Ŝtonepoko

Ŝtonepoko estas la nomo por periodo, dum kiu homoj fabrikis ilojn el ŝtonoj, ne konante la uzon de metaloj. Kvankam populara, tiu koncepto ne estas plu uzata de la scienco. Tio okazis, ĉar oni povas pensi, ke en tiu epoko, homoj uzis nur ŝtonajn ilojn, kio ne estas vero, ĉar homoj uzis ankaŭ ilojn el aliaj materioj, kiel ŝeloj, konkoj, ostoj, bambuo ktp. Oni eĉ ne povas diri ke dum "ŝtonepoko" oni uzis "ĉefe" ŝtonajn ilojn, nur ke arkeologoj trovas ĉefe ŝtonajn ilojn de tiu periodo, ĉar iloj de aliaj materioj estas malpli daŭreblaj.

Alia problemo estas la ideo, laŭ kio homoj ne plu uzis ŝtonajn ilojn post eltrovo de metaloj. Fakte, ĝis la mezepoko, metaloj estis maloftaj kaj oni ilin uzis nur por iloj, kiujn ne eblis fari el aliaj materioj. Ĝis nun, ŝtonaj iloj estas uzataj aldone al metalaj iloj, ĉefe en neindustriaj komunumoj.

Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko

Subdividoj

Ŝtonepoko dividigis en tri partojn:

  • Malnova ŝtonepoko (paleolitiko) −2.500.000 ĝis −8.000
  • Meza ŝtonepoko (mezolitiko) −8.000 ĝis −5.500
  • Nova ŝtonepoko (neolitiko) −5.000 ĝis −1.900

Homoj en la ŝtonepoko

Kiel unuaj reprezentantoj de la Hominioj, kiuj uzis ilojn, oni taksas Homo habilis kaj Homo rudolfensis, sed ankaŭ pri Paranthropus robustus el la Australopithecina troviĝis iloj.

La sekva Homo erectus jam uzis ilojn kaj fajron. La nur en 2003 malkovrita, malaltkreska Homo floresiensis, kiu vivis ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj sur la indonezia insulo Flores, estis eble rekta posteulo de Homo erectus.

Ĉiuj tiuj specioj de homoj apartenas al la ŝtonepoko. Kalkuloj taksas, ke en tiu epoko loĝis sur la tero nur kelkaj dek miloj da individuoj. La homa tipo de la meza ŝtonepoko estas konsiderata de multaj sciencistoj la Neandertala homo, kiu estiĝis en Eŭropo antaŭ ĉirkaŭ 200.000 jaroj el Homo erectus / Homo heidelbergensis.

Samtempe ekzistis en Afriko jam la transuloj de Homo erectus al Homo sapiens (do la moderna homo). La unuaj modernaj homoj en Eŭropo estis antaŭ ĉirkaŭ 35.000 jaroj la homoj de Cro-Magnon. Neandertalaj homoj kaj modernaj homoj vivs kune dum kelkaj jarmiloj. Antaŭ ĉirkaŭ 30.000 jaroj formortis la homo de Neandertal kaj postlasis la teron al la modernaj homoj, portantoj de multaj kulturoj.

Kulturo en la ŝtonepoko

Nutraĵo

Nutrofonto de ĉasistoj-kolektistoj estis dum longa tempo ĉio, kio troveblis en la rekta natura medio de homoj: plantoj, fruktoj, semoj, radikoj, fungoj, sed ankaŭ mielo, ovoj, viando, fiŝaĵo kaj tiel plu. Lakto kaj laktaĵoj ne disponeblis antaŭ la alhejmigo de brutaro. Homoj vivis en malgrandaj triboj kaj estis nomadaj laŭ la vivo de la ĉasado. Modernaj esploroj evidentigis, ke ŝtonepokaj homoj akiris ĉirkaŭ du trionojn de la necesa energio el bestaj nutraĵoj kaj nur unu triono el planta. Sed fine de la lasta glaciepoko la faŭno tute ŝanĝiĝis: la ĝis tiam preferataj grandaj malvarmemaj bestoj kiel mamutoj kaj lanaj rinoceroj formortis kaj pli malgrandaj, rapidaj mamuloj enmigris el pli varmaj regionoj. Jam en la mezolitiko oni tenis tiajn bestojn ĉe la loĝejoj. Planta nutraĵo gajnis pli kaj pli da graveco, ĉar pro la pliboniĝinta klimato troveblis pli da vegetaraĵoj. Unu el la plej grandaj inventaĵoj de la homo estis la neolitika revolucio, tio estas la celata agrikulturo kaj bestbredado. Nur tio ebligis nur la daŭran setladon, komercon kaj fine disvastiĝon de la homo, ĉar pli da homoj povis esti nutrataj.

Loĝejo

En regionoj, kiuj nature prezentis geologiajn loĝejojn kiel grotoj aŭ protektejoj, ili estis uzataj de longa tempo kiel loĝejoj. Krome oni trovis el la epoko de la malnovpaleolitiko ĝis nun nur homfaritajn ŝtoncirklojn, kiuj eble estis restoj de loĝejoj. La plej malnova kabano trovita en Eŭropo situas ĉe Przletice (ĉe Prago) kaj estas ĉirkaŭ 600.000 jarojn maljuna. La kabanoj en Terra Amata ĉe Nizza en suda Francujo estas ĉirkaŭ 400.000 jarojn maljunaj, tiuj en Bilzingsleben ĉirkaŭ 370.000 jarojn maljunaj.

El la mezpaleolitiko troveblas kabanoj de mamutĉasistoj el ostoj kaj eburo, verŝajne kun stangoj kaj feloj kaj enaj fajrejoj. En la groto de Lazaret en Francujo troviĝas plano de kabano, ĉirkaŭ 35 m² granda, kiuj havis du fajrejojn kaj loĝis ĉirkaŭ dek personojn.

En la junpaleolitiko aperis kavokabanoj diversaj, iuj tute profunde fositaj en la grundon, aliaj preskaŭ surteraj kabanoj. Ili kutime havas fajrejon kaj regule ordigitajn fosttruojn, kiuj indikas solidan superkonstruaĵon. Oni supozas, ke la kabanoj havis tendsimilan aŭ tendkabanecan formon.

Laŭ la neolitiko estiĝis kun la unuaj agrikulturaj kulturoj ĉirkaŭ 10.500 a.K., ankaŭ solidaj, daŭre priloĝataj domoj. Laŭregione ili konsistis el argilo, ŝtono aŭ ligno. Argilkonstruaĵoj konatas de la oriento ĝis Hungarujo, ŝtonkonstruaĵoj ekde pli ol 10.000 jaroj en la oriento, lignaj konstruaĵoj kun muroj el bretoj aŭ argilkovrita plektaĵo en arbaraj regionoj. En Mezeŭropo fostokonstruado estas kutime konstrumaniero.

Neniaj loĝejoj, sed tombejoj kaj kultejoj troveblas ĉefe en Okcidenteŭropo (megalitaj konstruaĵoj kaj dolmenoj.

Desegnaĵoj

Newspaper rock
La gazeoroko (Newspaper Rock) en Utah, Usono

Petroglifoj estas sur ŝtono gravuritaj bildaj aŭ grafikaj ilustraĵoj. Oni supozas, ke ili havis gravan kulturan kaj religian signifon por la socioj. Oni trovas petroglifojn sur ĉiu kontinento. La signifo de la simboloj ankoraŭ ne estas konata. Konataj trovejoj estas ekzemple en la nacia parko de la valo de morto, la nacia parko de la kanjonoj kaj Uluru (antaŭe „Ayers Rock“) kaj tiel plu. Ekzakta datigo ofte malfacilas, kutime oni ordigas petroglifojn al la juna ŝtonepoko kaj la metalepokoj.

Ne gravuritaj, sed per farbo surpentritaj estas rokpentraĵoj kaj grotopentraĵoj.

Skulptaĵoj

Unuaj tridimensiaj skultpaĵoj montris plej ofte virinajn figurojn kun troigitaj seksaj ecoj kiel grandaj mamoj kaj larĝaj basenoj (venusoj aŭ ĉasbestojn. Ili estis faritaj el ŝtono kaj argilo, verŝajne ankaŭ el ligno aŭ ostoj. Iuj detaloj ĉe la virinaj statuetoj tute ne estis reprezentitaj kiel vizaĝoj, brakoj aŭ kruroj. Sciencistoj interpretas la reprezentaĵojn kiel terpatrino aŭ fekundecdiino, eble ankaŭ kiel indiko por matriarkeco, sed ili certe ne estas realaj portretoj. Oni ja povas supozi, ke la averaĝa ŝtonepoka virino ne havis ŝancon iĝi tiel dika.

Kontraŭe la trovitaj bestofiguroj montras ofte surprizigan realismon, ofte reprezentitaj en situo de forfuĝo aŭ en la momento de la mortigo. Sciencistoj supozas, ke la figuroj utilis por alvoki ĉassukceson.

Unu el la plej konataj junpaleolitikaj skulptaĵoj estas la ĉirkaŭ 11 centimetrojn alta Venuso de Willendorf trovita en la nuntempa Aŭstrujo.

Troveblas ankaŭ gravuritaj ostoj, kies interpretado oni plej ofte ne sukcesas. Reprezentaĵoj de viroj estas multe pli maloftaj. Tiuj figuroj ne prezentas seksajn troigojn kiel la virinaj. Falussimboloj kiel skulptaĵoj okazis nur en postaj jarmiloj, sed ja ekzistas junŝtonaĝaj rokpentraĵoj tiaj.

Religio

Ŝajne la homoj de la mezpaleolitiko jam entombigis mortintojn. Grandaj kolektoj de poleno eble indikas aldonon de floroj aŭ plantoj, ankaŭ okro, altvalora materialo, estis aldonita, same kiel uzataj aŭ novaj iloj.

Pri ideoj pri vivo postmorta aŭ religia sento tamen oni scias preskaŭ nenion, kvankam la trovaĵoj ja indikas tiajn ideojn. Ritoj kaj religiaj ceremonioj - fekondeckulto, pluv- kaj ĉasmagio, entombigaj ritoj, kuracado kaj tiel plu estas, kvankam malfacile pruveblaj supozataj de sciencistoj. Interalie troviĝis muzikiloj, kaj oni supozas la ekziston de dancoj kaj kantoj

Interŝanĝo kaj komerco

Interŝanĝo de nutraĵoj, materialoj, iloj en la proksima ĉirkaŭo verŝajne jam ekzistis ĉe la unuaj kulturoj de la ŝtonepoko. Gravaj varoj estis jam frue, eĉ granddistance negociitaj. Trovaĵoj de konkoj for de marbordoj estas konsiderataj eroj de juveloj; siliko kaj aliaj materialoj por fabriki ilojn kaj armilojn estis disvastigitaj laŭ tiel nomataj silikovojoj.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Manfred Baur, Gudrun Ziegler: Die Odyssee des Menschen. (La odiseo de la homo.) Ullstein, Berlin 2001. ISBN 3-550-07168-X
  • Marion Benz, Christian Maise: Archäologie. (Arkeologio.) Theiss, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1966-4
  • Johannes Bergemann: Orientierung Archäologie. (Orientigo arkeologia.) Rowohlt, Reinbek 2000. ISBN 3-499-55612-X
  • Reinhard Bernbeck: Theorien in der Archäologie. (Arkeologiaj teorioj.) UTB, Stuttgart 1997. ISBN 3-8252-1964-X
  • Almut Bick: Die Steinzeit (La ŝtonepoko). Theiss WissenKompakt, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1996-6
  • Manfred K. H. Eggert: Prähistorische Archäologie. (Prahistoria arkeologio.) Konzepte und Methoden. UTB, Stuttgart 2005. ISBN 3-8252-2092-3
  • Uta von Freeden, Siegmar von Schnurbein: Spuren der Jahrtausende. (Spuroj de jarmiloj.) Theiss, Stuttgart 2002. ISBN 3-8062-1337-2
  • Egon Gersbach: Ausgrabung heute. (Elfosado hodiaŭ.) Theiss, Stuttgart 1998. ISBN 3-8062-1379-8
  • Winfried Henke, Hartmut Rothe: Menschwerdung. (Homiĝo.) Fischer, Frankfurt 2003. ISBN 3-596-15554-1
  • Winfried Henke, Hartmut Rothe: Stammesgeschichte des Menschen. (Triba historio de la homo.) Springer, Berlin 1998. ISBN 3-540-64831-3
  • Donald C. Johanson, Edgar Blake, David Brill: Lucy und ihre Kinder. (Lucy kaj ŝiaj gefiloj.) Spektrum Akademischer Verlag, Stuttgart 2000. ISBN 3-8274-1049-5
  • Richard E. Leakey: Die ersten Spuren. (La unuaj spuroj.) Goldmann, München 1999. ISBN 3-442-15031-0
  • Ina Mahlstedt: Die religiöse Welt der Jungsteinzeit. (La religia mondo de la junŝtonepoko.) Theiss, Stuttgart 2004. ISBN 3-8062-1839-0
  • Hansjürgen Müller-Beck: Die Steinzeit. (La ŝtonepoko.) Beck, München 2004. ISBN 3-406-47719-4
  • Manfred Nawroth, Rüdiger von Schnurbein, Rainer-Maria Weiss: Menschen, Zeiten, Räume - Archäologie in Deutschland. (Homoj, epokoj, lokoj - arkeologio en Germanujo.) Theiss, Stuttgart 2002. ISBN 3-8062-1752-1
  • Steve Olson: Herkunft und Geschichte des Menschen. (Deveno kaj historio de la homo.) Berlin Verlag, Berlin 2003. ISBN 3-8270-0500-0
  • Colin Renfrew, Paul Bahn: Archaeology - Theories, Methods and Practice. (Arkeologio - teorioj, metodoj kaj praktikoj.) Thames & Hudson, London 1991, 5 2005. ISBN 0-500-28441-5
  • Ralf W. Schmitz, Jürgen Thissen: Neandertal. (Neandertalo.) Spektrum Akademischer Verlag, Stuttgart 2002. ISBN 3-8274-1345-1
  • Friedemann Schrenk: Die Frühzeit des Menschen. (La praepoko de la homo.) Beck, München 2003. ISBN 3-406-48030-6
  • Friedemann Schrenk, Timothy G. Brommage: Adams Eltern. Expeditionen in die Welt der Frühmenschen. (La gepatroj de Adamo. Ekspedicioj en la mondon de la prahomoj.) Beck, München 2002. ISBN 3-406-48615-0
  • Klaus-Dieter Linsmeier, Dieter Beste: Die Evolution des Menschen. (La evoluo de la homo.) Spektrum der Wissenschaft Dossiers. 2 Bde. Spektrum-der-Wiss.-Verl.-Ges., Heidelberg 2000, 2004. ISBN 3-936278-65-2, ISBN 3-936278-56-3
  • Spencer Wells: Die Wege der Menschheit. (Vojoj de la homaro.) Fischer, Frankfurt 2003. ISBN 3-10-089430-8
  • Gerd-Christian Weniger: Projekt Menschwerdung. (Projekto homiĝo.) Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2003. ISBN 3-8274-1425-3

Eksteraj ligiloj

Dívčí Hrad

Dívčí Hrad (en traduko Knabina Burgo) estas vilaĝo situanta en distrikto Bruntál 25 km norde de urbo Krnov inter du montetoj en terlango de Osoblaha. La vilaĝo etendiĝas sur areo de 1202 ha, da agrikultura grundo estas 845,5 ha kaj da arbaroj 234,3 ha. Nuntempa nombro de loĝantoj estas proksimume 280.

Dívčí Hrad estis loĝigita jam en pli frua ŝtonepoko. El la dua duono de la 9-a jarcento konserviĝis skribmencio pri ekzistado de tribo de Holasidoj. La unuaj skribinformoj pri Dívčí Hrad estas el la jaro 1267, kie estas en testamento de episkopo Bruno el Schauenburg notata burgo Deuviz (Děvice), kiu estis en pli postaj jaroj alinomita je Maidelberg (Dívčí Hrad). La kastelo estas dominaĵo, al kiu ligas mito pri kvar fratinoj, kiam la plej juna saltis pro malĝojo el malfeliĉa amo en puton.

La vilaĝo kaj ties ĉirkaŭaĵo proponas bone markitan reton de ciklovojoj, tra Dívčí Hrad kondukas vojdirekto de mallarĝtraka fervojo en direkto Třemešná ve Slezsku - Osoblaha.

Gera

Gera [GEra] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Je la 31.12.2014 ĝi havis 94.492 enloĝantojn. Ĝi ampleksas proksime 151 km².

La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.

Gravetio

La Gravetejeno (aŭ Gravetio aŭ Gravetia kulturo, france Gravettien, ankaŭ Perigordien) estas epoko de la frua paleolitiko (eĉ. 30.000 jarojn a.K. ĝis 25.000 a.K).

La nomo venas post la trovejo La Gravette (ĉe Bayac en departemento Dordogne) en sudokcidenta Francio kaj ĝi sekvas la Orinjakon.

La gravetan kulturon karakterizis la fajroŝtona aparato la t.n. gravetia pinto.

Groto Lascaux

La groto Lascaux estas unu el la plej gravaj grotoj ornamitaj paleolitikaj pro la kvanto kaj estetika kvalito de siaj verkoj. La pentraĵoj kaj la gravuraĵoj, kiujn ĝi entenas ne estas precize kaj rekte datitaj : ilia aĝo estas inter ĉirkaŭ 18 000 kaj 15 000 jarojn antaŭ la nuntempo el datadoj kaj studoj realigitaj sur objektoj trovitaj en tia kaverno. La verkoj estis longtempe kunligitaj kun frua Magdalenio, sed la lastaj studoj montras, ke ili eble povas datiĝi de Solutreo, kiu antaŭas ĝin.

La kaverno situas en Périgord, sur la komunumo Montignac en la departemento Dordogne), je kvardeko da kilometroj en la sudoriento de la urbo Périgueux. Aliaj grotoj kun prahomaj pentraĵoj estas ekzemple Groto Cosquer · Groto Chauvet · Groto Cussac · Groto du Mas d'Azil · Groto de Niaux · Groto Pech Merle · Groto de Rouffignac

Lanco

Lanco aŭ ponardego (greke: λόγχη, latine: hasta, lancea, germane: Speer, Lanze, angle: spear, france: lance, hispane: lanza, itale: lancia) estas batalilo, konsistanta el longa ligna stango kaj akra (fera) pinto, uzata de makedonaj falangistoj, de mezepokaj kaj modernaj kavalerianoj. Sed oni uzas la esprimon ankaŭ por similaj, malpli longaj armiloj, uzataj por ĉasi aprojn, en la submara ĉasado ktp.

Lancoj estas uzataj jam de tre frua ŝtonepoko kaj en diversaj regionoj de la tero.

La plej fruaj trovoj venas el Schöningen (norda Germanio):

Tie estis elfositaj ok ĵetlancoj, kiuj havas aĝon de 400.000 (aŭ laŭ postaj datigoj de "nur" 270.000) jaroj, kune kun la ostoj de ĉirkaŭ 20 sovaĝaj ĉevaloj. El la trovo oni konkludis, ke jam homo erectus estis ĉasisto.

Post invento de la piedingo la lanco iĝis ĉefa armilo por kavalerio, dum la lanco por la infanterio estis la pikeo.

La armea kutima ĵet-/piklanco longis 2,5-6 metrojn kun foliforma aŭ glavoforma pinto aŭ mallonga kvareĝa pinto. Ĝi uzatis lastfoje en la Unua Mondmilito (Escepto: La pola armeo uzis lancojn ankoraŭ dum 1939 kadre de la Dua Mondmilito. La brita kaj germana armeoj forigis lancojn dum 1927).

Oni parolas pri lancoforma objekto, se ĝi similas al ferpinto de la lanco (ekz. folio, flamo, fenestro ktp.)

Magdalenio

Magdalenejeno (PIV: Magdalenio, france: Magdalénien) estas la plej malnova el la periodoj de la supera ŝtonepoko (paleolitiko).

Ĝin karakterizas seka malvarma klimato, multiĝo de la rangiferoj en Eŭropo kaj florado de la skulpta kaj pentra arto de la magdalenia kulturo.

La epoko (de ĉirkaŭ -22000 ĝis -127000 jaroj) estis nomita laŭ la duonkaverno La Madeleine ĉe Tursac en la franca departemento Dordogne. La nocion Magdalenio kreis la franca prahistoriisto Gabriel de Mortillet en 1869.

Mezolitiko

Mezolitiko aŭ Epipaleolitiko (el la greka μὲσος, mesos = meza kaj λίθος, lithos = ŝtono, kun la signifo de meza ŝtonepoko) estas parto de la ŝtonepoko inter Paleolitiko (la plej frua) kaj Neolitiko (la plej nova), proksimume ekde la fino de la lasta glacialo.

Milio

Milio, aŭ mileo, aŭ milia panico (Panicum miliaceum), estas unujara herbo el la poacoj kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata grajno. Ĝi estas malnova grenplanto, ankoraŭ kulturata en Sud-Eŭropo kaj Azio (jam ekde la ŝtonepoko). La grajnoj uzatas por fari panon, kaĉon kaj servas kiel furaĝo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por la industrio (sukero, alkoholo, amelo).

La planto originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendemo je agrotipoj. Ĝi havas kurtan kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed postplanto. Ĝi altas 80–120 cm, la larĝaj folioj longas 20–25 cm. La spiketojn kovras 3 glumoj. La senarista infloresko longas 10–25 cm, estas panikla. Ĝi estas mem- aŭ fremdpolenada.

Esploroj cele plibonigi ĝian produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituo de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties angla siglo) in Andhra Pradesh, Barato.

Neolitiko

Neolitiko (el la greka: νεο, nova, juna kaj λιθος, ŝtono) ) estas prahistoria epoko (9a jarmilo antaŭ la komuna erao), dum kiu oni uzadis ilojn el poluritaj ŝtonoj.

Ekzistas du malsamaj difinoj:

Laŭ la kvalito de la iloj kaj armiloj, ĝi estas la kulturo de la poluritaj ŝtonoj, karakterizita de altvaloraj iloj, kiuj konsistas el zorge prilaborita ŝtona klingo aŭ pinto kaj ligna aŭ osta tenilo. Laŭ tia difino ne ekzistas mezolitiko.

Laŭ ekonomia formo, ĝi estas produkta ekonomia formo kun ŝtoniloj, kiu pro agrikulturo kaj/aŭ bredado distingiĝas de la mezolitiko de kolektantoj kaj ĉasantoj, kiuj jam havis altvalorajn ilojn.

Okcidenta Papuo

Nek konfuzu kun Papuo-Nov-Gvineo, nek kun Barato.Okcidenta Papuo (la origina nomo indonezie estas Papua Barat, antaŭe ankaŭ nomata Irian Jaya Barat) estas provinco de Indonezio en la plej okcidenta pinto de la insulo Nov-Gvineo. Ĝi kreiĝis en 2003 per apartigo de la plej okcidenta parto el la indonezia provinco Papuo, kiu antaŭe kovris proksimume la okcidentan duonon de la insulo Nov-Gvineo, respektive tiun parton kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando. Alveturinte ĝis ĉemaraj loĝitaj regionoj ĝi aspektas tute kiel aliaj lokoj de Indonezio, krom ĉeesto de lokaj papuanoj, kiuj aspektas kiel aŭstraliaj aborigenoj, kaj ne havas multajn komunaĵojn kun la azianaj trajtoj de indonezianoj.

Ĉio ŝanĝiĝas, se oni venas en la malmaran internon de la insulo. Tio estas vojo tra tempo kaj spaco. Estas grandegaj akraj montoj kun faŭno kiel el pratempo, kaj en tio vivas duonnudaj indiĝenoj en civilizoj kiuj al eŭropanoj povus memorigi pri la ŝtonepoko.

Okcidenta Papuo estas etnografie tre varia. Ampleksaj esploroj de ĉi tieaj etnoj ne ekzistas. Oni supozas, ke en la tuta Okcidenta Nov-Gvineo estas iom inter 200 ĝis 700 diversaj lingvoj. Ĉiu tribo signifas fakte alian lingvon.

En blazono aperas simbola birdospecio de kazuaro.

Paleolitiko

Paleolitiko, ankaŭ nomita praŝtonepoko (el la greka: παλαιός paleos=pra kaj λίθος lithos=ŝtono; 'praa ŝtonepoko'), estas la periodo kiu komencas antaŭ pli ol 2,4 milionoj da jaroj, kiam homoj verkis unuajn ilojn el ĉizita ŝtono, ĝis la komenco de agrikulturo, ĉirkaŭ antaŭ 20 mil jaroj, kiam homoj ankaŭ komencis uzi iloj faritaj el politaj ŝtonoj.

Iloj el metalo ankoraŭ ne estis fabrikitaj dum la paleolitiko. La krudmaterialoj estis ŝtono, ligno kaj poste ostoj kaj konkoj.

La nocio "paleolitiko" estas uzebla nur en Afrika-Mediteranea kunteksto, en ne-Mediteranea Azio kaj aliaj partoj de la mondo, la evoluo de homaro okazis en malsamaj vojoj. Kompleneble, ĉar unuaj homoj estis en Afriko, oni povas paroli pri "paleolitiko" al ĉiu homaro, sed, post la eliro de unuaj modernaj homoj (Homo sapiens) el Afriko, oni ne povas uzi koncepton "paleolitiko" al ne-Mediteraneaj areoj.

Francisko Azorín registras la terminon paleolito por Epoko de la prahomo; oni sciis prilabori sed ne ankoraŭ poluri la ŝtonilojn; tiam aperis la unuaj signoj de arto sur ŝtonoj, kornoj, osto, eburo, k. tipaj bildoj en grotoj, kiel tiuj de Altamiro (Hisp.). Subepokoj: strepa (el Strepo), ĉelesa (el Cheleso), aĉenla (el Acheles), mustiera (el Moustiero), aŭrinaka (al Aurignac) solutra (el Solutreo), magdalena (el Madeleine), acila (el Mas d'Acila). Li indikas etimologion el la greka palaios + lithos (antikva ŝtono).

Plejstoceno

Plejstoceno estas la unua epoko de la kvaternara periodo, ĉefe ampleksanta la glacian aĝon (diluvo diluvium). En tiu ĉi epoko formiĝis la nuna bildo de la Tera surfaco. La glacio kovris Nord-Eŭropon (de Londono al Kazanjo) kaj ankaŭ Nord-Amerikon ĝis la 42. latitudo.

Ĝi daŭris de 2,588 milionoj ĝis 9 600 jaroj antaŭ Kristo. Dum la epoko aperis, pluevoluis la ronĝuloj, homsimilaj animaloj, Aŭstralopiteko, Homo erectus, giganta cervo, sabrodenta tigro, mamuto, kaverna leono, kaverna urso, Homo sapiens, Neandertala homo.

karakterizaj bestoj: kaverna urso, lemingo, mamuto

karakterizaj plantoj: lariko, cembro, pigma pinoLa dua epoko de la kvaternara periodo estas holoceno

vidu: terhistorio~geologia temposkemo, plioceno

Prahistorio

Prahistorio estas nomata la periodo daŭranta de la apero de prahomo ĝis la komenco de la historio. Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas rilate al la koncerna civilizacio.

La daŭro de registrita historio estas plimalpli inter 5.000 kaj 5.500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen, ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj, dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj.

La termino prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ -3500, dum en Nov-Gvineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.

Prahomaj pentraĵoj

La unuaj prahomoj, kiuj okupiĝis pri ĉasado kaj kolektado, vivantaj en okcidenta Eŭropo dum la Paleolitiko aŭ Praŝtonepoko, pentradis animalojn sur la muroj de kavernoj. Ni ne scias bone, kion signifas ilia arto, sed ili certe estas parto de ilia religio.

La brilaj pentraĵoj de animaloj, faritaj de ĉasistoj dum prahistorio sur la muroj de kavernoj estis trovitaj en multaj regionoj de la mondo. Plej ofte sur la pentraĵoj aperadis ĉevaloj, bizonoj, rangiferoj kaj mamutoj. La mamutoj similis al konataj por ni elefantoj, sed ili estis kovritaj per hararo. La pentraĵoj estis plenumita per t.n. silikoj, ŝtonoj facile ĉizeblaj, kies splitoj estas tre akraj. La ĉasistoj de prahistorio uzis ĝin por fari armilojn kaj laborilojn.

La kavernaj desegnaĵoj eltrovitaj en kaverno Altamira en norda Hispanio en 1879 kaj en la groto Lascaux apud Montignac, Francio, en 1940, estas mirigaj specimenoj de arto. Ili montras ke, fruaj homoj kapablis desegni bestajn kaj homajn figurojn. Datigo laŭ Karbono-14 sugestas, ke la pentraĵoj de Lascaux povus esti inter 16,000 kaj 14,000 jaraĝaj.

Multe de la pentraĵoj, similaj al tiuj de Lascaux, estas brile koloritaj kaj sugestas, ke la fruaj artistoj volis rakonti historiojn per siaj desegnaĵoj.

Siliko

Siliko estas mineralo, do speco de ŝtono. Ĥemie temas pri unu el pluraj variaĵoj de kvarco (SiO2). Siliko estas tre stabila ŝtono, kaj dum prahistoriaj epokoj, aparte dum la ŝtonepoko, la homoj multe uzis kunbaton de du silikaj ŝtonoj por krei fajreron kaj per ĝi havigi fajron. Nescienca kroma nomo de la mineralo tial estas fajroŝtono.

Vajmaro

La urbo Vajmaro, germane Weimar [vajma], estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. Ekde 1922 apartenas al Vajmaro la vilaĝo Oberweimar.

Vidnava

Vidnava estas urbo troviĝanta en norda parto de distrikto Jeseník en Ĉeĥio. Nordo kaj oriento de la urbo kreas ŝtatlimon kun Pollando, okcidente ĝi najbaras kun vilaĝo Velká Kraš. La urbo konsistas el loka parto Vidnava kaj loka parto Štachlovice. En 2000 la urbo havis 1425 loĝantojn. La estiĝo de la urbo datiĝas en la komencon de la dua duono de la 13-a jarcento, la unua skribmencio estas el 1291.

Ŝtono

Ŝtono estas kompakta objekto el mineralo aŭ rokaĵo. Laŭ geologio, ŝtono estas solida minerala maso, kiu ekestis dum la historia evoluo de planedo. Ĝi estas ofte uzata en materialo por konstruado, skulptado, kaj aliaj uzoj.

Laŭ Francisko Azorín ŝtono estas Rokopeco. Malmola, minerala maso uzata por konstrui. Li indikas etimologion el la greka stia (silik-ŝtono). Kaj li aldonas la terminojn ŝtonisto, por homo, kiu prilaboras ŝtonojn; Ero de la Ŝtono, por ero, kiam la homaro komencis prilabori ŝtonojn (eolita, paleolita, neolita periodo), natura ŝtono, artefarita ŝtono, kalkoŝtono, pumikŝtono, akriga ŝtono, postakriga ŝtono.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.