2004

Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
| 20-a jarcento | 21-a jarcento | 22-a jarcento |
| 1970-aj jaroj | 1980-aj jaroj | 1990-aj jaroj | 2000-aj jaroj | 2010-aj jaroj | 2020-aj jaroj | 2030-aj jaroj |
◄◄ | | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | | ►►

2004 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 2004
MMIV
Ab urbe condita 2757
Armena kalendaro 1453
ԹՎ ՌՆԾԳ
Bahaa kalendaro 160 – 161
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2059 – 2060
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) 1926 – 1927
 - Kali Juga 5105 – 5106
Budhisma kalendaro 2548
Ĉina kalendaro 4640 / 4700 –
4641 / 4701
癸未 – 甲申
Etiopa kalendaro 1996 – 1997
Franca respublika kalendaro 212 - 213
CCXII -CCXIII
Hebrea kalendaro 5764 – 5765
Holocena kalendaro 12004
Irana kalendaro 1382 – 1383
Islama kalendaro 1424 – 1425
 - Imperia jaro Kōki 2664
(皇紀2664年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 12004
Juliana kalendaro 2049
Korea kalendaro 4337
Tajlanda suna kalendaro 2547

2004 estis superjaro komenciĝanta ĵaŭde (vidu ĉi tie kalendaron).

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Ripetita fina raŭndo de prezidentaj elektoj en Ukrainio, venkas Viktor Juŝĉenko.
  • Laŭ informo de Mercury Research, parto de firmao Intel en vendado de x86-kongruaj procesoroj estas 82,2%, parto de AMD - 16,6%, parto de VIA kaj Transmeta - 1.2%
  • Dum la jaro en mondo estis produktitaj proksimume 180 milionoj komputiloj. El ili 18% far Dell, 15,8% - Hewlett-Packard, 5,9% - IBM, 4% - Fujitsu/Siemens kaj 3,6% - Acer.
  • En la jaro komputilaj kaj ĉekomputilaj firmaoj ricevis profiton: IBM - 3,1 miliardoj $, Intel - 2,12 miliardoj $, Samsung - 1,76 miliardoj $, Sony - 1,4 miliardoj $, Nokia - 1,02 miliardoj $, Siemens - 1 miliardoj $, NEC - 0,38 miliardoj $, Apple - 0,38 miliardoj $, Sun - 0,019 miliardoj $ kaj AMD havis malprofiton 0,03 miliardoj $.
  • La germana piloto Michael Schumacher gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Mortoj

2007

La jaro 2007 post Kristo estis normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).

Estonio

Estonio aŭ Estonujo (estone Eesti, Eesti Vabariik) estas lando en la nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estas ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estis unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝerminta ekde 1989, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 1991 formale reakiris sian sendependecon.

Estonio membras en NATO ekde la 29-a de marto 2004 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004.

Kaprimulgoformaj birdoj

Kaprimulgoformaj birdoj estas birda ordo kiu enhavas la ĉieajn kaprimulgojn, la podargojn de Aŭstralazio kaj sudorienta Azio, la sudamerikajn branĉulojn aŭ niktibiojn kaj guaĉaron kaj la aŭstralaziajn noktokaprimulgojn. Preskaŭ ĉiuj estas noktaj kaj manĝas insektojn, escepte la amerika guaĉaro kiu estas la ununura nokta birdo kiu manĝas plantojn. Tiuj birdoj estas en ĉiu kontinento escecpte Antarkto.

Ordigo de tiuj birdoj estis ĉiam komplikaj ĉefe ĉe la kaprimulgoj, kiuj estas multaj specoj kaj kiuj estas ĉu komunaj ĉu kunorelaj. Tradicie la kaprimulgoformaj estas inter la strigoj (noktaj birdoj kun lertega vidkapablo) kaj la apusedoj (longaj kaj longflugilaj birdoj kun malfortaj kruretoj). Tamen ili foje estis kunigitaj kun strigoj, apusoj, krom alcionoj, upupo, muŝbirdoj, tokoj, koracioj, abelmanĝuloj, pegoj, trogonoj kaj eĉ kolibroj!

Nomo de la ordo devenas de tradicia miskredaĵo, ke kaprimulgoj suĉas lakton de kaprinoj.

La familioj de la ordo Kaprimulgoformaj estas jenaj:

Familio Steatornitedoj aŭ guaĉaro.

Familio Podargedoj aŭ podargoj (13 specioj).

Familio Aegoteledoj aŭ noktokaprimulgoj (8 specioj).

Familio Niktibiedoj, niktibioj aŭ branĉuloj (6 specioj).

Familio Kaprimulgedoj kun subfamilioj.

Subfamilio Chordeilinae (Novmondaj kaprimulgoj aŭ noktofalkoj)

Subfamilio Caprimulginae (kaprimulgoj)

Familio Eŭrostopodedoj (orelkaprimulgoj)Baze sur analizoj de DNA -notinde β-fibrinogeno introno 7-, Fain & Houde (2004) konsideris, ke la familioj de la Kaprimulgoformaj estas membroj de la proponita klado Metaves, kiu inkludus ankaŭ la hoacinon, faetonedojn, pterokloformajn, kolombojn, kaguon, eŭripigon, mesitornedojn, flamengojn, grebojn kaj apusedojn kaj eĉ kolibrojn. Tiu klado troviĝas ankaŭ ĉe la ampleksa studio de Ericson et al. (2006), sed la subteno estas tre malforta.

La Aegoteledoj (noktokaprimulgoj) kun ĉirkaŭ dekduo de vivantaj specioj en ununura genro estas verŝajne pli proksimaj al Apodoformaj birdoj (Mayr 2002); tiuj kaj la Kaprimulgoformaj estas proksimaj parencoj, estante grupitaj kune kiel Cypselomorphae. La oleobirdo kaj la podargoj ŝajnas tre distingaj inter la restantaj Kaprimulgoformaj, sed ilia certa lokigo ne povas esti solvita baze nur sur osteologia datumaro (Mary 2002).

Karolo Lineo

Carl von Linné (Esperante: Karolo Lineo, pri la latina formo vidu sube; naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Smolando, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). La oficiala botanika aŭtora mallongigo de li estas "L.". En pli aĝaj publikaĵoj, foje troviĝas la mallongigo "Linn." (ekzemple en: Cheeseman, T.F. (1906) - Manual of the New Zealand Flora). La restoj de Linnaeus restas la tipa specimeno por la specio Homo sapiens, laŭ la International Code of Zoological Nomenclature, ĉar la nura specimeno kiun li ekzamenis (laŭ nuna scio) kiam li priskribis la specian priskribon estis li mem.Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj). Li elektis la etan lineo-kloŝo kiel simbolo.

Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute ĝusta. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné (post 1761 Carolus a Linné). Li estas konata kiel patro de moderna taksonomio, kaj estas ankaŭ konsiderata unu el la patroj de moderna ekologio. Multaj el liaj verkoj estis en Latino.

Linnaeus naskiĝis en kamparo de Smolando, en suda Svedio. Li ricevis plej el alta edukado ĉe la Upsala Universitato, kaj ekprofesoris tie pri botaniko en 1730. Li loĝis ekstere inter 1735 kaj 1738, kiam li studis kaj ankaŭ publikigis unuan eldonon de sia verko Systema Naturae en Nederlando. Li tiam revenis en Svedion, kie li iĝis profesoro pri medicino kaj botaniko ĉe Uppsala. En la 1740-aj jaroj, li estis sendita al kelkaj veturoj tra Svedio trovi kaj klasigi plantojn kaj animalojn. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, pli plue kolektis kaj klasigis animalojn, plantojn kaj mineralojn, kaj publikigis kelkajn volumenojn. Je sia mortotempo li estis unu el plej famaj scienculoj en Eŭropo.

La svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau sendis al li tiun mesaĝon: "Diru al li, ke mi konas neniun pli grandan homon surtere." La germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe verkis: "Kun la escepto de Shakespeare kaj Spinoza, mi ne konas iun inter la jam ne plu vivantaj kiu influis mim pli forte." Sveda aŭtoro August Strindberg verkis: "Linnaeus estis reale poeto kiu hazarde iĝis naturalisto". Inter aliaj omaĝparoloj, Linnaeus estis nomita Princeps botanicorum (Princo de Botanikistoj), "La Plinio de la Nordo," kaj "La Dua Adamo".Se memorigi ankaŭ kuriozaĵojn de lia vivo, jen unu bedaŭrinda: li plenumis la malprudentaĵon bazigi enklasigon de plantoj sur tio kion li aŭdacis nomi "seksan sistemon" de la plantoj, ekzamenante iliajn "reproduktivajn organojn". Nu, pro tiu priskribo li havis denuncon far la sveda ŝtato kun kondamno de la luterana komunumo pro "suspekto pri libertinismo". :Vivaio.

Loĝantaro

Loĝantaro estas la sumo de la homoj, kiuj loĝas en difinita areo (ekzemple urbo, lando aŭ la tuta mondo). Ĝi daŭre ŝanĝiĝas per kreskoj (naskoj kaj enmigrado) kaj perdoj (mortoj kaj elmigrado).

Kiel ĉiun biologian populacion ankaŭ la homan limigas la provizo de nutraĵoj, la efiko de malsanoj kaj aliaj faktoroj de la medio. La evoluon de la loĝantaro influas krome sociaj kutimoj kaj tradicioj kaj la evoluo de scienco kaj tekniko (ekzemple la medicino reduktis la mortokvanton kaj plilongigis la vivodaŭron).

La scienco, kiu studas la evoluon de la loĝantaro nomiĝas demografio. La statistiko kolektas datenojn (= donitaĵojn) pri la loĝantaro kaj analizas ilin.

Naturaj satelitoj de Saturno

Saturno havas 53 naturajn satelitojn, kies ekzistado estas sufiĉe pruvita, por ke ili havu nomon. 11 aliaj nur havas maldaŭran kodnumeron. Inter ili, la ekzisto de 3 satelitoj estas tre pridubata.

Slovakio

Slovakio aŭ Slovakujo (slovake Slovensko), en longa formo Slovaka respubliko (slovake Slovenská republika), estas lando en Mezeŭropo. Ĝi ne havas aliron al maro kaj ĝiaj najbaroj estas Ĉeĥio, Pollando, Ukrainio, Hungario kaj Aŭstrio. Ĝi estas sendependa ekde la 1-a de januaro 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis.

Slovakio estas membro de pluraj internaciaj organizoj kiel NATO, UNO kaj Visegrada grupo. Ĝi eniris la Eŭropan Union en 2004 kaj la Eŭrozonon en 2009.

Slovenio

Slovenio (aŭ Slovenujo, slovena Slovenija) estas lando en Meza Eŭropo, mediteranea, sudoriento Eŭropa kaj de Balkana duoninsulo. Ĝi estis parto de Jugoslavio ĝis 1991. Ĝi estas ano de Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004. Slovenio limas Italion, Aŭstrion, Hungarion, Kroation kaj la Adriatikan Maron.

Turnicedoj

La turnicoj aŭ hemipodoj estas eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas, al veraj koturnoj.

Turnicoj estis tradicie lokitaj en Gruoformaj aŭ Fazanedoj (ordoj de gruoj kaj fazanoj). La Sibley-Ahlquist taksonomio levis ilin al ordo statuso kiel Turniciformaj ĉu ĉar ilia molekula evoluo rapidis pli ol la mezurlimoj de DNA hibridiĝo akceptas ĉu ĉar fakuloj ne faris ankoraŭ akuratajn komparojn ĉu ambaŭe. Ĵusaj molekulaj genetikaj studoj (Paton, kaj al. 2003, Fain kaj Houde 2004) pruvas, ke turnicedoj propre apartenas al strandobirdoj (ordo Ĥaradrioformaj).

Temas pri Malnovmonda grupo, kiu vivas ĉe varmaj herbejoj.

Temas pri etaj kurantaj birdoj, kiuj preferas ne flugi. La ino estas la plej brila el la du seksoj kaj komencas pariĝadon. La masklo kovas kaj zorgas la idon.

Vertebruloj

La vertebruloj (latine Vertebrata) estas subfilumo de animaloj kies spino konsistas el vertebroj (endoskeletaj elementoj laŭlonge de la notokordo kaj flanke al la "spina kordo"), kaj kelkajn aliajn ecojn. Ili estas la plej junaj (ekde ordovicio), sed plej evoluintaj animaloj kun simetria korpo, bonegaj organoj de sensoj kaj plej perfekta nerva sistemo.

24-a de julio, 2004, BBC News: la plej malgranda fiŝo de la mondo Citaĵo: "...La plej malgranda, malpeza vertebrulo estis priskribita far usonaj sciencistoj. La nomo de tiu minifiŝo estas tena bebofiŝo [Schindleria brevipinguis] kaj grandas nur ĉirkaŭ 7mm..."Ĉi-dekstre estas montrata la tradicia klasifiko de vertebruloj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.