-400

Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
| 5-a jarcento a.K. | 4-a jarcento a.K. | 3-a jarcento a.K. |
◄ | 420-aj jaroj a.K. | 410-aj jaroj a.K. | 400-aj jaroj a.K. | 390-aj jaroj a.K. | 380-aj jaroj a.K. | ►
◄◄-403 -402 -401 -400 | -399 | -398 | -397 | | ►►

400 a.K. en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 400 a.K.
Ab urbe condita 354
Armena kalendaro N/A
Bahaa kalendaro -2243 – -2242
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat -344 – -343
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) N/A
 - Kali Juga 2702 – 2703
Budhisma kalendaro 145
Ĉina kalendaro 2237 / 2297 –
2238 / 2298
庚 –
Etiopa kalendaro -407 – -406
Franca respublika kalendaro -2191 - -2190
Hebrea kalendaro 3361 – 3362
Holocena kalendaro 9601
Irana kalendaro 1021 BP – 1020 BP
Islama kalendaro 1052 BH – 1051 BH
 - Imperia jaro Kōki 261
(皇紀261年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 9601
Juliana kalendaro -354
Korea kalendaro 1934
Tajlanda suna kalendaro 144

En la jaro 400 antaŭ Kristo okazis, interalie:

Eventoj

Persio

Grekio

  • Printempo. La grekaj solduloj de Kiro la Junulo ĝisiris post multo da malfacilaĵoj finfine la maron ĉe Trabzon. Laŭ la skribisto Xenophon ili ekkriis pro ĝojo: "Θαλασσα, θαλασσα!" (La maro, la maro!).

Naskiĝoj

Mortoj

1 E9 m

Por bildigi la grandecon de unu gigametro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj inter 1 gigametro (Gm) kaj 1 terametro (Tm) (109—1012 m).

Vidu ĉi tie pri signifoj de giga-, tera-.

Distancoj pli mallongaj ol 1 Gm

1 gigametro egalas al:

1 000 Mm

1 000 000 km

1 000 000 000 m

621 000 mejloj (proksimume)

1 400 000 km — diametro de suno.

1 500 000 km — estonta orbita distanco super tero, de James Webb Space Telescope (Kosma Teleskopo James Webb).

18 milionoj da kilometroj — Unu lumminuto, la distanco, kiun lumo trapasas en vakuo en unu minuto. Vidu ankaŭ: lumjaro.

24,36 milionoj da kilometroj — radiuso de sunfiksa orbito.

40 milionoj da kilometroj — diametro de Riĝelo (β Orionis / Beta Orionis), stelo en stelaro Oriono.

58 milionoj da kilometroj — 0,39 AU — distanco inter Merkuro kaj suno.

108 milionoj da kilometroj — 0,7 AU — distanco inter Venuso kaj suno.

150 milionoj da kilometroj — 1 AU — distanco inter Tero kaj suno.

228 milionoj da kilometroj — 1,9 AU — distanco inter Marso kaj suno.

780 milionoj da kilometroj — 5,2 AU — distanco inter Jupitero kaj suno.Distancoj de planedoj estas proksimumaj aŭ mezaj distancoj.

1 000 000 000 000 m egalas al 1 terametro.Distancoj pli longaj ol 1 Tm.

4-a jarcento

La 4-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 301 kaj finiĝis la 31-an de decembro 400.

4-a jarcento a.K.

La 4-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 400 kaj finiĝis la 31-an de decembro 301 antaŭ nia erao.

5-a jarcento

La 5-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 401 kaj finiĝis la 31-an de decembro 500.

Belizo

Belizo estas ŝtato en Centra Ameriko. Inter la jaroj 1871 kaj 1973 la lando nomiĝis Brita Honduro.

Landokodo: BZ.

E-nomo: Belizo.

Nacia nomo: [o] Belize; inter la jaroj 1871 kaj 1981 British Honduras.

Areo: 22.966 kv.km.

Politika sistemo: konstitucia monarĥio.

Ŝtatestro: Brita reĝino.

Ĉefurbo: Belmopano.

Loĝantaro: 301.270 (2008).

Etnaj Grupoj: Mestizoj (indiana-eŭropa) ĉa. 45%, Kreoloj (afrikana-eŭropa) ĉa. 30%, Majaoj 10%, Garifuna (indiana-afrikana) ĉa. 7%, germanidaj Menonitoj ĉa. 4%, Hindoj ĉa. 2%, aliaj ĉa. 2,0%.

Ŝtata lingvo: angla.

Pokapa GNP: $ 8.400 (2006).

Historio: brita kolonio de 1871. En 1973 ĝi alinomiĝis je Belizo. Sendependa ŝtato de 1981.Biogeografie la lando troviĝas en la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon de la biomo "tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj".

Figa (distrikto Rimavská Sobota)

Figa, hungare Gömörfüge estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Areo: 9 km²

Supermara alteco: 181 m

Loĝantaro: 400

Poŝtkodo: 982 51

Aŭtokodo: RS

Telefonprefikso: 47

Gregoria kalendaro

La Gregoria kalendaro estas nuntempe la plej vaste uzata kalendaro en la mondo. Ĝi estis unue proponita de kalabria kuracisto Aloysius Lilius kaj oficiale adoptita de la papo Gregorio la 13-a, laŭ kiu ĝi estis nomita. La kalendaro estis oficiale enkondukita la 24-an de februaro 1582 pere de papa deklaro Inter gravissimas. Ĝi estas reformita Julia kalendaro.

Jaroj en la reformita kalendaro plu nombriĝas laŭ la sistemo de julia kalendaro, kiu tradicie nombras ilin ekde la supozita nasko de Jesuo Kristo, tiun jaron oni nomas "annus Domini" (AD) aŭ nia (nova) erao (n.A), kaj foje estas nomata kiel "komuna erao" (KE), foje ankaŭ nomata "Kristana Erao"La ŝanĝoj, kiujn faris Gregorio, korektis la drivon de la civila kalendaro, kiu aperis pro tio, ke meza julia-kalendara jaro (ekzakte 365,25 tagoj) estis iom tro longa, kio kaŭzis tion, ke la tago, kiam oni festis Paskon, drivis malrapide kompare al la civila kalendaro (vidu Computus).

La Gregoria kalendara sistemo ellasis 10 tagojn por denove sinkronigi la kalendaron al la tera orbito kaj teni ĝin sinkrona laŭ la jena regulo de superjaro:

Ĉiu jaro, kiu divideblas per 4 sen resto, estas superjaro, escepte de la jaroj, kiuj senreste divideblas per 100, sed ne per 400. Ekzemple la jaro 1900 ne estis superjaro, sed la jaro 2000 estis tia.

Laŭ la julia kalendaro ĉiuj jaroj, kiuj senreste divideblas per 4, estis superjaroj.

Leľa

Leľa, hungare Leléd estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Areo: 8 km²

Supermara alteco: 124 m

Loĝantaro: 400

Poŝtkodo: 943 65

Aŭtokodo: NZ

Telefonprefikso: 35

Observatorio La Silla

La observatorio La Silla aŭ La-Silla-observatorio sur la 2.400 m alta monto La Silla estis la unua observatorio de la Eŭropa suda observatorio en Ĉilio, al kiu aldoniĝis intertempe alia observatorio sur la Cerro Paranal.

Jam en 1964 antaŭ la oficiala fondiĝo de ESO, oni serĉis bonan situon por astronoma observatorio ĉe la marbordo de norda Ĉilio. Fine oni decidis pri Cinchado, ĉirkaŭ 160 km norde de La Serena (Ĉilio). Cinchado estis kromnomita La Silla (la hispana vorto por selo). En 1969 malfermiĝis la observatorio.

Observatorio de Kitami

La Observatorio de Kitami estas japana astronomia observatorio establita en Kitami, en subgubernio Abaŝiri (Hokajdo). Ĝi estas parto de la Kultura Centro de la regiono Kitami-Abaŝiri. Ĝia MPC kodo estas 400. Ĝi estas ekipata per unu teleskopo de 20 cm.

Elde tie, la amatoraj astronomoj Atsushi Takahashi kaj Kazurō Watanabe malkovris multenombrajn asteroidojn. En 2012, 680 malkovroj estis faritaj elde Kitami.La asteroido 3785 Kitami ŝuldas sian nomon al la urbo Kitami kaj la tiea observatorio.

Okcidentfrisa lingvo

La okcidentfrisa lingvo (okcidentfrise Frysk, nederlande Westerlauwers Fries – frisa lingvo okcidente de la rivereto Lauwers) estas lingvo parolata en la nordo de Nederlando, aparte en la provinco Frislando. Ene de la provinco ekzistas 400.000 lingvanoj, ekster la provinca teritorio ankoraŭ proksimume 300.000 pliaj (nombroj de la jaro 1976). La okcidentfrisa en la provinco havas la statuson de dua oficiala lingvo, apud la nederlanda lingvo. La plimulto de la enloĝantoj de la provinco Frislando parolas la lingvon, tamen malgraŭ dulingva lerneja eduko la nombro de tiuj, kiuj bone skribas la lingvon, estas tre malgranda.

Pegoformaj birdoj

Ses familioj de arbaraj birdoj kreas ordon de pegoformaj birdoj de kiuj la plej konataj estas pegoj kaj iliaj proksimaj parencoj. La ordo havas 67 genrojn kun iom pli ol 400 specioj. Ili vivas tutmonde krom Aŭstralio, Antarkto, Madagaskaro kaj kelkaj malgrandaj insuloj.

Ilin karakterizas:

longeco de 8 cm ĝis 60 cm

pezo de 6 g ĝis 315 g

zigodaktila (science zygodaktyla) piedo - enaj fingroj turnitaj reen (en parto de familioj) en resto de familioj turnebla fingro reen

monogamio

ovometado de 2 ĝis 10 ovojn

ambaŭ gepatroj kovas kaj nutras idojn (krom nestoparazitado)

ĉiuj nestas en kavoj (arbaraj aŭ teraj)

nemigrantaj nur la plej nordaj populacioj vagadasSpecioj estas insekt-, ĉion- kaj fruktmanĝuloj (tukanoj). Anoj de familio de mielindikantoj (Indikatoridae) manĝas abelvakson.

Ĉiuj Pegeformaj birdoj havas simile kiel strigoj kaj papagoj, zigodaktilan piedon du fingroj antaŭen kaj du malantauen, ĉi tio estas kutima avantaĝo por birdoj kiu multe da tempo pasigas sur arbotrunkoj.

La plej proksimaj parencoj estas paseroformaj birdoj kaj koracioformaj birdoj.

Piemonto

Piemonto (itallingve Piemonte [pjemonte], kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio. Ĝi areas 25 400 km² kaj enhavas proksimume 4,3 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Torino. Oficiala lingvo estas la itala lingvo, sed preskaŭ duono de la loĝantaro, pli-malpli 2 milionoj, ankaŭ parolas la piemontan lingvon, kiu estas latinida lingvo fakte pli simila al la franca aŭ okcitana lingvoj ol al la norma itala.

RER de Francilio

RER de Francilio (france Réseau express régional d'Île-de-France, t.e. Reto Ekspresa Regiona de Francilio) estas reto de fervojoj liganta Parizon kun ĝia ĉirkaŭa regiono Francilio. Ĝi estas ekspluatata de RATP aŭ/kaj SNCF, depende de la linioj.

La fervojoj de "RER" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 3 150 mm dum tiuj de "metroo de Parizo" havas utilan larĝon de 2 400 mm.

Trajnoj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF dum tiuj de "metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko.

Sečianky

Sečianky, hungare Ipolyszécsényke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Areo: km²

Supermara alteco: m

Loĝantaro: 400

Poŝtkodo: 991 10

Aŭtokodo: VK

Telefonprefikso: 47

Svisa Mezlando

La Svisa Mezlando estas svisa grandregiono inter la Alpoj kaj Ĵuraso. Al la Mezlando apartenas la monteta regiono inter la du grandaj montaroj en meza alteco de inter 400 kaj 600 metroj super la marnivelo.

Système universitaire de documentation

La système universitaire de documentation (jen france, en Esperanto "universitata dokumentiga sistemo") aŭ mallonge SUDOC estas sistemo uzata fare de al la bibliotekoj de la universitatoj kaj altlernejoj de Francio por identigi, spuri kaj administri la dokumentojn en posedo de tiuj bibliotekoj. La katalogo, kiu enhavas pli ol 10 milionojn da referencoj, ebligas al studentoj kaj esploristoj serĉi bibliografiajn informojn en pli ol 3 400 dokumentigaj centroj. La sistemo proviziĝas fare de la institucio Agence bibliographique de l'enseignement supérieur (france, en Esperanto "bibliografia agentejo de supera edukado").

Tago

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

La hodiaŭa tago estas la 18-a de oktobro 2019. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.

Oni nomas tago (de la germana Tag) al tempodaŭro kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86.400 sekundojn.

Zambio

Zambio (angle: Zambia) estas lando en sud-centra Afriko. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de Zambio estas Lusako.

Landkodo: ZM.

E-nomo: [m] Norda Rodezio; [o] Zambia Respubliko.

Nacia nomo: Republic of Zambia.

Areo: 752.614 kv.km.

Politika sistemo: respubliko.

Ŝtatestro: prezidento Edgar Lungu (2015)

Ĉefurbo: Lusako (641 mil).

Loĝantaro: 8.978 mil (1995), inter ili bemba 36,0%, tonga 16,5%.

Ŝtatlingvo: angla.

Pokapa GNP: 400 $.

Monunuo: Zambia kvaĉo $.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.