Arianismo

Arianismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo kaj floris ekde la 4-a jarcento. Ario, pastro de Egiptio, instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna (ĉar Jesuo, kiel kreito, havas ekeston). Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem. Do arianismo ne kredis al la Sankta Triunuo.

Arianismo floris ekde la 4-a jarcento precipe inter gotoj kaj aliaj ĝermanoj, dum la latinlingvanoj plejparte apartenis al la granda eklezio kiu ne ankoraŭ splitiĝis inter katolikismo kaj ortodoksismo.

Por batali kontraŭ sia "hereza" rivalo, la katolik-ortodoksa eklezio formulis la Nicean Kredon je 325 ĉe la Koncilio de Niceo, sed la arianismo ne estis tute kondamnita ĝis la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381. Sankta Atanazio estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la arianismo.

La reakcio kontraŭ arianismo ne nur helpis difini katolikismon, sed ankaŭ naskis nestorianismon.

Post 381, la arianismo ankoraŭ daŭris, precipe ekster la imperio inter la ĝermanoj. Do, kiam la okcidenta imperio estis konkerita de la ĝermanoj en la 5-a jarcento kaj Romo disfalis, arianismo trovis duan vivon. La visigotoj regantaj Iberion havis arianismon oficialan. Sed la frankoj konvertis al ortodoksismo (kaj, ekde 1054, al katolikismo) kaj fariĝis la ĉefa potenco inter la ĝermanoj. La arianismo forvelkis, kaj en la 8-a jarcento ĝi estis mortinta.

La ariana eklezio ludis gravan rolon por la evoluo de la gota lingvo. Ĝia episkopo Vulfilo faris gotan tradukon de la Biblio, dum pli-malpli samtempe lia ortodoksa-katolika kolego Hieronimo faris Vulgaton. Partoj de la gota traduko restas en Codex argenteus aŭ la Arĝenta Libro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Adoptismo

Adoptismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo; ĝi unue aperis dum la unuaj jarcentoj post Kristo. Ĝia ĉefa tezo diras ke Jesuo naskiĝis nur perfekta homo kaj estis poste adoptita filo de Dio dum lia bapto, dum lia transfiguriĝo, dum lia releviĝo aŭ dum lia ĉieliro, depende de sekto. Ĉefa formo de adoptismo estis proponita de Teodoto kaj Paŭlo de Samosato. Adoptisman kristologion havis poste, dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, la Polaj fratoj, ofte erare nomitaj "socinanoj" aŭ "socinianoj". Ĝi estas malsama al la kristologio de la arianismo, laŭ kiu Kristo estas nek dio nek homo, sed la unua kreitaĵo.

La termino "adoptismo" aŭ "adoptianismo" iĝis aktuala kiam la hispana episkopo Elipando de Toledo, kaj iom poste ankaŭ la episkopo Felikso de Urgell, advokatis tian teologion en la 8-a jarcento, sed la ideo estas pli aĝa; ĝi troveblas jam en tiel frua teksto kiel la Pasxtisto de Hermaso, apokrifa apokalipso kiun oni kredas estis verkita de frato de la episkopo de Romo ĉirkaŭ 150 p. Kr.

Tiu teksto enhavas interalie dek parabolojn, el kiuj la kvina similigas la Dipatron al la posedanto de vinberĝardeno, La sanktan spiriton al ties vera filo kaj Kriston al ties sklavo, kiu faras pli ol petite kaj tial estas levigita al la pozicio de filo, ankaŭ li; do bildo klare malsama al la poste kutima triunu-ideo.

Amiano Marĉelino

Amiano Marĉelino (latine: Ammianus Marcellinus) naskiĝis en Antioĥio de Sirio ĉirkaŭ 330 kaj forpasis en Romo post 397, kaj estis romia historiisto de la epoko imperimalfrua. Malgraŭ origine siria kaj devenanta el grekparolanta familio Amiano kompilis verkojn ekskluzive en la latina lingvo. Fakte li estis taksata la plej rimarkinda historiisto de la 4-a jarcento, kies verkoj estis konservita kvankam nur parte. Kiaj Rerum gestarum libri XXXI, aŭ simple Res gestae, priskribas la jarojn 96 - 378, daŭrigante la interprenon de la granda historiisto Publio Kornelio Tacito. Li ankaŭ surpaperigis rakontojn pri la Hunoj.

Ario (teologo)

Ario (latine Arius, naskiĝis en 256 en Libio, mortis en 336 en Konstantinopolo) estis berbera presbitero kaj teologo.

La kristana teologia fluo naskiĝinta ĉirkaŭ liaj religiaj doktrinoj estis kondamnita kiel hereza en la Unua koncilio de Niceo (325), kaj estis sekve indikata per la epiteto ariana. Tiu doktrino disvastiĝis precipe inter la ĝermanaj popoloj.

Atanazio

Sankta Atanazio (298-373, greke, Athanasios, latine, Athanasius), kristana teologo kaj episkopo de

Aleksandrio, estis la ĉefa batalanto kontraŭ la herezo

arianismo kaj unu el la ĉefrolantoj de la 4-a jarcento

en la romia imperio. Li tre kuraĝe kaj persiste defendis la

plenan diecon de Jesuo Kristo kaj, spite de jaroj de ekzilo,

en Romo kaj en la dezerto de Egipto, kie li skribis

kontraŭ la arianoj, li finfine venkis. Lia doktrino pri Kristo

-- homoousion—fariĝis la doktrino de la nunaj ĉefaj

branĉoj de kristanismo (katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo).

La arianoj instruis, ke Kristo ne estas egala al Dio, sed estas supernatura kreito de Dio. Do estis tempo kiam Dio ekzistis, sed Kristo ne. Tial Kristo ne estas eterna ento. Atanazio, aliflanke, diris, ke Kristo, kiel la Vorto de Dio, estas homoousion aŭ kunsubstanca kun Dio: neniam estis tempo kiam Dio estis kaj la Vorto de Dio (Kristo) ne estis kaj renverse, ĉar la du estas la sama en substanco.

Kvankam li nur estis juna diakono en 325 ĉe la Unua Koncilio de Niceo, lia estro estis la episkopo de Aleksandrio, unu el la ĉefaj episkopoj de la tiutempa kristana mondo. Pro Atanazio, la vorto homoousion ("kunsubstanca") estis enmetita en la Nicean Kredon kontraŭ la arianoj.

Atanazio estis ekzilita kvinfoje, ĉar dum la 4-a jarcento potenco svingpendis inter katolikismo kaj arianismo. La katolika aŭ atanazia kompreno pri Kristo nur fine venkis per la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381, t.e. ok jaroj post lia morto, kiam Sankta Bazilo, Sankta Gregoro Nisseno kaj Gregorio de Nazianco batalis por la atanazia doktrino.

La Nova testamento de Atanazio, kiu enhavis 27 librojn, fariĝis la oficiala Nova testamento de la Eklezio en la 5-a jarcento kaj estas la Nova testamento, kiun ni konas. Li listigis la 27 librojn en Paska letero de 367. Tia listo estis necesa por batali kontraŭ herezaj listoj aŭ kanonoj.

Devizo: Athanasius contra mundum ("Atanazio kontraŭ la mondo").

Eŭzebo de Cezareo

Eŭzebo de Cezareo (ĉ. 260 - ĉirkaŭ 340) (latine, Eusebius) estis historiisto de la kristana eklezio, episkopo de Cezareo en Palestino kaj partopreninto en la Koncilio de Niceo. Lia ĉefa verko estas Prieklezia historio (ĉ. 325, greklingva), kiu estas historio de kristanismo ekde la naskiĝo de Jesuo Kristo ĝis la Koncilio en 325. Li kompilis la historion el la pli antikvaj verkoj (multaj nun perditajn) de historiistoj (ekzemple, Josephus), episkopoj, sanktuloj kaj herezuloj. Lia historio fariĝis la "tradicia" historio de frua kristanismo. Li verkis la historion por aliaj kristanoj.

Alia nomo de Eŭzebo estis Eŭzebo Pamfilio ĉar li estis amiko de Pamfilo.

Eŭzebo estis alte klerigita kaj admiranto de Origeno kaj Konstantino.

Doktrine, Eŭzebo kredis al duon-arianismo kaj unufoje eĉ provizis rifuĝejon al Ario mem. Duon-arianismo staris meze inter arianismo kaj katolikismo. La Koncilio prenis la baptan kredon de Eŭzebo kaj redaktis ĝin por produkti la Nicean Kredon, kiu favoris katolikismon kontraŭ arianismo. Por fari tion, la Koncilio aldonis la vorton homoousios ("kunsubstanca") al lia kredo. Eŭzebo subskribis la Nicean Kredon, sed poste staris kontraŭ ĝi: laŭ duon-arianismo, Kristo kaj Dio ne estas homoousios (sama ousios aŭ substanco) sed homoiousios (simila substanco).

La Nova testamento de Eŭzebo ekskludis la librojn:

Jakobo

2 Petro

2 Johano

3 Johano

JudasKvankam tiuj libroj estis legitaj en multaj preĝejoj en lia tago, laŭ Eŭzebo ili ne estis menciitaj de la aŭtoroj en la tempo de la apostoloj. Malsimile al la aliaj libroj de la Nova testamento. La kanono de la Nova testamento ne estis firme decidita ĝis la jarcento post Eŭzebo.

Laŭ Eŭzebo, Paŭlo skribis 14 leterojn, inkluzive de la letero al la Hebreoj. La greka de la letero estas pli bonstila ol la aliaj leteroj ĉar ĝi estas traduko el la hebrea.

Eŭzebo opinias, ke la Apokalipso ne estis verkita de Johano la Evangeliisto ĉar la greka estas pli aĉa ol lia evangelio.

Eŭzebo de Verĉelo

Eŭzebo de Verĉelo laŭ hagiografia tradicio, naskiĝis en Sardio kaj translokiĝus kune kun la patrino kaj plijuna fratino al Romo tuj post la martiriĝo de sia patro: en tiu Urbo estis antaŭe Liturgia lektoro. Ordinita sacerdoto far papo Marko kaj konsekrita episkopo per la manoj de papo Julio la 1-a la 15-an de decembro 345.

Pri lia episkopeco oni havas infornojn nur ekde 354, kiam li estis menciata en letero de Sankta Ambrozio de Milano kiu lin laŭdas pro la fakto ke li altrudis al la ekleziuloj de sia diocezo komunuman vivon, kiel okazadis en la monaĥaj cenobitoj, imitante en tio la praktikan kutimon de orienta klerularo. Ĝuste pro tio li estas ankaŭ honorata kiel kunfondinto de ilia ordeno ĉe la konfederaciitaj Laŭregulaj kanonikoj de Sankta Aŭgusteno.

Ĉar persista subtenanto de Atanazio, li estis diplomatimisie sendita de papo Libero kune kun Lucifero episkopo de Kaljaro al la imperiestro Konstancio la 2-a por lin puŝi al kunvoko de koncilio kiu decidu pri la kverelo inter la arianoj (subtenataj de la imperiestro mem) kaj la sekvuloj de la ortodoksio: la koncilion oni celebris en Milano en 355, sed ĉar la ariaj episkopoj estis la plimulto, Eŭzebo rifuzis subskribi la ediktojn altruditajn de la imperiestro.

Tiam Eŭzebo estis tuj depostenigita el episkopa ofico kaj ekzilita en Skitopolo (Beit She'an, nun Israelo), kaj poste en Kapadokio kaj fine en Tebaido (kristana ermitujo). En 361, post la morto de Konstancio la 2-a, la imperiestro Juliano, kiu kontraŭis kristanismon kaj katolikan kaj arianan, konsentis ke li reposedu sian episkopan sidejon. En 362 Eŭzebo partoprenis la koncilion de Aleksandrio en kiu estis decidite “pardoni” la episkopojn arianajn, kondiĉe ke ili revenu al la laika stato.

Eŭzebo mortis en Verĉelo en 371.

Gregorio de Nazianco

Gregorio de Nazianco (naskiĝis en Nazianco, Kapadokio, Romia Imperio en 329; mortis samloke la 25-an de januaro 389), ankaŭ konata kiel Gregorio la Teologo, estis kristana ĉefepiskopo de Konstantinopolo en la 4-a jarcento. Li estas vaste konsiderata kiel la plej kompleta retorika stilisto el ĉiuj patroj de la eklezioj. Kiel predikisto kaj filozofo edukita en la klasika tradicio, enkondukis helenismajn elementojn en la frua kristanismo, kreante la paradigmon de la bizancaj teologoj kaj klerikaro.

Gregorio signife influis en la formon de la doktrino pri la kristana triunuo kaj en la greklingvaj patroj de la eklezioj kaj en la latinlingvanoj, kaj oni memoras lin kiel la "triunuan teologon". Granda parto de lia teologia verkaĵo daŭre influas la modernajn traktatojn, ĉefe rilate al la tri personoj de la triunuo. Kune kun Bazilio la Granda kaj Gregorio de Nyssa, estas konata kiel unu el la kapadokiaj patroj.

Gregorio estas sanktulo kaj de la katolika eklezio kaj de la ortodoksa. La katolika eklezio inkluzivas lin ene de la Doktoroj de la Eklezio; inter la orientaj ortodoksanoj kaj en la orientaj katolikaj eklezioj li estas venerata kiel unu el la "Tri Ĉefaj Sanktuloj" kune kun Bazilio la Granda kaj Johano Krisostomo.

Memortagoj pri Gregorio la Teologo en eklezioj de bizanca rito estas la 25-a de januaro kaj 30-a de januaro (kun Bazilo la Granda kaj Johano Krizostomo).

Gregorio de Nyssa

Sankta Gregorio de Nyssa (naskiĝis ĉirkaŭ 335, mortis ĉirkaŭ 394) estis greka, kristana filozofo, sanktulo, mistikulo kaj klerulo el la urbo Nyssa en Kapadokio, provinco de Anatolio.

Li estas unu el la Grekaj Patroj de la kristana eklezio. Li estas grava pensinto kaj aŭtoritato en la katolika kaj ortodoksa branĉoj de kristanismo. Kun lia frato Sankta Bazilo kaj amiko Gregorio de Nazianco, li estis unu el la tri “Patroj el Kapadokio“.

Li predikis kontraŭ arianismo, branĉo de kristanismo kiu diras ke Jesuo Kristo ne estis Dio. Li donis la ĝustan esprimon pri la Sankta Triunuo kontraŭ la arianisma herezo. Imperiestro Valenzo eksoficigis lin el lia episkopeco, sed post la morto de Valenzo, Gregorio denove estis enoficigita.

Same kiel la sankta Aŭgusteno, Gregorio estas grava kristana filozofo kiu helpis transformi kristanismon laŭ platona filozofo. En kristana filozofio, li sekvis Origenon. Same kiel Origeno, li kredis, ke ni havas materian korpon kiel puno pro origina peko. Laŭ kristanismo, ni ĉiuj heredas ĉi tiun pekon ĉar Adamo estis la unua homo kaj ni heredas lian naturon, pekon kaj ĉion.

En 381 Gregorio partoprenis en la Unua koncilio de Konstantinopolo, kiu redaktis la Nicean Kredon.

Hilario de Potevo

Ne konfuzu kun Sanktaj Helier aŭ HilarioSankta Hilaro aŭ Hilario (Latine Hilarius) el Poitiers estas kristana sanktulo el la kvara jarcento. Li estas unu el la plej fruaj Doktoroj de la Eklezio.

Li estis episkopo de Poitiers. Lia laboro por la fido helpis la kristanismon en ties ortodoksa formo venki la Arianismon.

Inter liaj pensoj disvastigitaj inter kristanoj en epoko de kontraŭkristanaj persekutoj per allogo kaj flato efikis tiu ĉi: "Ne draŝas nian dorson sed karesas nian ventron nin honorante en la palaco; ne skurĝas nian korpon, sed celas kapti nian koron" kiuj nin allogas per flato.

Li mortis en 367. Festotago: la 13-a de januaro.

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1.94 miliardojn da kredantoj (islamo havas 1.17 kaj hinduismo 762 milionojn) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la precipa religio en la tuta mondo ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio – kredo transkultura, transepoka, kredo universala.

Kristanismo estas monoteisma religio, bazita sur la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto, kiun kristanoj kredas esti la Filo de Dio, laŭ la Nova Testamento, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la

mortintojn, kiuj estos relevitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Sankta Bazilo

Bazilo naskiĝis ĉirkaŭ 330 kaj mortis la 1-an de januaro 379. Li estis kristana teologo, ĉefepiskopo de Cezareo en Kapadokio, estas nomata Bazilo la Granda, honorata kiel sanktulo, doktoro de la eklezio. En oriento oni festas lin la 1-an de januaro, en okcidento (kune kun Sankta Gregorio el Nacianco), la 2-an de januaro.

Sankta Triunuo

La Sankta Triunuo laŭ la doktrino de kristanismo, estas Dio, havanta unu esencon sed tri hipostazojn – personojn:

Patro - Persono, Kiu estas la Komenco kaj Modelo de la Triunuo;

Filo - Persono de la Triunuo, Kiun oni nomas ankaŭ Dio Vorto, Saĝeco de la Patro, per Kiu la Patro kreis la universon, Filo naskiĝas el Patro, en nia mondo la Dio Filo enhomiĝis en Jesuon Kriston;

Sankta Spirito - Persono, Kiu devenas de la Patro, Lia ĉeesto kaj agado perfektigas ĉiun Dian faron, Dio la Spirito eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Sankta Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.

La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a kaj 4-a jarcentoj kiam interbatalis katolikismo kaj arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, nek Filo nek Spirito estis Dio, do la Triunuo ne estas. Post la Nicea koncilio komenciĝis batalo kontraŭ macedonismo. Macedonio kontestis diecon de la Sankta Spirito, lia doktrino estis forĵetita de la katolikismo en la dua Ekumena Koncilio, kiu okazis en Konstantinopolo. Tiu koncilio aldonis al la Nicea simbolo paragrafojn pri la Sankta Spirito kaj tial la simbolo kelkfoje nomiĝas Nicea-Konstantinopola, kaj por mallongeco simple Nicea. Laŭ la nicea kredo la Sankta Spirito devenas nur el la Patro. Sed en la okcidenta parto de tiama unueca Eklezio ekde la beata Aŭgusteno komencis disvastiĝi la opinio, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo (filiokvo). La katolika Eklezio enskribis tiun ĉi aldonon en la simbolon nur en 1014, ĉe kronado de Genriko la 2-a far la papo Benedikto la 8-a.

Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo, estas ekzemple unitarismo, jehovismo kaj mormonismo.

Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triunuo originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj.

"La Sankta Triunuo" estas ankaŭ la nomo de pentro, verko de Andreo Rublov kiu estas Rusa Ortodoksa ikonartisto.

Silvestro la 1-a

Sankta Silvestro (?-335) (latine, Sylvester aŭ Silvester) estis sanktulo kaj papo. Li estis Papo Silvestro la 1-a dum 314-335, sekvinte post Sankta Miltiado sur la papa trono; lin mem sekvis Sankta Marko (Marcus). Li papiĝis en la jaro post la jura agnoskiĝo de Kristanismo far la imperiestroj Konstantino kaj Licinio (j. 313).

Konstantino konstruigis por li plurajn konstruaĵojn, inter kiuj verŝajne la unua baziliko de Sankta Johano Laterano, kiu estis dum jarcentoj la ĉefa papa preĝejo. Silvestro sendis delegitojn al la Unua koncilio de Niceo en 325, la elstara eklezia okazaĵo de la epoko, kaj aktive partoprenis la polemikadon pri Arianismo. Laŭ la Donaco de Konstanteno la imperiestro donacis al Silvestro kiel papo politikan regrajton en Italio, sed la Donaco estis la fraŭda inventaĵo de mezepokaj papoj por rajtigi siajn militojn por Italio.

Kiel estas kutime ĉe multaj sanktuloj, oni festas ilian morto-tagon kiel "naskiĝotagon en la ĉielo": tial do en la eklezia kalendaro oni festas Silvestron je la 31-a de decembro, - en multaj landoj oni nomas tiun tagon, kaj la novjarajn festojn, "Silvestro".

Teodoro de Mopsuestio

Teodoro de Mopsuestio (350-428) estas grava kristana pensinto de la 5-a jarcento. Li venis de Antioĥio, Sirio kaj estis episkopo de Mopsuestio, Kilikio en Anatolio (392-428). La plej fama el liaj studentoj estis Nestorio, kiu fondis la herezon nestorianismon. Nestorianoj nomas Teodoron "la Interpretanto" ĉar ili sekvas lian interpreton de la Biblio. Teodoro estis amiko de Sankta Johano Krizostomo, kiu konvinkis lin sindoni al kristana filozofio. Kvankam li estas preskaŭ nekonata en nia tempo, li estis tre influa en sia tempo.

Teodoro ne estis kondamnita kiel herezulo en sia tempo. Tio okazis en la jarcento posta kiam li fariĝis populara inter herezuloj.

Lia interpreto de la Biblio estis tre laŭvorta, ne-poezia, praktika, historia, logika, judismema kaj tre kontraŭ-alegoria. La signifo de biblia teksto estas ununura kaj estas la intencita signifo de la homa aŭtoro mem. Pro tio, Teodoro ofte legis judajn komentarojn por kompreni la Biblion. Laŭ Teodoro, ekzemple, la 22-a Psalmo ne estas antaŭdiro pri la morto de Kristo.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, biblia teksto povas havi multajn sencojn, ambaŭ laŭvorta kaj alegoria, inter aliaj; teksto povas havi sencon intencita de Dio sed ne intencita de la homa aŭtoro. En tio, tiuj sekvas Origenon de Aleksandrio. En tiu tempo, la teologoj de Antioĥio emis interpreti la Biblion laŭvorte kaj emfazi la homecon de Jesuo Kristo, dum tiuj de Aleksandrio emis interpreti alegorie kaj emfazi la diecon de Kristo.

Teodoro verkis libron (nune perditan) kontraŭ Origeno pri alegorio kaj historio.

Lia Biblio: la Biblio de Teodoro ne enhavis la jenajn librojn: Ijob, Alta Kanto, Ezra, 1 Kroniko, 2 Kroniko, la apokrifo, Jakobo, 2 Petro, 2 Johano, 3 Johano, Judas kaj la Apokalipso.

Lia kristologio: en reakcio kontraŭ arianismo, Teodoro emfazis la homecon de Kristo kaj lian liberan homan volon. Li vidis la homecon kaj diecon de Jesuo kiel apartajn kaj plenajn sed ankaŭ unuigitajn kiel "edzo kaj edzino", "animo kaj korpo". Liaj vortoj pri tio ne estas klare herezaj, ĉar eble li rigardis la du flankojn de Jesuo kiel naturojn (laŭ la ortodoksa kalcedonia doktrino) kaj ne kiel personojn (nestorianismo), sed Nestorio kaj aliaj sekvintoj de Teodoro klare interpretis lin hereze.

La multaj verkoj de Teodoro estas perditaj. Li batalis forte kontraŭ la herezoj de arianismo kaj apolinarianismo.

Teodoro estis studento de Diodoro de Tarso.

En la jaro de lia morto (428), lia studento Nestorio fariĝis Patriarko de Konstantinopolo.

Unitariismo

Unitariismo estas tiu branĉo de la kristanismo kiu, male al la trinitarismo, ne akceptas la dogmon pri triunuo; kelkaj unitarismaj eklezioj tute neas la rolon de dogmo en religio.

La konflikto inter unitaristoj kaj triunuistoj komenciĝis frue en la historio de la kristanismo. Jam dum ĝiaj plej fruaj jarcentoj aperas unitarismaj skoloj kiel la arianismo kaj la adoptismo. La arianisma eklezio havis dum pluraj jarcentoj fortan pozicion precipe inter la gotoj, kaj la klasikan gotan biblitradukon faris la ariano Wulfila.

Post la falo de la lasta gota regno en la 9-a jarcento, oni ne aŭdas pri unitarismaj eklezioj ĝis la 16-a jarcento, kiam aperis unu tia en Transilvanio kaj unu en Pollando; la membroj de la laste menciita estas ofte nomitaj "socinianoj", kio estas tamen erara, ĉar Faŭsto Socino (latina Faustus Socinus, itale Fausto Sozzini) translokiĝis de Transilvanio al Pollando plurajn jarojn post ĝia fondo kaj, kvankam li kunlaboris kun ĝi, neniam membriĝis. En Pollando oni foje nomas ilin "arianoj", sed kontraŭ tio ili mem forte protestis, ĉar kvankam la antikvaj arianoj same kiel ili kontraŭstaris la triunu-dogmon, ili pri aliaj aferoj profunde malsamopiniis. Ili mem plej ofte nomis sin "Polaj Fratoj" (latine Fratres Poloni, pole Bracia Polscy).

Fine de la 18-a jarcento, preskaŭ cent jarojn post la malapero de la Polaj Fratoj, estis fonditaj unitarismaj eklezioj en Usono kaj Britio, kie ili ankoraŭ aktivas. La usona Universitato Harvard havis jam ĉe sia fondiĝo fortajn ligojn al la unitaristoj.

Unitaria Universalismo (1961) estas religia movado historie parenca al Unitarismo kai Universalismo. Anoj de Unitaria Universalismo rajtas havi malsamajn kredojn, sekve ne ĉiuj estas unitaristoj laŭ la teologia senco. La unitaria universalisma eklezio en Usono havas preĝejojn desegnitajn de la fama arĥitekturisto Frank Lloyd Wright, mem unitarismano: la preĝejoj en Oak Park (antaŭurbo de Ĉikago), Ilinojo, kaj en Madison, Viskonsino.

Unua koncilio de Konstantinopolo

La Unua koncilio de Konstantinopolo okazis inter majo kaj julio de 381, konsiderata kiel la 2-a Ekumena Koncilio por la kredantoj de la Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Orientaj ortodoksaj eklezioj (Kopta Eklezio, Armena Apostola Eklezio kaj aliaj) Anglikanismo kaj Luteranismo.

Post la celebrado en 325 de la koncilio de Niceo en kiu kondamniĝis kiel hereza doktrino la arianismo, tiu doktrino, kiu neis la diecon de Jesuo Kristo, forte renaskiĝis en Konstantinopolo mem helpe de ĝia episkopo, Eŭsebio de Nikomedio, kiu sukcesis konvinki la sukcedintojn de la imperiestro Konstantino subteni la arianismon kaj malakcepti la ortodoksan linion aprobita en Niceo kaj anstataŭigi la niceajn episkopojn per arianoj.

Krome, naskiĝis nova doktrino defendita de Makedonio de Konstantinopolo, kiu, kvankam akceptante la diecon de Kristo, neis ĝin rilate al la Sankta Spirito. En tiu situacio troviĝis Teodozo la 1-a kiam en 379, li entroniĝis en la Orient-Romia Imperio. Por solvi la doktrinajn disputojn, kiuj minacis la pacon, li decidis kunvoki al sia ĉefurbo Konstantinopolo la episkopojn de sia teritorio. Nur en 392, pli ol jardeko post la koncilio, li fariĝis imperiestro ankaŭ de la Okcident-Romia Imperio, kaj li mortis la 17-an de januaro 395.

Grava decido de tiu ĉi koncilio estis la revizio de la Nicea kredo enkondukante en ĝin la doktrinon pri la kunsubstanceco de la Sankta Spirito kun la Patro kaj kun la Filo pere de la esprimo, "la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganta, ... kiu kun la Patro kaj la Filo estas adorata kaj glorata" (τὸ Πνεῦμα τὸ Ἅγιον, τὸ κύριον, τὸ ζῳοποιόν, ... τὸ σὺν Πατρὶ καὶ Υἱῷ συμπροσκυνούμενον καὶ συνδοξαζόμενον).

En la koncilio oni ankaŭ kondamnis la arianismon, makedoniismon kaj la apoloniismon. Oni malpermesis intervenon de episkopoj en aferojn de aliaj provincoj, kaj oni atribuis al episkopo de Konstantinopolo (kiun oni priskribis kiel "nova Romo") la plej altan honorrangon, post la episkopo de Romo mem.

Post la fino de la koncilio, la imperiestro Teodozo publikigis dekreton por sia teritorio, per kiu la eklezioj devis restaŭri la episkopojn kiuj konfesis la egalecon en la dieco de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

La Teodoza koncilio estis komence nur regiona. Ĝi ne koncernis la okcidentajn episkopojn, inter kiuj estis la papo. La orienta imperiestro ne invitis ilin kaj ili ne partoprenis. Pri ĝi silentis la ekumena Koncilio de Efeso |(431. La ne ekumena Dua Koncilio de Efeso (449) deklaris ekumenaj la konciliojn de 325 kaj de 431, sed ne tiun de 381. Ŝanĝiĝis la situacio en 451, kiam la Koncilio de Kalcedonio agnoskis la Konstantinopolan kaj ĝian kredokonfeson, kaj tiel establis la liston de la kvar unuaj ekumenaj koncilioj: Niceo (325), Konstantinopolo (381), Efeso (431), Kalcedonio (451). Tiujn kvar ekumenajn konciliojn oni komparis kun la kvar kanonaj evangelioj.

Unua koncilio de Niceo

La unua Ekumena Koncilio estis celebrita en la jaro 325 en Niceo (nuntempe İznik), urbo en nuna Turkio kaj kunvokita de la romia imperiestro Konstantino la 1-a, sub konsilo de la episkopo Sankta Ozio de Kordovo.

İznik

Niceo (greke Νίκαια, Nikaia, hodiaŭ İznik, urbo en la provinco Bursa de Turkio), estis urbo en Bitinio ĉe la orienta bordo de la lago Askan (turke İznik Gölu) kaj ĉe grava strato de Konstantinopolo al Kilikio kaj Sirio. Ekde la 2-a jarcento loĝis multaj kristanoj en la urbo. Plej malfrue ekde 325 ĝi estas episkopejo.

La imperiestro Konstantino kunvokis je 325 al Niceo la koncilion Nicaeum I (Unua Koncilio de Niceo), kiun vizitis inter 250 kaj 300 episkopoj. Tiu unua Nicea koncilio fariĝis fundamento de la eklezia unuiĝo kontraŭ arianismo. La decidita regula fidei kondamnis la arianan rifuzon de la vera Dieco de Kristo. Plejkonata estas la finfine decidita kredkonfeso de Niceo (Nicea-Konstantinopola kredkonfeso, uzata en la roma liturgio kiel "Granda Kredkonfeso"), sed la koncilio fiksis ankaŭ unuecan daton por la ĉiu-jara paska festo en la tuta regno (la dimanĉo post la unua printempa plena luno). La imperiestro deklaris la decidojn de la koncilio regnaj leĝoj. La graveco de la koncilio estas nesupertaksebla por la simbiozo inter ŝtato kaj eklezio, por la komenciĝantaj ekumenaj koncilioj kaj por la kreskanta filozofia terminado de la teologia diskuto.

La 7-a ekumena koncilio Nicaeum II (Dua Koncilio de Niceo) okazis je 786-787 kaj solvis kverelojn pri la uzado de bildoj. Ĝia fina kunveno okazis je la 23-a de oktobro 787 en Konstantinopolo.

Inter la 3-a kaj la 7-a de aprilo de la jaro 2009 İznik gastigis la 2-an Mezorientan Kunvenon de Esperanto.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.