4-a jarcento

| 1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | 2-a jarmilo |
| 2-a jarcento | 3-a jarcento | 4-a jarcento | 5-a jarcento | 6-a jarcento |
300-aj jaroj | 310-aj jaroj | 320-aj jaroj | 330-aj jaroj | 340-aj jaroj | 350-aj jaroj | 360-aj jaroj | 370-aj jaroj | 380-aj jaroj | 390-aj jaroj

La 4-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 301 kaj finiĝis la 31-an de decembro 400.

Jaroj

301 302 303 304 305 306 307 308 309 310
311 312 313 314 315 316 317 318 319 320
321 322 323 324 325 326 327 328 329 330
331 332 333 334 335 336 337 338 339 340
341 342 343 344 345 346 347 348 349 350
351 352 353 354 355 356 357 358 359 360
361 362 363 364 365 366 367 368 369 370
371 372 373 374 375 376 377 378 379 380
381 382 383 384 385 386 387 388 389 390
391 392 393 394 395 396 397 398 399 400

Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Naskiĝintoj en la 4-a jarcento
  • Kategorio:Mortintoj en la 4-a jarcento
  • Historio
2-a jarcento

La 2-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 101 kaj finiĝis la 31-an de decembro 200.

2-a jarcento a.K.

La 2-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 200 kaj finiĝis la 31-an de decembro 101 antaŭ nia erao.

3-a jarcento

La 3-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 201 kaj finiĝis la 31-an de decembro 300.

3-a jarcento a.K.

La 3-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 300 kaj finiĝis la 31-an de decembro 201 antaŭ nia erao.

4-a jarcento a.K.

La 4-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 400 kaj finiĝis la 31-an de decembro 301 antaŭ nia erao.

5-a jarcento

La 5-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 401 kaj finiĝis la 31-an de decembro 500.

6-a jarcento

La 6-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 501 kaj finiĝis la 31-an de decembro 600.

6-a jarcento a.K.

La 6-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 600 kaj finiĝis la 31-an de decembro 501 antaŭ nia erao.

Inter la 8-a kaj 6-a jarcentoj antaŭ nia erao regis parton de Eŭropo la Hallstatt-kulturo.

Ambrozio de Milano

Sankta Ambrozio de Milano (naskiĝis 339 en Treviro, mortis la 4-an de aprilo 397 en Milano) estis kristana sanktulo de la kvara jarcento. Li estas unu el la unuaj Doktoroj de la Eklezio.

Li estis episkopo de Milano kaj iĝis tre fama por siaj belegaj preĝado kaj himnoj. Li laboris sen hezito por la fido, eĉ kiam estis danĝere por li mem.

Estis ankaŭ la preĝado de Ambrozio, kiu estis inter la kialoj por la konvertiĝo de Sankta Aŭgusteno.

Li mortis en 397. Festotago de la sanktulo estas la 7-a de decembro. Sankta Ambrozio iĝis la patrono de la urbo Milano.

Arianismo

Arianismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo kaj floris ekde la

4-a jarcento. Ario, pastro de Egiptio, instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna (ĉar Jesuo, kiel kreito, havas ekeston). Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem. Do arianismo ne kredis al la Sankta Triunuo.

Arianismo floris ekde la 4-a jarcento precipe inter gotoj kaj aliaj ĝermanoj, dum la latinlingvanoj plejparte apartenis al la granda eklezio kiu ne ankoraŭ splitiĝis inter katolikismo kaj ortodoksismo.

Por batali kontraŭ sia "hereza" rivalo, la katolik-ortodoksa eklezio formulis la Nicean Kredon je 325 ĉe la Koncilio de Niceo, sed la arianismo ne estis tute kondamnita ĝis la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381. Sankta Atanazio estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la arianismo.

La reakcio kontraŭ arianismo ne nur helpis difini katolikismon, sed ankaŭ naskis nestorianismon.

Post 381, la arianismo ankoraŭ daŭris, precipe ekster la imperio inter la ĝermanoj. Do, kiam la okcidenta imperio estis konkerita de la ĝermanoj en la 5-a jarcento kaj Romo disfalis, arianismo trovis duan vivon. La visigotoj regantaj Iberion havis arianismon oficialan. Sed la frankoj konvertis al ortodoksismo (kaj, ekde 1054, al katolikismo) kaj fariĝis la ĉefa potenco inter la ĝermanoj. La arianismo forvelkis, kaj en la 8-a jarcento ĝi estis mortinta.

La ariana eklezio ludis gravan rolon por la evoluo de la gota lingvo. Ĝia episkopo Vulfilo faris gotan tradukon de la Biblio, dum pli-malpli samtempe lia ortodoksa-katolika kolego Hieronimo faris Vulgaton. Partoj de la gota traduko restas en Codex argenteus aŭ la Arĝenta Libro.

Aristotelo

Aristotelo, greke Αριστοτέλης [aristotélɛːs] (naskiĝis en -384 en Stagira, mortis en -322 en Ĥalkido) estis greka filozofo.

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ lia verkaro pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo.

Lia verkaro kovras multajn fakojn — fizikon, biologion, zoologion, metafizikon, logikon, etikon, estetikon, poezion, teatron, muzikon, retorikon, lingvistikon, politikon kaj ŝtatregosciencon — kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, laŭ peto de Filipo la 2-a de Macedonio, iĝis instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 a.K.Instruado de Aleksandro la Granda donis al Aristotelo multajn oportunojn kaj abundon da havaĵoj. Li establis en la Liceo bibliotekon, kiu helpis en la verkado de liaj multnombraj libroj. La fakto, ke Aristotelo estis lerninto de Platono, kontribuis al lia iama vidpunkto rilate Platonismon, sed, post la morto de Platono, Aristotelo merĝiĝis en empiriaj studoj kaj transiris de Platonismo al empiriismo. Li kredis, ke la konceptoj de ĉiuj popoloj kaj ĉiuj ties scioj estis definitive bazitaj sur percepto. La pozicio de Aristotelo rilate natursciencon reprezentas la grundan fonon de multaj el liaj verkoj.

La rigardoj de Aristotelo pri fizika scienco profunde formis la mezepokan fakulecon. Ties influo etendiĝis el Malfrua Antikveco kaj la Alta Mezepoko al la Renesanco, kaj ne estis anstataŭata sisteme ĝis la epoko de la Klerismo, kiam aperis teorioj kiel la klasika mekaniko. Kelkaj el la zoologiaj observoj de Aristotelo, kiel la hektokotila (reprodukta) brako de polpo, ne estis konfirmataj aŭ refuzataj ĝis la 19a jarcento. Liaj verkoj enhavas la plej fruan konatan formalan studon de logiko, kiu estis ŭzita en la 19a jarcento en la studo de moderna formala logiko.

En metafiziko, Aristotelismo profunde influis la Judo-Islaman filozofian kaj teologian pensaron dum la Mezepoko kaj la kristanan teologion, speciale pro la Novplatonismo de la prakristanismo kaj pro la skolastika tradicio de la Romkatolika Eklezio. Aristotelo estis bone konata inter mezepokaj islamaj intelektuloj kaj admirita kiel "la unua instruisto" (arabe: المعلم الأول‎‎).

Lia etiko, kvankam ĉiam influa, akiris plinovigitan intereson per la moderna alveno de la virta etiko. Ĉiuj aspektoj de la filozofio de Aristotelo plu estas aktive studataj. Kvankam Aristotelo verkis multajn elegantajn traktaĵojn kaj dialogojn, oni supozas ke nur ĉirkaŭ unu triono de lia originala produktaro postrestis ĝis nia tempo.

Armena kalendaro

La armena kalendaro estis enkondukita en Armenion de la persoj en la 4-a jarcento a. K., sed multe pli similas al la egipta kalendaro. La jaro havis 360 tagojn plus kvin intermetitaj. Ĝi ne havas superjaron, tial ĝi perdas po unu tago ĉiun kvaran jaron.

La antikvaj armenaj monatoj havas la sekvajn nomojn: nawasard, hoṙi, sahmi, trē, kʿałocʿ, aracʿ, mehekan, areg, ahekan, mareri, margacʿ kaj hroticʿ. La unua tago de la armena jaro estas la 11-a de aŭgusto (laŭ la okcidenta kalendaro).

La armena kalendaro koincidas kun la juliana kalendaro ĉiun 1461 armenan jaron. Tiun ĉi periodon oni nomas "Granda Armena Epoko". Krom tiu ĉi Granda Epoko ekzistas "malgrandaj epokoj" de 532 jaroj: la epoko de Aleksandrio, la epoko de Johano Diakono kaj la epoko de Azarias Julja (ĉi-lasta estas la nuntempa). La Granda Armena Epoko komenciĝas per la Koncilio de Tiben en kiu okazis la skismo de la Greka Eklezio. Komenciĝis la 9-an de julio 552 p.K (superjaro).

Eŭzebo de Cezareo

Eŭzebo de Cezareo (ĉ. 260 - ĉirkaŭ 340) (latine, Eusebius) estis historiisto de la kristana eklezio, episkopo de Cezareo en Palestino kaj partopreninto en la Koncilio de Niceo. Lia ĉefa verko estas Prieklezia historio (ĉ. 325, greklingva), kiu estas historio de kristanismo ekde la naskiĝo de Jesuo Kristo ĝis la Koncilio en 325. Li kompilis la historion el la pli antikvaj verkoj (multaj nun perditajn) de historiistoj (ekzemple, Josephus), episkopoj, sanktuloj kaj herezuloj. Lia historio fariĝis la "tradicia" historio de frua kristanismo. Li verkis la historion por aliaj kristanoj.

Alia nomo de Eŭzebo estis Eŭzebo Pamfilio ĉar li estis amiko de Pamfilo.

Eŭzebo estis alte klerigita kaj admiranto de Origeno kaj Konstantino.

Doktrine, Eŭzebo kredis al duon-arianismo kaj unufoje eĉ provizis rifuĝejon al Ario mem. Duon-arianismo staris meze inter arianismo kaj katolikismo. La Koncilio prenis la baptan kredon de Eŭzebo kaj redaktis ĝin por produkti la Nicean Kredon, kiu favoris katolikismon kontraŭ arianismo. Por fari tion, la Koncilio aldonis la vorton homoousios ("kunsubstanca") al lia kredo. Eŭzebo subskribis la Nicean Kredon, sed poste staris kontraŭ ĝi: laŭ duon-arianismo, Kristo kaj Dio ne estas homoousios (sama ousios aŭ substanco) sed homoiousios (simila substanco).

La Nova testamento de Eŭzebo ekskludis la librojn:

Jakobo

2 Petro

2 Johano

3 Johano

JudasKvankam tiuj libroj estis legitaj en multaj preĝejoj en lia tago, laŭ Eŭzebo ili ne estis menciitaj de la aŭtoroj en la tempo de la apostoloj. Malsimile al la aliaj libroj de la Nova testamento. La kanono de la Nova testamento ne estis firme decidita ĝis la jarcento post Eŭzebo.

Laŭ Eŭzebo, Paŭlo skribis 14 leterojn, inkluzive de la letero al la Hebreoj. La greka de la letero estas pli bonstila ol la aliaj leteroj ĉar ĝi estas traduko el la hebrea.

Eŭzebo opinias, ke la Apokalipso ne estis verkita de Johano la Evangeliisto ĉar la greka estas pli aĉa ol lia evangelio.

Golgoto

Golgoto (ankaŭ monto de Kalvario) estas loko, kiu tiam troviĝis ekster Jerusalemo, kaj kie laŭ la Biblio estis krucumita Jesuo Kristo. Ĝia preciza situo estas dokumentata ekde almenaŭ la 4-a jarcento.

Laŭ Francisko Azorín Kalvario estas Serio de pentraĵoj aŭ skulptaĵoj reprezentante la vojon kiun Jezuo sekvis de la tribunalo ĝis la montopinto kie estis krucumita. Li indikas etimologion el Kalvario, propra nomo de Jeruzalema monto kaj de tie la latina calvaria.

Historiisto

Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.

Nova Testamento

La Nova Testamento estas kolekto de 27 libroj de la Biblio.

La latina vorto Testamento tradukas la grekan vorton Διαθήκη (Diatheke) kaj estis proponita, kune kun la divido de sanktaj skribaĵoj en "Malnova" kaj "Nova", de Origines en la 3-a jarcento.

La listo de libroj de la Nova Testamento ĝenerale akceptata hodiaŭe de ĉefaj kristanaj eklezioj estis proponita en la 2-a jarcento, sed ne estis la nura. Estis multaj versioj de "Novaj Testamentoj" antaŭ la 4-a jarcento, kelkaj havas eĉ ne unu libron de nuna libraro.

Palia lingvo

Palio aŭ la palia lingvo estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta lingvo de budhismo. La budho Gotamo, kiu loĝis en Norda Hindio, parolis almenaŭ unu formon de prakrito, eble plurajn; la budhisma kanono de la teravado, la unua versio de la Tripitako), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo pāḷi-bhāsa, poste pli mallonge pāḷi (kio do fakte signifas "teksto").

Palio estas parenca al Sanskrito, sed ne estas ido de Sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la Budho en Palio venis al Cejlono/Srilanko en la 4-a jarcento a.K., kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu Tripitako). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie Suvanna-bhūmi, sanskrite Suvarna-bhūmi. "Or-lando", kie nun estas Birmo, Siamo/Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.

Teologio

Teologio (greke: θεoς theos = Dio, λoγoς logos = parolo) signifas laŭvorte discienco, do instruo pri Dio, pli ĝenerale instruojn pri la kredosistemoj kaj sanktaj skriboj kadre de iu certa fido. Ekzemple: kristana teologio.

La scienco, kiu studas religiojn de ekstere nomiĝas religioscienco.

La historio de la studo de teologio en institucioj de pli alta edukado estas tiel malnova kiel la historio de tiaj institucioj. Ekzemple, la Platonika Akademio fondita en Ateno en la 4-a jarcento a.K. ŝajnas inkluzivi teologiajn temojn en ĝia submetata afero.

Politika teologio estas parto kaj de politika filozofio kaj de teologio kiu priserĉas la vojojn laŭ kiuj teologiaj konceptoj aŭ pensomanieroj rilatas al politiko, socio, kaj ekonomiko. Kvankam la rilato inter kristanismo kaj politiko estis pristudita ekde jam la epoko de Jesuo mem, politika teologio kiel akademia fako komencis dum la lasta parto de la 20-a jarcento, parte kiel reago al la verkaro kaj de Carl Schmitt kaj de la Frankfurta Skolo.

Domina teologio estas aro de kristanaj politikaj ideologioj, kiuj celas starigi ŝtaton regata de kristanoj kaj bazita sur siaj propraj komprenoj de la biblia juro.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.