1-a jarcento

| 1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | 2-a jarmilo |
| 2-a jarcento a.K. | 1-a jarcento a.K. | 1-a jarcento | 2-a jarcento | 3-a jarcento |
0-aj jaroj | 10-aj jaroj | 20-aj jaroj | 30-aj jaroj | 40-aj jaroj | 50-aj jaroj | 60-aj jaroj | 70-aj jaroj | 80-aj jaroj | 90-aj jaroj

La 1-a jarcento de nia erao komenciĝis la 1-an de januaro 1 kaj finiĝis la 31-an de decembro 100.

Jaroj

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27 28 29 30
31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
41 42 43 44 45 46 47 48 49 50
51 52 53 54 55 56 57 58 59 60
61 62 63 64 65 66 67 68 69 70
71 72 73 74 75 76 77 78 79 80
81 82 83 84 85 86 87 88 89 90
91 92 93 94 95 96 97 98 99 100

Vidu ankaŭ

  • Kategorio:Naskiĝintoj en la 1-a jarcento
  • Kategorio:Mortintoj en la 1-a jarcento
1-a jarcento a.K.

La 1-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 100 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1 antaŭ nia erao.

2-a jarcento

La 2-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 101 kaj finiĝis la 31-an de decembro 200.

2-a jarcento a.K.

La 2-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 200 kaj finiĝis la 31-an de decembro 101 antaŭ nia erao.

3-a jarcento

La 3-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 201 kaj finiĝis la 31-an de decembro 300.

Diodoro Sicila

Diodoro Sicila estis helena historiisto (ĉ. 80 a.K. - ĉirkaŭ 20 a.K.). Li skribis universalan historion ekde prahistorio ĝis la gaŭlaj militoj (60-30 a.K.). Tre konata verko lia estas Historia biblioteko.

Historiisto

Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.

Johano la Baptisto

Johano la Baptisto (festo je la 24-a de junio) estas personego de la Nova testamento de la Biblio. Ermito kaj predikanto inter la judoj en la tempo de Jesuo Kristo, kaj parenco (kuzo) de Jesuo. Laŭ la Evangelioj, Johano deklaris, "Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo."

(Pli precize, laŭ la "Londona Biblio":

Mt. 3.3; "Li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja:

Voĉo de krianto en la dezerto:

Pretigu la vojon de la Eternulo,

Rektigu Liajn irejojn.")

Kristanoj kredas, ke Dio sendis Johanon por prepari por la alveno de la Mesio. Johano nomiĝis la Baptisto ĉar li baptis liajn sekvantojn per akvo.

Johano la Baptisto naskiĝis ĉirkaŭ 7 a.K. Liaj gepatroj, Zeĥarja kaj Elizabeto, estis grandaĝaj kiam li naskiĝis. Johano la Baptisto fariĝis nazireo kiam li estis junulo. Elizabeta kaj Zeĥarja alkondukis sian filon al Engedi, proksima de la Morta Maro. Tie estis la suda ĉefkvartiro de la nazirea kunfrataro, kaj ie la junulo estis taŭge kaj solene akceptita en tiu ordenon por sia tuta vivo. Post tiuj ceremonioj kaj kiam li estis ĵure promesinta lasi kreski sian haron, sin deteni de iu ajn drinkaĵo, kaj sin deteni tuŝi la mortojn, la familio iris en Jerusalemon, kie antaŭ la templo, Johano finfaris la ceremonion de oferdonoj postulata por tiu promeso de nazireaj votoj. Johano diris la samajn ĵurpromesojn, kiujn estis diritaj de liaj gloraj antaŭuloj, Samsono kaj la profeto Samuelo. Vivdaŭra nazireo estis konsiderata kiel sanktigita kaj sankta personeco. La judoj rigardis nazireon preskaŭ kun la respekto kaj konsidero atribuitaj al la ĉefpastro, kaj tio ne estis stranga, ĉar la vivkonsakritaj nazireoj estis la solaj personoj, krom la ĉefpastroj, kiuj estis permesataj eniri en la templan Plejsanktejon.

En la tiel-nomata "dezerto de Judeo", Johano vartis siajn ŝafojn laŭ rojo, kiu enfluis en pli grandan fluon ver̂ŝiĝantan en la Mortan Maron ĉe Engedi. La kolonio de Engedi inkludis ne nur vivdaŭrajn aŭ nedaŭre konsekritajn nazireojn, sed ankaŭ multnombrajn aliajn asketajn paŝtistojn, kiuj kolektiĝis en tiun regionon kun siaj ŝafaroj kaj interfratiĝis kun la nazirea kunfrataro. Ili vivtenis sin dank'al la ŝafbredo kaj la donacoj por la ordeno far riĉaj judoj.

Johano viriĝis en la dezerto kie Dio lin vokis por esti profeto.

Maria (patrino de Jesuo)

Maria (-21? al 49?) estas laŭ tradicio la patrino de

Jesuo, la fondinto de

kristanismo. La termino originas de la sekvaj lingvoj: aramee Marjam ܡܪܝܡ, hebree Mirjam מרים1, arabe Marjam, greke Μαρία, María, arabe Marjam مريم . Ŝiaj aliaj titoloj estas la

Dipatrino (greke, Theotokos, latine

Mater Dei), la Benata Virga Maria, Nia Damo

(france, Notre Dame), Nia Sinjorino (hispane, Nuestra Señora) aŭ ankoraŭ la Madono (itale, Madonna).

Ŝi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de

multe da arto (ekzemple, tiuj de

Danto,

Leonardo,

Mikelanĝelo kaj Ŝuberto), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en

la kristana mondo.

Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, ŝia

edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la

Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo

de Jozefo" – sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata

patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis

Romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en

Germanio, kie li mortis.

Maria Magdala

Maria Magdala aŭ Maria el Magdala, ofte latine nomata Maria Magdalena, laŭ la Biblio estis unu el disĉiplinoj de Jesuo. Ŝi ludis gravan rolon kiel atestanto de la krucumado (Johano 19:25) kaj post la releviĝo de Jesuo (Johano 20:1-2). Malmulte pli diras la Biblio krom tio, sed estas multaj legendoj pri ŝi.

En 2003, Dan Brown verkis furoran fikcian libron The Da Vinci Code, kiu diras ke Jesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de la romano estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la franca merovida dinastio.

Ŝi konsideratas sanktulino de kristanoj, tial ŝia festotago estas je la 22-a de julio.

Paŭlo de Tarso

Paŭlo de Tarso (greke: Παῦλος; mortinta inter 65 kaj 67 en Romo) estis en kristanismo la "apostolo de la paganoj", kiu disvastigis kristanismon ekster la judaro. La tempo de lia naskiĝo ne estas sciata. Pluraj branĉoj de kristanismo, ankaŭ katolikismo, kultas lin kiel sanktulon.

Sankta Paŭlo transformis kristanismon, tiam sekton de judismo fonditan de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas je 56 % paŭla, je 20 % johana, je 13 % matea, je 11 % petra kaj je malpli ol 1 % ali-origina).

Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas obei la Leĝon de Moseo – la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejo por la judoj, sed per kredo je Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.

Papo Benedikto la 16-a proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo".

Ptolemeo

Tiu ĉi artikolo temas pri la sciencisto Ptolemeo. Por aliaj Ptolemeoj vidu la apartigilon.

Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (Κλαύδιος Πτολεμαῖος greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto kaj frua astronomo de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500

jaroj. La plej fama el liaj verkoj estas la Almagesto, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la

Suno kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Tero - geocentrismo. Ĉi tiu teorio daŭris ĝis la 17-a jarcento kiam Galileo kaj Keplero pruvis la kontraŭan teorion de Koperniko (kun ŝanĝoj). Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.

La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estis, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis Koperniko sed Keplero.

Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centron ĉar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadojn al ĝi.

Kvankam Ptolemeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antaŭdiroj sed esti tute malprava.

Samdistanca cilindra projekcio

Samdistanca cilindra projekcio (ekzemple france projection cylindrique équidistante aŭ hispane proyección cilíndrica equidistante) aŭ samdistanca rektangula projekcio (ekzemple angle equirectangular projection), foje ankaŭ simple nomata plata mapo (germane Plattkarte aŭ france plate carrée) en kartografio estas distancofidela cilindra projekcio de mapo en normala pozicio.

Malgraŭ sia alta aĝo (unua mapo en samdistanca cilindra projekcio konatas de la fenica kartografo Martinos de Tiro, fine de la 1-a jarcento) tiu mapa projekcio longe malmulte uziĝis, sed en la moderna kartografio estas inter la plej gravaj projekcioj.

La longitudoj estas bildigataj distancofidele. La latitudoj tamen krom fiksita mapocentra latitudo estas distorditaj, do ne reprezentas samajn distancojn. La polusoj estas bildigitaj kun sama larĝeco kiel la ekvatoro, kaj la area distordo pli grandiĝas ju pli la mapa detalo proksimas al unu el la polusoj.

La baza formo de samdistanca cilindra projekcio ekestas, se geografiaj longitudo kaj latitudo rekte uziĝas kiel karteziaj koordinatoj:

Temas pri la matematike plej simpla koncepto de mapa projekcio.

Sankta Andreo

Sankta Andreo (1-a jarcento), juda fiŝkaptisto el Betsaida, kristana martiro kaj frato de Sankta Petro, estis unu el la dek du Apostoloj de Jesuo Kristo. Antaŭ Andreo sekvis Jesuon, li estis disĉiplo de Johano la Baptisto. Andreo predikis la evangelion al Niceo, Ukrainio kaj precipe Grekio, farinte signojn por disvastigi la fidon, elpelinte demonojn kaj reviviginte homojn, inter aliaj.

Laŭ la Evangelio de Johano, Johano la Baptisto diris al Andreo ke Jesuo estas la Ŝafido de Dio, t.e., la Mesio, la Kristo. Andreo diris tion al Petro, do ili ambaŭ sekvis Jesuon. Sed laŭ la Evangelio de Mateo, Jesuo vokis la du fratojn samtempe:

Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon,

kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en

la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post

mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la

retojn, kaj sekvis lin. Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du

fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

(Mateo 4:18-22).

Post la ĉieliro de Jesuo, Andreo vojaĝis al Grekio. Tie li konvertigis Maksimilianon, la edzinon de Egeo, la romia provincestro, sed ne la provincestro mem, kiu persekutis la novan kulton. (Landoj ofte estis konvertigitaj per la noblulinoj). Ĉar Andreo rifuzis servi idolojn, Egeo torturis lin. Andreo respondis: "Ju pli kuraĝe mi suferis pro Lia Nomo, des pli akceptinda mi fariĝas al Mia Reĝo", lia reĝo estinte Kristo.

Fine Egeo sendis lin al morto sur la kruco. "Se mi timis ladoloron de la kruco, " diris Andreo, "mi ne predikus la gloron de la kruco." Al Andreo la kruco, la simbolo de terura morto sub la romianoj, estis la kara kruco, la kruco sur kiu Jesuo venkis morton, la respondo al la arbo de Edeno. Andreo ankaŭ vidis la krucon kiel liberigo de la peza, peka vesto de la korpo, kiun li malfacile mastris, kaj sole per la graco de Dio. Kiel disĉiplo de Kristo, Andreo ĝoje akceptis la suferon kaj morton de la kruco, la pordego al la ĉielo.

La kruco de Sankta Andreo ne estis T-forma sed X-forma. Andreo estas la patrono de Skotlando, tial vi povas vidi lian krucon (la blanka ikso) en la flago de Britio:

Andreo vivis sur la kruco du tagojn, predikinte la evangelion al 20 mil homoj. La popolo, koleriginte pro la mortigo de homo tiel sankta, minacis mortigi Egeon. Do Egeo sendis soldatojn por liberigi Andreon. Sed kiam ili alvenis, Andreo preĝis al Dio ne liberigi lin de la kruco, sed de lia korpo. Post la preĝo, kiun Aŭgusteno citas en lia libro De pento, granda lumo venis el la ĉielo kaj kaŝis lin duonan horon. Maksimilia entombigis lian korpon kaj Egeo, hejmenirinte, mortis en la strato de demonoj. La korpo de Andreo poste estis transdonita al Konstantinopolo.

Andreo ankaŭ estas religia patrono de Ukrainio.

Andreo estis la unua disĉiplo vokita de Kristo, kaj lia festotago estas kutime la unua de la katolika eklezia jaro: la 30-a de novembro. (La katolika jaro komencas kvar dimanĉoj antaŭ Kristnasko).

Festotago: 30-a de novembro, 13-a de decembro laŭ orienta kristana kalendaro.

La oblikva kruco de Sankta Andreo aperas sur la flago de Skotlando. Ankaŭ la oblikva kruco, kiu avertas pri kruciĝoj inter vojo kaj fervojo, estas en iuj landoj nomata "kruco de (Sankta) Andreo". Pro la fakto ke la sanktulo konsideratas la religia patrono de Skotlando, la plej alta skota ordeno, la Ordeno de la Kardo, ankaŭ nomatas Ordeno de Sankta Andreo.

Strabono

Strabono (greke: Στράβων, latine: Strabo („la strabulo“); naskiĝis ĉirkaŭ -63 en Amasja en Kapadokio, Turkio; mortis post la jaro 23) estis greka historiisto kaj geografo. Lia plej konata verkaĵo havas la simplan titolon "Geografio" (greke Γεωγραφικά Geōgrafiká).

Post longaj vojaĝoj li vivis ekde la jaro 20 a.K. senĉese en Romo. Krom granda historia verko en 47 libroj, el kiu konserviĝis nur kelkaj fragmentoj, li verkis la jam menciita verkon "Geografio" en 17 volumoj: 1+2 = fizika-matematika geografio; 3-10 = Eŭropo; 11-16 = Azio; 17 = Afriko. Kvante kaj gravece ĝi ĉerpas el la plej bonaj fontoj i.a. de Eratosteno de Kireno aŭ Apolodoro. Parte ĝi baziĝis ankaŭ sur propraj spertoj de vojaĝanto. Temas pri altvalora geografia antologio, krom la verko de Ptolemeo nia ĉefa fonto pri antikva geografio.

Tito Livio

Tito Livio (Titus Livius) estis romia historiisto. Laŭ tradicio li vivis de 59 a.K. al 17 p.K.

Li naskiĝis en Padovo kaj pasis la plejparton de sia vivo en Romo, ŝajne sen iam havi publikan postenon. Li famas pro sia historio de Romo, Ab urbe condita (Ekde la fondaĵo de Urbo), kiun li verkis en 142 libroj. Restas tridek kvin libroj (el kiuj pluraj estas nekompletaj) traktantaj la periodon ekde la urba fondaĵo al 292 a.K. kaj ekde 219 a.K. al 168 a.K.. Krom malmultaj fragmentoj, la aliaj libroj tute perdiĝis. Tamen lia historio estas grava fonto por modernaj historiistoj.

Tito Livio ne pretendis fari originalajn esplorojn, sed bazis sian verkon sur antaŭaj historioj kaj kronikoj. Rilate la fruan historion de Romo, li ne klopodis distingi fakton de legendo. Li verkis en relative simpla latina stilo. Kiel aliaj antikvaj historiistoj, li inkluzivis fikciajn paroladojn.

Sia Historio estis tuj laŭdata, kaj multe legata dum postaj jarcentoj. Dum la Renesanco verkistoj kiel Ŝekspiro uzis anekdotojn kaj paroladojn el la verko.

Vergilio

Publius Vergilius Maro (naskiĝis la 15-an de oktobro -70 en Andes, mortis la 21-an de septembro -19 en Brindizio) estis estas unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la ĉefverkoj de literaturo latina, estas la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojon dum ĝia disfalo kaj, post multaj aventuroj, fondis la landon de la Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante Alighieri.

Multaj biografiaj detaloj, kiujn oni rakontas pri li, estas ne vere certaj sed ofte devenas el tempo pli posta. Mezepoke oni foje konsideris lin eĉ kristana sanktulo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.