Antonín Dvořák

Antonín Leopold DVOŘÁK ([ˈantɔɲiːn ˈlɛɔpɔlt ˈdvɔr̝aːk], esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak) (naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥio; mortis la 1-an de majo 1904 en Prago) estis ĉeĥa komponisto.

Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto. La propra stilo de Dvořák estis priskribita kiel "la plej kompleta rekreaĵo de nacia lingvaĵo kun tiu de simfonia tradicio, absorbante popolajn influojn kaj trovante efektivajn vojojn uzi ilin".[1]

La unua muzikpeco de Dvořák de religia naturo, nome Stabat Mater, estis premierita en Prago en 1880. Ĝi estis tre sukcese ludita en Londono en 1883, kio kondukis al multaj aliaj ludoj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.[2] En sia kariero, Dvořák faris naŭ invititajn vizitojn al Anglio, ofte reĝisorante ludojn en siaj propraj verkoj. Lia Simfonio n-ro 7 estis verkita por Londono. Vizitante Rusion en marto 1890, li reĝisoris koncertojn de sia propra muziko en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.[3] En 1891 Dvořák estis nomumita kiel profesoro en la Praga konservatorio. En 1890–91, li verkis sian Pianotrion numero 4a, unu el liaj plej sukcesaj pecoj de ĉambra muziko. En 1892, Dvořák translokiĝis al Usono kaj iĝis la direktoro de la Nacia Konservatorio de Muziko de Ameriko (Usono) en Novjorko. En Usono, Dvořák verkis siajn du plej sukcesajn orkestrajn verkojn: nome la Simfonio El la Nova Mondo, kiu etendis sian reputacion tutmonde,[4] kaj lia Konĉerto por Violonĉelo, unu el la plej bone konsideritaj el ĉiuj konĉertoj por violonĉelo. Li verkis sian plej aprezatan pecon de ĉambra muziko, nome la Kordokvarteto No. 12a, en tiu epoko. Sed malfaciloj en la pago de lia salajro, kun pliiĝanta agnosko en Eŭropo kaj eksufero pro nostalgio, kondukis lin al abandono de Usono kaj reveno al Bohemio en 1895.

Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.

Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado. Menciinde estas ankaŭ, ke la unua komponaĵo, kiu eksonis post alluniĝo en 1969, estis lia "Novmonda simfonio".

Antonín Dvořák
Dvorak
Naskiĝo 8-a de septembro 1841
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Nelahozeves, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 1-a de majo 1904
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel klasikmuzika komponisto
Artista celigo simfonioj, orkestraj verkoj, operoj k.a.
Reprezentaj verkoj Novmonda simfonio
Slavaj dancoj
Moraviaj duetoj
Najado

Biografio

Nelahozeves, Dvořákův dům - celek
Naskiĝdomo en Nelahozeves.

Infanaĝo

La patro de Antonín Dvořák, František Dvořák (18141894) mastrumis gastejon kaj buĉejon, kiun li heredis de sia patro. En siaj maljunaj jaroj li vendis la buĉejon kaj prilaboris sian vivon kiel citroludanto. La muzikemo devenis de la familio de la patro, en kiu du onkloj estis profesiaj muzikistoj kaj laboris kiel trumpetisto kaj violonisto. La patrino, Anna (18201882), naskiĝinta Zděnková, estis la filino de la administranto de la princo Lobkowitz.[5] Ambaŭ geedziĝis la 17-an de novembro 1840 (unu jaron antaŭ la naskiĝo de Antonin).[6]

Antonin Dvořák naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en la vilaĝo Nelahozeves apud Prago, kiel la unua el naŭ infanoj de František kaj Anna Dvořák. Lia patro estis tiam buĉisto kaj amatora citroludanto. Kvankam li kalkulis kaj zorgis pri tio, ke lia filo transprenu post li la familian metion, pro sia muzikamo li rimarkis frue lian talenton kaj kiel 6-jaran knabeton li konfidis lin al la loka violoninstruisto Josef Spitz, kiu donis al li bazon de la muzika kleriĝo.

De 1853 ĝis 1856 Antonín lernis en la proksima Zlonice ĉe la elstara muzikisto Antonín Liehmann, kiu instruis lin ludi pianon kaj orgenon kaj enkondukis lin al sekretoj de komponado.

Studjaroj kaj komenco de la kariero

Ĉar pro troa okupiĝo pri muziko Antonín ne tro prosperis en la germana lingvo, tiam por negocisto necesa, lia patro sendis lin por unu jaro al Česká Kamenice por perfektiĝi en ĝi. Tie tamen Antonín ankaŭ i.a. plu studadis muzikon ĉe František Hanke kaj ludis en la loka preĝejo.[7]

Dvorak 1868
Antonín Dvořák en 1868.

Intertempe Antonín Liehmann konvinkis la patron, ke la eksterordinara talento de lia filo meritas sisteman prizorgon. Tial Antonín povis studi en 1857-1859 en orgenista lernejo en Prago.

Post fino de la studado li fariĝis violonisto en la kapelo de Komzák, kiu transiris al la orkestro de la tiel nomata Provizora Teatro en Prago.

Privata vivo

Josefina a Anna Cermakovy
Fratinoj Josefína kaj Anna Čermáková.

En la teatro la komponisto konatiĝis kun tiea kantistino Josefina Čermáková, al kiu li supozeble konservis amsentojn dum tuta sia vivo - li enkorpigis ilin i.a. en ciklon de amkantoj nomataj "Cypřiše" (Cipresoj). Li komencis vizitadi ankaŭ ŝian familion, kie li instruis pianon kaj tie li proksimiĝis kun unu el la kvar fratinoj de Josefina, nomata Anna, 13 jarojn pli juna ol li. En novembro 1873 ili geedziĝis.

Komencoj de la novgeedza paro estis tre modestaj, iliaj geamikoj eĉ organizis monkolekton favore al ili. En la 4a de aprilo 1874 naskiĝis la unua filo Otakar, kaj baldaŭ post li sekvis filinoj Josefka kaj Růženka. Anna kontribuis al la hejma buĝeto per fojaj honorarioj el koncertoj en pragaj preĝejoj, Antonín decidis tiujare akcepti postenon de orgenisto en la praga preĝejo de Sankta Adalberto, sed la ĉefa enspezofonto estis daŭre privata muzikinstruado.

Menciinde estas, ke lia "sorta amo" Josefina pli poste edziniĝis al grafo Václav Kounic (al kies patrino Božena Němcová dediĉis sian libron "Avinjo") kaj Dvořák restis kun ŝi kaj ŝia edzo en amikaj rilatoj dum la tuta vivo.

Slavonic Dances024
Titolpaĝo de la 1-a serio de "Slavaj dancoj" el 1878.

Unuaj sukcesoj

En 1875-1878 Dvořák sukcesis akiri aŭstrian ŝtatan stipendion; en la komisiono decidanta pri la elekto, estis i.a. Johannes Brahms kaj kritikisto Eduard Hanslick. Je rekomendo de Brahms berlina eldonisto Fritz Simrock eldonis la verkon Moraviaj duetoj (Moravské dvojzpěvy), post kies sukceso li en 1878 mendis Slavajn dancojn. Tio estis komenco de la eŭropa kariero de Dvořák. La stipendio ebligis al li dediĉi sin pli intense al muzika kreado - en tiu tempo estiĝis i.a. Serenado E maĵora por arĉorkestro, Pianokvarteto D maĵora, la 5-a simfonio F maĵora kaj lia unua opero Vanda kun temo el la antikva pola historio.

Familia tragedio

Sed post tiu ĝojiga krea periodo venis neatendita sortobato al lia privata vivo. Komence mortis du tagojn post naskiĝo lia filineto Jozefka, en aŭgusto 1877, poste veneniĝis pro fosforo la dua unujara filineto Růženka kaj la sekvan monaton lia trijara filo Otakar forpasis pro variolo. La geedzoj do en mallonga tempo perdis ĉiujn tri infanojn. Sian tiaman nemezureblan doloron Dvořák enmetis en sian verkon - en la oratorion Stabat mater, kiu estis kreita origine en pianoformo kaj pli poste adaptita por orkestro. Ĝuste tiu ĉi verko pro sia interna sincero kontribuis al lia pli posta tutmonda fameco.

Slava periodo

Baldaŭ post forpaso de siaj infanoj la geedzoj transloĝiĝis el praga strato Na rybníčku al proksima strato Žitná, kie ili vivis ĝis fino de sia vivo. La jaroj 1878-1880 estas en la biografio de Dvořák nomataj "Slava periodo", ĉar dum ĝi estiĝis granda kvanto da komponaĵoj inspiritaj de slavaj spirito kaj folkloro: i.a. pluaj Moraviaj duetoj, Bohemia svito, tri Slavaj rapsodioj, la unua vico de Slavaj dancoj, Serenado d minora por blovinstrumentoj, la 10-a arĉkvarteto nomata "Slava" kaj la 6-a simfonio D maĵora.

Nova feliĉo en la privata vivo

Památník Antonína Dvořáka (2)
Kasteleto en Vysoká.

En 1878-1888 bonŝance al la sortofrapitaj geedzoj Dvořák naskiĝis sinsekve ses sanaj infanoj, kiuj ĉiuj sukcesis atingi plenkreskan aĝon. Baldaŭ post naskiĝo de sia filino Anna, la familo estis invitita al la kasteleto en Vysoká ĉe Příbram (sude de Prago), kiun la bofratino de Dvořák grafino Josefina Kounicová ricevis nuptodonace de sia edzo. Al la komponisto la loko plaĉis tiom, ke li aĉetis ĝin de ili kaj sekve rekonstruigis la malnovan domon en la vilaĝo kaj nomis ĝin "vilao Najado".

Sekvajn dudek jarojn tie la familio pasigis regule la someron kaj Dvořák tie komponis multajn siajn verkojn. La kasteleto en Vysoká estas nuntempe adaptita kiel muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro.

Dvorak Antonin Cambridge
Dvořák kiel honora doktoro en Cambridge en 1891.

Restado eksterlande

Post Germanio lia muziko komencis esti ludata ankaŭ en Anglio; en marto 1884 li forveturis tien por sia unua artturneo. Post granda sukceso de Stabat Mater li vizitis la landon plurfoje, kutime prezentante iun novan verkon laŭmende de iuj el tieaj muzikinstitucioj: temas ekz. pri la 7-a simfonio, verkita por la urbo Londono, oratorio Sankta Ludmila por muzikfestivalo en Leeds kaj kantato Nuptoĉemizo.

Lia grandioza Rekviemo, prezentita la unuan fojon sub lia gvido dum la festivalo en Birmingham en 1891, sekvigis atribuon de honora doktoriĝo en la universitatoj en Cambridge kaj Prago. Post tiuj aprezoj li ankaŭ fariĝis profesoro en la praga konservatorio.

Inter vojaĝoj al Anglio Dvořák koncertis i.a. ankaŭ en Rusio - en marto 1889 li vojaĝis al Moskvo kaj Sankt Peterburgo surbaze de invito de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, kun kiu li konatiĝis la antaŭan jaron en Prago.

En 1892 Dvořák ricevis leteron el Usono. La fondintino de la usona nacia konservatorio en Novjorko, nome Jeanette Thurber, proponis al li postenon de direktoro de tiu institucio. Post komenca hezitado Dvořák fine akceptis la oferton. Lia restado en Usono en 1892-1895 portis al li pluajn honorigojn kaj definitive ankaŭ tutmondan famecon.

Dvorak Antonin rodina USA
Dvořák kun siaj familianoj en Usono.

Siajn impresojn pri la nova lando Dvořák en 1893 enkorpigis al sia 9-a simfonio e minora kun subtitolo "El la Nova Mondo", kiu sekve fariĝis unu el la enmonde plej ofte ludataj klasikaj komponaĵoj. Someron 1893 la tuta familio pasigis en la vilaĝo Spillville en la usona ŝtato Iovao, kie ĝis nun vivas posteuloj de ĉeĥaj enmigrintoj. La komponisto sentis sin tie kvazaŭ hejme; en tiu ĝojiga etoso li dum pluraj tagoj verkis arĉkvarteton n-ro 12 F maĵoran, nomatan "Usona" kaj sekve ankaŭ Arĉkvinteton n-ron 3 E bemolan maĵoran.

Dv CA extrait
Ĉefa motivo de Largo el la "Novmonda simfonio".

Samjare la 16-an de decembro okazis tutmonda premiero de la Novmonda simfonio en la fama novjorka muzika salonego Carnegie Hall kiu renkontiĝis kun entuzisma akcepto ĉe la publiko.

Dum la sekvaj somerferioj Dvořák cedis al sia hejmsopiro kaj pasigis ilin en sia domo en Vysoká. En tiu periodo naskiĝis i.a. ciklo de ok Humoreskoj por piano, el kiuj la 7-a G bemola maĵora kun granda sukceso baldaŭ ĉirkaŭflugis la mondon kaj ĝis nun estas unu el la plej popularaj etaj klasikaj verkoj. En la instrujaro 1893/1894 Dvořák i.a. verkis sian plej intiman komponaĵon - nome Bibliajn kantojn kun tekstoj el la Psalmaro de David. En la lasta studjaro la komponisto komencis labori pri sia sekve fama Konĉerto por violonĉelo kaj orkestro h minora.

Denove en la hejmlando

Post la reveno el Usono Dvořák denove revenis al sia instrulaboro en la konservatorio kaj al siaj studentoj, i.a. estontaj elstaraj komponistoj Vítězslav Novák, Oskar Nedbal kaj Josef Suk pli aĝa. Tiu edziĝis en 1898 kun Otilie, la filino de Dvořák kaj fariĝis tiel lia bofilo.

En 1896 estis fondita muzikensemblo Ĉeĥa filharmonio, kiu sekve fariĝis prestiĝa enlanda orkestro. Dvořák kiel la plej fama ĉeĥa vivanta komponisto estis tiam petita iĝi dirigento de ĝia inaŭgura koncerto kaj pretigi programon el siaj verkoj.

Fino de la vivo

Vysehrad Antonin Dvorak
Tomboŝtono de Dvořák en la praga Vyšehrad.

En la finaj jaroj de sia vivo Dvořák en sia komponado rimarkeble inspiriĝis de fabeloj kaj legendoj. En tiu periodo estiĝis ekz. 4 simfoniaj poemoj je tekstoj de ĉeĥaj popolaj baladoj el la Bukedo de Karel Jaromír Erben - Akvofeo, Tagmeza fantomino, Ora ŝpinilo kaj Kolombeto. Sekvis tri liaj operoj - fabela komedio Diablo kaj Kaĉa, lirika Najado (ĝis nun la plej ofte ludata lia opero) kaj la lasta verko de Dvořák - Armida kun ekzota motivo el Oriento. Dum la premiero de tiu verko, laŭ Dvořák ne tro bone preparita, la komponisto devis pro renatako forlasi la teatron. Al tiu sekve aldoniĝis malvarmumo kaj gripo, pro kio la komponisto devis longdaŭre kuŝi. Dimanĉe la 1-an de majo 1904 lia sanstato neatendite pliboniĝis, tial li esprimis la deziron tagmanĝi kune kun sia familio. Sed dum la tagmanĝo li subite ekmalbonfartis kaj perdis la konscion kaj la alvokita kuracisto sekve povis nur konstati morton oficiale pro apopleksio. Laŭ la scioj de la nuntempa medicino tamen la plej probabla kaŭzo de la morto estis pulma embolio, kiu okazis pro longa kuŝado enlite.

La komponisto estas entombigita en Prago en la prestiĝa tombejo "Slavín" en Vyšehrad, dediĉita plejparte al la elstaruloj de la ĉeĥa kulturo kaj publika vivo.

Personeco

Jan Vilímek - Antonín Dvořák

Dvořák estis artisto modesta kaj sincere pia, onidire li havis nekomplikan kaj afablan karakteron. Li amis naturon (lia aparta amo estis kolomboj, kiujn li bredis en Vysoká), sed li estis ankaŭ admiranto de la tuta civiliza progreso. De tie fontis lia ŝato por lokomotivoj, vaporŝipoj kaj admiro al vigleco de grandurboj, kvankam li ofte forkuradis de ili al soleco kaj verdo de la kamparo.

Antonín Dvořák estis eble la unua fama fervojŝatanto de kontinenta Eŭropo kaj estas traktata en faka medio kiel fakulo pri la tiama lokomotivoscio. Dekjara li spertis la inaŭguron de nova fervoja linio tra Nelahozeves, kio certe influis lian entuziasmon. Li tiom interesiĝis ankaŭ pri ŝipoj kaj aliaj teknikaĵoj, ke, kiam li mem ne havis tempon, li petis raporton de aliaj, inter kiuj ankaŭ de sia onta bofilo, pri la numeroj kaj identigiloj legeblaj sur trajnoj kaj ŝipoj. Ekzistas pluraj tierilataj anekdotoj pri Dvořák.

Sed precipe li estis genia komponisto. Tiu ĉi genieco, kiel asertis Max Švabinský, kiu faris portretojn de li, estis enskribita en lian noblan vizaĝon - kies ekstera trajto estis rimarkebla distanco inter la okuloj kaj profunda sulko super la nazradiko. Se Dvořák ektuŝis iun ajn muzikan fakon, ĉiam li estis inventema kaj originala.

Li suferis pro agorafobio (timo pro eksteraj publikaj spacoj), kiu grandiĝis precipe en la lastaj jaroj de lia vivo.

Famaj lernantoj de Dvořák

Verkaro

Verkaro de Antonín Dvořák riĉas kaj pro sia kvanto, kaj pro amplekseco de formoj - ĝi inkluzivas entute 120 titolojn, el kiuj plejparto estas grandaj orkestraj, voĉ-instrumentaj aŭ muzik-dramaj verkoj.

Dum Bedřich Smetana konscie kreadis tipan ĉeĥan muzikon, Dvořák progresis plu: baldaŭ li fariĝis komponisto verdire slava, ĉar sian muzikan inspiron li larĝigis je Moravio kaj Slovakio, ĝis Pollando kaj Rusio, li kreis ankaŭ specifan muzikan formon "dumka" laŭ la modelo de la etrusia popola tradicio, li estis ankaŭ aŭtoro de la granda opero kun motivo el la rusa historio "Dimitrij". El la slava muziko li sukcesis "elmini" antikvajn harmoniantajn modusojn, novan riĉecon de ritmoj kaj melodiaj linioj, kio estis noveca kaj atentokapta.

Krom hejmaj kaj ĝenerale slavaj radikoj Dvořák en Usono inspiriĝis ankaŭ de la nigrula muziko.

Koncerne la ĝeneralan muzikstilon, Dvořák estis nek konservativa, nek radikala. Plejparto de liaj komponaĵoj, ĉu temperamentaj, ĉu lirikaj, ĉiukaze elstaras pro riĉeco de melodiaj ideoj kaj sona buntkoloreco. Lia muziko elradias profundan homecon, ĝi impresas tute nature kaj memkompreneble, sen ia ajn pompeco. Verŝajne ankaŭ tial ĝi akiris koron ne nur de la ĉeĥa, sed ankaŭ de la tutmonda publiko, jam dum lia vivo, sed ankaŭ nuntempe.

Listo de ĉefaj verkoj

La sekva listo ne estas kompleta, ĝi enhavas nur konatajn, ludatajn kaj popularajn komponaĵojn.

Dvořák VI symphony 254
Manuskripto de la 6-a simfonio el 1880.

Simfonioj

Voĉ-instrumentaj komponaĵoj, oratorioj, kantatoj

  • Stabat mater, op. 58, 1877
  • Psalmo 149, op. 79, 1879 (1887 reprilaborite por miksita koruso kaj orkestro)
  • Svatební košile („Nuptoĉemizo“), op. 69, 1884
  • Svatá Ludmila ("Sankta Ludmila"), op. 71, 1886
  • Meso D maĵora, op. 86, 1887 (versio kun orgena akompano), 1892 (kun orkestro)
  • Rekviemo b bemola minora, op. 89, 1890
  • Te Deum, op. 103, 1892
Poster for the premiere of Rusalka in Prague, 31 March, 1901.
Afiŝo por premiero de "Najado" en 1901.

Operoj

  • Alfred, 1870
  • Král a uhlíř (“Reĝo kaj karbisto”), 1871, la 2-a versio - op. 14, 1874
  • Tvrdé palice (“Duraj kapoj”), op. 17, 1874
  • Vanda“, op. 25, 1875
  • Šelma sedlák (“Fripona bienulo”), op. 37, 1877
  • Dimitrij, op. 64, 1882, la 2-a versio - 1894
  • Jakobín (“Jakobeno”) op. 84, 1888, 1897 (parte reprilaborite)
  • Čert a Káča (“Diablo kaj Kaĉa”), op. 112, 1899
  • Rusalka (“Najado”), op. 114, 1900
  • Armida, op. 115, 1903
  • Příhody lišky Bystroušky (“Aventuroj de Pinta-orelulino la vulpino”), 1924

Konĉertoj kaj konĉertaj komponaĵoj

  • Konĉerto A maĵora por violonĉelo kaj piano, 1865
  • Romanco f minora por violono kaj orkestro, op. 11, 1873/1877
  • Pianokonĉerto g minora, op. 33, 1876
  • Violonkonĉerto a minora, op. 53, 1879 (revizio 1880)
  • Konĉerto b minora por violonĉelo kaj orkestro, op. 104, 1895

Simfoniaj poemoj, rapsodioj, uverturoj, orkestraj komponaĵoj kaj svitoj

  • Slovanské rapsodie („Slavaj rapsodioj“), op. 45 (D maĵora, g minora, A bemola maĵora), 1878
  • Česká suita ("Ĉeĥa svito"), op. 39, 1879
  • Legendy ("Legendoj"), op. 59, 1881
  • Husitská, dramatická ouvertura ("La husita – drama uverturo"), op. 67, 1883
  • Karneval, koncertní ouvertura ("Karnavalo – konĉerta uverturo"), op. 92, 1891
  • Scherzo capriccioso, op. 66, 1883
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj"), op. 46 kaj 72 - 1-a serio, 1878
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj") , op. 46 kaj 72 - 2-a serio, 1887

Simfoniaj poemoj laŭ baladoj de K.J. Erben

  • Vodník ("Akvofeo"), op. 107, 1896
  • Polednice ("Tagmeza fantomo"), op. 108, 1896
  • Zlatý kolovrat, ("Ora ŝpinilo"), op. 109, 1896
  • Holoubek ("Kolombeto"), op. 110, 1896
Dvořák string060
Manuskripto de la "Amerika" arĉkvarteto el 1893.

Ĉambromuziko

  • Arĉkvinteto G maĵora, op. 77, 1875
  • Pianokvinteto A maĵora, op. 81, 1887
  • Arĉkvinteto E bemola maĵora, op. 97, 1893
  • Arĉkvarteto E bemola maĵora „Slovanský“ ("Slava"), op. 51, 1879
  • Arĉkvarteto F maĵora „Americký“ ("Amerika"), op. 96, 1893
  • Arĉkvarteto A bemola maĵora, op. 105, 1895

Pianokomponaĵoj

  • Silhouety, op. 8, 1879
  • Mazurky, op. 56, 1880
  • Dumka a furiant, op. 12, 1884
Dvorak's Biblicke Pisne i-1
Eldono de "Bibliaj kantoj" el 1894.
  • Poetické nálady („Poeziaj humoroj“), op. 85, 1889
  • Humoresky, op. 101 (la plej fama n-ro 7 G bemola maĵora)
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj"), op. 46 kaj 72 - 1-a serio, 1878
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj) , op. 46 kaj 72 - 2-a serio, 1887
  • Legendy, op. 59, 1881

Kantoj kaj komponaĵoj por korusoj

  • Čtyři písně („Kvar kantoj“), op. 82, 1888 (n-ro 1 Kéž duch můj sám)
  • Písně milostné ("Amkantoj"), op.83, 1888 (n-ro 2 V tak mnohém srdci mrtvo jest)
  • Biblické písně („Bibliaj kantoj“), op. 99, 1894
  • Ave Maria, op. 19B, 1877
  • Moravské dvojzpěvy („Moraviaj duetoj"), op. 20, 1875, op. 29,32, 1876, op. 38, 1877
  • Z kytice národních písní slovanských („El bukedo de slavaj popolkantoj“), op. 43, 1878
  • Čtyři sbory („Kvar koruskantoj“), op. 29, 1876
  • V přírodě („En naturo“), op. 63, 1882

Esperanto-tradukoj

Sedlak, Sedlak from Kantareto
Sedlák, sedlák en kantaro de ĉeĥaj popolkantoj tradukita en Esperanto.

Lia opero Najado estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendita de Verda Stacio en 1948. La registraĵo konserviĝis kaj estis en 1996 reeldonita de la Ĉeĥa Radio sur du kasedoj kaj du kompaktdiskoj. Ĉefrolojn plenumis prestiĝaj ĉeĥaj operkantistoj Maria Tauberová (Najado), Beno Blachut (Princo) kaj Karel Kalaš (Nikso). La rolon de la radia rakontanto ludis fama ĉeĥa aktoro Karel Höger aktive konanta Esperanton.

La operon Jakobeno esperantigis Jiří Kořínek.

En la arkivo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio troviĝas ankaŭ manuskriptoj de aliaj tradukoj de Jiří Kořínek, ekz.:

  • "Bibliaj kantoj" op. 99
  • "Amdolĉe sonas mia kant'" (El Ciganaj melodioj laŭ vortoj de Adolf Heyduk, op.55 n-ro 1
  • "Permesu, permesu al mi kisi vin" (ario de Ludmila el la oratorio Sankta Ludmila)
  • "Falĉis herbon junulino" (El la kantoj "En nacia tono" op. 73 n-ro 2)
  • "Rusaj kantoj" por du virinaj voĉoj kun pianoakompano (n-roj 1, 3, 4, 7, 14, 16)
  • "Malhelpata pieco"
Dvorak museum, Prague
Muzeo en Prago.

Muzeoj, monumentoj kaj festivaloj omaĝe al Dvořák

Al vivo kaj verkaro de Antonín Dvořák estas dediĉitaj pluraj muzeoj en Ĉeĥio: en Prago (en la eksa Belvedero de Michna), en lia naskiĝdomo en Nelahozeves, en la iama kasteleto de la grafo Kounic en Vysoká u Příbrami, en Zlonice, kie li studis, kaj la kastelo Sychrov en Norda Bohemio, kie li plurfoje gastis.

Fine de aŭgusto kaj komence de septembro en Prago estas organizata internacia muzikfestivalo "Dvořákova Praha" ("Prago de Dvořák"), okazanta en la prestiĝa salonego de Dvořák en Rudolfinum.

Referencoj

  1. Clapham 1980, p. 765.
  2. Clapham 1980, p. 60.
  3. Burghauser 1960 aŭ posta eld., "Survey of the life of" A.D.
  4. Clapham 1980, pp. 132–33.
  5. Clapham 1966, p. 295; havigas pliajn partajn ascendajn kaj descendajn familiarbojn.
  6. Clapham 1979a, p. 3.
  7. Burghauser 1960, p. 468.
  8. Laboris por Dvořák en la jaro 1893, vidu en:Harry Burleigh
  9. Studis ĉe Dvořák en la jaroj 1894 kaj 1895, vidu en:Will Marion Cook

Literaturo

En la ĉeĥa

  • BERKOVEC, Jiří: Život plný hudby: vyprávění o Antonínu Dvořákovi. Praha: Středočeské nakladatelství a knihkupectví, 1986. 180 p.
  • BURGHAUSER, Jarmil; CLAPHAM, John. Antonín Dvořák: thematický katalog; bibliografie; přehled života a díla. 2-a rev. kaj kompl. eld. Praha: Bärenreiter Editio Supraphon, 1996. 843 p. ISBN 80-7058-410-6. Paralele en la germana kaj en la angla
  • Burghauser, Jarmil, (1960) [Export Artia 1960, Bārenreiter Supraphon 1966, 1996], Antonin Dvořák Thematický Katalog.
  • IVANOV, Miroslav. Novosvětská. Pelhřimov: Vydavatelství 999, 1997. 462 p. ISBN 80-901064-9-8
  • KUNA, Milan (red.) kaj kol. Antonín Dvořák; Korespondence a dokumenty - kritické vydání. Vol. 1 ĝis 10. Praha: Editio Bärenreiter Praha, 1987 – 2004. – Kritika eldono de korespondaĵoj kaj dokumentoj.
  • MAHLER, Zdeněk: Spirituál bílého muže. (O pobytu A. Dvořáka v USA). Praha: Primus, 1990. 195 p. ISBN 80-900078-4-8
  • ŠKVORECKÝ, Josef. Scherzo capriccioso: veselý sen o Dvořákovi.
    • - Toronto: Sixty-Eight Publishers, 1982.
    • - Praha: Levné knihy KMa, 2005. 362 p. ISBN 80-7309-207-7
  • ŠOUREK, Otakar. Život a dílo Antonína Dvořáka.
    • - 1-a parto (1841-1877). Praha: SNKLHU, 1954. 346 p.
    • - 2-a parto (1878-1890). Praha: SNKLHU, 1955. 367 p.
    • - 3-a parto (1891-1896). Praha: SNKLHU, 1956. 332 p.
    • - 4-a parto (1897-1904). Praha: SNKLHU, 1957. 332 p.

En la angla

  • BECKERMANN, Michael Brim. New Worlds of Dvořák: Searching in America for the Composer’s Inner Life. New York: Norton, 2003. 272 p. + KD. ISBN 0-393-04706-7
  • ——— . Antonín Dvořák: Life and Work. el la ĉeĥa orig. trad. D.R.Beveridge. Praha: KLP, 2007. 174 p. ISBN 978-80-86791-49-4
  • ——— (1960) [Export Artia 1960, Bārenreiter Supraphon 1966, 1996], Antonin Dvořák Thematický Katalog [Temara Katalogo] (ĉeĥe), Prague: Bārenreiter Supraphon, notoj en germana kaj angla. Bibliografio kun-eldonita de Dro. John Clapham kaj Dro. W. Pfannkuch, kaj Survey of Life and Work.
  • Clapham, John (1979a) [St. Martin’s Press or Faber & Faber 1966, MacMillan reprint ISBN 0-333-23111-2 or St. Martin’s, ISBN 0-31204515-8, 1969], Antonín Dvořák, Musician and Craftsman, London: Newton Abbot (England), David & Charles, ISBN 978-0-7153-7790-1
  • (1980), "Dvořák, Antonín (Leopold)", en Sadie, Stanley (eld.), The New Grove Dictionary of Music and Musicians, 5, London: MacMillan, pp. 765–92, ISBN 978-0-333-23111-1.
  • HURWITZ, David. Dvořák : Romantic Music’s Most Versatile Ggenius. Pompton Plains: Amadeus Press, 2005. 180 p. + 2 kodoromoj. ISBN 1-57467-107-3
  • ŠKVORECKÝ, Josef. Dvorak in Love : A Light-Hearted Dream. El la ĉeĥa orig. trad. P. Wilson. New York: AA Knopf, 1987. 322 p. ISBN 0-394-54681-4

En la franca

  • CHOTIL-FANI, Alain; BAUDE, Eric. Antonín Dvořák, un musicien par-delà les frontières : l’histoire redécouverte. Paris: Buchet/Chastel, 2007. 442 p. ISBN 978-2-283-02010-4
  • ERISMANN, Guy. Antonín Dvořák, le génie d‘ un peuple. Paris: Fayard, 2004. 491 p. ISBN 2-213-61823-2

En la nederlanda

  • ŠKVORECKÝ, Josef. Scherzo capriccioso: Een vrolijke droom van Dvořák. El la ĉeĥa orig. trad. Edgar de Bruin. Baarn: Ambo, 1990. 471 p. ISBN 90-263-0938-4

Eksteraj ligiloj

Retpaĝaroj

Sondosieroj

Kolektoj de registraĵoj

Unuopaj komponaĵoj

Videodosieroj

Muziknotoj

1-a simfonio (Dvořák)

La Simfonio No. 1 en C-minoro, B. 9, subtitolita La sonoriloj de Zlonice (en ĉeĥa: Zlonické zvony), estis komponita de Antonín Dvořák dum februaro kaj marto 1865. La simfonio estis verkita en la stilo de la frua Romantismo, kaj estis inspirita de la verkoj de Ludwig van Beethoven kaj Felix Mendelssohn. Ĝi estis la nura el liaj simfonioj kiujn Dvořák neniam aŭdis ludita aŭ havis eblon revizii. La verko estis perdita tuj post ties kompono, kaj ne reaperis ĝis 1923, preskaŭ 20 jarojn post la morto de la komponisto. Ĝi ne estis premierita ĝis 1936.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Maestoso – Allegro (en C-minoro)

Adagio molto (en A♭-maĵoro)

Allegretto (Scherzo en C-minoro, Trio en E♭-maĵoro)

Finale (Allegro animato) (en C-maĵoro)Tipa ludado de la verko havas daŭron de ĉirkaŭ kvindek minutoj: la movimentoj estas proksimume 19, 13, 9, kaj 12 minutojn longaj, respektive.La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj kaj kordinstrumentoj.

2-a simfonio (Dvořák)

La 2-a simfonio en B♭-maĵoro, Op. 4, B. 12 estis komponita de Antonín Dvořák inter aŭgusto kaj oktobro 1865. Dvořák sendis la partituron al bindisto, sed li ne povis pagi, kaj tiel tiu retenis la partituron. Amiko de Dvořák, kun kiu li kunhavis loĝejon, nome Moric Anger, pruntedonis al Dvořák la monon por forpagi la bindiston kaj ekhavi sian partituron. Poste, kiam Anger petis la repagon de la ŝuldo, Dvořák denove ne povis pagi, kaj tiel Anger retenis la partituron kiel garantio kaj li redonis ĝin nur kiam Dvořák retiris minacon detrui ĝin. En 1887 Dvořák reviziis la partituron, kaj formaldikigis la densan orkestrigon.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro con moto

Poco adagio en G-minoro

Scherzo: Allegro con brio

Finale: Allegro con fuocoLa simfonio estis verkita por du flutoj, fluteto, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, kaj kordinstrumentoj.

2055 Dvořák

2055 Dvořák estas malbone konata marsrenkonta asteroido malkovrita la 19-an de februaro 1974 de la ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek elde la Observatorio de Hamburgo (Germanio).

Ĝia nomo honoras la ĉeĥan komponiston Antonín Dvořák.

3-a simfonio (Dvořák)

La 3-a simfonio en E♭-maĵoro, Op. 10, B. 34 estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák.

Oni ne scias precize kiem oni kreis la verkon (Dvořák forviŝis la noton sur la titolpaĝo pre tranĉilo tiom efike ke ne eblas rekonstrui la plej gravan datinformon). Tamen, la simfonio estis komponita probable en 1872, sed eble verkita en partituro nur la postan jaron. Ankaŭ ne eblas trovi certe la originan tekston de la verko.

4-a simfonio (Dvořák)

La 4-a simfonio en D-minoro, Op. 13, B. 41, estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák. Dvořák komponis sian kvaran simfonion inter januaro kaj marto 1874. Ĝi montras influon de Richard Wagner en la disvolvigo de la temoj, kaj eĉ en la temara materialo, t.e. ĉefa temo de la dua movimento estas preskaŭ citaĵo el Tannhauser, kaj la sekcio de la Trio de la tria movimento inkludas klaran memoron de ero el la overturo de Die Meistersinger. Ankaŭ aŭdeblas influo de Johannes Brahms.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro (en D-minoro)

Andante sostenuto e molto cantabile (en B♭-maĵoro)

Scherzo (Allegro feroce); Scherzo en D-minoro, Trio en C-maĵoro

Finale: Allegro con brio (en D-minoro, fine en D-maĵoro)La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, bastamburo, triangulo, cimbaloj, harpo, kaj kordinstrumentoj.

5-a simfonio (Dvořák)

La 5-a simfonio en F-maĵoro, Op. 76, B. 54, estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák. Ĝi estis origine publikigita kiel Simfonio No. 3.

Dvořák komponis tiun sian kvinan simfonion dum la someraj monatoj en junio kaj julio 1875. La simfonio estis dediĉita al Hans von Bülow, danke pro la sistema patronado fare de la dirigento por la orkestraj verkoj de Dvořák.La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro ma non troppo (en F-maĵoro)

Andante con moto (en A-minoro)

Andante con moto, quasi l'istesso tempo — Allegro scherzando (scherzo en B♭-maĵoro, trio en D♭-maĵoro)

Finale: Allegro molto (en F-maĵoro)Tipa ludotempo de la verko havas daŭron de ĉirkaŭ 40 minutoj.

La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj kaj unu basklarneto, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, triangulo kaj kordinstrumentoj.

6-a simfonio (Dvořák)

Antonín Dvořák (1841–1904) komponis sian 6-an simfonion en D-maĵoro, Op. 60, B. 112, en 1880. Ĝi estis origin publikigita kiel 1-a simfonio kaj estis dediĉita al Hans Richter, kiu estis dirigento de la Viena Filharmonia Orkestro. Kun ludodaŭro de proksimume 40 minutoj, la kvar-movimenta peco estis unu el la unuaj grandaj simfoniaj verkoj de Dvořák kiu altiris internacian atenton. En ĝi, li sukcesis kapti iome el la ĉeĥa nacia stilo ene de normala germana klasik-romantisma formo.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro non tanto (D-maĵoro)

Adagio (B♭-maĵoro)

Scherzo (Furiant), Presto (D-minoro)

Finale, Allegro con spirito (D-maĵoro)Instrumentoj estas 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, tubjo, timbaloj, kaj kordinstrumentoj.

7-a simfonio (Dvořák)

La 7-a simfonio en D-minoro, Op. 70, B. 141, estas simfonio de Antonín Dvořák, komponita en 1885 (finkompletigita la 17an de marto 18859 kaj premierita la 22an de aprilo 1885 en la koncertejo St James's Hall en Londono. Ĝi estis origie publikigita kiel 2-a simfonio.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro maestoso

Poco adagio en F-maĵoro

Scherzo: Vivace — Poco meno mosso

Finale: AllegroLa verko daŭras proksimume 40 minutojn, kaj estas ludita de orkestro de 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, timbaloj kaj kordinstrumentoj.

8-a simfonio (Dvořák)

La 8-a simfonio en G-maĵoro, Op. 88, B. 163, estas simfonio de Antonín Dvořák, komponita en 1889 en Vysoká u Příbramě, Bohemio, okaze de lia elekto por la Bohemia Akademio de Scienco, Literaturo kaj Artoj. Dvořák dirigentis la premieron en Prago la 2an de februaro 1890. Kontraste kun aliaj simfonioj kaj de la komponisto kaj de la periodo, la muziko estas feliĉa kaj optimisma. Ĝi estis origine publikigita kiel 4-a simfonio.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro con brio (G-minoro → G-maĵoro)

Adagio (E♭-maĵoro → C-minoro → C-maĵoro)

Allegretto grazioso — Molto vivace (G-minoro → G-maĵoro)

Allegro ma non troppo (G-maĵoro)Tipa ludado de la simfonio daŭras ĉirkaŭ 36 minutojn, kio faras ĝin unu el la plej mallongaj simfonioj de Dvořák.

9-a simfonio (Dvořák)

La E-minora 9-a simfonio "El La Nova Mondo", Op.95, B.178 (ĉehe:Symfonie č. 9 e moll „Z nového světa“) konata ankaŭ kiel Novmonda simfonio, de Antonín Dvořák estas romantisma simfonio komponita jare 1893 dum lia vizito al Usono, ekde 1892 ĝis 1895. Ĝi estas lia plej fama simfonio, kaj nuntempe unu el la plej famaj simfonioj.

Jaroslav Kocian

Jaroslav Kocian (naskiĝis la 22-an de februaro 1883 en Ústí nad Orlicí, mortis la 8-an de marto 1950 en Prago ) estis ĉeĥa violonisto, muzikpedagogo kaj komponisto, krom Jan Kubelík la plej fama disĉiplo de Otakar Ševčík. Li elstaris precipe kiel interpreto de verkoj de Johann Sebastian Bach, Wolfgang Amadeus Mozart, Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Antonín Dvořák.

Longjara profesoro en praga konservatorio kaj aŭtoro de violonkomponaĵoj, prezentataj precipe de lia disĉiplo Josef Suk malpli aĝa (nepo de Antonín Dvořák).

Moraviaj duetoj

La Moraviaj duetoj (ĉeĥe Moravské dvojzpěvy, en origina eldono germane titolitaj Klänge aus Mähren, do "sonoj el Moravio") de Antonín Dvořák estas ciklo de 23 muzikaĵoj laŭ moraviaj popolaj poeziaĵoj, preparataj por du kantaj voĉoj kun piana akompano, verkitaj inter la jaroj 1875 kaj 1881. La duetoj, eldonita en tri volumoj, Op. 20 (B. 50), Op. 32 (B. 60 kaj 62), kaj op. 38 (B. 69), okupas gravan pozicion inter la aliaj verkoj de Dvořák. La dek kvin duetoj de Op. 32 estas la plej fama parto de la ciklo. La populara intereso en la Moraviaj duetoj estis la deirpunkto por postaj verkoj kiuj antaŭenpuŝis la komponiston al internacia famo.

Rapsodio

Rapsodio (greke raptein = komponi, odie = kanto) estis, ĉe la helenoj, epopeo, aŭ parto de ĝi, taŭga por esti recitata en unu fojo.

Rapsodoj ŝatis deklami la homerajn eposojn, tial rapsodio kutime egalis al unu kanto de la eposoj, ĉar tiujn ili povis deklami dum unu spektaklo.

En la muziko rapsodio estas komponaĵo, prilaboranta popolajn melodiojn (PIV). Ĝi estiĝis en la romantikismo, kiam oni entuziasmis por la popola epika muziko. Karakteriza estas interna ekscito, alternado de kontrastoj, precipe en la ritmo, kaj nacia nuancigo. Rapsodiojn komponis Franz Liszt, Johannes Brahms, Antonín Dvořák, Leoš Janáček k.a. La plej famaj estas Rapsodio je Paganini-temo por piano kaj orkestro de Sergej Rachmaninoff (1934), kiu havas 24 variaciojn kaj prezentiĝas ankaŭ kiel baleto, kaj Rapsodio en bluo de George Gershwin (1934) por piano kaj orkestro.

Simfonia poemo

Simfonia poemo (ankaŭ simfonia poeziaĵo aŭ tonpoemo) estas iom longa muzikpeco por orkestro, kiu provas priskribi ekstermuzikajn enhavojn per muzikaj rimedoj, ekz. homojn, fabelulojn aŭ pejzaĝojn , pli poste ekz. ankaŭ pentraĵojn. Foje la simfonia poemo ankaŭ sekvas rekte literaturan modelon (ekz. ĉe Franz Liszt aŭ Richard Strauss). Ĝi estas formo de la programmuziko kaj grave rolas precipe en la Romantika muziko de la 19-a jarcento. Aparte por la ekesto de naciaj skoloj de la jarcento la ĝenro gravas, ĉar jen ekz. naciaj aŭ popolkantaj melodioj estas bone kaj rekte enigeblaj en la muzikon. Je tio la komponistoj elektas la formalan strukturon libere laŭ la priskribota objekto.

Ekestinte el la konvinko, ke la simfonia formo deveninta el la Viena klasiko ne kapablus pluevolui, ambaŭ ĉi tiuj ĝenroj longan tempon konkurencis unu kontraŭ la alia. Formiĝis du „skoloj“ aŭ tradiciaj tendencoj, kies ekesto ja revenis jam sur la disputo inter la disĉiploj de Schumann kaj Brahms unuflanke kaj la t.n. Novgermana Skolo ĉ. Wagner kaj Liszt aliaflanke, kiu metis la nocion „Sinfonische Dichtung“ (simfonia poeziaĵo). Ĉilastaj pledis por programecaj komponaĵoj, dum kiam la unuaj teniĝis ĉe la tradicia simfonia skemo kaj la verkado de senprogramaj verkoj. Malgraŭ tio ekzistas multnombraj komponistoj, kiuj flegis ambaŭ ĝenrojn samgrade (ekz. Camille Saint-Saëns, Antonín Dvořák, Emil Nikolaus von Rezniĉek, Jean Sibelius, Sergei Rachmaninow, Arnold Bax).

La nocio „Tondichtung“ (do fakte poeziaĵo per tonoj), signifas ne ĉiukaze simfonian verkon, malsame je la nocio „simfonia poemo“. Ekzemple troviĝas precipe el la tempo je la komenca 20-a jarcento ankaŭ tonpoeziaĵoj por ĉambromuzikaj ensembloj. La verŝajne plej fama verkoj de ĉi tiu ĝenro estus la arĉseskteto Verklärte Nacht (transfigurita nokto) de Arnold Schönberg. Pluajn gravajn ĉambromuzikajn tonpoeziaĵojn kreis i.a. Leoš Janáček (Pohádka por violonĉelo kaj piano, arĉkvarteto Die Kreutzersonate), Paul Graener (pianotrio Der Hungerpastor op. 20) kaj Paul Juon (Klaviertrio Litaniae op. 70). Gravaj antaŭulaj verkoj de ĉi tiu ĝenro tamen jam troviĝas je Joachim Raff (arĉkvarteto Nr. 7 op. 192 no. 2 Die schöne Müllerin, cikla tonpoeziaĵo Volker op. 203 por violono kaj piano).

Slavaj dancoj

La Slavaj dancoj, (ĉeĥe:Slovanské tance) op.46 kaj 72, estas komponaĵoj de Antonín Dvořák. Li komponis ilin unue por piano kvarmana, kaj poste por orkestro. La dancoj op.46 uzas ĉeĥajn ritmojn.

Te Deum

Te Deum estas komencaj vortoj de frukristana latina laŭdkanto

(Te Deum laudamus - Vin, Dio, ni laŭdas) kies aŭtoreco estas tradice atribuata al Sankta Ambrozio.

La teksto de la himno konsistas el du partoj - versoj 1-10 estas laŭdkanto al Dio, finiĝanta per adorado de la Sankta Triunuo, versoj 14-21 - estas laŭdkanto al Kristo.

Te Deum estas utiligata en matenaj okcidentaj ritoj: ekz. en la anglikana dum la tuta jaro, en la katolika nur dimanĉe kaj kelkaj festoj.

La teksto estis muzikigita de multaj komponistoj, i.a. Wolfgang Amadeus Mozart, Joseph Haydn, Hector Berlioz, Giuseppe Verdi, Antonín Dvořák, Franz Liszt, Georges Bizet kaj aliaj.

Teatro de Antonín Dvořák

Teatro de Antonín Dvořák estas unu el scenejoj de Nacia teatro moraviasilezia en Ostrava. La novbarokan konstruaĵon proponis arkitekto Alexander Graf. La propran konstruadon realigis firmao Noe & Storch el Ostrava gvidata de arkitekto Josef Schlögl. Kiel ĉe la unua teatro en Ĉeĥoslovakio estis uzitaj ferbetonaj portaĵoj kaj horizontaj fostoj.

La internajn spacojn ornamis skulptistoj de firmao Johann Bock & filo. Statuoj sur fasado estas laboraĵo de Eduard Smetana, dum ŝildan grupon de la fasado kreis Leopold Kosiga. La plafonan bildon en spektaklejo pentris akademia pentristo Eduard Veith. En la ĉefa vestiblo estas du grandaj reliefoj (Dramo kaj Muziko). Tiujn dediĉis al la teatro akademia skulptistino Helena Scholzová. La ĉefan kurtenon prezentantan alegorion por laboro, komerco kaj arto ili pentris en ateliero Koutský & Rottonar.

La solena malfermo okazis la 28-an de septembro 1907. Ĝis la jaro 1919 oni ĉi tie ludis eksplicite germanajn prezentojn, post estiĝo de Ĉeĥoslovakio la teatro fariĝis daŭra scenejo de Nacia teatro moraviasilezia. Dum la dua mondmilito ĝi nomiĝis Ĉeĥa teatro moraviasilezia, sed baldaŭ ĝi estis devigita forlasi la konstruaĵon kaj transloĝiĝi en Nacian domon (nun Teatro de Jiří Myron). Post la jaro 1945 ĝi portis nomon Landa teatro, ekde la jaro 1949 Teatro de Zdeněk Nejedlý kaj ekde la jaro 1990 Teatro de Antonín Dvořák.

Urba parko de Antonín Dvořák

La urba parko de Antonín Dvořák estas la plej ĉarma angulo de la urbo Karlovy Vary. La parko estis planita kaj farita dum la 70-a jaroj de la 19-a jarcento - do estas jam pli ol centjara. Krom la vintraj monatoj, ĝi estas bunta - multkolora loko -primtempe ĝi verdiĝas kaj dum la jarsezonoj diboĉaj koloroj ŝanĝiĝas kaj la parko allogas vizitantojn ne nur al ripozo, sed ankaŭ al fotografado. Interesaj estas travidoj kaj diversflankaj vidoj -

aŭ al la moderna konstruaĵo de sanatorio - banejkomplekso Thermal,

aŭ al la "soldata kuracdomo" - en ĝia subtera etaĝo elfluas unu el multaj kurac-fontoj, t.n. "Parka Fonto".

Preter flanka muro de la Soldata Kuracdomo oni povas vidi "parkan kolonaron". Tiu ĉi belega kolonaro estas restaĵo de secesia metala kolonaro kun restoracio, verandoj kaj muzik-pavilono. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1880-81 laŭ projekto de famaj vienaj arkitektoj Fellner kaj Helmer. Sed el ĝi restis nur la kolonaro, kiun oni rekonstruis dum la jaroj 2000-1 kaj apartenas al ŝtataj kulturaj memorindaĵoj. En la mezo de la parko de Antonín Dvořák estas lageto, kiu kun multaj floroj kaj diversaj raraj arboj, arbustoj, plorsalikoj kune kun statuoj kreas romantikan trankvilejon.En la parko estis lokita al la 70-a datreveno de morto de Antonín Dvořák lia statuo. (A. Dvořák naskiĝis en la jaro 1841 kaj mortis en la jaro 1904) - do estis tio en la jaro 1974 80 jarojn post la unua prezento en Eŭropa kontinento de lia simfonio "El Nova Mondo". Post lia reveno el Ameriko eksonis tonoj de tiu ĉi simfonio en Karlovy Vary en koncerthalo en "Poŝta Korto". La bronza statuo de Antonín Dvořák estas 3 metrojn alta - aŭtoro estas karlovara skulptisto Karel Kunes. En flanka parto de SOLDATA KURACDOMO profunde en sub-ter-etaĝo elfluas parka fonto (SADOVÝ PRAMEN), kies varmo estas 43,50 Celsius-gradoj. La soldata kuracdomo (Vojenský lázeňský ústav) estis konstruita en la jaroj 1850-1855 laŭ projekto de arkitekto Václav Hagenauer. En la jaro 1905 ĝi estis renovigita kaj plialtigita je unu etaĝo. De ĝia ekesto ĝi servas ĉefe por soldatoj.

Ĉeĥa filharmonio

Ĉeĥa filharmonio (ĉeĥlingve "Česká filharmonie") estas unu el tutmonde plej elstaraj simfoniaj ensembloj.Ĝia daŭra sidejo estas Prago kaj ĝi estis fondita en 1894. La unua koncerto de la ensemblo okazis en 1896 kaj estis direktata de Antonín Dvořák.

La filharmonion estris la plej eminentaj ĉeĥaj dirigentoj:

Václav Talich (1919-1941)

Rafael Kubelík (1942-1948)

Karel Ančerl (1950-1968)

Václav Neumann (1968-1989)

Jiří Bělohlávek (1990-1992)

Zdeněk Mácal (2003-2007 k.a.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.