Alta Kanto de Salomono

La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la nomo Kantoj de la kantoj, estas libro de la TanaĥoMalnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj)[1] inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero.

Hebrea biblio
Judisma portalo
Kristana portalo

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שיר השירים
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΑΣΜΑ
  • en la latina Nova Vulgato: Canticum canticorum

Ĝi nomiĝas tia laŭ la komencvortoj «Alta kanto de Salomono», laŭvorte: «Kanto de la kantoj (t. e. la plej eminenta kanto) de Salomono»

Enhavo kaj strukturo

Jen ebla dispozicio: [2]

  • Titolo kaj prologo (Kan 1,1-4)
  • La 1-a kanto (Kan 1,5 - 2,7)
  • La 2-a kanto (Kan 2,8 - 3,5)
  • La 3-a kanto (Kan 3,6 - 5,1)
  • La 4-a kanto (Kan 5,2 - 6,3)
  • La 5-a kanto (Kan 6,4 - 8,4)
  • Epilogo (Kan 8,5-7a)
  • Apendicoj (Kan 8,7b-14)

Religia fono

En la kristanaj biblioj ĝi estas envicigita post la Libro de la Predikanto (Kohelet).

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Literaturo

(esperanto + hebrea) André Cherpillod, Kanto de la kantoj-שיר השירים (Šîr haš-šîrîm), enkonduko, originala teksto, esperanta traduko, filologia komento ĉefe en Esperanto, indekso, 137 p., ill., 1988, Courgenard, memeldono de la eld. la Blanchetière

(esperanto) La kanto de la kantoj de Solomono/ilustrita de Jethro Brice, 2000, trad. Yehuda Miklaf, Jerusalemo, koloraj illustraĵoj, eld. Shallom Yehuda Press, bindita, limigita bibliofilia eldono.

Notoj

  1. (esperanto) teksto el kanto de la kantoj.
  2. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
2-a libro de la Reĝoj

La 2-a libro de la Reĝoj (mallonge "2 Reĝ") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 1 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas la lasta parto de la Readmona Historia Verkaro.

752 Sulamitis

752 Sulamitis estas mezgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ĉefa ano de la Sulamito familio.

Ĝi estis malkovrita la 30-an de aprilo 1913 de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la Simeiza observatorio.

Sulamita, kiu donis al ĝi sian nomon, estas rolulino en la Alta Kanto de Salomono.

Eliro

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Ketuvim

La Ketuvim (hebree כְּתוּבִים - la skribaĵoj) estas la tria parto de la Tanaĥo, la hebrea biblio (en kristanismo nomata malnova testamento) - la unua parto estas la Torao ("instruo") kaj la dua parto nomiĝas Neviim ("profetoj").

La Ketuvim konsistas el

tri "poetaj libroj":

la Psalmoj

la libro de sentencoj

la libro de Ijob

kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות, "megilot"):

la Libro de Rut,

la Alta Kanto de Salomono,

la Libro de la Predikanto,

la Libro de la plorkanto kaj

la Libro de Ester

kvar historiaj libroj:

la Libro de Daniel,

la Libro de Ezra,

la Libro de Neĥemja kaj

la 1-a kaj 2-a libro de la Kroniko, ĉi tie nombrataj kvazaŭ unu libro.La "skribaĵoj" Ketuvim probable tekste fiksiĝis ĉirkaŭ la jaro 100 de nia erao, kvankam la plej multaj el la libroj jam ĉirkaŭ la jaro 190 antaŭ nia erao konsideriĝis sanktaj tekstoj de judismo.

Levidoj

Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Libro de Baruĥ

Baruĥ estas libro de Tanaĥo respektive Malnova Testamento. Ĝi estas letero fikcie atribuata al la sufiĉe nota sekretario de profeto Jeremio, kaj eble sendita de Jerusalemo al diasporaj hebreoj por ilin, same kiel jam profeto Amos por siaj samtempuloj, restigi fidelaj al la Javea tradicio. Kvankam skribita eble en la hebrea, ĝin nun ni povas legi nur en la greka lingvo kutima rajde inter la unua kaj 2-a jarcento a.K..

Teologia apartaĵo elstariĝas: la priparolata saĝeco manifestas ion personecan, kvazaŭ ekzistantan por si mem ĉe Dio: temo pli eksplicitigita en la saĝeco de Salomono; ĉi tie tamen oni ripetas la malnovan doktrinon de rekompenco: se ni suferas persekutojn tio okazas ĉar ni forlasis la Toraajn leĝojn.

Libro de Ijob

La Libro de Ijob (hebree אִיּוֹב) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi traktas la historion de Ijob, la provoj de ties kredo fare de Satano, la teologiaj diskutoj de Ijob kun siaj amikoj pri la origino kaj naturo de lia sufero, lia defio je Jehovo kaj fine la respondo de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio. La verkaĵo sekve estas teologia provo kaj helpilo kompreni la ekziston de malbono kaj sufero en mondo en kiu ja ekzistu ĉiupova dio.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la 2-a libro de la Makabeoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Libro de Jesaja

La Libro de Jesaja (hebree ספר ישעיה) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jesaja (ישעיה, Jeŝajahu, laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jesajo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, נְבִיאִים, "la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jeremia kaj libro de Jeĥezkel.

En la protestantismaj kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Alta Kanto de Salomono (en katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ estas interŝovitaj la libroj Saĝo de Salomono kaj Siraĥ), kaj estas la unua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La 66 ĉapitroj de la libro de Jesaja unuavice konsistas el profetaĵoj pri la juĝoj atendantaj la naciojn kiuj persekutas la popolanojn de Judio. Inter tiuj nacioj estas babilonianoj, asirianoj, filiŝtoj, moabanoj, aramanoj respektive pli poste sirianoj, la anoj de la norda izraela reĝlando, etiopianoj, arabianoj kaj fenicianoj. La profetaĵoj povas esti resumitaj dirantaj ke la juda dio estas la dio de la tuta mondo, kaj ke nacioj kiuj supozas sin sekuraj en sia armea potenco povas senprobleme esti konkeratataj fare de aliaj nacioj, se dio komandas tion.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de Jeĥezkel

La Libro de Jeĥezkel aŭ simple Jeĥezkel (hebree יְחֶזְקֵאל , J'ĥizkel, "dio fortigos") estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jeĥezkel (laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata sen finaĵo "-o", sed ankaŭ skribebla Jeĥezkelo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, (hebree נְבִיאִים, la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jesaja kaj libro de Jeremia.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas la kvara el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" ( Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

En Islamo menciiĝas profeto nomata Dhul-Kifl, kiu ĝenerale estas identigata kun Jeĥezkel.

La libro konservis la diraĵojn kaj eventojn ĉirkaŭ la vivo de la juda profeto Jeĥezkel, kiu vivis en la tempo de babilona ekzilo de la juda popolo post la detruo de la templo de Jerusalemo kadre de konkero de la Reĝlando Judio kaj ties ĉefurbo Jerusalemo fare de la babilonia armeo de Nebukadnecaro la 2-a. Jeĥezkel estis juda sacerdoto, kiu kun aliaj judaj ekziliĝintoj estis portita al la babilonia urbo Tel-Abib (en nuna suda Irako). La judaj ekziliĝintoj ripete konsultis lin por ricevi dian aŭguron. Tamen Jeĥezkel ne havis konstantan influon pri ili, kaj plurfoje nomis ilin "ribela domo".

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de Malaĥi

Malaĥi estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

Libro de Neĥemja

Neĥemja estas libro de la Biblio. Ĝi estas parto de la Tanaĥo respektive de la Malnova Testamento.

Readmono

Readmono (mallonge Rea) estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.

Sentencoj de Salomono

La Libro de sentencoj de Salomono aŭ libro de proverboj de Salomono (hebree מִשְלֵי שְׁלֹמֹה, Miŝlej Ŝlomoh), foje nur nomata "libro de sentencoj" respektive "de proverboj", estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

La unuaj tri sekcioj de la verkaĵo probable vere estas de Salomono, kvara parto de la juda saĝulo Agur, kvina de la juda reĝo Lemuel kaj sesa de nekonata aŭtoro. Laŭ judisma tradicio la tuta libro fontis de Hiskija, reĝo de Judio inter la jaroj 727 kaj 698 antaŭ nia erao.

La libro de sentencoj estas referencata kiel "literaturo de saĝeco" kune kun pluraj aliaj bibliaj libroj: la libro de Ijob, la libro de la Predikanto, la Alta Kanto de Salomono kaj iuj el la Psalmoj.

Pere de la sentencoj, saĝeco aŭ la saĝa persono estas komparataj kun stulteco aŭ la stultulo. Stultulo laŭ la verkaĵo estas persono al kiu mankas moralo kaj kiu ne interesiĝas en pliperfektigo, ne iu kiu estas "nur" malinteligenta, frenezeta aŭ malserioza. Saĝeco komprenatas kiel virto kiun indas atingi kaj teni, kaj la leganto estas instruata ke ĝi komenciĝas per la persono de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio: "La timo de Jehovo estas la komenco de saĝeco"..

La sentencoj estas parte tiom universalaj, ke ili iĝis konataj proverboj ankaŭ ekster la religia kadro de judismo aŭ kristanismo - ekzemplo estas la diraĵoj "Kiu fosas foson, tiu mem falos en ĝin" (sentencoj 26:27) aŭ "Antaŭ la pereo iras fiereco" (16:18).

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Psalmoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Siraĥ

La Saĝeco de Siraĥ ankaŭ nomata nur La Saĝeco aŭ simple Siraĥ aŭ Ecclesiasticus (t. e., La Libro de la Eklezio) estas unu el dua-kanonaj libroj de la Biblio.

Komence de la dua jarcento a. K. hebree lingve verkita (ĉe la Morta Maro plurajn hebrealingvajn fragmentojn oni trovis), nun estas tradukita al la esperanta el la unika greka de la Septuaginto. En la kanono ĝin ne entenas protestantoj kaj hebreoj.

Ŝajnas ke la libro estis verkita por haltigi eliron de hebreoj el propraj religiaj vivkonceptadoj al tiuj de helenismo. Preskaŭ ĉiuj duakanonaj verkoj manifestas tiun celon: evidente la forlaso okazis malgraŭ la tradicia obstina hebrea korinklino al siaj moroj kaj kutimoj. Temas ne pri mirinda filozofia katedralo, sed pri kolekto de moralaj sentencoj, kiuj ne ambicias resumi ĉion ekzistantan: ĉiu el ili havas valoron preskaŭ el si mem por konanto de la tradicio hebrea.

Tanaĥo

La Tanaĥo (hebree תנ״ך) estas aro da hebree skribitaj libroj, kune formantaj la skriban fundamenton de la juda religio. Ĝi siavice estas bazo de la kristana Malnova Testamento de la Biblio, kiu konsistas plejparte el la samaj, sed parte alimaniere ordigitaj libroj; ankaŭ la traduko kaj interpreto kutime ege malsamas inter la du religioj.

En la hebrea lingvo, la nomo estas akronimo por la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: «la leĝo» – ‎‏תורה‎ Tora –, «la profetoj» – ‎‏נביאים‎ Nevi`im – kaj «la skriboj» – ‎‏כתובים‎ Ketubim aŭ Ketuvim (la litero kaf prononciĝas [ĥ] en vortfina pozicio).

Tota pulchra es

Tota pulchra es (Tute bela vi estas) estas malnova preĝo skribita verŝajne en la 4-a jarcento. Ĝi estas unu el la kvin antifonoj por la psalmoj de la vesproj de la festaĵo de la Senmakula koncipiĝo (8-a decembro). La teksto venas parte el la Libro de Judit kaj el la Alta Kanto de Salomono.

Multaj komponistoj uzis tion preĝon kiel inspiro, kiel Robert Schumann, Anton Bruckner, Pau Casals, Maurice Duruflé aŭ James MacMillan.

Zeĥarja (libro)

Zeĥarja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

Tanaĥo
Leĝo de Moseo
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Ketuvim
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Malnova Testamento

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.