1943

Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
| 19-a jarcento | 20-a jarcento | 21-a jarcento |
| 1910-aj jaroj | 1920-aj jaroj | 1930-aj jaroj | 1940-aj jaroj | 1950-aj jaroj | 1960-aj jaroj | 1970-aj jaroj |
◄◄ | | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | | ►►

1943 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 1943
MCMXLIII
Ab urbe condita 2696
Armena kalendaro 1392
ԹՎ ՌՅՂԲ
Bahaa kalendaro 99 – 100
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 1998 – 1999
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) 1865 – 1866
 - Kali Juga 5044 – 5045
Budhisma kalendaro 2487
Ĉina kalendaro 4579 / 4639 –
4580 / 4640
壬午 – 癸未
Etiopa kalendaro 1935 – 1936
Franca respublika kalendaro 151 - 152
CLI -CLII
Hebrea kalendaro 5703 – 5704
Holocena kalendaro 11943
Irana kalendaro 1321 – 1322
Islama kalendaro 1361 – 1363
 - Imperia jaro Kōki 2603
(皇紀2603年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 11943
Juliana kalendaro 1988
Korea kalendaro 4276
Tajlanda suna kalendaro 2486

1943 estis normala jaro komenciĝanta vendrede (ligilo montras kalendaron).

En la jaro 1943 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

Aliancana invado de Sicilio

La aliancana invado de Sicilio dum la Dua Mondmilito startis en la nokto de la 9a al la 10a de julio 1943 kaj finis la 17an de aŭgusto per venko fare de la Aliancanoj. La invado de la insulo Sicilio estis nomita Operaco Husky kaj komenciĝis per granda operaco kaj amfibia kaj aera, sekvita de surtera kampanjo de ses semajnoj kio komencigis la italan kampanjon.

Husky estis la amfibia operaco plej granda de la Dua Mondmilito ĝis tiam, laŭ kvanto de elŝipigitaj homoj sur la strandoj kaj laŭ etendo. Strategie, la sicilia operaco atingis la proponitajn celojn fare de la aliancanaj planistoj. La aerarmej kaj ŝiparmeaj fortoj de la Akso estis elpelitaj for de la insulo; la vojoj de la Mediteraneo estis klarigitaj kaj Mussolini estis arestita fare de la Granda Faŝisma Konsilantaro kaj la Reĝo. Oni malfermis la vojon al la invafo fare de la Aliancanoj de Italio, kiu dekomence ne estis konsiderita necesa kiel pluigo de la Operaco Husky.

Partoprenis fortoj ĉefe de Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Kanado, dum de la Aksa flanko fortoj de Germanio kaj Italio. La Aliancanoj suferis pli ol 5 000 mortojn (sed ĝis pli ol 28 000 perdojn enkalkultante ankaŭ vunditojn), dum la fortoj de la Akso preskaŭ 30 000 perdojn de mortoj kaj vunditoj, plus 140 000 militkaptitoj.

Batalo de Guadalcanal

La Kampanjo de Guadalcanal [gŭadalkaNAL], konata ankaŭ kiel Batalaro aŭ Batalo de Guadalcanal kaj laŭ kodonomo Operaco Watchtower fare de usonaj fortoj, estis militista kampanjo luktita inter la 7a de Aŭgusto 1942 kaj la 9a de Februaro 1943 en kaj ĉirkaŭ la insulo Guadalcanal en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi estis la unua grava ofensivo de fortoj de Aliancanoj kontraŭ la Japana Imperio.

La 7an de Aŭgusto 1942, fortoj de Aliancanoj, hegemonie Usonaj Marsoldatoj, surteriĝis en Guadalcanal, Tulagi, kaj Florida en la sudo de la Salomonoj, kun la celo eviti ties uzadon fare de la japanoj por minaci la liveradon de Aliancanoj kaj la komunikajn vojojn inter Usono, Aŭstralio, kaj Novzelando; povegaj usonaj kaj aŭstraliaj ŝipaj fortoj subtenis tiujn surteriĝojn.

La Aliancanoj ankaŭ intencis uzi Guadalcanal kaj Tulagi kiel bazoj por subteni kampanjon por finfine kapti aŭ neŭtraligi la ĉefan japanan bazon de Rabaul en Nova Britio. La japanaj defendantoj, kiuj estis okupintaj tiujn insulojn ekde Majo 1942, estis malpli multnombraj kaj superitaj de la Aliancanoj, kiuj kaptis Tulagi kaj Florida, same kiel la flughavenon – poste nomita Flughaveno Henderson – kiu estis sub konstruado en Guadalcanal.

Surprizitaj de la ofensivo de Aliancanoj, la japanoj faris kelkajn klopodojn inter Aŭgusto kaj Novembro por rekapti la Flughavenon Henderson. Tri ĉefaj terbataloj, sep grandaj marbataloj (kvin dumnoktaj surfacaj militagoj kaj du aviadilŝipaj bataloj), kaj preskaŭ ĉiutagaj aeraj bataloj finis en la decidiga Marbatalo de Guadalcanal komence de Novembro, kun la malvenko de la lasta japana klopodo bombardadi la Flughavenon Henderson el la maro kaj surteren kun sufiĉaj trupoj por rekapti ĝin. Decembre, la japanoj forlasis siajn klopodojn por rehavi Guadalcanal, kaj evakuis siajn restintajn fortojn ĉirkaŭ la 7a de Februaro 1943, antaŭ ofensivo fare de la usonarmea 14a Korpuso.

La Kampanjo de Guadalcanal estis grava strategia kombin-armea venko de Aliancanoj en la Pacifika Fronto. Kvankam la Batalo de Midway estis akra malvenko de la Imperia Japana Ŝiparo, ĝi ne haltigis la japanajn ofensivojn, kiuj pluis kaj mare kaj surtere. La venkoj ĉe Golfo Milne, Buna–Gona, kaj Guadalcanal markis la transiron de Aliacanoj el defendaj operacoj al la strategia iniciato en la Pacifica Fronto, konduke al la ofensivaj kampanjoj de Salomonoj, Nov-Gvineo, kaj de Centra Pacifiko, kio rezultis en la kapitulaco de Japanio, kio finigis la Duan Mondmiliton.

Batalo ĉe Kursko

La Batalo ĉe Kursko, en julio 1943, estas la plej granda tankobatalo de la dua mondmilito kaj de la historio. La soveta armeo sukcesis haltigi la lastan grandan ofensivon de la germana armeo (la "Wehrmacht") en la orienta fronto kaj de tiam repuŝis ĝin ĝis Berlino, fine liberigita de la naziismo fare de la sovetianoj la 7-an de majo 1945.

Kurska batalo estis unu el decidaj militoperacioj de la Soveta Armeo en la Granda patriota milito, la plej granda batalo de Dua mondmilito. Konsistis el du etapoj: defendaj bataloj (5 - 22 julio de 1943) kaj kontraŭatako (12 julio - 23 aŭgusto de 1943) de Soveta Armeo.

Germania militestraro preparis atakon sub koda nomo "Citadelo", planinte per renkontaj atakoj de flankoj de urboj Orel kaj Ĥarkov ĉirkaŭi kaj likvidi sovetuniaj armeaj fortoj ĉe tiel nomata Kurska elstarajo. Ĉi-tie germanoj ekkoncentrigis militajn fortojn de armeaj grupoj "Centr" (komandis generalo-feldmarŝalo Hunter fon Kluge) kaj "Sudo" (komandis generalo-feldmarŝalo Erich von Manstein): 50 da divizioj (pli ol 900 mil da homoj, ĉirkaŭ 2,7 mil da tankoj kaj ŝturmaj kanonoj, ĉirkaŭ 2,7 mil da kanonoj kaj minĵetiloj, ĉirkaŭ 2050 da aviadiloj); ĉe flankoj agadis 20 da divizioj.

Sovetunia militestraro preparis fortan defendon el 8 linioj kaj limoj kun komuna profundeco de 300 da kilometroj, por en tempo de defendaj bataloj senfortigi avangardajn grupojn kontraŭajn kaj transiri al kontraŭatako. Defendadis sur norda flanko de Kurska elstaraĵo armeoj de Centra fronto (komandis generalo de armeo Konstantin Konstantinoviĉ Rokosovskij), sur suda flanko — Voroneĵa fronto (komandis generalo de armeo Nikolaj Fedoroviĉ Vatutin):1336000 da homoj, pli ol 19 mil da kanonoj kaj minĵetiloj, 3444 da tankoj kaj meveturadaj kanonoj, 2172 da aviadiloj. Malantaŭ tiaj frontoj, en reservo, estis Stepa fronto (komandis generalo-kolonelo Ivan Stepanoviĉ Konev), por atako estis preparitaj en Okcidenta fronto (komandis generalo-kolonelo Vasilij Daniloviĉ Sokolovskij), Brjanska fronto (komandis general-kolonelo Markian Miĥajloviĉ Popov), 57-a armeo (komandis generalo de armeo Rodion Jakovleviĉ Malinovskij) de Sud-Oksidenta fronto. Kunordiĝis agadon de frontoj Marŝalo de Soveta Unio Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov kaj Marŝalo de Soveta Unio Aleksandr Miĥajloviĉ Vasolevskij.

Matene de la 5-a de julio artilerio de Soveta Armeo kaŭzis preventivan baton sur regionoj de koncentrado de germanaj armeoj, kaŭzis pro tio grandajn perdojn al ĝi kaj devigis enigi en atakon ĉefajn fortojn de kontraŭulo. Antaŭ la 12a julio atako de germanaj armeoj en linio de Centra fronto estis haltigita kaj post de la plej granda en milithistorio tanka batalo ĉe vilaĝo Prohorovka (komuna kvanĝo de tankoj estis ĉirkaŭ 1200), germanaj militaj fortoj transiris al defendado ĉe linio de agado Voroneĵa fronto. Ekis kontraŭatako de militaj fortoj de Okcidenta kaj Brjanska frontoj en direkto de urbo Orel, poste Centra, Voroneĵa, kaj Stepa fronto kun helpo de kun militfortoj de Sud-Okcidenta fronto atakis en direktoj de urboj Belgorodo kaj Ĥarkovo.

Post 50-tagaj bataloj germana armeo perdis 30 diviziojn (ĉirkaŭ 500 mil da homoj, 1500 tankojn, 3000 kanonojn, pli ol 3000 aviadilojn. Al Soveta Armeo helpis en germana ariero partizanoj kaj kaŝrezistantoj, per aktiva agado altiris al si grandaj militaj fortoj de kontraŭlo, faris multajn diversiojn. Venko de Soveta Armeo en kurska batalo devigis germanajn militfortojn aliri al defendeco sur ĉiuj militfrontoj de Dua mondmilito.

Batalo ĉe Stalingrado

Batalo ĉe Stalingrado (1942-1943) prezentas komune kun batalo antaŭ Moskvo (1941) kaj batalo en Kurska arko (1943) la plej grandan kaj decidan kunpuŝiĝon en orienta batalfronto. La giganta batalo estis gvidata je ĉefa urbo en regiono ĉirkaŭ rivero Volgo - Stalingrado (hodiaŭ Volgogrado) kaj Ruĝa Armeo fine ĉirkaŭigis en ĝi kaj poste tute neniigis la 6-an armeon de marŝalo Paulus kaj senigis Wehrmacht-on de tiom ampleksaj materialaj kaj homaj fortoj, ke ĝi jam ne plu kapablis rekonsciiĝi. La paso de la tuta batalo estis tre notita per intervenoj de Adolf Hitler, kiu estis fascinita per imago de konkero de la urbo portanta nomon de lia kontraŭulo kaj je longo li malfeliĉe intervenis en direktadon de la operacoj. Ruĝa Armeo, elvipita per indigno super la barbara konduto de la germanaj taĉmentoj en Rusio kaj laboro de agentoj de NKVD, kiuj ricevis ordonon pafmortigi ĉiun, kiu forlasus la urbon fuĝante malantaŭ Volgon, furioze defendis la urbon kapablante teni sin sur malgranda peco de tero proksime de la rivero, subtenata de grandega kvanto de kanonoj dislokigitaj sur alia riverbordo. Dum militantoj de Akso sinsekve, domo de la domo, okupis kaj purigis Stalingradon, Ruĝa Armeo translokigis al Stalingrado ĉiujn taĉmentojn malhaveblaj aliloke en la batalfronto kaj ankaŭ fortojn el Siberio kaj la 19-an de novembro 1942 ĝi komencis operacon Urano - ĝi forbalais la rumanajn, hungarajn kaj italajn taĉmentojn troviĝantaj sur aloj de la 6-a armeo kaj ĉirkaŭigis ĝin en la urbo.

Benito Mussolini

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.

La 25-an de julio 1943 la Grand-konsilantaro de la Faŝismo revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.

Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon en placo de Milano.

Hungara Belarta Universitato

Hungara Belarta Universitato hungare Magyar Képzőművészeti Egyetem estas malgranda ŝtata universitato en Hungario, en Budapeŝto, kie instruas 170 pedagogoj.

Lech Wałęsa

Lech WAŁĘSA (Leĥ Vaŭensa [ˈlɛx vaˈwɛ̃sa] Aŭskulti; naskiĝis la 29-an de septembro 1943 en Popowo ĉe Włocławek, tiam dum la Dua Mondmilito okupita de Germanio (Tria Regno), li estis gvidanto de sindikato Solidarność (Solidareco) kaj Ŝtatprezidanto de Pollando.

Sieĝo de Leningrado

Sieĝo de Leningrado (ruse Блокада Ленинграда) estis unu el la plej tragediaj epizodoj de la Dua mondmilito. De la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944 la grandega urbo (nun ĝi nomiĝas Sankt-Peterburgo) estis blokita fare de germanaj kaj finnlandaj trupoj; dum la sieĝo pereis aŭ mortis (ĉefe de severa malsato) pli ol unu miliono da urbanoj kaj estis damaĝitaj multaj kulturaj kaj industriaj objektoj.

Tempolinio de la dua mondmilito

Tio estas kronologio de gravaj okazaĵoj de la Dua Mondmilito.

Ulrich Lins

Ulrich LINS [ULriĥ LINS] (naskiĝis en 1943 en Bonn, Germanio) estas historiisto.

Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj.

Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :

1964-1969: Estrarano de TEJO

1967-1969: reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA

1970-1974: kunredaktoro de Kontakto (kun Simo Milojević)

1989-1995: vicprezidanto de UEAEn 2018 oni donacis al li festlibron okaze de lia 75-a naskiĝtago.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.