Ŝvito

Ŝvito estas sekrecio, kiun ellasas homo, kiam li ŝvitas. La biologia funkcio estas malvarmigo de la korpo per elvaporigo. Ŝvito estas akveca, senkolora kaj salgusta likvo sekreciata de subhaŭtaj glandoj. Ĝi elfluetas el la haŭtoporoj. Plej ofte, oni ŝvitas kiam oni estas nervoza, oni korpekzercas, aŭ dum kelkaj malsanulaj kondiĉoj (kiel Korinfarkto).

Kompozicio

La kompozicio de ŝvito varias de unu individuo al la alia, laŭ la temperaturo, la alklimatiĝo, la laborplenumo kaj la nutraĵo. Kutime ŝvito enhavas la jenajn elementojn:

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝvito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kiu ŝvitas, tiu profitas. 
  • Citaĵo
     Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. 
  • Citaĵo
     Pli bone estas ŝviti ol tremi. 

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Lernu

Eksteraj ligiloj

Arako

Arako (el la araba Al Rak = ŝvito aŭ suko) estas brando kun agrabla gusto, simila al la rumo. Oni faras ĝin laŭ regionoj el diversaj materialoj. Plej ofte sur la tropikoj ĝi estas gajnita el la dolĉa palma suko, fermentita (per sukero) rizo], sukerkana melaso, kiuj estas kultivitaj en Barato (Goa), Srilanko kaj sud-orienta Azio. Kelkfoje oni almiksas ekstraktaĵojn de daktiloj kaj milio kaj semoj de anizo antaŭ la fina brandigo.

La irana versio de arako (komune nomata Arak Saggi) ne entenas anizon, kaj ĝenerale produktita de vinberoj.

La plej konata arako estas la Batavia-arako el Javo. La originala arako havas 50-65 % da alkoholo.

Centra nerva sistemo

La centra nerva sistemo (mallonge CNS, kompare angle central nervous system) estas parto de la nerva sistemo. La diferencigo inter centra kaj periferia nerva sistemo fakte estas arbitra - laŭ funkciado ambaŭ partoj de la nervo sistemo intense interplektiĝas.

La centra nerva sistemo en kompleksa vivaĵo havas diversajn taskojn:

integrigo de ĉiuj sentaj signaloj, kiuj estas alkondukataj al ĝi de en aŭ ekster la organismo,

kunordigo de ĉiuj movoj de la organismo, kaj

reguligo de ĉiuj enorganismaj nervaj komunikadoj inter la organismaj subsistemoj aŭ organoj, inkluzive de la glandoj kaj do la reguligo de hormonoj.Ĉiuj kompleksaj, kiel tuto moviĝantaj vivaĵoj bezonas nervan sistemon kun tiuj funkcioj. Facilas konsideri ĝin reguliga sistemo, sed tio fakte ne ĝustas: la centra nerva sistemo mem ne reguligas, sed pro sia centra pozicio nur kontribuas - krom la enorgana memregulado - al reguliga vivteno de la organisma funkcio rilate al gravaj kondiĉoj de la organisma ĉirkaŭaĵo.

La centra nerva sistemo en tio ĉiam "peras" en du direktojn: kiel centra integriga, kunordiga kaj reguliga organo ĝi ne nur prilaboras signalojn de ekster la organismo, sed ankaŭ tiujn de en la organismo. Bestoj tial ne nur pro kondiĉoj el la ĉirkaŭaĵo instigiĝas al agoj, sed ankaŭ mem ekagas. Tiaj ekagoj ankaŭ povas okazi dum ripozado aŭ dormado, nome tiam kiam internaj nervaj signaloj signife plifortiĝas - ĉe homoj tio okazas ekzemple dum forta sonĝado. La korpaj rezultoj kiel plifortiĝo de la muskola tensio, ŝvito aŭ plirapidiĝo de la korbatoj povas siaflanke kaŭzi vekiĝon.

Organismoj kiel homoj, kiuj scipovas lerni, do ekzerci produktadon de tiaj nervaj signaloj per imagoj en maldorma stadio, povas utiligi tion por instigi organismajn reagojn ne konscie kontroleblajn.

Dekanoata acido

Dekanoata acido aŭ kaprata acido estas rektoĉena dekkarbona karboksilata acido, senkoloraj aŭ blankaj kristaloj kun forta rancodoro, ekzistanta en la ŝvito de la homa korpo kaj respondeca pri la malagrabla odoro de la [[kapro]j. Ĝi nature okazas en la oleo de kokoso kaj Elaeis guineensis. Ĝi same trovatas en la lakto de pluraj mamuloj kaj, en pli etaj kvantoj, ĉe aliaj bestoj.

Efedrino

Efedrino estas kemia medicinaĵo uzata kiel stimulaĵo, kontrolado de sangopremo, spira malsufiĉo, brustodoloroj kaj kapturnoj pro bronka astmo. Ĝi ankaŭ uzatas en naza malkongestado, trodikiĝo, narkolepsio, astmo kaj bronkodilatigo. Ĝi funkcias kiel ŝvito-reduktanto kaj kuntiriganto de sangovazoj en la nazaj vojoj plilarĝigante la pulmajn aerpasejojn, kaj permesante pli bonan spiradon. En medicino, ĝi ofte uzatas por preventado kontraŭ malalta sangopremo dum spinanestezio.

Efedrino estas simpatiko-mimetika alkaloido kaj la agado estas esence simila al tiu de la adrenalino. Tamen, efedrino diferencas elde la adrenalino ĉefe pro la efikeco post la buŝadministrigo, ĝia pli longa agadoperiodo, pli akra centra agado kaj ĝia multe pli malalta farmakologia potenco.

Ekskrecio

Ekskrecio estas funkcio, per kiu la neutilaj (sekreciitaj) restaĵoj de la animalo estas eligataj el la korpo.

Ekskrecio temas pri diversaj procedoj de metabolo kaj de la imunsistemo por eligi ekzemple jenajn aĵojn:

urino

feko

ŝvito

karbona dioksido

...

Ekskremento

Ekskremento estas iu ajn el la substancoj forkondukitaj el la organismo (fekaĵo, urino, ŝvito, galo, ktp ); plejofte fekaĵo. (malpuraĵo, rekremento, feĉo).

Endokrinologio

Endokrinologio (greke ἔνδον endon „ene“, κρίνειν krinein "sekrecii" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco"), endokrinscienco (en sia fazo kiel vivoscienca branĉo), aŭ endokrinmedicino (en sia aplikita fazo) estas la studo de la endokrina sistemo kaj hormonoj.

La endokrinologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la endokrinaj glandoj. "Endokrinaj glandoj" estas tiuj, kiuj sekrecias sian produktaĵon rekte en la sangon, kontraste al la "eksokrinaj glandoj" (ekzemple por salivo, ŝvito aŭ haŭta graso), kiuj transportas sian produktaĵon al la korpoekstero.

La medicina endokrinologio estas subfako de interna medicino, krome ekzistas endokrinologia kirurgio, kiu konsideratas subfako de kirurgio.

La endokrinologio inter alie traktas la sekvajn malsanojn (kiuj fake nomatas endokrinopatioj):

panhipopituitarismo

malsanoj de la tireoido

diabeto (latine diabetes mellitus)

diabetes insipidus = malsano de la korpa akvoreguligo

Conn-sindromo = troa produktaĵo de aldosterono

Cushing-sindromo = troa produktaĵo de kortizolo

Addison-malsano = manko de hormonoj de la surrena glando

adrenogenerila sindromo = plivirigo de la eksteraj generaj organoj ĉe virinoj

akromegalio (malproporcie tro grandaj korpofinaĵoj, kiel fingroj, piedfingroj, nazo, mentono, oreloj) kaj gigantismo

hipoglikemio ekzemple ĉe insulinomo (tumoro produktanta tro da insulino)

malsanoj de la paratiroidoj

feokromocitomoj kaj aliaj kanceroj

troo aŭ manko de generaj hormonoj

Feromono

la feromonoj estas kemiaj substancoj ege aktivaj emisiitaj de bestoj aŭ plantoj, por transmeti informojn al anoj de la sama specio kaj modifii iliajn kondutojn aŭ fiziologiojn. Pro ilia informtransdona funkcio ili apartenas al la kategorio de signalkemiaĵoj.

La unua kemie priskribata feromono estas la bombikolo, fare la germana kemiisto Adolf F. Butenandt (1903-1995) en 1959. Oni scias nun produkti sintezajn feromonojn.

Ĉe la mamuloj aŭ reptilioj, ili estas ricevitaj per organo tiel nomata vomero-naza organo. La insektoj uzas la gustajn organojn de iliaj antenoj.

La feromonoj estas kompareblaj al la hormonoj, sed, male al la klasikaj hormonoj (adrenalino, serotonino...), sekreciiata fare de endokrinaj glandoj kaj agantaj ene de la organismo, la feromonoj estas produktaj fare de eksokrinaj glandoj aŭ ekskreciataj (urino, ŝvito, fekaĵoj...).

Ili povas esti vaporivaj kaj ricevataj per flaro, aŭ per kontakto kaj gusto (ĉe la insektoj).

Estas pruvita ke feromonoj ankaŭ efikas ĉe la Homo.

Haliktedoj

Haliktedoj (Halictidae) estas la dua plej granda familio de "Apoidea" abeloj. Haliktedaj specioj estas tra la tuta mondo kaj estas kutime malhel-koloraj kaj ofte metalecaj laŭ aspekto. Kelkaj specioj estas tute aŭ parte verdaj kaj kelkaj estas ruĝaj; nombraj el ili havas flavajn markilojn, speciale la maskloj, kiuj ofte havas flavajn vizaĝojn, modelo tre disvastigita inter la variaj familioj de abeloj. Tiu familio estas distingebla pro la arkeca (tre kurba) baza vejno trovebla en la flugilo.

Ili estas ofte nomitaj "ŝvitabeloj" (speciale la plej malgrandaj specioj), ĉar ili estas ofte altiritaj al la ŝvito. Ili ŝajne pikas nur okaze de ĝenado; iliaj pikiloj estas minoraj.La plej oftaj abeloj en la Norda Hemisfero estas la Haliktedoj aŭ ŝvitabeloj, sed ili estas tre malgrandaj kaj ofte estas erare miskomprenitaj kiel vespoj aŭ muŝoj.

Haŭto

Haŭto, parto de la tegumenta sistemo, estas ekstera membrano, kiu tegas la korpon de homo (t.e. epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca kaj grashava tavolo) aŭ simila membrano ĉe bestoj (vertebruloj; senvertebruloj havas epidermon) aŭ plantoj (pli ofte epidermo).

En diversaj homoj kun etnaj diferencoj, la haŭto estas la nura parto de la korpo kiu estas malsama. La kolorojn oni kutime nomas "nigra" kaj "blanka", sed ili estas efektive pli similaj ol tiuj du kontrastoj, do bruna kaj helrozkolora.

Hejtistoj kaj ĵetistoj de Titanic

Profunde en la subferdeko de Titanic per karba polvo kaj ŝvito kovritaj hejtistoj kaj ĵetistoj nutris ekbruligitajn hejtejojn per novaj kaj novaj kvantoj da karbo. Kiam Titanic eknavigaciis, estis de ĝi en karbaj bunkroj 6000 tunojn kaj flamoj englutis dum kvarhora skipo ĉirkaŭ unu cent da tunoj. De tiuj ĉi viroj laborantaj pro salajro apenaŭ sufiĉanta vivtenigi iliajn familiojn, mizerantaj en mizeraj kolonioj de grandaj havenurboj, dependis funkciado de la grandega luksa ŝipo, ili vivigis kaj movigis ĝin. En la tute nova Titanic estis ja laborkondiĉoj en kaldronejoj multe pli elteneblaj ol en pli malnovaj ŝipoj, sed eĉ tiel tio estis por centoj da viroj penega laborego. En la maŝinejo la maŝinistoj atenteme aŭskultis la funkciadon de turbino kaj piŝtajn maŝinojn, nenia dekliniĝo de la regula ritmo devis eskapi al ilia atentemo.

Izovalerata acido

Izovalerata acido estas organika acido, senkolora likvaĵo kun penetranta odoro, malmulte solvebla en akvo kaj tre miksebla kun organikaj solvantoj. Izovalera acido nature okazas en la planto valeriano kaj respondecas pri la ranca odoro de la butero. Izovalerata acido ankaŭ havas akran fromaĝo- aŭ ŝvito-odoron, sed ĝiaj esteroj havas agrablajn aromojn kaj vaste uzatas en parfumfabrikado. Ĝi ankaŭ posedas antikonvulsiajn proprecojn. Ĝi estas la ĉefa komponanto kiu kaŭzas la malagrablan odoron en la piedoj, kaj ĝi estiĝas per haŭto-bakterio kiu metaboligas la leŭcinon.

Merino

Merino aŭ merinoŝafo estas ŝafraso devena el Hispanio, kiu havas tre altkvalitan merinolanon.

La bestoj estas tonditaj ĝis la haŭto kaj donas de 2 ĝis 4 kilogramoj da lano (lavita) ĉiujare. La plej bonaj bestoj donas ĝis 10 kilogramoj da merinolano.

La romianoj alportis ŝafojn al Hispanio kaj la maŭroj evoluigis la ŝafbredadon pli kaj pli dum la 6-a jarcento. La rezulto de tiu bredado estis pli kaj pli fajna ŝaflano.

Fine tiel oni atingis dum la 14-a jarcento la merinoŝafon kiel krucigo de malgranda azia ŝafraso kaj la afrika marbordoŝafo. Tiam eksportado de merinoj estis malpermesita je mortpuno de la hispana reĝoj. Tial Hispanio povis ĝis la 18-a jarcento negoci tutmonde la faman tiel nomitan hispanan lanon.

Dum la 18-a jarcento la unuaj merinoj alvenis en Germanio, kie oni krucigis la merinoŝafoj kun hejmaj rasoj. Tiel bredis Rudolf Behmer la merinokamparoŝafon kaj ekde 1860 la merinokarnoŝafon.

Kun pli ol 30 % de la tuta ŝafaro la merinokamparoŝafo estas la plej oftaj ŝafraso en Germanio. En Bavario tiu procentaĵo estas ĉirkaŭ 70 %.

La tondita ankoraŭ kunligita lanvestaĵo pezas 3 ĝis 5 kilogramoj, sed duono de la pezo konsistas el malpuraĵoj, graso, ŝvito kaj vegetaĵrestoj.

Per alportado de merinoj al Aŭstralio kaj Novzelando fare de eŭropaj kolonistoj, tiuj landoj iĝis la plej grandaj lanproduktantoj tutmondaj. La parto de merinolano pri la jara monsumo atingas ĉirkaŭ 40 %. Preskaŭ 100 % el ĝi venas de la aŭstrala merinoŝafo.

Propanoata acido

Propanoata acido aŭ propionata acido estas nature okazanta karboksilata acido, senkolora likvaĵo kun akra odoro kiu rememorigas la odoron je korpa ŝvito. La anjono CH3CH2COO− samkiel la saloj kaj esteroj de la propionata acido estas konataj kiel propionatoj aŭ propanoatoj.

Ĝi uzatas kiel konservanto en la nutro-industrioj rekte aŭ sub la formo de derivaĵoj tiaj kiaj amonia, kalcia k natria propionato. Ĝi uzatas ankaŭ en farmaticiaĵoj, antifungagentoj, agrokemiaĵoj, plastaĵoj, plastikigiloj, kaŭĉukaj kemiaĵoj, tinkturoj, artefaritaj gustigiloj, k sinteza parfumfabrikado.

Sobek

Sobek estis la dio krokodilo, el bonfara karaktero, kreinto de Nilo kiu estiĝis el lia ŝvito; dio de la fekundeco, la vegetaĵaro kaj la vivo en la egipta mitologio. Li estas rilatigita kun la kardinala punkto Nordo.

La grekoj nomis lin Sukos (σοῦχος), kio estas "krokodilo" kaj identigis lin kun Helios.

Sobek estis bildigita kiel krokodilo aŭ viro kun krokodila kapo, kun la Atef-krono. En la Malalta Epoko li ankaŭ povas aperi kun kapo el falko, bovo, ŝafo aŭ leono.

Laŭ la mitologio, oni kredis ke li emerĝis el la akvoj de la kaoso en la kreado de la mondo. Li estis "Mastro de la akvoj". En la malbona aspekto li estas reprezentita kiel demono de la Duato; estis asociita al Setho ĉar li okazigis danĝeron kaj malordon; en iu versio pri la mito de Oziriso onidire Setho kaŝiĝis en korpo de krokodilo por eskapi senpune pro sia krimo; tamen li kunlaboris en la naskiĝo de Horuso kaj helpis detrui Sethon; li ankaŭ savis la kvar filojn de Horuso el la akvoj de Nuno, sub ordonoj de Reo.

Pro sinkretismo li estis rilatigita kun Amono, kun Reo (kiel Sobek-Reo), Horuso, Heriŝefo kaj Setho; ĉi lasta anaŭ aperis kiel lia patro.

Sobek estas kultata jam ekde la unuaj dinastioj egiptaj.

Urohidrozo

Urohidrozo (el la latina "urohidrosis" aŭ "urohydrosis") estas la kutimo ĉe kelkaj birdoj de fekado sur la skvamaj partoj de la gamboj kiel malvarmiganta mekanismo, uzante evaporativan malvarmigon de la fluaĵoj. Pluraj specioj de cikonioj kaj katartedoj montras tiun konduton. La elĵetoj de tiuj birdoj konsistas el merdo kaj urino, kiuj estas sekreciitaj kune tra la kloako. La esprimo ankaŭ kutimas priskribi la analogan konduton ĉe fokoj kiuj malvarmetigas sin per pisado sur iliaj malantaŭaj naĝiloj. "Hidrosis" aŭ "Hidrozo" estas la medicina esprimo por ŝvitado de malnovgreka,, kaj la vorto "urohidrosis" aŭ "urohidrozo" estis kreita fare de M. P. Kahl en 1963:"... Ĉar de ĝia ŝajna funkcia simileco al vera ŝvitado, mi proponas la esprimon urohidrosis (greke: ouron = urino; hidrōs = ŝvito) por tiu fenomeno."

Tiu konduto kondukas al amasiĝo de elĵetoj ĉirkaŭ gamboringoj ĉe Birdoringado|ringitajn birdojn, kio povas traŭmatigi la gambojn de birdoj.

Vaporado

Vaporado estas transformo de likvaj materialoj al vaporstato, do transformo kiu eligas vaporojn. Kiam oni konsideras ke la likvaĵo fariĝas vaporo, la elektita termino estas ankaŭ vaporiĝo . Laŭ kondiĉoj, aŭ estas surfaca vaporiĝo, aŭ volumena vaporado. Se ekzistas iaj kondiĉoj (ekz. per ekstera granda varmo kaj/aŭ malgranda premo) por bobelestiĝo en la likva volumeno, okazas vaporado dum ĉitia bolado.

Oni nomas sublimado la rektan transformiĝon de molekuloj el solida al aersimila stato.

La inversa transformo de vaporado (t.e. transformo de vaporaj materialoj al likva stato) nomiĝas kondensado.

Por eki la vaporadon, la solida aŭ likva materialo bezonas varmon por venki la koĥerecajn fortojn inter la molekuloj. La necesa energio por vaporado egalas al tia necesa dum kondensiĝo de vaporo al likvo. Tia propreco estis uzata en malnovaj "fridujoj per kondensado", kiuj funkciis sen kompresoro.

La vaporiga energio proporcias kun la koheraj fortoj.

Kiam varmas, la haŭto produktas ŝviton, kiu estas konstituaĵo de natura vaporiĝa sistemo; por sia vaporiĝo, ŝvito prenas varmon el la haŭto, kiu tial malvarmiĝas, tiu fenomeno partoprenas al la regulo de la korpa temperaturo.

Vaporigilo estas aparato kiu produktas vaporon ekde fluaĵo; ekz. la vaporigiloj por parfumoj, fakte ili ne ĉiuj produktas vaporon, sed anstataŭe fajnajn gutetojn.

Ventumilo

Ventumilo estas proksimume folioforma ilo, kiun oni uzas por produkti freŝigan venteton per mana tien-reen-movo. Ventumilo konsistas el du partoj: maldika materio (kiel tolaĵo, papero aŭ plumo) kaj faldeblaj bastonetoj.

Ŝvitoglando

Ŝvitglandoj estas malgrandaj tubformaj strukturoj de la haŭto kiuj produktas ŝviton. Ekzistas du specoj de ŝvitglandoj:

Ekrinaj ŝvitglandoj estas troviĝantaj nur en primatoj kaj atingas ilian plej grandan evoluon en homoj. Ili estas distribuitaj ĉie super la korpo (escepte la lipoj, pinto de peniso kaj klitoro) kvankam ilia denseco varias de regiono al regiono. Homoj utiligas ekrinajn ŝvitglandojn kiel primaran formon de malvarmigo. La homa termika ekrinosistemo evoluis kongrue kun dupiedismo kaj evoluo de glata senhara haŭto.

Apokrinaj ŝvitglandoj estas pli grandaj, havas malsaman mekanismon de sekrecio, kaj estas limigitaj al akseloj kaj perianusaj areoj en homoj. Kvankam apokrinoglandoj kontribuas malgrande al malvarmigado ĉe homoj, ili estas la nuraj efikaj ŝvitglandoj en duhufaj bestoj kiel ekzemple la azeno, bovo, ĉevalo, kaj kamelo. La plej multaj aliaj mamuloj, kiel ekzemple katoj, hundoj kaj porkoj, fidas je anhelado aŭ aliaj rimedoj por termika reguligo kaj havas ŝvitglandojn nur en piedokusenetoj kaj muzelo. La ŝvito produktata ĉe kusenetoj de piedoj kaj en palmoj kaj plandoj plejparte helpas pliigi frikcion kaj plifortigi tenon.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.