Aglomeraĵo

Aglomeraĵourbaro, estas centra urbo kaj ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj estas ligitaj al la centra urbo per senrompa ĉeno de urboj aŭ per multaj laborantoj, kiuj vojaĝas al la aglomeraĵo ĉiutage por labori. Aglomeraĵo povas havi pli ol unu centron (ekzemple, la aglomeraĵo de Ruhr en Germanio).
Aglomeraĵoaglomerado ankaŭ estas ekonomia termino:

Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) difinas jene: aglomerado estas kuniĝo de entreprenoj en difinitaj regionoj aŭ centroj de loĝantaro pro la el tio rezultantaj avantaĝoj, kiuj esprimiĝas speciale en malpli alta kosto de produktado. [1]

San Diego-Tijuana Metro 3D Map
Ekzemplo de aglomeraĵo estas la urbara areo San Diego-Tijuana. Ambaŭ urboj kune formas dunacian aglomeraĵon inter Meksiko kaj Usono.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Pri la plej grandaj aglomeraĵoj de la mondo (angle, germane)

Referencoj

  1. Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languagesInternacia Komerca-Ekonomia Vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio,Nederlando (IKEV)
Honolulu

Honolulu (esperantigita Honoluluo laŭ PIV; ankaŭ troveblas Honolulo rete) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la usona ŝtato de Havajo. La urbo lokiĝas sur la sudorienta bordo de la insulo Oahu. La loĝantaro de Honolulu estas 371,657 personoj en la urbo mem, kaj 876,156 personoj en ĝia aglomeraĵo (la tuta insulo Oahu).

La mondfama marbordo Waikiki lokiĝas tie ĉi. Waikiki estas konsiderata la centro de la turismo-industrio en Havajo; centmiloj da turistoj vizitas Waikiki ĉiujare. Ankaŭ tri vulkanetoj lokiĝas en Honolulu: Diamond Head, Koko Head, kaj Punchbowl.

Illzach

Illzach estas franca komunumo kun proksimume 15 000 loĝantoj situanta norde de Mulhaŭzo (Mulhouse/Mülhausen) en la departemento Haut-Rhin kadre de la regiono Alzaco.

Jalisco

Ĥalisko (hispane : Jalisco) estas meksika federacia ŝtato. Ĝi situas okcidente de la lando, apud la Pacifika Oceano. Administre ĝi estas dividita en 12 regionoj (Vidu ankaŭ la artikolon regionoj de Jalisco) kaj 124 komunumoj (Vidu la liston de komunumoj en Jalisco).

La nomo devenas el du navatlaj vortoj: Xalli (sablo) kaj ixco (loko aŭ surfaco).

Jalisco estas la tria plej loĝata ŝtato en Meksiko, kaj unu el la plej gravaj kun rilato al la ekonomiaj, komercaj kaj kulturaj aktivaĵoj. Ĝia ĉefurbo estas Gvadalaharo (Guadalajara), kolonia urbo, kies metropola areo estas la dua plej granda aglomeraĵo en Meksiko.

Aliaj gravaj urboj estas: Puerto Vallarta, Ajijic, Chapala kaj Ciudad Guzmán.

Ĥalisko estas konsiderata la origino de la muziko mariachi kaj de la tekilo.

Kantono Soloturno

47°12′N 7°32′O

Kantono Soloturno estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma komunumo Soloturno. Fine de 2007, en la kantono vivis 253 057 homoj. Neniu alia kantono estas tiel disbranĉita kiel la soloturna.

Kingersheim

Kingersheim (germane, alzace Kìgerscha) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 6,69 kvadrataj kilometroj kaj havis 13 143 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2015.

Kompanio

Kompanio laŭ PIV estas la jeno:

Grupo de personoj, kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon,

Tiu komerca aŭ industria afero mem, nome io simila al societo,

Kunestado, akompanado,

Kuniĝo de pluraj personoj, akompanantaro,

Grupo el pluraj plotonoj, subdivido de bataliono, normale komandata de kapitano, en lingvaĵo pri militoj kaj armeoj.Ĝi estas asocio aŭ kolekto de individuoj, ĉu naturaj personoj, juraj personoj, aŭ mikso de ambaŭ. Kompanimembroj kunhavas komunan celon kaj kuniĝas por fokusigi al siaj variaj talentoj kaj organizas siajn kolektivajn disponeblajn lertecojn aŭ rimedojn por akiri specifajn, deklarajn celojn. Kompanioj montras variajn formojn kiaj:

Volontaj asocioj kiuj povas inkludi ne-profitajn organizaĵojn

Rotoj

Juraj entreprenoj kun celo akiri profitojn

Financaj entoj kaj bankojKompanioj aŭ asocioj de personoj povas esti kreataj laŭ juro kiel juraj personoj por ke la kompanio en si mem povas akcepti limigitan fidindecon por civila respondeco kaj impostado dum ties membroj plenumas (aŭ malsukcesas) malŝarĝi siajn ŝuldojn ene de komuna konsidero de "naskatestilo" aŭ reklamada politiko.

Ĉar kompanioj estas juraj personoj, ili ankaŭ povas asociiĝi kaj registriĝis kiel kompanioj – ofte konataj kiel korporacioj. Kiam la kompanio fermiĝas ĝi povas bezoni "mortatestilon" por eviti pluajn jurajn devojn.

Lutterbach

Lutterbach (germane, transprenita ankaŭ al la franca, alzace Lütterbàch) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 8,56 kvadrataj kilometroj kaj havis 6 331 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2015.

Manilo

Manilo (filipine Maynila) estas la ĉefurbo de Filipinoj.

La urbo situas sur la insulo Luzono, ĉe la orienta bordo de la Manila Golfo, 48 km longa, kiu konektiĝas kun la Sudĉina Maro. La urba aglomeraĵo, nomata Manila Metropolo, konsistas el Manilo kaj 16 pliaj urboj kaj komunumoj. Loĝas tie sume 15 milionoj da homoj.

Manilo (sen la aglomeraĵo) estas nur la dua plej granda urbo de la lando; la antaŭurbo Kezonurbo havas pli da loĝantoj.

Metropolo

Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Metropolo (apartigilo).Metropolo (el la malnov-greka: μήτηρ 'patrino' + πόλις 'urbo' = "patrina urbo [de kolonioj]") komence estis nomo de grekaj urboj (kiel urboŝtatoj) en sia rilato al siaj kolonioj, pli poste la nomo de ĉefurbo rilate al la cetera lando. Nuntempe ĝi plejofte signifas urbegon, plejofte kun pli ol 500 mil loĝantoj en la urbo mem kaj miliono da loĝantoj en la aglomeraĵo.. Oni kutime konsideras urbegon apartenanta al pli granda urba aglomeraĵo ne metropolo mem sed parto de metropolo. Metropolo kutime estas grava ekonomia, politika, kaj kultura centro de iu lando aŭ regiono kaj grava centra punkto por regionaj aŭ internaciaj trafiko kaj komunikado.

Laŭ Francisko Azorín metropolo estas Ĉefa ĉefurbo de iu lando. Li indikas etimologion el la greka metropolis, el meter + polis (patrina urbo) kaj de tie la latina metropolis. Kaj li aldonas la terminon mondometropolo.

Miamo

Miamo (originala nomo: Miami, proksima prononco: angle [maj-AM-mi], hispane, [mi-A-mi]) estas la plej granda urbo de Florido en Usono kaj estas la metropolo de la Antiloj. La aglomeraĵo de Miamo havas 3.750 mil homojn kaj staras en sudorienta Florido kiel longa, stria urbo (ĉ. 170 x 15 km) inter la maro kaj la granda marĉo de la Everglades.

loko: 25.71 Norde, 80.30 Okcidente

horzono: UTC-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)

loĝantaro: 3.750 mil (en la aglomeraĵo en 2000)Urboj en la aglomeraĵo, inter aliaj:

Fort Lauderdale

West Palm Beach

Boca Raton

Miami Beach

Coral GablesLa komerca kaj politika elito de Miamo estas kubanoj, kiuj fuĝis el Kubo antaŭ 40 jaroj kiam la movado de Fidel Castro renversis la reĝimon de Batista en komunista revolucio. La urbo estas efektive dulingva: la angla kaj la hispana lingvo. Eblas vivi bone en Miamo sole en medio hispana.

La urbo kaj la aglomeraĵo estas tre novaj: multe de ĝi estis konstruita depost 1960. Kontraste al la grizaj urboj de la nordo (ekz. Novjorko), la urbo ne nur estas nova sed la klimato estas somera (subtropika).

Ekde 1960, Miami ricevis multajn enmigrintojn el la Antiloj kaj pensiulojn el nordorienta Usono. En la mondo, nur Novjorko havas pli da judoj ol Miamo.

Loĝantoj: Madonna, Shakira, Julio Iglesias, Sylvester Stallone

Mulhouse

Mulhouse [myluz] (esperantigite Miluzo aŭ Mulhaŭzo, germane Mülhausen, alzace Mìlhüsa aŭ Milhüüse) estas la plej granda urbo de la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco) kaj la dua plej granda post Strasburgo en la regiono Alzaco.

Du riveroj trafluas la urbon, la Doller kaj la Ill, alfluo de Rejno. La urbo estas la administra centro de samnomaj arondismento kaj kantono, kaj de aglomeraĵo france nomata Mulhouse Alsace Agglomération.

Pfastatt

Pfastatt (jen germane, alzace Pfàscht [OŜvalt]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 5,24 kvadrataj kilometroj kaj havis 9 423 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2015.

Rio de Janeiro

La nomo Rio de Janeiro povas signifi:

Rio-de-Ĵanejro, urbo en Brazilo;

Rio-de-Ĵanejro (aglomeraĵo) aglomeraĵo kiu entenas la urbon (portugallingve Região Metropolitana do Rio de Janeiro);

Rio-de-Ĵanejrio, la subŝtato en Brazilo kiu entenas la urbon.

Rixheim

Rixheim estas urbo en la franca regiono Alzaco en la departemento Haut-Rhin. En 1999 la urbo havis 12 608 loĝantojn.

Rixheim situas oriente de Mulhouse. En la urbo interalie situas eksa komandejo de la Germana Kavalira Ordeno.

Longan tempon la urbo estis centro de tapeto-fabrikado. Pri tio memorigas urba tapeta muzeo.

Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)

Saint-Denis (esperante : Sankta-Denizo) estas urbo nun inkludita en la aglomeraĵo de Parizo, norde de tiu en departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi entenas ĉirkaŭ 90 000 enloĝantojn. Tie staras abatejo kaj la baziliko de Saint-Denis, kie estis entombigitaj ĉiuj reĝoj de Francio. Dum la Franca Revolucio de 1789 la furioziĝinta popolo detruis la tombojn, eltiris la restaĵojn de la reĝoj kaj disĵetis ilin.

En historio de arĥitekturo tiu baziliko gravas, ĉar ĝi estis la unua granda konstruaĵo farita laŭ la gotika stilo, en jaroj 1130-1144.

En la Stadiono de Francio de la urbo en somero 2016 okazis pluraj matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, inkluzive de la unua, inaŭgura matĉo, inter la naciaj teamoj de Francio kaj Rumanio, kaj de la lasta matĉo, la finalo, inter Francio kaj Portugalio.

Tucson (Arizono)

Tucson [tusan] ( Esperantigite : Tusono ) estas metropolo en la usona subŝtato Arizono. Ĝi estas ĉefurbo de la konteo Pima.

Laŭ censo de 2005-07-01 Tucson havis 521.605 loĝantojn, kun sia aglomeraĵo 931.210. Ĝi estas rapide kreskanta kaj verŝajne baldaŭ superos 600.000 resp. 1.000.000. Jam nun ĝi estas la dua plej granda urbo de Arizono, post Fenikso.

Utreĥto

Utreĥto aŭ Utrecht povas esti:

Utreĥto (urbo), urbo en Nederlando, ĉefurbo de la samnoma provinco

Utreĥto (provinco), nederlanda provinco, kies nomo venas de ĝia ĉefurbo

Utrecht (aglomeraĵo), aglomeraĵo en la provinco Utrecht

Episkopujo Utrecht. Dum malfrua mezepoko la provinco Utrecht kaj aliaj partoj (notinde Overijssel) de Nederlando regiĝis de la episkopo de Utrecht: princepiskopujo Utreĥto

Utrecht (Sud-Afriko), urbeto en Sud-Afriko

Viktorio

Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Viktorio. Por trovi informojn pri la Aglomeraĵo Viktorio vidu la artikolon Aglomeraĵo Viktorio kaj por aliaj signifoj artikolon pri Victoria.

Viktorio estas la ĉefurbo de Brita Kolumbio, la plej okcidenta provinco de Kanado. Sur la plej suda pinto de Vankuvera Insulo, Viktoria estas mond-ranga celloko por turismo; ĝin vizitas jare pli ol 3,65 milionoj da vizitantoj, kiuj aldonas pli ol miliardo da dolaroj (kanadaj) al la ekonomio de la urbo. Viktorio ankaŭ estas haveno por kroz-ŝipoj, kiuj alkajiĝas ĉe la krozŝipa stacio de Terpinto Ogden. La urbo ankaŭ havas ekonomian avantaĝon pro sia proksimeco al Kanada Miltbazo Esquimalt, la ĉefa ĉe-pacifika mararmea bazo de la kanada militservo. Urbocentra Viktorio ankaŭ servas kiel la komerca centro de la Ĉefurba Distrikto Viktorio; tie estas multaj noktokluboj, teatroj, restoracioj, kaj drinkejoj, kaj tie okazas pli grandaj regionaj eventoj. Piroteknikaĵoj kaj ĉeakvaj koncertoj allogas dekmilojn da viktorianoj kaj vizitantoj al la urbocentro.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.