Arko

Arko havas diversajn signifojn:

Vidu ankaŭ

  • Arĉo uzata muzikinstrumente
  • ARK (apartigilo)
Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo.

Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo.

8-a arondismento de Parizo

La 8-a arondismento (franclingve VIIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno. Kune kun la 2-a kaj la 9-a arondismentoj, ĝi parte entenas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), organizitan ĉirkaŭ la operejo Garnier.

La 8-a arondismento havas proksimume 40000 loĝantojn kaj kovras 3,88 km². Kun pli ol 171000 postenoj, ĝi estas ekonomie la plej grava arondismento de la franca ĉefurbo.

Tiu kvartalo entenas plurajn vidindaĵojn de Parizo, inkluzive de la avenuo de la Elizeaj Kampoj, de la Triumfa Arko aŭ de la placo de la Konkordo. Tie plie situas la palaco Elizeo, kiu estas la oficiala loĝejo de la Prezidanto de la Respubliko.

Arko (arkitekturo)

Arko en arkitekturo estas kurba strukturo, kiu okupas la supran parton de ia spaco en konstruaĵo (ekz-e trairejo en muro aŭ salono en katedralo) kaj kutime surtenas certan kiomon da pezo. Ĝi estas kurbo aŭ foje plurlatero, laŭ kiu estas kreita volbo aŭ lintelo. Ĝi estas malfermaĵo inter du pilieroj aŭ muroj kiu transpasas la tutan ŝargon kiun ĝi eltenas al la abutmentoj, pere de oblikva forto nome puŝ-forto.

La arko aperis en Mezopotamio, Egiptujo, Asirio, Etruskujo k.a. kaj poste estis rafinita en la antikva Romo. La arko iĝis grava tekniko por la konstruo de katedraloj kaj estas uzata ĝis hodiaŭ en kelkaj modernaj konstruaĵoj, kiaj pontoj.

En Arkitekturo ĉiam venis la problemo savi la malfermaĵojn inter du apogoj; antaŭ la invento de la ŝtalbetono kaj de la traboj el ŝtalo, la plej facila sistemo estis fari ĝin pere de unusola peco, nome lintelo, kiu povis esti el ligno aŭ el ŝtono kaj, kiam ne disponeblis el pecoj sufiĉe grandaj, pere de kelkaj pli malpgrandaj pecoj, intermetitaj tiele ke ili povu rezisti la ŝarĝon kiu gravitas sur la malfermaĵo.

Funkcie arko konstruiĝas ĉe la murero aŭ fasadero kiel kronigo de malfermaĵo aŭ embrazuro. Tradicie arko estas komponita el pecoj (faritaj el tajlita ŝtono, briko aŭ adobo) nomitaj doveloj kiuj funkcias ĉiam pere de premo kaj ĝi povas adopti kurbajn formojn tre diversajn. Tiu tipo de konstrua elemento estas tre utila kiam oni deziras savi spacojn relative grandajn pere de la kongruo de pecoj ne tro grandaj.

Spite esti simpla elemento, kaj kiu aperas nature en la konstruado de strukturoj ekde antikveco, ties funkciado ne estis studita science ĝis la unua triono de la 19a jarcento. Antaŭe, por ties desegno oni uzis empiriajn geometriajn metodojn kiuj determinis la dikecon de la abutmentoj, aŭ la reziston necesan ĉe la pilieroj. Tiuj konstrumetodoj malhavis sciencan fundamenton kaj baziĝis sur la kapablo tromezurita de la apogaj strukturoj, ĝenerale la streboj​ ​aŭ la uzado de kontraŭapogiloj. La nasko de novaj studoj meze de la 19a jarcento solvis grandkvante la teorion de arko, de ties laboro, kaj de la kaŭzoj de ties faleblo. La uzado de novaj konstrumaterialoj, komence de la 20a jarcento, kiaj la fero, la ŝtalo kaj la ŝtalbetono permesis same la konstruadon de kontinuaj arkoj de konsiderinda grando, kaj tiele ties konstruo venis pli al la areo de la inĝenierado ol al tiu de la arkitekturo.

Arko (armilo)

Arko aŭ pafarko estas arkforma armilo por pafi sagojn.

Arkpafado

Arkpafado aŭ malofte arkopafado, arkopafo estas branĉo de ĉasado, praktikata ankaŭ en la sporto kaj uzita en militoj ĝis la mezepoko. La ĉasisto provas pafi per la arko la sagon en la celtabulon.

Moderna konkurenca arkpafado estas arkpafado al celo por montri akuratecon el distanco aŭ distancoj. Tiu estas la plej populara formo de konkurenca pafarkado tutmonde kaj ĝi estas nomata ankaŭ celarkado. Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj ĝenerale seriigitaj je variaj distancoj en ligna celaro.

Batalo ĉe Kursko

La Batalo ĉe Kursko, en julio 1943, estas la plej granda tankobatalo de la dua mondmilito kaj de la historio. La soveta armeo sukcesis haltigi la lastan grandan ofensivon de la germana armeo (la "Wehrmacht") en la orienta fronto kaj de tiam repuŝis ĝin ĝis Berlino, fine liberigita de la naziismo fare de la sovetianoj la 7-an de majo 1945.

Kurska batalo estis unu el decidaj militoperacioj de la Soveta Armeo en la Granda patriota milito, la plej granda batalo de Dua mondmilito. Konsistis el du etapoj: defendaj bataloj (5 - 22 julio de 1943) kaj kontraŭatako (12 julio - 23 aŭgusto de 1943) de Soveta Armeo.

Germania militestraro preparis atakon sub koda nomo "Citadelo", planinte per renkontaj atakoj de flankoj de urboj Orel kaj Ĥarkov ĉirkaŭi kaj likvidi sovetuniaj armeaj fortoj ĉe tiel nomata Kurska elstarajo. Ĉi-tie germanoj ekkoncentrigis militajn fortojn de armeaj grupoj "Centr" (komandis generalo-feldmarŝalo Hunter fon Kluge) kaj "Sudo" (komandis generalo-feldmarŝalo Erich von Manstein): 50 da divizioj (pli ol 900 mil da homoj, ĉirkaŭ 2,7 mil da tankoj kaj ŝturmaj kanonoj, ĉirkaŭ 2,7 mil da kanonoj kaj minĵetiloj, ĉirkaŭ 2050 da aviadiloj); ĉe flankoj agadis 20 da divizioj.

Sovetunia militestraro preparis fortan defendon el 8 linioj kaj limoj kun komuna profundeco de 300 da kilometroj, por en tempo de defendaj bataloj senfortigi avangardajn grupojn kontraŭajn kaj transiri al kontraŭatako. Defendadis sur norda flanko de Kurska elstaraĵo armeoj de Centra fronto (komandis generalo de armeo Konstantin Konstantinoviĉ Rokosovskij), sur suda flanko — Voroneĵa fronto (komandis generalo de armeo Nikolaj Fedoroviĉ Vatutin):1336000 da homoj, pli ol 19 mil da kanonoj kaj minĵetiloj, 3444 da tankoj kaj meveturadaj kanonoj, 2172 da aviadiloj. Malantaŭ tiaj frontoj, en reservo, estis Stepa fronto (komandis generalo-kolonelo Ivan Stepanoviĉ Konev), por atako estis preparitaj en Okcidenta fronto (komandis generalo-kolonelo Vasilij Daniloviĉ Sokolovskij), Brjanska fronto (komandis general-kolonelo Markian Miĥajloviĉ Popov), 57-a armeo (komandis generalo de armeo Rodion Jakovleviĉ Malinovskij) de Sud-Oksidenta fronto. Kunordiĝis agadon de frontoj Marŝalo de Soveta Unio Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov kaj Marŝalo de Soveta Unio Aleksandr Miĥajloviĉ Vasolevskij.

Matene de la 5-a de julio artilerio de Soveta Armeo kaŭzis preventivan baton sur regionoj de koncentrado de germanaj armeoj, kaŭzis pro tio grandajn perdojn al ĝi kaj devigis enigi en atakon ĉefajn fortojn de kontraŭulo. Antaŭ la 12a julio atako de germanaj armeoj en linio de Centra fronto estis haltigita kaj post de la plej granda en milithistorio tanka batalo ĉe vilaĝo Prohorovka (komuna kvanĝo de tankoj estis ĉirkaŭ 1200), germanaj militaj fortoj transiris al defendado ĉe linio de agado Voroneĵa fronto. Ekis kontraŭatako de militaj fortoj de Okcidenta kaj Brjanska frontoj en direkto de urbo Orel, poste Centra, Voroneĵa, kaj Stepa fronto kun helpo de kun militfortoj de Sud-Okcidenta fronto atakis en direktoj de urboj Belgorodo kaj Ĥarkovo.

Post 50-tagaj bataloj germana armeo perdis 30 diviziojn (ĉirkaŭ 500 mil da homoj, 1500 tankojn, 3000 kanonojn, pli ol 3000 aviadilojn. Al Soveta Armeo helpis en germana ariero partizanoj kaj kaŝrezistantoj, per aktiva agado altiris al si grandaj militaj fortoj de kontraŭlo, faris multajn diversiojn. Venko de Soveta Armeo en kurska batalo devigis germanajn militfortojn aliri al defendeco sur ĉiuj militfrontoj de Dua mondmilito.

Eĝo (grafeteorio)

En grafeteorio, eĝo aŭ latero estas unu el la fundamentaj unuoj el kiuj grafeoj estas formitaj.

Sendirekta grafeo konsistas el aro de verticoj kaj aro de eĝoj kiuj tiam estas neordigitaj paroj de verticoj. Orientita grafeo konsistas el aro de verticoj kaj aro de eĝoj kiuj tiam estas arkoj - ordigitaj duopoj de verticoj.

Al eĝo povas esti asignita valoro aŭ pezo. Minimuma generanta arbo estas subgrafeo kiu kunkonektas ĉiujn verticojn de la grafeo sed enhavas nur parton de la eĝoj, la eĝoj estas elektitaj tiel ke sumo de iliaj pezoj estas minimuma. La alia komuna uzo de la pezoj estas la vojaĝa tempo aŭ kosto por la vojaĝa komiza problemo.

Francoj

Francoj estas anoj de okcident-eŭropa popolo, loĝanta sur la teritorio de la hodiaŭa Francio. Ili parolas francan lingvon, apartenantan al la latinida lingva familio.

Johana de Arko

Jeanne d'Arc alidirektas ĉi tien. Por la filmo de Luc Besson, vidu Jeanne d'Arc (filmo).

Johana de Arko, kromnomata la "Pucelo de Orleano" (france Jeanne d'Arc; naskiĝis probable en 1412, mortis la 30-an de majo 1431) estas nacia heroino de Francio kaj sanktulino de la Romkatolika Eklezio.

Kamparanino naskiĝinta en la oriento de Francio, ŝi proklamis sin dia gvidantino kaj kondukis la francan armeon al gravaj venkoj dum la Centjara Milito, kaj preparis la vojon por la konsekrado kaj kronado de la daŭfeno Karlo la 7-a. Ŝi estis kaptita de la burgonjanoj, transdonita al la angloj kontraŭ mono, submetita al proceso kaj juĝado de la proangla episkopo de Beauvais, kaj brulmortigita sur ŝtiparo kiam ŝi havis 19 jarojn.Dudek kvin jarojn post la ekzekutado, inkvizicia tribunalo rajtigita de la papo Kaliksto la 3-a esploris la proceson, deklaris ŝin senkulpa kaj proklamis ŝin martiro. Johana de Arko estis beatigita en 1909 kaj poste kanonizita aŭ sanktigita en 1920. Ŝi estas, kune kun Sankta Denizo, Sankta Marteno de Tours, Sankta Ludoviko la 9-a, kaj Sankta Tereza de Lisieux, unu el la sanktaj patronoj de Francio. Johana asertis havi viziojn venintajn de Dio kiuj instruis al ŝi kiel rekuperi la patrion kaj forpeli la anglan regadon fine de la Centjara Milito. La nekronata daŭfeno Karlo la 7-a sendis ŝin al la sieĝo de Orléans kiel parto de la helpmisio. Ŝi gajnis famon kaj reputacion post superado de la malafabla konduto de la veteranaj komandantoj kaj post la forigado de la sieĝo post nur naŭ tagoj. Pluraj venkoj venis poste kaj la reĝo Karlo estis kronita en Reims kaj la sukcedo al la trono estis fine establita.

En la nuntempo, Johana de Arko estas elstara figuro de la okcidenta kulturo. Ekde Napoleono ĝis nun, francaj politikistoj el ĉiuj tendencoj alvokis ŝian memoron. Famaj verkistoj kaj komponistoj kreis verkojn pri ŝi. Inter ili plej famiĝis: Ŝekspiro (Henriko la 6-a, Parto 1), Voltaire (La Pucelo de Orleano poemo), Schiller (La Pucelo de Orleano dramo), Verdi (Giovanna d'Arco), Ĉajkovskij (La Pucelo de Orleano opero), Mark Twain (Personaj Rememoroj de Johana de Arko), Arthur Honegger (Johana de Arko sur la ŝtiparo), Jean Anouilh (La Alaŭdo), Bertolt Brecht (Sankta Johana de la Mortigejoj), George Bernard Shaw (Sankta Johana) kaj Maxwell Anderson (Johana de Loreno). Krom tiuj ekzemploj, aliaj ankaŭ troviĝas en filmoj, teatro, televido, videoludoj, muziko kaj aliaj.

La Défense (stacidomo)

La Défense, plennome La Défense - Grande Arche (esperante La Defendo - Granda Arko) estas stacidomo sur linio A de RER en Puteaux, departemento Hauts-de-Seine, regiono Francilio.

Longitudo

Longitudo difinas la angulo de arko de la ekvatoro, entenata inter la meridiano de iu ajn loko kaj alia meridiano elektita kiel referenca meridiano.

Longitudo estas valoro de orienta kaj okcidenta angulo, laŭ direkto de pli mallonga vojo al la objekto de la nula meridiano. Nombra valoro de longitudo (en gradoj) estas inter 0° kaj 180°. Okcidenta longitudo estas mallonge priskribata per litero U, la orienta estas mallonge priskribata per litero E.

Pri astronomio, longitudo ests angulo inter la meridiano de astro kaj la meridiano, kiu trapasas la printempan ekvinoksan punkton.

En matematiko, pri punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinata sistemo (O, i, j, k)) estas polusa angulo de la orta projekciaĵo de M sur la ebeno difinita de (O, i, j): la longitudo estas la dua koordinato en la sfera koordinata sistemo.

Malgrandaj Sundaj Insuloj

La Nusa Tenggara (laŭlit. Sudorientaj Insuloj), aŭ Malgrandaj Sundaj Insuloj, estas grupo de insuloj en sudorienta Mara Sudorienta Azio, norde de Aŭstralio kaj sudoriente de Indonezio. Kun la Grandaj Sundaj Insuloj okcidente ili formas la insularon de la Sundaj Insuloj. La insuloj estas parto de vulkana arko, nome Sunda Arko, formata pro subigo de la Java Fosaĵo en la Java Maro.

La tuta areo estas proksimume 87.700 km² sur kiu estas distribuita loĝantaro de ĉirkaŭ 12 milionoj da loĝantoj.

Pjongjango

Pjongjango (koree 평양) estas la ĉefurbo de la Korea Popoldemokratia Respubliko, nomata ankaŭ Nord-Koreio. En Pjongjango loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj, sed precizan nombron korea registaro ne diskonigas.

Poyatos

Poyatos [poJAtos] (Ŝton-benketoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Poyatos estas trafluata de la rivero Escabas kaj elstaras pro naturaj pejzaĝoj.

En la lastaj jaroj la vilaĝeto iom progresis pro plibonigo de stratoj, rehabilitado de la urbodomo, de ties placo kasj de domoj, kiuj plibonigitaj por ruraj turismo, plibonigis ĉefe sian eksteran aspekton. Estas tureto apartenanta al murego, kiu ŝirmis forĝejon. Restas kiel simbolo de la vilaĝo, arko de bonvenigo. La pregejo iom dekadencis.

Romp-arko

Romp-arko aŭ akra arko estas arko konstruita el du cirkloj kun pinta akraĵo. En la arĥitekturo ĝi validas kiel centra kaj karakteriza elemento de la gotiko.

Laŭ Francisko Azorín ogivo estas Arkaĵo konsistanta el du arkoj formante angulon. Li indikas etimologion el la latina augiva, el augere (kreski, grandigi). Kaj li aldonas la tipoterminojn lancoforma, akuta, ekilatera.

Triumfa Arko de Parizo

La Triumfa Arko (franclingve Arc de Triomphe) estas monumento de Parizo lokita centre de la placo Charles de Gaulle, je la okcidenta fino de la avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ĝi estas parto de la granda okcidenta-orienta akso de Parizo, ekde la palaco Luvro ĝis la kvartalo La Défense. La alto de la monumento estas proksimume 52 metroj, kaj la larĝeco estas 45 metroj. Ĝi estas la dua plej granda moderna triumfa arko de la mondo (la plej vasta troviĝas en Nord-Koreio).

La Triumfa Arko estas unu el la plej famaj monumentoj de Parizo. Ĝi estis mendita en 1806, post la venko de Austerlitz far la imperiestro Napoléon Bonaparte. La monumento estis tiel grandega kaj kompleksa, ke ĝia konstruado ne finiĝis antaŭ la reĝado de Ludoviko-Filipo, en 1833-1836.

Triumfa arko

Triumfa arko (latine arcus aŭ fornix triumphalis) estas pordegoforma konstruaĵo ne ligita al alia konstruaĵo, kiu origine stariĝis en la Romia Imperio honore al triumfantaj imperiestroj aŭ armeestroj.

Vertebro

La Vertebro estas ĉiu osto de la spino (aŭ vertebraro).

La vertebro konsistas el:

vertebra korpo

vertebra arkoLa vertebroj estas unu sur la alia per kunligitaj artikoj, ligamentoj kaj firmtenitaj muskoloj.

La vertebra arko ĉirkaŭbrakumas la vertebran kanalon kun la mjelo.

Atlaso estas la unua vertebro de la vertebraro.

Volbo

Volbo en la arĥitekturo kaj konstruteĥniko estas arkoforma parto de konstruaĵo (ekzemple plafono de ĉambro aŭ arko de ponto), konstruita per ŝtonoj de tiaj formoj kaj aranĝo, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la profundo.

Laŭ Francisko Azorín volbo estas Arka masonaĵo por kovri spacon. Li indikas etimologion el la latina voluta (envolvita). Kaj li aldonas liston de terminoj por volbotipoj, unue laŭ la formo kaj fine laŭ la uzita materialo: nome plata, cilindra, konusa, revolua, sfera, elipsoida, paraboloida, tora, helica, pavilona, nervura, panelita, ŝtona, brika, betona, metala.

Ĉielarko

Ĉielarko estas sepkolora arko sur la ĉielo, kontraŭflanke de la suno, formiĝanta pro refrakto kaj difrakto de la sunradioj en la pluveroj. Ĝi okazas, se pluvas kaj la suno radias dorse de la observanto. La koloroj estas (en tiu ĉi sinsekvo): ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua, indiga (blua), viola (purpura). Nevideblaj najbaraj koloroj estas infraruĝa kaj ultraviola.

Newton origine (1672) nomis nur kvin primarajn kolorojn: ruĝa, flava, verda, blua kaj viola. Poste li aldonis oranĝan kaj indigan, donante sep kolorojn analoge al la nombro da muziknotoj.

ruĝa: . oranĝa: . flava: . verda: . blua: . indiga: . viola: .

La t.n. ĉefa ĉielarko konsistas el ringoj kun la koloroj de la spektro. Malofte aperas ankaŭ sekundara ĉielarko, se la radioj de la suno duoble reflektiĝas, rompiĝas en la pluvero. (Se la radioj nur unufoje reflektiĝas, aperas la ĉefa ĉielarko.)

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.