaŭ sur teritorio de la estinta Orienta Bloko.

Generalo

Generalo indikas, ĉe militistaroj de la plejmultaj nacioj, la plejaltgradan rangon de oficiroj de la terarmeo kaj aerarmeo dum pactempo. Dum militoj kelkaj nacioj ordenas homojn pro elstaraj agoj per titoloj kiuj superas generalon: marŝalo, ĉefgeneralo aŭ armegeneralo.

La plejmultaj armeoj indikas la gradon per ŝultrojmarkoj (epoletoj) de oraj aŭ arĝentaj (ekzemple en la usona armeo) steloj. La generalo de NATO-ŝtatoj portas kvar stelojn kaj estas tiel ofte nomita kvarstela generalo.

Józef Dowbor-Muśnicki

Józef Dowbor-Muśnicki (naskiĝis la 25-an de oktobro 1867 w Garbów (distrikto Sandomierski), mortis la 26-an de oktobro 1937 en Batorowo (distrikto Poznański) – generalleŭtenanto de la Armeo de Rusa Imperio kaj armea generalo de Pola Soldataro, ĉefkomandanto de la Armeo de Grandpolujo en estinta prusa aneksaĵo. Li havis kvaropon de infanoj, interalie filinon Janina Lewandowska.

Józef Haller

Józef HALLER (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1873 en Jurczyce (apud Skawina), mortis la 4-an de junio 1960 en Londono) estis armea generalo de Pola Militistaro, legiisto, skoltestro, prezidanto de antaŭmilita ZHP (Asocio de Pola Skoltismo), prezidanto de Komitato de Pola Ruĝa Kruco, politika kaja socia aganto, onkla frato de generalo Stanisław Haller (murdita de sovetoj en Katin), kavaliro de la ordenoj: Blanka Aglo kaj Virtuti Militari.

Józef Hauke-Bosak

Józef Hauke-Bosak blazono Bosak (naskiĝis la 19-an de marto 1834 Peterburgo, mortis la 21-an de januaro 1871 apud Dijon) – grafo, armea generalo, komandanto de militfortoj el vojevodioj Krakovo kaj Sandomierz en la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, partoprenanto de la Francia-Prusia milito (1870-1871).

Kazimierz Sosnkowski

Kazimierz Sosnkowski blazono Godziemba (naskiĝis la 19-an de novembro 1885 en Varsovio, mortis la 11-an de oktobro 1969 en Arundel (Kanado)) – pola militisto kaj politikisto, fondinto de Asocio de Aktiva Batalado, ĉefo de stabo de la 1-a Brigado de Polaj Legioj, de 1936 armea generalo de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, ministro pri armeaj aferoj, sekvanto de Prezidento de Pollando, ministro de la registaro en ekzilo, ĉefa komandanto de la Asocia de Aktiva Batalado, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj.

Listo de grandaj kancelieroj de la Honora Legio

La granda kanceliero de la Honora Legio, post la povtransdono, prezentas al la nova prezidanto de la Respubliko la grandan kolieron de la Honora legio, unua ŝtupo de la enoficiĝo de la nova prezidanto en kiu li/ŝi fariĝas granda mastro de la ordeno.

La granda kanceliero estas elektita inter la grandaj krucoj de la ordeno. Li oficas dum ses jaroj, kun ebla reenoficiĝo, escepte se lia ofico estas rompita pli frue.

La granda kanceliero, sub aŭtoritato de la granda mastro, kaj laŭ ties ordonoj, estras la laborojn de la konsilio de la ordeno (kies kunvenojn li prezidas) kaj tiujn de la administraj servoj. Li rekte dependas de la granda mastro, kiu povas voki lin por paroli antaŭ la konsilio de la ministroj, kiam la ordeno estas priparolota.

Ekde la 3-a de decembro 1963, tago de la kreo de la nacia Meritordeno, la granda kanceliero de la Honora Legio estas ankaŭ la granda kanceliero de tiu ordeno.

M4 Sherman

La M4 Sherman estis mezgranda tanko el usona produktado, kiu estis multe uzata en la Dua Mondmilito kaj la Korea Milito, meze de la 20-a jarcento. Temis pri la plej multnombre produktata usona tanko de la dua mondmilito. Sian nomon ĝi ricevis honore al la 19-jarcenta usona armea generalo William T. Sherman (1820-1891).

Michał Tokarzewski-Karaszewicz

Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski (naskiĝis la 5-an de januaro 1893 Lvovo, mortis la 22-an de majo 1964 en Kazablanko) – armea generalo de Pola Soldataro, framasonisto, teozofo, kleriko de Liberala Katolika Eklezio.

Noël Jean-Baptiste Henri Alphonse Dumas

Noël Jean-Baptiste Henri Alphonse Dumas (1854-1943) estis franca armea generalo, filo de Ernest Charles Jean-Baptiste Dumas, kaj nepo de la kemiisto Jean-Baptiste Dumas. Li studis en la Speciala Milita Lernejo de Saint-Cyr. En la 13-a de majo 1881 li promociigis la leŭtenanto, kaj en la 10-a de majo 1887 fariĝis kapitano. Li partoprenis en la 1-a Monda Milito kie li ricevis plurajn ordenojn.

Omar al-Baŝir

Omar Hasan Ahmad al-Baŝir (arabe عمر حسن أحمد البشير ; naskiĝis la 1-an de januaro 1944 en Hoŝ Banaga proksime de Ŝandi en norda Sudano) estis la ŝtatestro de Sudano de 1993 ĝis 2019. Li estas armea generalo, kiu en 1989 ekregis la landon post neperforta armea puĉo kaj regis Sudanon en sinteno de islama fundamentalismo. Ekde 1993 li estis la ŝtata prezidanto de Sudano. La 25-an de aprilo 2010 li estis reelektita je sia posteno en prezidenta baloto. Laŭ oficialaj informoj li ricevis 68 procentojn de la voĉdonoj. Post monatoj da manifestacioj kontraŭ lia regado, la 10-an de aprilo 2019, la Defenda Ministerio anoncis, ke la armeo lin eloficigis kaj arestis.

Pola Partizana Ŝtato

La Pola sekreta ŝtato (pole: Polskie Państwo Podziemne) estas la nomo uzata por la sekretaj militaj unuoj kiuj agadis en Polio dum la Dua Mondmilito, kontraŭ la germana nazia okupado, kaj lojale al la Pola Ekzila Registaro en Londono. La esprimo estis uzita de Jan Karski en lia libro Story of a Secret State. Difino Pola Subtera Ŝtato unuafoje aperis en okupata Dua Pola Respubliko la 13-an de januaro 1944 en konspira semajna gazeto "Biuletyn Informacyjny" (Informa Bulteno).

Ratko Mladić

Ratko Mladić (serbe cirile Ратко Младић) estas eksa bosnia-serba armea generalo kaj militkrimulo, kiu inter la jaroj 1992 kaj 1996 estis ĉefkomandanto de la armeo de la tiam internacie ne agnoskita Serba Respubliko (Republika Srpska) en Bosnio.

Kadre de tiu posteno kaj de la Bosnia Milito li estas akuzata pri multaj militkrimoj kaj krimoj kontraŭ Bosniaj kaj Kroataj civitanoj. Multaj el ili rilatas al la preskaŭ kvarjara sieĝo de la urbo Sarajevo kaj al la Masakro de Srebrenico en julio 1995, kadre de kio estis murditaj ĝis 8000 nearmitaj bosniaj viroj kaj knaboj. La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio ekde tiu jaro akuzas lin pri genocido kontraŭ la islamanaj bosnianoj, planata kune kun Radovan Karadžić kaj internacie serĉas lin cele al malliberiĝo kaj jura proceso. Post kiam li 15 jarojn povis kaŝiĝi kaj eviti tian malliberiĝon, fine la 26-an de majo 2011 li kaptiĝis en Serbio.

Stanisław Maczek

Stanisław Władysław MACZEK (naskiĝis la 31-an de marto 1892 en Szczerzec apud Lvovo, mortis la 11-an de decembro 1994 en Edinburgo) estis pola militisto, armea generalo de Pola Soldataro, komandanto de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio kreita en Francio, honora civitano de Nederlando.

Tadeusz Rozwadowski

Tadeusz ROZWADOWSKI blazono Trąby (naskiĝis la 19-an de majo 1866 en Babin (nun en Ivano-Frankivska provinco), mortis la 18-an de oktobro 1928 en Varsovio) estis pola militisto kaj inventisto, generalo de aŭstria-hungara armeo, kunkreinto de Pola Militistaro kaj kiel armea generalo de la venko en pola-bolŝevika milito.

Tadeusz Rozwadowski devenis de familio kun longaj militistaj tradicioj, lia avo Wiktor batalis en novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio kaj la patro Tomisław en januara ribelo kontraŭ la sama imperio. Sian karieron komencis en Hranice. Poste en la jaroj 1882-1886 studis en Militista Teknika Akademio en Vieno, kiun finis kiel subleŭtenanto, kiel la plej bona lernanto. Plue studis en Milita Lernejo en Vieno, destinita al la plej bonaj oficiroj.

Oktobre 1896 estis nomumita ataŝeo ĉe aŭstra delegitaro en Bukareŝto. Li konis 5 lingvojn – polan, francan, germanan, ĉeĥan kaj rusan, poste ankaŭ rumanan. Lia unua sukceso estis negoco de favora por Aŭstrio-Hungario dogana interkonsento. Ankaŭ evoluigis austra-rumanan kunlaboron en militista kampo, per kio favorigis al si rumanan reĝon Karolo la 1-a kaj ankaŭ rumanan tronheredanton princon Ferdinando. En Rumanio naskiĝis liaj infanoj.

Bukareŝton forlasis en 1907 en la rango de subkolonelo. Li revenis al Galicio al Stanisławów, kie iĝis komendanto de la 31-a Regimento de Kampaj Kanonoj. En majo 1908 avancis ĝis rango de kolonelo. Tie li sin dediĉis al militista kaj socia agadoj.

Władysław Sikorski

Władysław Eugeniusz SIKORSKI (naskiĝis la 20-an de majo 1881 en Tuszów Narodowy, proksime al Mielec, mortis la 4-an de julio 1943 en Ĝibraltaro) estis pola militisto kaj politikisto, armea generalo de Pola Soldataro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj kaj ĉefministro de registaro en ekzilo dum la Dua Mondmilito.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.