2003

Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
| 20-a jarcento | 21-a jarcento | 22-a jarcento |
| 1970-aj jaroj | 1980-aj jaroj | 1990-aj jaroj | 2000-aj jaroj | 2010-aj jaroj | 2020-aj jaroj | 2030-aj jaroj |
◄◄ | | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | | ►►

2003 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 2003
MMIII
Ab urbe condita 2756
Armena kalendaro 1452
ԹՎ ՌՆԾԲ
Bahaa kalendaro 159 – 160
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2058 – 2059
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) 1925 – 1926
 - Kali Juga 5104 – 5105
Budhisma kalendaro 2547
Ĉina kalendaro 4639 / 4699 –
4640 / 4700
壬午 – 癸未
Etiopa kalendaro 1995 – 1996
Franca respublika kalendaro 211 - 212
CCXI -CCXII
Hebrea kalendaro 5763 – 5764
Holocena kalendaro 12003
Irana kalendaro 1381 – 1382
Islama kalendaro 1423 – 1424
 - Imperia jaro Kōki 2663
(皇紀2663年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 12003
Juliana kalendaro 2048
Korea kalendaro 4336
Tajlanda suna kalendaro 2546

2003 estis normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).

En la jaro 2003 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Hungario

  • 8-a de majo: mortas 33 (ĉefe) germanaj pensiuloj proksime al Siófok en fervoja trapasejo (spite al ruĝa signo, la buso volis trapasi)
  • 17-a de majo: la nova nomo de Fidesz: Fidesz- Magyar Polgári Szövetség
  • 26-a de julio: la hungara akvopilka teamo (vira) gajnis la mondĉampionecon en Barcelono (post 30 jaroj denove)
  • 21-a de oktobro: nova kardinalo iĝas Péter Erdő (antaŭulo (László Paskai)

Naskiĝoj

Mortoj

2007

La jaro 2007 post Kristo estis normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron).

Eriso

Tiu ĉi artikolo estas pri la planedoido Eriso. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la dio Eriso.

Eriso (oficiale 136199 Eris, antaŭe konata sub la provizora nomo 2003 UB313) estas disdiskano kaj la plej granda planedoido ("nana planedo"). Ĝi estis malkovrita en 2005 de Mike Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz.

Oni la objekton jam observis en la jaro 2003 kaj longe dubis ĉu fakte temas pri planedo. La 24-an de aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio finfine decidis ke ne temas pri planedo, sed pri planedoido.

Eriso havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono, kaj nun troviĝas je sun-distanco de 97 astronomiaj unuoj (ter-sun-distancoj). Ĝi do distancas de Suno ĉirkaŭ 2,5-oble ol Plutono; sed ĝia orbito estas tre elipsa, kaj ĝia sun-distanco forte varias.

La 13-an de septembro 2006 la Internacia Astronomia Unio donis al ĝi la oficialan nomon Eriso (nomo de la greka diino de la malharmonio), kaj al ĝia luno la nomon Disnomio (nomo de ŝia filino, kiu signifas "senleĝeco" en la greka lingvo). Antaŭe tiun objekton oni ofte nomis "Zeno".

Greka Tendaro

Jen la (ne plena) listo de la trojaj asteroidoj de Jupitero de la tiel nomata Greka Tendaro, kiuj ricevis la nomojn de la grekaj roluloj de la mita troja milito (aŭ de amikoj de Odiseo en la Odiseado). Tiuj asteroidoj orbitas proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Jupitero-Suno aŭ proksimume 60° antaŭ la giganta planedo, laŭ ties orbita movo.

Ĉiuj trojaj asteroidoj de Jupitero lokita en la punkto de Lagrange L5, kontraste, estas nomita laŭ trojaj partoprenantoj de la Troja Milito sur la flanko de Trojo.

La nuraj esceptoj estas de asteroidoj Patroclus kaj Hektor, respektive anoj de la Troja Tendaro kaj de la Greka Tendaro, kontraŭe al ilia mitologiaj roloj, ĉar la nuna normo pri la nomoj ankoraŭ ne estis en uzo, kiam ili estis nomitaj.

Jugoslavio

Jugoslavio, aŭ Jugoslavujo, estis nomo de historia ŝtato en sud-orienta Eŭropo, kiu ekzistis ekde 1918 ĝis 2003 en iom malsamaj formoj. Ĝi konsistis el ses landoj:

Bosnio kaj Hercegovino

Kroatio

Nord-Makedonio

Montenegro

Serbio

SlovenioPost la sendependiĝo de kvar el tiuj respublikoj, la du restantaj respublikoj, Serbio kaj Montenegro kune formis la ŝtaton Federacia Respubliko Jugoslavio, kelkfoje nomata "Rest-Jugoslavio". Ekde 2003 tiu federaciaĵo nomis sin Serbio kaj Montenegro. En 2006, post referendumo Montenegro deklaris sin sendependa, kio rezultis en du memstaraj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro, kaj finis la historion de la sud-slava federacio nomata "Jugoslavio".

Koracioformaj birdoj

La Koracioformaj birdoj (Coraciiformes) enhavas proksimume 194 speciojn. Entute estas tre varia ordo kun precipe tropikaj kaj tre kolorbuntaj birdoj, kiuj havas tre diversajn vivmanierojn. Ili havas nur unu komunan distingilon: la piedfingroj ofte estas diversaj ol la normo, ili parte estas sindaktilaj, kun tri antaŭenaj fingroj (kies tria kaj kvara estas kunigitaj ĉebaze), kvankam en multaj alcionoj unu el tiuj malaperis. Tiu ordo enhavas:

la alcionojn,

la upupon,

la abelmanĝulojn,

la koraciojn

kaj la kornobekulojn.Estas ordo ĉefe el la Malnova Mondo, kun reprezentantaro en Ameriko limigita al nur ĉirkaŭ dekduo da specioj de todioj kaj momotoj, kaj nur kelkaj el la pli ol 80 specioj de alcionoj.

La nomo Koracioformaj signifas "Korvecaj" aŭ "Korakecaj", kio estas fakte misnomo. (Korakoj estas kantobirdoj). Laŭlitere, la nomo devenas el la latinaj vortoj "Corax", signike "Korako", kaj "Forma", signife "formo", kio estas komuna finaĵo por taksonoj. [Terres p 104]

Loĝantaro

Loĝantaro estas la sumo de la homoj, kiuj loĝas en difinita areo (ekzemple urbo, lando aŭ la tuta mondo). Ĝi daŭre ŝanĝiĝas per kreskoj (naskoj kaj enmigrado) kaj perdoj (mortoj kaj elmigrado).

Kiel ĉiun biologian populacion ankaŭ la homan limigas la provizo de nutraĵoj, la efiko de malsanoj kaj aliaj faktoroj de la medio. La evoluon de la loĝantaro influas krome sociaj kutimoj kaj tradicioj kaj la evoluo de scienco kaj tekniko (ekzemple la medicino reduktis la mortokvanton kaj plilongigis la vivodaŭron).

La scienco, kiu studas la evoluon de la loĝantaro nomiĝas demografio. La statistiko kolektas datenojn (= donitaĵojn) pri la loĝantaro kaj analizas ilin.

Observatorio Kleť

La Observatorio Kleť (ĉeĥe : Hvězdárna Kleť, koordinatoj : 48°51′49″N 14°17′04″E) estas astronomia observatorio en Ĉeĥio (Sudbohemia regiono), je altitudo de 1070 metroj, nord-oriente de la kulmino de la Monto Kleť, ĉirkaŭ je 20 km sud-okcidente de la urbo České Budějovice.

Ĝi estis konstruita en 1957 kaj dependas de la ĉeha Planetario kaj Observatorio de České Budějovice. Ĝi ĉefe laboras sur la projekto KLENOT (anglismo por KLEť Observatory Near Earth and Other unusual objects observations Team and Telescope, kiun oni povus traduki per : KLEť observado de Nekutimaj Objekoj kaj Terrenkontaj asteroidoj).

La ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos estis direktoro de la observatorio inter 1966 kaj 1991 kaj elde tie malkovris la asteroidon 2199 Kleť, kies nomo honoras la observatorion kaj la monton, sur kiu ĝi staras.

Nune laboras en la Observatorio Kleť la geedzoj geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý.

Paseroformaj birdoj

Paserino (krom la ino de pasero) kiel teknika termino (simila al tiu de aliaj lingvoj) estas birdo de la ordo de Paseroformaj, kiu inkludas pli ol la duonon de ĉiuj birdospecioj. Foje konataj kiel ripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kiel kantobirdoj, la paserinoj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj de vertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093 specioj, ĝi estas preskaŭ duoble tiom diversa kiom la plej granda ordo de mamuloj, la Ronĝuloj.

La nomoj "paserino" kaj "Paseroformaj" devenas el Passer domesticus, la scienca nomo de la tipa specio – Pasero – kaj el la latina termino passer por la Paseroj kaj similaj etaj birdoj.

Trogonoformaj birdoj

La trogonoj kaj kecaloj estas birdoj de la ordo Trogonoformaj kiu enhavas ununuran familion, nome la Trogonedoj. Ili estas la ununura tipo de animalo kun Heterodaktilio, tio estas du fingroj malantaŭen. Alternative, ili povas esti konsiderataj kiel membro de la baza radiado de la ordo Koracioformaj (Johansson & Ericson, 2003). La vorto "trogono" estas greka por "roduli" kaj aludas la fakton, ke tiuj birdoj rodas truojn en arboj por fari siajn nestojn.

Trogonoj estas loĝantoj de tropikaj arbaroj tutmonde, kun plej granda diverseco en Centra kaj Sudameriko. La genro Apaloderma enhavas la tri specion de Afriko, kaj Harpactes la aziajn. La resto estas neotropisa.

Ili manĝas insektojn kaj fruktojn, kaj ties larĝaj bekoj kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dietojn kaj arbajn kutimarojn. Kvankam ties flugo estas rapida, Ili ne estas flugemaj kaj preferas salteti el arbo al arbo. Trogonoj ne migras.

Trogonoj havas mildajn, ofte koloregajn, plumojn kun distinga plumaro por maskloj kaj inoj, ne tiom buntaj tiuj lastaj. Ili nestumas en arbotruoj aŭ termitejoj, kie la ino demetas blankajn aŭ kremokolorajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas.

La Trogonoj de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis estas nomitaj "kecaloj".

Turnicedoj

La turnicoj aŭ hemipodoj estas eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas, al veraj koturnoj.

Turnicoj estis tradicie lokitaj en Gruoformaj aŭ Fazanedoj (ordoj de gruoj kaj fazanoj). La Sibley-Ahlquist taksonomio levis ilin al ordo statuso kiel Turniciformaj ĉu ĉar ilia molekula evoluo rapidis pli ol la mezurlimoj de DNA hibridiĝo akceptas ĉu ĉar fakuloj ne faris ankoraŭ akuratajn komparojn ĉu ambaŭe. Ĵusaj molekulaj genetikaj studoj (Paton, kaj al. 2003, Fain kaj Houde 2004) pruvas, ke turnicedoj propre apartenas al strandobirdoj (ordo Ĥaradrioformaj).

Temas pri Malnovmonda grupo, kiu vivas ĉe varmaj herbejoj.

Temas pri etaj kurantaj birdoj, kiuj preferas ne flugi. La ino estas la plej brila el la du seksoj kaj komencas pariĝadon. La masklo kovas kaj zorgas la idon.

WWF

WWF, komence World Wildlife Fund (esperante: Monda Fonduso por Naturo), renomita poste World Wide Fund for Nature (Monda Natur-Fonduso ), kaj fine al WWF en 2001, estas internacia ne-registara organizo por protektado de la naturo kaj de la medio, tre agema pri daŭripova evoluo.

WWF estas fondaĵo, kies sidejo troviĝas en Gland en Svisio. Ĝi havas pli ol 4,7 milionojn da donacantoj en la mondo kaj disponas pri operacia reto en pli ol 96 landoj.

WWF estis fondita de

Sir Julian Huxley (1887-1975),

Sir Peter Markham Scott (1909-1989),

Guy Mountfort (1905-2003) kaj

Max Nicholson (1904-2003).La celoj de la privata organizaĵo estas protektadoj de bestoj, homoj kaj naturo.

La ĉefaj agadoj estas: superrigardo de la aplikado de internaciaj regularoj; restaŭrado de naturaj lokoj; edukado. Ĝia simbolo estas la pando.

Ekde 2006, WWF-Francio estas membro de Alianco por la planedo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.