İstiklâl Marşı

İstiklâl Marşı (turke: Marŝo de Sendependeco) estas la ŝtata himno de Turkio kaj Turka Respubliko Norda Kipro.

En 1921 estis lanĉita konkurso por teksto de la himno, al kiu estis alsenditaj 724 proponoj. La konkursa komisiono unuanime akceptis poemon verkitan de poeto Mehmet Âkif Ersoy. Melodio de la himno estis akceptita nur tri jarojn poste, ankaŭ kadre de konkurso. La komisiono el 24 komponaĵoj elektis verkon de Ali Rıfat Cağatay. Ok jarojn poste la melodio estis ŝanĝita. La tekston de Ersoy oni ekkantis laŭ melodio komponita de tiutempa estro de prezidanta simfonia orkestro, Zeki Üngör.

İstiklâl Marşı
Marŝo de Sendependeco
“İstiklâl Marşı”
nacia himno
lando Flago-de-Turkio.svg Turkio
Flago-de-Norda-Kipro.svg Norda Kipro
kantoteksto Mehmet Akif Ersoy
muziko Zeki Üngör
ekde 12-a de marto 1921
muzika ekzemplo
"İstiklâl Marşı"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).

Teksto

İstiklâl Marşı

Korkma, sönmez bu şafaklarda yüzen al sancak;
Sönmeden yurdumun üstünde tüten en son ocak.
O benim milletimin yıldızıdır, parlayacak;
O benimdir, o benim milletimindir ancak.

Çatma, kurban olayım, çehreni ey nazlı hilal!
Kahraman ırkıma bir gül! Ne bu şiddet, bu celal?
Sana olmaz dökülen kanlarımız sonra helal...
Hakkıdır, Hakk'a tapan, milletimin istiklal!

Marŝo de Sendependeco

Ne timu! La ruĝkolora flago neniam paliĝos.
Ĝi estas la lasta neestingebla fajro de la nacio.
La stelo de mia nacio daŭre lumos,
Ĝi apartenas al mi kaj al mia nacio.

Ho lunarko! Mi petas vin, ne timu,
Sed ridetu super la brava nacio; kial estas ĉi malamo?
Se vi koleros vana estos la sangoofero.
Liberon plene rajtas la nacio, kiu gloras Dion.

Mehmet Âkif Ersoy

Mehmet Âkif Ersoy (naskiĝinta en 1873 la 20-an de decembro 1873 en Istanbul, mortinta la 27-an de decembro 1936 samloke) estis turka verkisto.

Nacia himno

Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝa aŭ himna.

Turkio

Turkio aŭ Turkujo (turke: Türkiye), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti), estas lando kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro.

Malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo troviĝas en Eŭropo. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro.

Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.

Naciaj himnoj de Azio
Sendependaj ŝtatoj Mapo de Azio
Regionoj kaj
neagnoskataj ŝtatoj
Naciaj himnoj de Eŭropo
Sendependaj ŝtatoj
Aliaj unuoj (regionoj
kaj neagnoskataj ŝtatoj)
Iamaj ŝtatoj
Eŭropa Unio
kaj Konsilio de Eŭropo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.