1771

Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
| 17-a jarcento | 18-a jarcento | 19-a jarcento |
| 1740-aj jaroj | 1750-aj jaroj | 1760-aj jaroj | 1770-aj jaroj | 1780-aj jaroj | 1790-aj jaroj | 1800-aj jaroj |
◄◄ | | 1767 | 1768 | 1769 | 1770 | 1771 | 1772 | 1773 | 1774 | 1775 | | ►►

1771 estis normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).

Eventoj

Naskiĝoj

Mortoj

18-a jarcento

La 18-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 1701 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1800.

Alĥemiisto malkovranta fosforon

Alĥemiisto malkovranta fosforon (angle: The Alchemist Discovering Phosphorus) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby originale kompletigita en 1771 poste reprilaborita en 1795. La plena titolo de la pentraĵo estas "La Alĥemiisto, serxcante la Filozofian Ŝtonon, malkovras Fosforon, kaj preĝas por la sukcesa Konkludo de sia operacio, kiel estis la kutimo de malnovaj Ĥemiaj Astrologoj" (angle: "The Alchymist, in Search of the Philosopher’s Stone, Discovers Phosphorus, and prays for the successful Conclusion of his operation, as was the custom of the Ancient Chymical Astrologers"). Estis sugestite ke "La Alĥemiisto" referencas al la malkovro de fosforo fare de hamburga Alĥemiisto Hennig Brandt en 1669. Tiu rakonto estis ofte presita en popularaj ĥemiaj libroj dum la vivtempo de Wright, kaj estis vaste konata.

Dunoma nomsistemo

En vivoscienco, dunoma nomsistemo estas la formala metodo de nomado de la specioj. Specia nomo estas dunomo: ĝi estas formata de la kunmeto de du vortoj: la genra kaj la specia nomoj. Precizita de Karolo Lineo dum la 18a jarcento, oni parolas ankaŭ de linea sistemo. Ekzemple, Canis lupus aŭ Anthus hodgsoni estas dunomoj.

Encyclopaedia Britannica

Encyclopædia Britannica estas la plej aŭtoritata enciklopedio de la anglalingva mondo. La artikoloj en tiu ĉi enciklopedio estas ĝenerale konsiderataj akurataj, fidindaj kaj bone verkitaj.

La unua eldono estis eldonita dum 1768-1771 en Edinburgo, Skotlando, en tri volumoj, kiel parto de la Skota klerismo. Kompare kun la franclingva Encyclopédie, Encyclopædia Britannica estis ekstreme konservema. Postaj eldonoj estis tradicie dediĉitaj al la reganta ŝtatestro.

En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento oni unuafoje eldonis Encyclopædia Britannica en Londono. La ĵurnalo The Times estis ĝia eldonejo. La 11-a eldono la Britannica eldoniĝis de la Universitato de Kembriĝo. Poste la aŭtorrajtoj estis venditaj al Sears Roebuck kaj la redaktejo de la enciklopedio transloĝiĝis al Ĉikago, Usono. Tamen la angla lingvo de la teksto estas brita kaj ne usona. Roebuck en la jaro 1941 donacis ĉiujn rajtojn al la Universitato de Ĉikago. En 1996 riĉa sviso Jacqui Safra aĉetis la aŭtorrajton.

Gottlob

Gottlob (hungare: Kisősz) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 2017 loĝantojn (germanoj), en 1992 1769 (rumanoj, 13% germanoj, 2% hungaroj). La germanoj estis koloniigitaj en 1770 kaj 1771. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torontál vármegye). Administre ĝi apartenas al Lovrin.

La forĝista forĝejo

La forĝista forĝejo (angle: The Blacksmith's Shop) estas ripetiĝanta temo de kvin pentraĵoj faritaj de Joseph Wright of Derby. La versio en lia naskiĝurbo estis originale kompletigita en 1771.

Monok

Monok estas hungara vilaĝo en la Tokaj-regiono en unu, kun montetoj ĉirkaŭata valo de la montetaro Szerencs. Ĝi havas sisteman aŭtobustrafikon, ĉi tiel komforte eblas iri al Szerencs.

Laŭ la tradicio sur lokoj de Vasvár, Földvár, Ingvár iam fortikaĵoj estis de Monok estro. La Ingvár-a fortikaĵputo ankaŭ hodiaŭ videbla estas sur pinto de la monto. Nomo de la vilaĝo unue aperis en ĉartoj en 1227. La tataroj pereis, sed en 1273 jam denove revigliĝis la komunumo. En la mezepoko la Monoky-familio posedis tion. Belegan kastelon de la Monoky-familio Hassan-paŝao detruigis kune kun la vilaĝo. Poste la bienon ekposedis la Andrássy-familio per de geedziĝo kaj en 1750 barokstilan etaĝan kastelon konstruigas tien.

En 1771 la konstruaĵon ili kompletigas per domkapelo. Poste la Széchy-familio posedis, ĝin tute ĝis 1945.

Je fino de la 18-a jarcento estis konstruita la barokstila romkatolika preĝejo, en kio videbla estas la de XIV. Kelemen papo donacita Sankta Orban relikvo.

En la vilaĝo estas tiu copfstila teretaĝa domo, kie naskiĝis Lajos Kossuth (je la 12-an de septembro en 1802) la granda estro de la 1848-a hungara revolucio.

En la bele konstruita konstruaĵo muzeo estas, kion multe da vizitanto vizitas po jaroj. Kontraŭ la konstruaĵo estas 2,5 metra alta statuo de la fama politikisto Lajos Kossuth.

La skulptaĵon faris Sigismundo Kisfaludy Stróbl, la fama hungara skulptoartisto.

famaj monok-uloj:

naskitaj en Monok

Lajos Kossuth, 1802

Miklós Németh, 1948

Nordokcidentaj Teritorioj

La Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado (angle: Northwest Territories, france: les Territoires du Nord-Ouest, inuite: ᓄᓇᑦᓯᐊᖅ/nunatsiaq) havis loĝantaron de 37.360 en 2001, kaj areon de 1.305.230 km2. Ĉi tiu vasta regiono situas norde de Alberto kaj Saskaĉevano, oriente de Jukonio, kaj okcidente de Nunavuto. Ĝi inkludas kelkajn insulojn en la Arkta Oceano.

Nordokcidentaj Teritorioj kuniĝis al la Konfederacio la 15-an de julio, 1870. La ĉefurbo estas Jelonajfo (16.541 en 2001), sur la norda bordo de la Granda Slavia Lago.

Inter 1770 kaj 1771, Samuel Hearne esploris la Riverojn Coppermine kaj Slavio, kaj la Grandan Slavian Lagon. En 1819, William Parry malkovris multajn insulojn en la Arkta Oceano. Inter 1903 kaj 1906, Roald Amundsen estis la unua homo por finfine malkovri la Nordokcidentan Pasejon, maran vojon norde de la nordamerika kontinento.

Walter Scott

Walter SCOTT, ekde 1820: Sir Walter Scott, en esperanto Valtero Skoto (naskiĝis la 15-an de aŭgusto, 1771, mortis la 21-an de septembro, 1832), estis skota verkisto.

Scott naskiĝis en Edinburgh. Li studis juron kaj eklaboris poste kiel advokato en la praktikejo de sia patro. Sian literaturan karieron li komencis per tradukoj de i.a. verkoj de Goethe. Migradoj tra sia patrujo vekis en li la intereson pri skotaj baladoj, kiuj nur buŝe estis transdonataj de generacio al generacio. Li kolektis kaj eldonis ilin en redaktita formo en 1802/03. Post tio li komencis verki epopeojn. Famon li tamen akiris ĉefe per siaj romantikecaj historiaj romanoj, kiuj influis verkistojn kiel ekz. Victor Hugo, Charles Dickens, Alexandre Dumas (patro) kaj Wilhelm Hauff.

Li mortis en Abbotsford.

Wolfgang Amadeus Mozart

Wolfgang Amadeus MOZART ([ˈvɔlfgaŋ amaˈdeːʊs ˈmoːt͡sart], Esperantigite: Volfgango Amadeo MOZARTO, laŭ la franceca PIV-formo Mozarto; aŭ laŭprononce Mocarto) aŭ plennome (latine): Jo(h)annes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus MOZART (naskiĝis la 27-an de januaro 1756 en Salcburgo, mortis la 5-an de decembro 1791 en Vieno) estis unu el la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio, mirinfano.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.