1018

Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
| 10-a jarcento | 11-a jarcento | 12-a jarcento |
| 980-aj jaroj | 990-aj jaroj | 1000-aj jaroj | 1010-aj jaroj | 1020-aj jaroj | 1030-aj jaroj | 1040-aj jaroj |
◄◄ | | 1014 | 1015 | 1016 | 1017 | 1018 | 1019 | 1020 | 1021 | 1022 | | ►►

1018 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 1018
MXVIII
Ab urbe condita 1771
Armena kalendaro 467
ԹՎ ՆԿԷ
Bahaa kalendaro -826 – -825
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 1073 – 1074
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) 940 – 941
 - Kali Juga 4119 – 4120
Budhisma kalendaro 1562
Ĉina kalendaro 3654 / 3714 –
3655 / 3715
丁巳 – 戊午
Etiopa kalendaro 1010 – 1011
Franca respublika kalendaro -774 - -773
Hebrea kalendaro 4778 – 4779
Holocena kalendaro 11018
Irana kalendaro 396 – 397
Islama kalendaro 408 – 409
 - Imperia jaro Kōki 1678
(皇紀1678年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 11018
Juliana kalendaro 1063
Korea kalendaro 3351
Tajlanda suna kalendaro 1561

En la jaro 1018 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Unuaj dokumentaj mencioj

Naskiĝoj

Mortoj

11-a jarcento

La 11-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 1001 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1100.

Boleslao la 1-a (Pollando)

Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" (pole Bolesław I. Chrobry, latine Boleslaus; naskiĝis en 967, mortis la 17-an de junio 1025) el la dinastio de Piastoj estis en la jaroj 992-1000 duko de Pollando, en 1003-1004 duko de Ĉeĥio, kaj en 1000-1025 la unua reĝo de Pollando.

Li estis filo de la duko Mjeŝko la 1-a kaj Dubravka de Bohemio, filino de la duko Boleslao la 1-a de Bohemio kaj ekregis en 992 forpelante iom poste sian duonpatrinon kaj duonfratojn.

Apogis misian agadon de episkopo Adalberto el Prago kaj de benediktana monaĥo Bruno de Querfurt. La martiran morton de la unua (997) kaj lian baldaŭan sanktigon profitis politike por krei en Gniezno eklezian metropolon kaj diocezojn en Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg per tio konfirmante plenan memstarecon de Pollando helpe de imperiestro Oto la 3-a. Post lia morto (1002) Bolesław ektroviĝis en konflikto kun lia sekvanto Henriko la 2-a, interbatalante dum la jaroj 1002-1018. Packontrakto de Budziszyn permesis al li aneksi Luzacion.

En 1018 konkeris Kievon, entronigante sian bofilon Svjatopolko la 1-a. En 1018 aŭ unu jaron poste alligis al la pola ŝtato, perditaj en 981, Ruĝajn Fortikaĵojn. Tuj antaŭ sia morto (1025) kroniĝis.

Hardakanuto

Hardakanuto (aŭ Harthakanuto, Hardaknuto, ktp., n. 1018, m. la 8-an de junio 1042) estis reĝo de Danio ekde 1035, kaj reĝo de Anglio ekde 1040.

Liaj gepatroj estis Knuto la Granda kaj Emma de Normandio.

Post la morto de sia patro en 1035 li regis Danion, sed, pro milito kontraŭ Magnus, reĝo de Norvegio, li ne povis akiri la anglan regnon, kie lia duonfrato Harold Harefoot iĝis reĝo. En 1038 aŭ 1039 estiĝis pacakordo inter Hardakanuto kaj Magnus, per kiu, se Hardakanuto aŭ Magnus mortus senheredonte, la postvivanto sekvus lin kiel reĝo de lia lando. Tiam Hardakanuto preparis invadon de Anglio, sed antaŭ ol li eliris de Danio Harold Harefoot mortis la 17-an de marto 1040. Kun 62 militŝipoj Hardaknuto iris al Anglio kie li pace iĝis reĝo. Tie li ordonis ke la kadavro de Harold Harefoot estu forprenata de la tombo kaj ĵetata en marĉejon.

Por pagi la kostojn de sia mararmeo, Hardakanuto postulis pezajn impostojn. En 1041 la loĝantoj de Worcester mortigis du impostkolektistojn: la kolera reĝo ordonis al siaj grafoj disrabi kaj forbruligi la urbon kaj la ĉirkaŭan regionon. La saman jaron, laŭ ordonoj de Hardakanuto, Eadulf la 3-a, grafo de Northumbria, estis mortigata, probable de Siward, kiu tuj iĝis grafo de Northumbria. Pro la impostoj kaj sia krueleco, Hardakanuto ege malpopularis. Laŭ la anglosaksa kroniko, "dum sia tuta regado, li neniam elfaris ion ajn reĝecan".

En 1041 Hardaknuto invitis sian ekzilitan duonfraton Eduardon al sia kortego en Anglio, kie versajne li nomumis lin sia heredonto. Hardakanuto mem neniam edziĝis, kvankam laŭdire estis neligitima filo Vilhelmo.

La 8-an de junio 1042 li mortis ĉe Lambeth (nun parto de Londono): la anglosaksa kroniko diras, "li mortis dum li staris trinkante, kaj li subite falis teren kun terura konvulsio, kaj la proksimaj homoj ektenis lin, kaj poste li neniam diris iun ajn vorton." Li entombiĝis en la katedralo de Winchester. Eduardo la Konfesanto sekvis lin kiel reĝo de Anglio, kaj Magnus la 1-a (Norvegio) kiel reĝo de Danio.

Knuto la Granda

Knuto (aŭ Kanuto), nomata la Granda (naskita ĉirkaŭ 995, mortinta la 12-an de novembro 1035 en Shaftesbury, Dorset, Anglio) estis

reĝo de Anglio "Knuto la 1-a" ekde 1016,

reĝo de Danio "Knuto la 2-a" ekde 1018 kaj

reĝo de Norvegio ekde 1028,

kaj plue guberniestro de Ŝlesvigo kaj Pomerio.

Kviniliono

Kviniliono estas miliono da kvarilionoj, 1030, aŭ 1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000 (30 nuloj).

Notu, ke kvintiliono kaj ankaŭ usona quintillion kaj simila vorto en kelkaj aliaj lingvoj estas nur 1018, Esperanta triiliono.

Naturaj satelitoj de Neptuno

Ekzistas 13 naturaj satelitoj de Neptuno oficiale agnoskitaj kaj nomitaj de la Internacia Astronomia Unio.

La ĉefa natura satelito estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.

La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn diojn; la kutimo establiĝis kun la nomado de Tritono, en la 1880-aj jaroj, kaj Nereido, en 1949.

Niedererbach

Niedererbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Westerwald de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 28-an de februaro 2007 la komunumo havis 1018 loĝantojn.

Triiliono

Triiliono estas miliono da duilionoj, 1018, aŭ 1 000 000 000 000 000 000 (18 nuloj).

Notu, ke triliono kaj ankaŭ usona trillion kaj simila vorto en kelkaj aliaj lingvoj estas nur 1012, Esperanta duiliono.

Veliko Tarnovo

Veliko Tarnovo estas urbo de meznorda Bulgario kaj la administra centro de Provinco Veliko Tarnovo. Ĝi situas laŭ la rivero Jantra, kaj famas kiel la centro de la Dua Bulgara Imperio (1018 al 1185). Ĝi havas proksimume 73.115 loĝantojn (2005).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.