Ŝtato

Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno". Koncerne la koncepton de la povo, oni uzas foje (ne tre ĝuste) kiel sinonimojn la terminojn ŝtato kaj registaro. La tria elemento de la tuto estas la loĝantaro kiel subjekto kaj objekto de tiu koncepto.

Ŝtato estas malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpliĝos.

Ŝtato estas tiele organizita politika komunumo kiu funkcias sub unu sistemo de regado. La problemo ĉe tiu difino estas ke ĝi povas iĝi cirkla se oni konsideras oftan difinon de "registaro", ĉar ŝtatoj estas foje difinitaj kiel registaroj kaj reciproke registaroj kiel ŝtatoj.[1] Tio evidentiĝas kiam ambaŭ konceptoj aperas sinonime en sprimoj kiaj "la ŝtato" kaj "la registaro" ambaŭ reference al organizita politika grupo kiu plenumas aŭtoritaton super partikulara teritorio.[2]

Multaj homaj socioj estis regataj de ŝtatoj dum jarmiloj, sed ankaŭ multaj estis senŝtataj socioj. La unuaj ŝtatoj aperis antaŭ ĉiekaŭ 5,500 jaroj en konekto kun rapida kresko de urboj, inventado de la skribado, kaj kodigo de novaj formoj de religio. Laŭlonge de la tempo, vario de diversaj formoj disvolviĝis, uzante variojn de aljustigoj por sia ekzistado (kiaj tiuj pri didevena rajto, la teorio de la socia kontrakto ktp.). Nuntempe, tamen, la moderna nacio-ŝtato estas la hegemonia formo de ŝtato al kiuj la popoloj estas submetitaj.

Leviathan by Thomas Hobbes
La kovrilpaĝo de la verko de Thomas Hobbes nome Leviathan alegorio de la ŝtato.
Eurozone main map
Ŝtatoj de la oficiala eŭrozono en 2015 (blue) krom aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (brune).
Map of USA with state names eo
Subŝtatoj de la ŝtato Usono

Difinoj

President Barack Obama with full cabinet 09-10-09
La unua ministraro de Obama (9-a de oktobro 2009) - ekzemplo de registaro de suverena ŝtato.

Ne estas akademia interkonsento pri la plej taŭga difino de ŝtato.[3] La termino "ŝtato" referencas al serio de diferencaj, sed interrilataj kaj ofte koincidantaj, teorioj pri ia gamo de politikaj fenomenoj.[4] La agado difini la terminon povas esti vidata kiel parto de ideologia konflikto, ĉar diferencaj difinoj kondukas al diferencaj teorioj de ŝtataj funkcioj, kaj kiel rezulto ili povas validigi diferencajn politikajn strategiojn.[5] Kaj laŭ Jeffrey & Painter, "se oni difinas la 'esencon' de ŝtato en unu loko aŭ epoko, oni dependas el trovo ke en alia tempo aŭ spaco io kio estas ankaŭ komprenita kiel ŝtato havas diferencajn 'esencajn' karakterojn".[6]

La plej ofta uzata difino estas tiu de Max Weber,[7][8][9][10][11] kiu priskribas ŝtaton kiel deviga politika organizaĵo kun centralizita registaro kiu tenas monopolon de legitima uzado de perforto ene de ia teritorio.[12][13] Ĝeneralaj kategorioj de ŝtataj institucioj estas administraj burokratioj, juraj sistemoj, kaj militistajreligiaj organizoj.[14]

Konfuzigas la difinan problemon la fakto ke "ŝtato" kaj "registaro" estas ofte uzataj kiel sinonimoj en populara konversacio kaj eĉ en kelkaj akademiaj diskursoj. Laŭ tiu difina skemo, ŝtatoj estas nefizikaj personoj de internacia juro, registaroj estas organizoj de popolo.[15] The relationship between a government and its state is one of representation and authorized agency.[16]

Ecoj de la Ŝtato

Laŭ tiuj konsideroj, Ŝtato fariĝas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari diversajn konsideraĵojn:

Unualoke, Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio ene de ŝtatlimo, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.

United Nations Members
La membrojŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kovras preskaŭ la tuton de la loĝataj areoj de la mondo.

Ĉiuokaze, la ŝtato havas:

  • propran juran ordon,
  • organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
  • konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon (nome armeo, polico ktp).

Plie, tiu konkreta (homa) forto povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato. Tiusence, la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo.

La ŝtatoj en tiu difino estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 193 membrajn ŝtatojn. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.

Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn, ktp. Ekzemple:

Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
Usono 9 150 000 km² 267 000 000 26 280 $
Vanuatuo 12 000 km² 200 000 1 200 $
Monako < 2 km² 30 000
(inkl. 5 000 monakanoj)

La Ŝtatojn karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera, kvankam ŝtatoj povas aliĝi al superŝtataj organizoj sen perdi sian propran suverenecon. Tiu suvereneco garantias:

  • la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
  • ilian sendependecon eksterlande.

Aliaj uzoj

Map of federal states
Mapo de la mondo kun federacioj kiel verdaj teritorioj. En tiuj kazoj la suverenaj ŝtatoj fakte estas federacioj komponitaj de subŝtatoj, kies grado de aŭtonomeco aŭ eĉ de sendependeco ege varias.

La vorto "Ŝtato" estas uzata en diversaj landoj por nomi la individuajn partojn kiuj konsistigas federacion, kiu fakte estas la suverena ŝtato.[1] Tiu estas la kazo de Usono, kies originala nomo aludas al tiu fakto: "Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko", aŭ de Niĝerio, BraziloMeksiko. En Vikipedio oni plejofte utiligas por tiu koncepto la nomon "subŝtato"; "usonero" estas proponita por subŝtato de Usono. Kelkaj ŝtatoj estas submetitaj al ekstera suverenecohegemonio kie la vera suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[17] La termino ŝtato povas esti uzata ankaŭ por aludi al praktikaj sociaj branĉoj de regado ene de ŝtato,[18] ofte kiel maniero kontrastigi ilin al eklezioj aŭ civilaj institucioj.

Oni uzas la nomon Membroŝtato por suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, kiu havas 193 membroŝtatojn, aŭ Eŭropa Unio, formata de 27 ŝtatoj.

Priskribo

Tipoj de ŝtatoj

Ŝtatoj povas esti klasitaj kiel suverenaj se ili ne estas dependaj, aŭ subjektoj al ajn alia povo aŭ ŝtato. Aliaj ŝtatoj estas subjektoj al ekstera suverenecohegemonio kie la lasta suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[1][19] Multaj ŝtatoj estas federaciaj ŝtatoj kiuj partoprenas en federacia unuiĝo. Federacia ŝtato estas teritoria kaj konstitucia komunumo formanta parton de federacio.[20] Tiaj ŝtatoj diferencas el suverenaj ŝtatoj, en tio ke ili transpaŝas parton de siaj suverenaj povoj al federacia registaro.[1]

Ŝtato kaj registaro

Shri Modi at Planning Commission Meet in New Delhi (9123711411)
Ĉefministro Narendra Modi kaj ministroj dum kunsido ĉe Novdelhio, 2013, ekzemplo de registaro.

Ŝtato devas esti distingata el registaro. Registaro estas la partikulara grupo de personoj, la administracia burokratio kiu kontrolas la ŝtatan aparaton je difinita momento.[21][22][23] Tio estas, registaro estas la rimedo pere de kiu oni uzas la ŝtatan povon. Ŝtatoj estas servataj de konstanta sukcedo de diferencaj registaroj.[23] Ŝtatoj estas nemateriaj kaj nefizikaj sociaj objektoj, dum reĝistaroj estas grupoj de personoj kun certaj devigaj povoj.[24]

Ĉiu sukcesa registaro estas komponita de specializita kaj privileĝiita korpo de individuoj, kiuj monopoligas politikan decidaron, kaj estas separataj per statuso kaj organizado el la loĝantaro kiel tuto. Ties funkcio estas plifortigi ekzistantajn leĝojn, fari novajn leĝojn kaj arbitri konfliktojn. En kelkaj socioj, tiu grupo estas ofte mem-eterniĝanta aŭ hereda klaso. En aliaj socioj, kiaj demokratioj, la politikaj roloj restas, sed estas ofta turniĝo de personoj fakte plenumantaj la postenojn.[25]

Ŝtatoj kaj naci-ŝtatoj

Ŝtatoj povas kaj devas esti distingitaj ankaŭ el la koncepto de "nacio", kiu referencas al granda geografia areo, kaj la popolo kiu interne vidas sin kiel havanta komunab identecon.[26]

La ŝtato kaj la civila socio

En la klasika pensaro ŝtato estis identigita kun kaj politika socio kaj civila socio kiel formo de politika komunumo, dum la moderna pensaro distingis la naciŝtaton kiel politika socio el la civila socio kiel formo de ekonomia socio.[27] Tiele en la moderna pensaro ŝtato estas kontrastata kun la civila socio.[28][29][30]

La persono antaŭ kaj kontraŭ la ŝtato

Gramsci 1922
Antonio Gramsci (1922) nome teoriisto pri ŝtato.

Antonio Gramsci opiniis ke la civila socio estas la unuaranga loko de politika aktivado ĉar ĝi estas kie ĉiaj formoj de "identeco formado, ideologia luktado, aktivado de intelektuloj, kaj konstruado de hegemonio okazas" kaj ke la civila socio estis la ligilo konektanta la ekonomian kaj politikan sferojn. Elirante el la kolektiva agado de la civila socio estas tio kion Gramsci nomigas "politika socio", kiun Gramsci diferencigas el la nocio de ŝtato kiel reĝimo. Li asertis ke politiko ne estis "unu-voja procezo de politika administrado" sed, pli bone, ke la aktivaĵoj de civilaj organizoj kondiĉigis la aktivaĵojn de politikaj partioj kaj de ŝtataj institucioj, kaj estis kondiĉitaj de ili mem laŭvice.[31][32] Louis Althusser argumentis ke civilaj organizoj kiaj la eklezio, lernejoj, kaj la familio estas parto de "ideologia ŝtata aparataro" kiu komplementas la "subpreman ŝtataparataron" (kiel la policon kaj armeon) por refari la sociaj kunigoj.[33][34][35]

Jürgen Habermas, parolas pri publika sfero, kiun li traktas kiel aparta de kaj la ekonomia kaj la politika sferoj.[36]

Surbaze de la rolo kiun multaj sociaj grupoj havas en la evoluo de publika politiko kaj la ampleksaj ligoj inter ŝtatburokratioj kaj aliaj institucioj, fariĝis ĉiam pli malfacile identigi la limojn de la ŝtato. Privatigo, ŝtatigo, kaj la kreado de novaj reguligaj korpoj ankaŭ ŝanĝas la limojn de la ŝtato rilate al socio. Ofte la naturo de kvazaŭ-sendependaj organizoj estas neklara, generante debaton inter politikaj sciencistoj pri ĉu ili estas parto de la ŝtato aŭ de la civila socio. Kelkaj politikaj sciencistoj tiel preferas paroli pri strategioretoj kaj malcentra administrado en modernaj socioj prefere ol pri ŝtatburokratioj kaj direkti ŝtatkontrolon super politiko.[37]

Teorioj pri ŝtato

Plej politikaj teorioj pri ŝtato povas malglate esti klasifikitaj en du kategoriojn. La unua estas konata kiel "liberala" aŭ "konservativa" teorioj, surbaze de kiuj oni traktas kapitalismon kiel tio, kaj tiam koncentriĝas sur la funkcio de ŝtatoj en kapitalisma socio. Tiuj teorioj tendencas vidi la ŝtaton kiel neŭtrala unuo apartigita de socio kaj ekonomio. Marksismaj teorioj aliflanke, vidas politikon kiel intime ligita kun ekonomiaj rilatoj, kaj emfazas la rilaton inter ekonomia potenco kaj politika povo. Ili vidas la ŝtaton kiel partia instrumento kiu ĉefe servas la interesojn de la supera klaso.[23]

La apartigo de eklezio kaj ŝtato estas filozofa koncepto por difinado de politika distanco en la rilato inter religiaj organizoj kaj la nacio-ŝtato. Precipe, la esprimo rilatas al la kreado de laika ŝtato (kun aŭ sen laŭleĝe eksplicita eklezi-ŝtata apartigo) kaj al malestablo, la ŝanĝiĝado de ekzistanta, formala rilato inter la eklezio kaj la ŝtato.[38] vLa filozofio de la apartigo de la eklezio de la civila ŝtato egalas la filozofiojn de sekularismo, malestablismo, religia libereco, kaj religia plurismo, per kiuj eŭropaj ŝtatoj iĝis kelkaj el la sociaj roloj de la eklezio, la socialan ŝtaton, sociajn ŝanĝojn kiuj produktis kulture laikan loĝantaron kaj publikan sferon.[39] Praktike, eklezi-ŝtata apartigo distingiĝas de totala apartigo, postulita fare de la politika konstitucio de la lando, kiel en Barato kaj Singapuro, al ŝtata religio, kiel en la Maldivoj.

Anarkiismo

Pyramid of Capitalist System
Afiŝo de IWW nome "Piramido de la Kapitalisma Sistemo" (ĉ. 1911), priskribante kontraŭ-kapitalisman perspektivon pri ŝtataj/kapitalismaj sociaj strukturoj

Anarkiismo estas politika filozofio kiu konsideras ŝtaton senmorala, nenecesa, kaj damaĝa kaj anstataŭe defendas senŝtatan socion, aŭ anarkion.

Anarkiistoj kredas ke la ŝtato estas esence instrumento de dominado kaj subpremado, ne grave kiu estas en kontrolo de ĝi. Anarkiistoj notas ke la ŝtato posedas la monopolon sur la laŭleĝa uzado de perforto. Male al marksistoj, anarkiistoj kredas ke revolucia forkapto de ŝtato ne devus esti politika celo. Ili kredas anstataŭe ke la ŝtataparato devus esti tute malmuntita, kaj alternativa aro de sociaj rilatoj devus esti kreita, kiuj ne estu bazitaj sur ŝtato entute.[40][41]

Diversaj kristanaj anarkiistoj, kiaj ekzemple Jacques Ellul, identigis la Ŝtaton kaj politikan povon kiel la Bestaĉo en la Apokalipso de Johano.[42][43]

Marksisma vidpunkto

Marx kaj Engels estis klaraj en tio ke la komunista celo estu senklasa socio en kiu la ŝtato "forvelkintus".[44] Iliaj opinioj estas disaj ĉie en la Kolektitaj Verkoj de Marx/Engels kaj traktas pasintecon aŭ la tiamajn ĵusajn ŝtatformojn de analiza aŭ taktika vidpunkto, ne estontaj sociaj formoj, konjekto pri kiu estas ĝenerale anatemo al grupoj konsiderantaj sin marksistoj sed kiuj, ne konkeris la ekzistanta(j)n ŝtato(j)n ne en la situacio de liverado de la institucia formo de fakta socio. Laŭ la mezuro kiun donas opinio, ekzistas neniu ununura "Marksisma teorio de ŝtato", sed sufiĉe multaj malsamaj "marksistaj" teorioj kiuj estis evoluigitaj fare de anoj de Marksismo.[45][46][47]

La fruaj verkoj de Marx portretis la ŝtaton kiel "parazita", konstruita sur la superkonstruaĵo de la ekonomio, kaj laboranta kontraŭ la ĝenerala intereso. Li ankaŭ skribis ke la ŝtato spegulas klas-rilatojn en socio ĝenerale, funkcias kiel reguligilo kaj subpremanto de klasbatalo, kaj funkcias kiel ilo de politika povo kaj dominado por la reganta klaso.[48] La Komunista Manifesto asertis ke la ŝtato estas nenio pli ol "komisiono por administrado de la komunaj aferoj de la burĝaro".[45]

Por marksistaj teoriuloj, la rolo de la ne-socialisma ŝtato estas determinita per ĝia funkcio en la tutmonda kapitalisma sinsekvo. Ralph Miliband argumentis ke la reganta klaso utiligas la ŝtaton kiel sian ilon por domini socion danke al la interhomaj ligiloj inter ŝtatoficistoj kaj ekonomiaj elitoj. Por Miliband, la ŝtato estas dominita fare de elito kiu venas de la sama fono kiel la kapitalisma klaso. Ŝtatoficistoj tial partumas la samajn interesojn kiel posedantoj de kapitalo kaj estas ligitaj al ili tra larĝa aro de sociaj, ekonomiaj, kaj politikaj ligiloj.[49]

La teorioj de Gramsci pri ŝtato emfazis ke la ŝtato estas nur unu el la institucioj en socio kiu helpas certigi la hegemonion de la reganta klaso, kaj ke ŝtato estas fortigita per la ideologia dominado de la institucioj de burĝa socio, kiel ekzemple eklezioj, lernejoj, kaj amaskomunikiloj.[50]

Ŝtata aŭtonomeco (instituciismo)

Teorioj pri ŝtata legitimeco

Raci-leĝa aŭtoritato

Ŝtatlimoj

Ŝtatlimo estas limo, kiu definas internan teritorion de ĉiu ŝtato. Ĝi estas difinita pere de traktato kaj en tereno ĝi poste estas markita per limŝtonoj, kolonoj aŭ bolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel limpasejoj.

Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn de Hungario destinis Trianona traktato kiel rezulton de milita malvenko de Hungara reĝlando, simile estis kreita zono en Kipro). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (1995) “state”, Concise Oxford English Dictionary. “3 (also State) a an organized political community under one government; a commonwealth; a nation. b such a community forming part of a federal republic, esp the United States of America”.
  2. ""state" (definition 5) and "government" (definitions 4, 5, and 6)", Merriam-Webster Dictionary (Merriam-Webster, Incorporated), 2015, http://www.merriam-webster.com/
  3. Cudworth et al., 2007: p. 1
  4. Barrow, 1993: pp. 9-10
  5. Barrow, 1993: pp. 10-11
  6. PAINTER, Joe. (2009) Political Geography, 2‑a eldono, London: SAGE Publications Ltd.. ISBN 978-1-4129-0138-3.
  7. Dubreuil, Benoít. (2010) Human Evolution and the Origins of Hierarchies: The State of Nature. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-76948-8.
  8. Gordon, Scott. (2002) Controlling the State: Constitutionalism from Ancient Athens to Today. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-00977-6.
  9. HAY, Colin. (2001) Routledge Encyclopedia of International Political Economy. New York, NY: Routledge, p. 1469–1474. ISBN 0-415-14532-5.
  10. Donovan, John C.. (1993) People, power, and politics: an introduction to political science. Rowman & Littlefield. ISBN 978-0-8226-3025-8.
  11. Shaw, Martin. (2003) War and genocide: organized killing in modern society. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-7456-1907-1.
  12. Cudworth et al., 2007: p. 95
  13. Salmon, 2008: p. 54
  14. Earle, Timothy. (1997) “State, State Systems”, Barfield, Thomas: The Dictionary of Anthropology. Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-57718-057-9.
  15. Robinson, E. H. 2013. The Distinction Between State and Government. The Geography Compass 7(8): pp. 556-566.
  16. Crawford, J. (2007) The Creation of States in International Law. Oxford University Press.
  17. Ekzemplo estas la Reĝimo de Vichy (1940-1944) oficiale referencata ĉefe de si mem kiel l'État français (la franca ŝtato) aŭ aliaj marionetaj ŝtatoj kiel tiuj okupitaj de Nazia Germanio.
  18. https://mises.org/pdf/anatomy.pdf
  19. "sovereign", The New Oxford American Dictionary (Oxford: Oxford University Press), 2005, ISBN 0-19-517077-6, "adjective ... [ attrib. ] (of a nation or state) fully independent and determining its own affairs: a sovereign, democratic republic."
  20. The Australian National Dictionary: Fourth Edition, p. 1395. (2004) Canberra. (ISBN 0-19-551771-7).
  21. (1999) “government”, Bealey, Frank: The Blackwell dictionary of political science: a user's guide to its terms. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-20695-8.
  22. Sartwell, 2008: p. 25
  23. 23,0 23,1 23,2 Flint & Taylor, 2007: p. 137
  24. Robinson, E. H. 2013. The Distinction Between State and Government. The Geography Compass 7(8): pp. 556-566.
  25. Barclay, Harold. (1990) People Without Government: An Anthropology of Anarchy. Left Bank Books. ISBN 1-871082-16-1.
  26. Sartwell, 2008: p. 24
  27. (2008) “Tocqueville on Civilian Society. A Romantic Vision of the Dichotomic Structure of Social Reality”, Archiv für Begriffsgeschichte 50.
  28. Ehrenberg, John. (1999) “Civil Society and the State”, Civil society: the critical history of an idea. NYU Press. ISBN 978-0-8147-2207-7.
  29. Kaviraj, Sudipta. (2001) “In search of civil society”, Civil society: history and possibilities. Cambridge University Press, p. 291–293. ISBN 978-0-521-00290-5.
  30. Reeve, Andrew. (2001) “Civil society”, Jones, R.J. Barry: Routledge Encyclopedia of International Political Economy: Entries P-Z. Taylor & Francis, p. 158–160. ISBN 978-0-415-24352-0.
  31. Sassoon, Anne Showstack. (2000) Gramsci and contemporary politics: beyond pessimism of the intellect. Psychology Press. ISBN 978-0-415-16214-2.
  32. Augelli, Enrico & Murphy, Craig N.. (1993) “Gramsci and international relations: a general perspective with examples from recent US policy towards the Third World”, Gill, Stephen: Gramsci, historical materialism and international relations. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-43523-9.
  33. Ferretter, Luke. (2006) Louis Althusser. Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-32731-2.
  34. Flecha, Ramon. (2009) “The Educative City and Critical Education”, The Routledge international handbook of critical education. Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-95861-5.
  35. Malešević, 2002: p. 16
  36. Morrow, Raymond Allen & Torres, Carlos Alberto. (2002) Reading Freire and Habermas: critical pedagogy and transformative social change. Teacher's College Press. ISBN 978-0-8077-4202-0.
  37. Kjaer, Anne Mette. (2004) Governance. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-7456-2979-7.
  38. The Oxford Companion to the Supreme Court of the United States (1992), Kermit D. Hall, Ed. pp. 717–26
  39. Princeton University WordNet Arkivita la 8an de majo, 2016, en Wayback Machine: "separationism: advocacy of a policy of strict separation of church and state."
  40. Newman, Saul. (2010) The Politics of Postanarchism. Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-3495-8.
  41. Roussopoulos, Dimitrios I.. (1973) The political economy of the state: Québec, Canada, U.S.A.. Black Rose Books. ISBN 978-0-919618-01-5.
  42. CHRISTOYANNOPOULOS, Alexandre. (2010) Christian Anarchism: A Political Commentary on the Gospel. Exeter: Imprint Academic, p. 123–126. “Revelation”.
  43. ELLUL, Jacques. (1988) Anarchy and Christianity. Michigan: Wm. B. Eerdmans, p. 71–74. “The first beast comes up from the sea...It is given 'all authority and power over every tribe, every people, every tongue, and every nation' (13:7). All who dwell on earth worship it. Political power could hardly, I think, be more expressly described, for it is this power which has authority, which controls military force, and which compels adoration (i.e., absolute obedience).”.
  44. Frederick Engels - Socialism: Utopian and Scientific. 1880 Kompleta teksto. El Historia Materialismo: "Ŝtato interferencas en sociaj rilatoj, en unu tereno post alia, superflua, kaj poste formortiĝas de si mem; la regado de personoj estas anstataŭata de la administrado de aĵoj, kaj danke al procezoj de produktado. La Ŝtato ne estas "abolita". Ĝi formortiĝas... Socializita produktado pri antaŭdeterminita plan iĝas tiele eble. La disvolvigo de produktado faras la ekziston de diferencaj klasoj de socio anakronismo. En proporcio dum anarkio en socia produktado svagas, la politika aŭtoritato de Ŝtato formortiĝas. Homo, laste kiel mastro de sia propra formo de socia organizado, iĝas samtempe la senjoro super Naturo, sia propra mastro — libera."
  45. 45,0 45,1 Flint & Taylor, 2007: p. 139
  46. Joseph, 2004: p. 15
  47. Barrow, 1993: p. 4
  48. Smith, Mark J.. (2000) Rethinking state theory. Psychology Press. ISBN 978-0-415-20892-5.
  49. Miliband, Ralph. 1983. Class power and state power. London: Verso.
  50. Joseph, 2004: p. 44

Bibliografio

  • Barrow, Clyde W. (1993). Critical Theories of State: Marxist, Neo-Marxist, Post-Marxist. University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-13714-7. [1]
  • Bobbio, Norberto (1989). Democracy and Dictatorship: The Nature and Limits of State Power. University of Minnesota Press. ISBN 0-8166-1813-5. [2]
  • Cudworth, Erika (2007). The Modern State: Theories and Ideologies. Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-2176-7. [3]
  • Dogan, Mattei (1992). "Conceptions of Legitimacy". In Paynter, John et al. Encyclopedia of government and politics. Psychology Press. ISBN 978-0-415-07224-3. [4]
  • Flint, Colin & Taylor, Peter (2007). Political Geography: World Economy, Nation-State, and Locality (5th ed.). Pearson/Prentice Hall. ISBN 978-0-13-196012-1. [5]
  • Hay, Colin (2001). "State theory". In Jones, R.J. Barry. Routledge Encyclopedia of International Political Economy: Entries P-Z. Taylor & Francis. pp. 1469–1475. ISBN 978-0-415-24352-0. [6]
  • Joseph, Jonathan (2004). Social theory: an introduction. NYU Press. ISBN 978-0-8147-4277-8. [7]
  • Malešević, Siniša (2002). Ideology, legitimacy and the new state: Yugoslavia, Serbia and Croatia. Routledge. ISBN 978-0-7146-5215-3. [8]
  • Nelson, Brian T.. (2006) The making of the modern state: a theoretical evolution. Palgrave Macmillan. ISBN 978-1-4039-7189-0.
  • Rueschemeyer, Dietrich; Skocpol, Theda; Evans, Peter B.. (1985) Bringing the State Back In. Cambridge University Press. ISBN 0-521-31313-9.
  • Salmon, Trevor C.. (2008) Issues in international relations. Taylor & Francis US. ISBN 978-0-415-43126-2.
  • Sartwell, Crispin. (2008) Against the state: an introduction to anarchist political theory. SUNY Press. ISBN 978-0-7914-7447-1.
  • Scott, James C.. (2009) The art of not being governed: an anarchist history of upland Southeast Asia. Yale University Press. ISBN 978-0-300-15228-9.
  • Skinner, Quentin. (1989) “The state”, Political Innovation and Conceptual Change. Cambridge University Press, p. 90–131. ISBN 0-521-35978-3.
  • Vincent, Andrew. (1992) “Conceptions of the State”, Encyclopedia of government and politics. Psychology Press. ISBN 978-0-415-07224-3.

Plia legado

Arizono

Arizono (angle Arizona) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 48-a ŝtato de Usono je la 14-a de februaro 1912. Ĝi estis la lasta de la tuŝantaj 48 ŝtatoj, kiu eniris la union.

Arizono lokiĝas en la sudokcidenta regiono de Usono. Ĝi ankaŭ estas parto de la Okcidenta Usono, kaj de la Montriĉaj Okcidentaj Ŝtatoj. Ĝi estas la sesa plej granda kaj la dekkvara plej multhoma ŝtato de la dekkvin usonaj ŝtatoj. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Fenikso. Arizono estas unu de la ŝtatoj kies landlimoj tuŝas la punkton nomiĝante la Kvar Anguloj, la loko kie kunen venas la kvar ŝtatoj Arizono, Utaho, Kolorado, kaj Nov-Meksiko. Ĝi dividas landlimojn kun la usonaj ŝtatoj Nov-Meksiko, Utaho, Nevado, Kalifornio, kaj kun la nacio Meksiko, kaj dividas unu punkton komune kun la sudokcidenta angulo de la ŝtato Kolorado. La landlimo de Arizono kun Meksiko mezuriĝas 389 mejlojn (626 km), laŭ la norda landlimo de la meksikaj ŝtatoj Sonoro kaj Malalta Kalifornio.

Kelkaj geografiaj elstaraĵoj en Arizono estas la Kanjono Granda, la altebenaĵo Kaibab, la "Pentrita Dezerto" kaj dezerto Sonora, kaj la ŝtonigita arbaro. Inter Nevado kaj Arizono estas formita la Nigra Kanjono de Kolorado fare de la rivero Kolorado.

Bavario

Bavario aŭ Bavarujo (germane: Bayern [bajern]) estas federacia lando de Germanio, la sudorienta, arbara kaj montara kvinono de la ŝtato. Ĝi havas areon de 70.550 kvadrataj kilometroj (20% da Germanio) kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 12 997 204 loĝantojn (14% da Germanio). Bavario situas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la federacia lando Turingio.

La ekonomia centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.

Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurenbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo).

Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservema. De jardekoj regas la konservativa Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ministroprezidanto estas Markus Söder (ekde 2018).

Liberalitas Bavariae, aŭ Liberalitas Bavarica, estas la plej grava moto de la enloĝantoj de Bavario.

Bolivio

Bolivio (hispane: Bolivia) estas lando en Sudameriko. Kune kun najbara Paragvajo, estas unu el la du nuraj sudamerikaj ŝtatoj kiuj ne havas aliron al maro. Ĝi limas kun Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Peruo.

Distrikto

Distrikto estas unuo de publika administracio, malpli granda ol provinco, subŝtato, kantono aŭ departemento kaj pli granda ol urbo, komunumo aŭ municipo. La difino de la nocio tamen neniel povas esti universala, ĉar evidente ĉiu lando kaj/aŭ ŝtato havas sian propran administran dividon. Tial oni fakte povas difini ĉiujn tiujn administrajn terminojn nur aparte por ĉiu lando kaj kelkfoje eĉ interne de landoj por ĉiu unuopa provinco. Sen la loka difino oni nur scias, ke distrikto estas administra unuo.

Federacia lando (Germanio)

"Federacia lando" nomiĝas ĉiu membro-ŝtato de Federacia Respubliko Germanio. Tio estas la nuntempa lingvo-uzo. Laŭ la konstitucio la membro-ŝtatoj nomiĝas simple landoj.

La federaciaj landoj en Germanio (Land, pl. Länder) estas politikaj unuoj, kiuj teorie havas ŝtatan karakteron. Ano de federacia lando estas ĉiu germano, kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de tiuj regionaj ŝtatoj estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Ĝis nun nur unu ŝanĝo sukcesis, nome tiu el kiu kreiĝis Baden-Virtembergo en 1952. La planita kunfandiĝo de Berlino kaj Brandenburgio ne ricevis la necesan plimulton en plebiscito (1995).

Inter la federacio kaj la regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la federaciaj landoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agokampo de ambaŭ. La federaciaj landoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn pri federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unueca federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).

Federacia lando havas proprajn ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Havajo

Havajo (angle Hawaii; havaje Hawaiʻi [ha-ŬAJ-’i] aŭ [ha-VAJ-’i]) estas usona ŝtato. Ĝi estas vulkana insularo en la Pacifiko, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono la 21-an de aŭgusto 1959.

Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:

la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii).

la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj.

unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko).

la sola ŝtato kies areo ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj.

unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio).

la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj.

la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj.

la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio.La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifiko.

La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.

Israelo

Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo kaj tre grava tero al aliaj monoteismaj religioj – Kristanismo kaj la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Telavivo kaj ĝia proklamata ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ĝia suvereneco super tiu urbo estas nur rekonata de Usono.La moderna ŝtato de Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Izraelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon kun la intenco, krei nacian „hejmon por la juda popolo“. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn judan kaj araban. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato de Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kun la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kun multaj de la najbaraj arabaj landoj. De ĝia fondo, la limoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de diskutadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj. Tamen, Israelo subskribis klopoditan pacon kun Egiptio kaj Jordanio, kaj ili faras penadojn por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

Kalifornio

Kalifornio (angle kaj hispane California) estas usona ŝtato. Ĝi estas la plej multnombre enloĝata ŝtato de Usono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km² (iom pli granda ol Japanio). Ĝin limas okcidente la Pacifiko, norde Oregono, oriente Nevado kaj Arizono, kaj sude Meksiko. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio en Holivudo en la suda urbego Losanĝeleso kaj komputikindustrio en Silicia Valo apud la norda urbego Sanfrancisko.

Lando

Lando, ĝenerale, estas teritorio, eventuale kun interna kaj apuda aera kaj akva spacoj, rezultinta de ia dividado de geografia estaĵo, kun difinita aŭ difinata limo, ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena.

Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco, lando estas sinonimo por regno kaj ŝtato. Ekzemploj de lando estas Kanado, Francio, kaj Japanio.

Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj. Ekzemploj de dependaj teritorioj estas Saint-Martin, Tokelao, kaj Usonaj Virgulininsuloj.

Nov-Jorkio

Nov-Jorkio aŭ Nov-Jorko (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estas usona ŝtato. Ĝi enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017 kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de la Kanada provinco de Ontario kaj sude de la Kanada provinco de Kebekio.

Nov-Meksiko

Nov-Meksiko (angle New Mexico [nu MEKS-a-ko]; hispane Nuevo México) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 47-a ŝtato de Usono je la 6-a de januaro 1912.

Nov-Meksiko havas la plej malgrandan akvokovritan areon el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Sed ĝi estas riĉa je aliaj naturaj rimedoj, plejparte mineraloj. Ĝi produktas pli da uranio ol ie ajn en la tuta mondo. Grandparto de la enspezo de la ŝtato venas de impostoj je mineraloj. La atombombo naskiĝis en registara laboratorio en la urbo Los Alamos.

Politikisto

Politikisto estas profesiulo, kiu laboras en politiko.

En multaj demokratioj la termino estas ĝenerale uzata nur en elekt-kampanjoj, anstataŭ anoj de ŝtata burokratio. Tamen, tia distingo estas malpli klara en nedemokratiaj formoj de registaro.

En ŝtato, individuaj politikistoj konsistigas la administran kaj leĝfaran fakojn de registaro. Aliajn organojn de registaro kiel juĝistaro, policoj, militistaro norme oni ne rigardas politikaj, malgraŭ la fakto ke ili laboras por registaro. Iufoje politikaj sciencistoj aŭ estro de politika partio ankaŭ estas nomata politikistoj.

Politiko

La vorton politiko (greke πολιτικός, koncernanta al πολις, "civito") vaste disvastigis la tiutitola verko de Aristotelo, kiu priskribas ŝtaton kaj ties regmanierojn. Do, se origine la vorto priskribis aferojn koncernantajn al civito (kaj do urbon kaj ŝtaton), kune kun la verko de Aristotelo disvastiĝis la senco de scienco kaj eĉ arto, tio estas lerta metio, eĉ artifike, rilata al la regado de ŝtato.

Politiko estas branĉo de la moralo kiu okupiĝas pri agado, laŭ kiu libera aŭ mallibera socio, komponita de homoj de ambaŭ seksoj, solvas la problemojn kiujn okazigas ties kolektiva kunvivado. Temas pri ordigita farendaĵo orientita al komuna bonfarto. Ĝi estas scienco kiu prizorgas la studadon de la publika povo nome ŝtato. Kelkaj aŭtoroj prezentas la uzadon de la violento kiel ĉefa karaktero de la politiko, eĉ atingante la gradon de milito. Laŭ tiu difino la politiko estas la plenumado de la povo kiu serĉas trascendan celon. Tiu instigas la civitanan partoprenon ĉar ĝi havas la kapablon distribui kaj plenumigi la povon laŭ neceso por atingi komunan bonfarton.

Nuntempe, politiko koncernas la agojn rilataj al ŝtato, dum la scienco, kiu tion studas, estas nomata politika scienco. Pli ĝenerale politiko signifas, laŭ PIV2: maniero, kiel estas regataj aferoj de regno, entrepreno, asocio k.s. aŭ eventuale kiel estas plenumata iu difinita agado.

Politiko rilatas al atingado kaj ekzercado de pozicioj de administrado - fakorganizita kontrolo de homa komunumo, precipe ŝtato. Krome, politiko estas la studo aŭ praktiko de la potenco-distribuo kaj resursoj ene de antaŭfiksita komunumo (hierarkie fakorganizita loĝantaro) same kiel la interrilato(j) inter komunumoj. Gamo da metodoj estas utiligitaj en politiko, kiuj inkludas reklamado de oniaj propraj politikaj vidpunktoj inter homoj, intertraktado kun aliaj politikaj instancoj, farado de leĝoj, kaj ekzercado de perforto, inkluzive de milito kontraŭ kontraŭuloj. Politiko estas ekzercata sur larĝa gamo de sociaj niveloj, de klanoj kaj triboj de tradiciaj socioj, tra modernaj lokaj administracioj, firmaoj kaj institucioj ĝis suverenaj ŝtatoj, ĝis la internacia nivelo.

Politika sistemo estas kadro kiu difinas akcepteblajn politikajn metodojn ene de antaŭfiksita socio. Historio de politika penso povas esti spurita reen al frua antikvaĵo, kun pioniraj verkoj kiel ekzemple la Respubliko de Platono, la Politiko de Aristotelo kaj la verkoj de Konfuceo.

Provinco

Provinco estas regiono de ŝtato, kiun administras speciala reprezentanto de la centra registaro aŭ memadministra instanco.

Siatempe la vorto estis uzata por la teritorioj de la Roma Imperio ekster Italujo.

Nuntempe, kiel por aliaj nomoj de administraj entoj per la sama vorto "provinco" oni nomas malsamajn entojn en diversaj landoj. Ekzemple, dum en Italio provinco estas aro da komunumoj, en Ĉinio la provincoj estas grandaj kiel ŝtatoj.

San-Paŭlo

San-Paŭlo aŭ Sanpaŭlo (portugale Estado de São Paulo) estas unu el la 27 federacieroj de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas San-Paŭlo (portugale São Paulo) kaj ĝia nuna estro estas Geraldo Alckmin.

Politike ĝi konsistas el 645 municipoj kaj sia areo estas de 248.209,426 km², aŭ 2,91% de tuta surfaco de Brazilo. Troveblas tri diversaj partoj: la metropola areo de la ĉefurbo (konata kiel Granda San-Paŭlo, portugale Grande São Paulo), la marbordo kaj la interlando. Regionoj proksime de la ĉefurbo ankaŭ estas metropolaj areoj, kiel Kampino, Santos, Sorocaba kaj São José dos Campos; aliaj regionoj estas la ABC Paulista. La sumo de loĝantoj de tiuj areoj kaj de la ĉefurbo surpasas 29 milionojn da enloĝantoj, t.e., proksimume 75% de la tuta populacio de San-Paŭlo.

San-Paŭlo havas la plej grandan populacion de Brazilo, kun pli ol 40 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭ 22% de Brazilo. Tio igas ĝin la plej populacia ŝtato de Brazilo kaj la tria plej populacia politika divido en Sud-Ameriko, malantaŭ nur Kolombio kaj Brazilo mem. Ĝia popolo estas unu el la plej miksitaj de la lando, komponata ĉefe de portugaloj kaj italaj elmigrintoj. Aliaj malnovaj popolgrupoj konsistas el afrikanoj kaj indianoj. Elmigrintaron konsistigas aliaj grupoj, kiel araboj, germanoj, hispanoj, japanoj kaj ĉinoj.

Ĝi estas la plej aktiva ŝtato industrie kaj ekonomie. Krom la granda ekonomia povo, la ŝtato havas relative bonajn sociajn indicojn: la tria plej granda IHD, dua MEP kape kaj kvara plej malgranda nivelo de senalfabetismo inter ĉiuj ŝtatoj de Brazilo.

Subŝtato

Subŝtato, aŭ federaciero aŭ landero (aŭ simple ŝtato) estas membra ŝtato en federacia ŝtato. Ekzemploj de unuaranga subŝtata unuo de sendependa ŝtato estas Usono, Meksiko kaj Brazilo. Tamen oni uzas aliajn vortojn por la unuarangaj subŝtataj unuoj de kelkaj ŝtatoj, ekzemple:

Argentino

Provincoj (provincia)

Aŭstralio

Subŝtatoj (state) kaj teritoroj (territory)

Aŭstrio

Federaciaj landoj (Land)

Barato

Subŝtatoj (state) kaj teritoroj (territory)

Belgio

Regionoj (gewest, région, Region)

Bosnio kaj Hercegovino

Federacio (federacija) kaj respubliko (republika)

Brazilo

Subŝtatoj (estado)

Germanio

Federaciaj landoj (Land)

Kanado

Provincoj (province) kaj teritoroj (territory)

Malajzio

Subŝtatoj (negeri) kaj teritoroj (wilayah persekutuan)

Meksiko

Federaciaj subŝtatoj (estado)

Niĝerio

Subŝtatoj (state)

Rusio

Regionoj (okrug)

historie en Sovetunio respektive en RSFSR: Respublikoj (respublika) (1922 – 1991)

Svislando

Kantonoj (Kanton/Stand, canton, cantono, chantun)

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Emirlandoj (amīr)

Usono

Subŝtatoj (state)

Konfederaciitaj ŝtatoj (state) (1861 – 1865)

Venezuelo

Subŝtatoj (estado)

Ĉeĥoslovakio

Ĉeĥoslovakio aŭ Ĉeĥoslovakujo, pli formale Ĉeĥoslovaka Respubliko (ĈSR), Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR) de 1960 ĝis 1990 kaj Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR) de 1990 ĝis 1992, estis ŝtato en meza Eŭropo, kiu ekzistis ekde la 28-a de oktobro de 1918 ĝis la 31-a de decembro de 1992. Ĝi estiĝis post la unua mondmilito kiel sekvanta ŝtato de disfalinta Aŭstrio-Hungario. Ĝi ensumigis teritoriojn de Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio (suda parto de Silezio), Slovakio kaj Subkarpatio.

Ĉinio (ŝtato)

Ĉinio (ĉine 中国 pinjine: Zhōngguó = "la Meza Regno"), oficiala nomo Ĉina Popola Respubliko (ĉine 中华人民共和国 pinjine: Zhōnghuá rénmín gònghéguó, prononco: Ĉungĥŭa Ĵonmin Kungĥokuo) estas lando en orienta Azio kaj la plej multhoma nacio en la mondo. Ĝi estas unupartia socialisma ŝtato regita de la Komunista Partio de Ĉinio, la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ areo, kaj havas treege diversajn geografion kaj kulturon. Ekde la enkonduko de kapitalisma ekonomio en 1978, Ĉinio fariĝis ĉefrolanto en mondkomerco, kaj certe fariĝos monda superpotenco dum la komenciĝanta jarcento.

Ĉinio (la civilizacio) estas lando kun plurmiljara historio. Por aliaj periodoj en ĝia historio, vidu: Ĉinio (Regiono)

Por la alia lando, kiu uzas la vorton "Ĉinio" en sia oficiala nomo kaj situas sur la insulo Formozo, vidu: Tajvano (Respubliko de Ĉinio).

Landoj
Klasnomoj pri administraj unuoj
Derivataj de titolo
Ne derivataj de titolo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.