Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando

La Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando estas la estro de la registaro de Unuiĝinta Reĝlando. La Ĉefministro (en angla Prime Minister, neformale mallongigita kiel PM, aŭ ĈM) kaj la Kabineto (konsistanta el plej aĝaj ministroj, plej el kiuj estas registaraj departamentestroj) estas kolektive respondecaj pri ties politikoj kaj agadoj antaŭ la Monarko, antaŭ la Parlamento, antaŭ ilia politika partio kaj laste antaŭ la voĉdonantaro. Tiu posteno estas unu el la Grandaj Postenoj de la Ŝtato. La nuna tenanto de tiu posteno, Boris Johnson, estro de la Konservisma Partio, estis nomumita de la Reĝino la 24an de Julio 2019.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. [1] Alirinta la 4an de Aŭgusto 2019.
Dua Konferenco de Kairo

La Dua Konferenco de Kairo de 4a al 6a de decembro 1943 okazis en Kairo, Egiptio, kaj celis la eblan kontribuon de Turkio al la flanko de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito. Partoprenis la Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, kaj la Prezidento İsmet İnönü de la Respubliko Turkio.Ĝis 1941, kaj Roosevelt kaj Churchill havis la opinion ke la neŭtraleco de Turkio estas utila al la interesoj de la Aliancanoj malhelpanta la Akson atingi la strategiajn naftorezervojn de Mezoriento. Sed la komencaj venkoj de la Akso ĝis la fino de 1942 kondukis Roosevelt kaj Churchill re-taksi eblan Turkian partoprenon en la milito de la flanko de Aliancanoj. Turkio havis mezgrandajn Armeon kaj Aerforton dum la milito, kaj partikulare Churchill deziris, ke Turkio malfermu novan fronton en Balkanio. La 30an de januaro, 1943, Churchill sekrete kunsidis kun İnönü ene de vagono en la Ĝenice Stacio, 23 kilometrojn el Adana en Turkio, por studi la aferon.Roosevelt, siaflanke, ankoraŭ kredis, ke Turkia atako estus tro riska kaj ke ebla turka malsukceso estus katastrofa por la Aliancanoj.İnönü bone konis la malfacilaĵojn kiujn lia lando devis suferi dum 11 jaroj de senĉesa milito (nome Ital-turka milito, la Balkanaj militoj, la Unua mondmilito, kaj la Turka milito de sendependeco) inter 1911 kaj 1922, kaj estis determinita reteni Turkion for de alia milito tiom longe kiom li povos. İnönü ankaŭ deziris sekuron pri financaj kaj militaj helpoj por Turkio, same garantion ke Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando staru kun Turkio okaze de soveta invado de la Turkaj Markoloj post la milito, kiel Josif Stalin malferme estis espriminta. La timo al soveta invado kaj la nekaŝita deziro de Stalin kontroli la trafikon de la Turkaj Markoloj finfine okazigis, ke Turkio lasu sian dekomencan principon de neŭtraleco en internaciaj rilatoj kaj eniris en NATO en 1952.

Por la momento Turkio pluhavis sian neŭtralecon.

H. H. Asquith

Herbert Henry Asquith, 1a Grafo de Oxford kaj Asquith, OĜ (12a de Septembro 1852 – 15a de Februaro 1928), ĝenerale konata kiel H. H. Asquith, estis Brita ŝtatestro kaj politikisto de la Liberala Partio kiu servis kiel Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando el 1908 al 1916. Li estis la lasta Ĉefministro kiu estris majoritate liberalan registaron kaj ludis centran rolon en la desegno kaj aprobo de grava liberala leĝaro kaj en la malpliigo de la povo de la Ĉambro de Lordoj. En Aŭgusto 1914, Asquith metis Grandan Brition kaj la tutan Britan Imperion en la Unua Mondmilito. EIn 1915 lia registaro estis vigle atakita pro la malabundo de municioj kaj la malsukceso de la Batalo de Kalipolis. Li formis koalician registaron kun la aliaj partioj sed malsukcesis ĉesi kritikojn. Li estis devigita rezigni en Decembro 1916 kaj estis sukcedita de David Lloyd George, liberalulo kiu iĝis sia pli akra malamiko en la lukto por kontroli la Liberalan Partion.

En 1892, li estis nomumita Ministro de Enlando en la kvara ministraro de Gladstone, kaj restis en la posteno ĝis la liberaluloj malvenkis en la balotado de 1895. En la jardeko de opozicio kiu sekvis, Asquith iĝis grava figuro en la partio, kaj kiam la liberaluloj reakiris la povon kun Sir Henry Campbell-Bannerman en 1905, Asquith estis nomumita Ministro de Financoj. En 1908, Asquith sukcedis lin kiel Ĉefministro, kun David Lloyd George kiel Ministro de Financoj.

Asquith alvokis al balotado por Januaro 1910, kaj la liberaluloj venkis, kvankam ili havis nur minoritatan registaron. Kvankam tiam la Lordoj aprobis la buĝeton, Asquith estis determinita reformi la supran ĉambron, kaj post la ĝenerala balotado en Decembro 1910 li sukcesis atingi aprobon de la Parlamenta Leĝo 1911, kiu permesis projekton trifoje aprobita de la Komunuloj en sinsekvaj sesioj por esti validigita senkonsidere de Lordoj. Asquith estis malpli sukcesa traktante pri la Irlanda Regularo. Ripetitaj krizoj kondukis al pafado kaj perforto, borde de enlanda milito.

La agado de Asquith meti la landon en la Unua Mondmilito estis unu el la plej gravaj unuopaj ministeriaj decidoj de la moderna epoko; li faris tion kun Britio unuigita kaj kun la prokrasto de la aferoj def Irlando kaj de la virina balotrajto. Li helpis la finan sukceson de Britio en la milito pere de siaj fruaj decidoj pri tutlanda mobiligo; la sendo de la Britia Ekspedicia Forto al la Okcidenta Fronto, la kreado de amasa armeo, kaj la disvolvigo de industria strategio desegnita por subteni la Ŝtatajn militcelojn.

Sed la tekniko de Asquith peri inter talentaj kabinetanoj kiel Lloyd George kaj Winston Churchill estis malpli efika en milito ol en paco, kaj malkonsentoj en la militklopodoj devigis lin formi koalician registaron kun la konservativuloj kaj la laborpartianoj jam en 1915. Pli akraj rivalecoj ene kaj inter la tri ĉefaj partioj malboniĝis kiam Asquith estis malkapabla organizi la koalicion en harmonian teamon. Ĝi estis malfortigita pro sia propra maldecidemo pri strategio, rekrutado kaj financado. Lloyd George organizis lian alpostenigon kaj anstataŭis lin kiel Ĉefministro en Decembro 1916.

Henry Campbell-Bannerman

Sir Henry Campbell-Bannerman (7a de Septembro 1836 – 22a de Aprilo 1908) estis Brita politikisto de la Liberala Partio kiu estis Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando el 1905 al 1908 kaj estro de la Liberala Partio el 1899 al 1908. Li estis ankaŭ Sekretario de Ŝtato por Milito (Militministro) dufoje, en la ministraroj de Gladstone kaj Rosebery. Li estis la unua First Lord of the Treasury kiu estis oficiale nomita "Ĉefministro", termino kiu iĝis de oficiala uzado nur kvin tagojn post lia elpostenigo. Li ankaŭ restas la nura persono ĝis nun kiu tenis la postenojn de Ĉefministro kaj Father of the House samtempe.

Konara populare kiel "CB" [siBI], li estis forta apoganto de la libera komerco, de la irlanda regularo Irish Home Rule kaj de la plibonigo de la sociaj kondiĉoj. Li estis aludita kiel "la unua kaj nura radikala Ĉefministro de Britio". Post malvenko en la ĝenerala balotado de 1900, Campbell-Bannerman pluestris la Liberalan Partion ĝis tutlanda venko super la Konservisma Partio en la ĝenerala balotado de 1906, ankaŭ la lasta balotado en kiu la Liberaluloj atingis ĝeneralan majoritaton en la Ĉambro de Komunuloj. La registaro kiun li sekve estris aprobis leĝaron por ke la sindikatoj ne estu responsaj pro damaĝoj faritaj dum strikagado, enkondukis senpagajn lernejajn manĝojn por ĉiuj infanoj, kaj enpovigis lokajn aŭtoritatojn pou aĉeti agrikulturan teron el privataj bienposedantoj. Campbell-Bannerman rezignis kiel Ĉefministro en Aprilo 1908 pro malsano kaj estis anstataŭita de sia Ministro de Financoj, H. H. Asquith. Li mortis nur kelkajn tagojn poste.

Historio de Turkio

La historio de Turkio kiel lando kun ĉi tiu nomo komenciĝis kun disfalo de Otomana imperio en 1918 ... 1920. Tamen la unuaj setlejoj de homoj aperis sur ĉi tiu tereno ne pli malfrue ol en la 11-a jarmilo a.K..

Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana Imperio partoprenis en la Unua Mondmilito flanke de la Centraj potencoj. La milita malvenko kaj armistico de Mudros ne tuj kaŭzis la falon de la Otomana Imperio, kies sultano Mehemet la 5-a dum pluaj kvar jaroj restis entroniĝinta dum la imperio estis okupita de aliancanoj kaj la neturkaj popoloj premis por sendependiĝo. Kiam la aliancanoj prezentis al la turka delegitaro la kondiĉojn de la Traktato de Sèvres (aŭgusto de 1920), tiuj jam estis plenumitaj fakte: maje de 1919 grekoj okupis Smirnon kaj grandan parton de la egea marbordo de Turkio, kie loĝis nombraj grekoj; armenoj fidis promeson de Wilson havi propran teritorion por propra respubliko; kaj sude britoj kaj francoj distribuis al si la teritoriojn de la arabaj landoj (traktato de Sykes-Picot 1916): la otomana delegitaro subskribis la traktaton, sed en Turkio eksplodis naci-liberiga movado ĉefe ĉirkaŭ Ataturk, kiu jam en 1919 faris alvokon al rezistado. Kaim februare de 1920 la aliancanoj nuligis la parlamenton de Istanbulo, Kemal Ataturk alvokis en Ankaro nacain asembleon, kiu malakceptis la Traktaton de Sèvres kaj dum du jaroj deklaris militon en diversaj frontoj. Kontraŭ Francio en Kilikio ĝis la traktato de Ankaro de oktobro de 1921, per kiu turkoj reprenis la regiono kaj agnoskis la francan regadon de Sirio kaj Libano. Kontraŭ armenoj, kie rekuperis eĉ la teritoriojn perditajn en 1878 (traktato de Kars, oktobro de 1921) kaj dispartigis kun Sovetunio la areon. Kontraŭ grekoj, el kiuj rekuperis la areon de Smirno (el kiu la grekoj estis forpelitaj) post terura milito finita en septembro de 1922. La konferenco de Lausanne (novembro de 1922) nuligis la decidojn de la Traktato de Sèvres kaj per nova traktato (julio de 1923) oni agnoskis la teritoriojn rekuperitajn de Turkio, kiu agnoskis la novajn reĝimojn de Sirio kaj Irako kaj akceptis senmilitistigon de la markoloj.En la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. La falo de la imperio vekis la nacian turkan senton. Eksaj militistoj kuniĝis ĉirkaŭ la marŝalo Mustafa Kemal Atatürk, kiu forpelis eŭropanojn el Anatolujo kaj fariĝis la estro de la registaro, igante la sultanecon simplan honoran rolon. En 1922, li aboliciis la otomanan imperion kaj fondis en 1923 sur la restanta teritorio Anatolujo kaj orienta Trakujo) la modernan Turkujon aŭ respublikon de Turkujo, sukcesinto de la otomana imperio. En 1924 li neniigis la kalifecon, lastan restaĵon de imperiaj institucioj.

La Dua Konferenco de Kairo de 4a al 6a de decembro 1943 okazis en Kairo, Egiptio, kaj celis la eblan kontribuon de Turkio al la flanko de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito. Partoprenis la Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, kaj la Prezidento İsmet İnönü de la Respubliko Turkio. Por la momento Turkio pluhavis sian neŭtralecon.

Post la Dua mondmilito Turkio trovis sin en la fronto de Malvarma milito. Tio donis al ĝi signifan subtenon flanke de Usono kaj, post la partopreno de internacia invado al Koreio, membrecon en NATO (ekde 1952).

En 1974 Turkio prenis la nordan parton de insulo Kipro.

Ekde 2002 Turkio faras penojn por membriĝi en Eŭropa Unio.

Turkio travivis serion de puĉoj en 1960, 1971, 1980 kaj 1997. La du jardekoj 1970-aj kaj 1980-aj karakteriziĝis per granda politika malstabileco kaj akra kontraŭstaro de dekstruloj kaj maldekstruloj. La 15-an de julio 2-16, grupo de armeanoj provis denove krei puĉon, sed malsukcesis.

La 31-an de marto 2019 okazis lokaj elektoj en Turkio en ĉiuj 81 turkaj provincoj. Oni elektis la urbestron kaj la estraron de komumunoj. Kvankam la CHP atingis la plej fortajn rezultojn, la elekto estis nuligita post plendo de la AKP.

John Russell

John RUSSELL, 1a Grafo Russell, OĜ, RSL (18a de Aŭgusto 1792 – 28a de Majo 1878), konata laŭ sia nobela titolo Lord John Russell antaŭ 1861, estis ĉefa politikisto Whig kaj Liberala kiu servis kiel Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando dufoje dum la komenco de la Viktoriana epoko.

Li estis konata kiel polemikisto en la Parlamento dum la jaroj de la etendon de libereco. Sed liaj praktikaj atingoj ne estis tiom sukcesaj. Lia politika teorio derivas el la Glora Revolucio (1688-1689). Li devis elturniĝi en la malfaciloj de la Granda malsatego en Irlando. Lia partio ruiniĝis dum sia potenco.

Kairo

Kairo (arabe القاهرة, al-Qāhirah, [al-KA-hi-ra], aŭ en la dialekto de ĝiaj loĝantoj مصر, Masr, [masr]) estas la ĉefurbo de Egiptio. Kun ĉirkaŭ 16 milionoj da loĝantoj (2003) estas la plej granda urbo en Afriko kaj la plej granda kaj grava urbo de Proksima Oriento. Ĝia metropolitena areo estas al la 16-a plej granda en la mondo. Situanta proksime de la Nildelto, ĝi estis prafondita en la mezo de la 7-a jarcento de Amr ibn al-As, nomita Fustat (فسطاط) en tiu tempo. Ĝi estas kromnomita "la grandurbo de mil minaretoj" por ĝia tropezo de islama arkitekturo, Kairo longe estis centro de la politika kaj kulturvivo de la regiono. Kairo estis fondita fare de la Fatimida dinastio en la 10-a jarcento p.K., sed la terkomponado la aktuala grandurbo estis la loko de naciaj ĉefurboj kies restoj restas videblaj en partoj de Malnova Kairo. Kairo ankaŭ estas asociita kun antikva Egiptio ĉar ĝi estas proksima al la pratempaj urboj de Memfiso, Gizo kaj Fustat kiuj estas proksime de la Granda Sfinkso kaj la grandaj piramidoj de Gizo.

Egiptoj hodiaŭ ofte nomas Kairon Maṣr ([mɑsˤɾ] , مصر), la egiptaraba elparolo de la nomo por Egiptio mem, emfazante la daŭran rolon de la grandurbo en egipta influo. Ĝia oficiala nomo estas القاهرة al-Qāhirah , kio signifas laŭvorte "la venkanto" aŭ "la konkerinto"; egiptaraba elparolo: [elqɑ (ː) ˈheɾɑ], foje ĝi estas neformale ankaŭ referita kiel كايرو Kayro [ˈkæjɾo]. Ĝi ankaŭ estas nomita Umm al-Dunya, kun la signifo "la patrino de la mondo".Kairo havas la plej malnovan kaj plej grandan filman kaj muzikan industriojn en la araba mondo, la duan plej aĝan institucion de pli alta lernado, nome Universitato al-Azhar. Multaj internaciaj amaskomunikilaroj, entreprenoj, kaj organizoj havas regionan ĉefsidejon en la grandurbo; la Araba Ligo havis sian ĉefsidejon en Kairo por la plej granda parto de sia ekzisto.

Kun pli ol 6.76 milionoj da loĝantoj disigitaj trans 453 kvadrataj kilometroj (175 kv. mejl.), Kairo estas senkompare la plej granda grandurbo en Egiptio. Kun pliaj 10 milionoj da loĝantoj tuj ekster la grandurbo, Kairo kuŝas en la centro de la plej granda metropola areo en Afriko kaj en la araba mondo same kiel la deka plej granda urba areo en la mondo. Kairo, kiel multaj aliaj mega-urboj, suferas pro altaj niveloj de poluo kaj trafiko. La metroo de Kairo - unu el nur du metrooj sur la afrika kontinento (la alia estas la Alĝera Metroo) - rangas inter la dek kvin plej okupataj en la mondo, kun pli ol 1 milo da milionoj da ĉiujaraj pasaĝerveturoj. La ekonomio de Kairo unue estis vicigita en la Meza Oriento kaj 43-a tutmonde fare de la indico de Mondurboj fare de la gazeto Foreign Policy en 2010.

Majo de 2015

Jen listo de okazaĵoj en majo 2015:

2-a de majo Maja Pliseckaja, fama baleta dancistino, mortis la 2-an de majo 2015 en Munkeno, Germanio.

Catherine Middleton, la dukino de Kembriĝo, naskis filinon je 8:34 BST.8-a de majo David Cameron estas reelektita kiel ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.9-a de majo Airbus A400M kraŝis tuj post ekflugo apud flughaveno de Sevilo. Ses homoj troviĝis en la armea aviadilo. Kvar el ili mortis, kaj du estis severe vunditaj.12-a de majo Nordorienta regiona trajno 188 de Amtrak kun 238 pasaĝeroj kaj 5-persona skipo dereliĝis apud Filadelfio. Rezultis 200 vunditoj el kiuj 11 severaj kaj 8 mortintoj.

Nova tertremo en Nepalo okazigas pli ol 60 mortojn kaj milon da vunditoj.

Atako de Saudarabio en Jemenon okazigas 90 mortojn.14-a de majo Mortis en Las Vegas la fama muzikisto B.B. King, 89-jaraĝa.

Konfuzo kaj tumultoj post puĉo en Burundo.15-a de majo La ribela ĝihadisma organizo Islama Ŝtato konkeras la urbon Ramadi en norda Irako.18-a de majo Pluvego kaj sekva lavango okazigas 78 mortojn en Salgar, nordorienta Kolombio.21-a de majo La ribela ĝihadisma organizo Islama Ŝtato konkeras la arkeologian kaj historian urbon Palmira en Sirio.22-a de majo 43 mortoj en pafado inter krimuloj kaj policanoj en Meksiko.

20 mortoj pro atenco kontraŭ ŝijaisma moskeo en Sauda Arabio.23-a de majo Irlando estas la unua lando en la mondo kiu aprobas samseksan edzecon per referendumo.

Måns Zelmerlöw, reprezentinta Svedion per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 okazinta en Vieno, Aŭstrio.24-a de majo En Hispanio la dekstra partio PP ricevas pli da voĉdonoj en municipaj kaj regionaj balotoj, sed la maldekstro kaj "novaj partioj" kiaj Podemos atingas urbestrecojn de plej grandaj urboj.

En Pollando en prezidantaj balotoj venkas Andrzej Duda, kandidato el la ekstremdekstra partio Juro kaj Justeco.25-a de majo En Barato varmego okazigas pli ol 500 mortojn.29-a de majo En la insuleto Kuĉinoerabu de Japanio forte erupcias la vulkano Ŝindake.

Neville Chamberlain

Arthur Neville CHAMBERLAIN (naskiĝinta la 18-an de marto 1869 en Birmingham, mortinta la 9-an de novembro 1940 en Heckfield, proksime de Reading en Hampshire) estis britia konservativa ĉefministro (la 28-a de majo 1937 - la 10-a de majo 1940). Lia nomo estas ligita precipe kun la politiko de cedoj, kiun li praktikis rilate al Germanio de Adolf Hitler.

Arthur Neville Chamberlain estis filo de Joseph Chamberlain, devene radikala liberalulo, kiu pli poste transiris al la konservativuloj kaj akiris postenon de ministro pri komerco kaj kolonioj, kaj malpli aĝa frato de Austen Chamberlain, ministro pri eksterlandaj aferoj (1924 - 1929), ricevinto de Nobel-premio.

Li rezignis pri la posteno de la ĉefministro la 10-an de majo 1940 post la invado de germanaj trupoj en Belgion, Nederlandon kaj Luksemburgion. Rezigninte li restis ĉefo de la konservativuloj, kaj tiel longe kiel lia sano permesis al li tion, li subtenis Churchill-on. La 6-an de novembro 1940 li mortis pro stomaka kancero. Li estas konata pro la fama frazo, kiun li diris en 1938 reveninte de la Munkena Konferenco: "Mi alportis al vi la pacon."

Robert Walpole

Robert Walpole, 1a Grafo de Orford, OĜ, OB, PK (26a de aŭgusto 1676 – 18a de marto 1745), konata antaŭ 1742 kiel Sir Robert Walpole, estis brita ŝtatestro kiu estas ĝenerale konsiderata unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando. Kvankam la precizaj datoj de lia dominado estas temo de fakula debato, oni parolas ofte pri 1721-1742. li dominis dum la Ministraro Walpole–Townshend kaj kompreneble dum la Ministraro Walpole kaj tenas la rekordon kiel plej longaserva ĉefministro en britia historio. Kritikistoj nomigis lian sistemon "Robinocratio." Speck diras ke la seninterrompa fluo de 20 jaroj de Walpole kiel ĉefministro "estas prave konsiderita kiel unu el ĉefaj atingoj de la britia politika historio... Oni proponas kutime klarigojn pri lia sperta manovrado de la politika sistemo post 1720, [kaj] lia unika miksado de la survivantaj povoj de la krono kun la pliiĝanta influo de la Komunuloj".Li estis ŭigo el la supra klaso, kiu estis unuafoje elektita por la parlamento en 1701, kaj eltenis multajn konservativajn sintenojn. Li estis kamparana kavaliro kaj rigardis al la kamparanaj senjoroj (terposedantoj) por sia politika bazo. Historiisto Frank O'Gorman diris ke lia estreco en Parlamento respegulis lian "racian kaj konvinkan oratorecon, lian kapablon movi kaj emociojn kaj mensojn de la homoj, kaj, super ĉio, lian eksterordinaran mem-fidon." Hoppit diras, ke la politikoj de Walpole serĉis moderecon: li laboris por paco, pli malalta impostado, kresko de eksportado, kaj permesis iom pli multan toleron por protestantaj disidentoj. Li evitis polemikojn kaj alt-intensecajn disputojn, ĉar lia meza vojo allogis moderulojn kaj el la ŭiga kaj el la konservativa flankoj.

Turkio

Turkio aŭ Turkujo (turke: Türkiye), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti), estas lando kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro.

Malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo troviĝas en Eŭropo. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro.

Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.

Unuiĝinta Reĝlando

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al Britio aŭ Britujo) estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la 9a plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Reĝlando en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km². La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Theresa May, kaj la registaro estas la Konservativa Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

Ĉefministro

Ĉefministro estas prezidanto de ŝtata registaro, la unua inter la ministroj, nomata ankaŭ premiero aŭ ministroprezidento.

En Belgio ĉefministro kaj ministroprezidento estas du diversaj funkcioj. La belga federacio havas ĉefministron, sed la regionoj ĉiuj havas sian ministroprezidenton.

Ankaŭ en Germanio la termino ministroprezidento estas uzata nur por estro de la registaroj de la diversaj federaciaj landoj, sed ne por la estroj de la urbolandoj Berlino, Hamburgo kaj Bremeno.

En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidento".

Kiam formiĝas nova registaro, la ŝtatestro (prezidento) unue elektas la ĉefministron (proponitan de la partio, kiu venkis en balotoj) kaj tiu devas dum kelkaj tagoj elekti taŭgajn ministrojn, membrojn de la registaro. Tiujn poste konfirmas la ŝtatestro, al kiu ili devas prezenti la ministran promeson (ĵuron). Poste la ĉefministro petas la parlamenton esprimi fidon al la nova registaro. Nur poste, kiam la fido estas esprimita, la registaro povas regi kaj labori.

La ĉefministro kunvokas la ministrojn al kunvenoj, kiujn li prezidas. Kiam li ne estas kontenta kun aŭ pri iu ministro, li povas proponi al la ŝtatestro eksigi la ministron. Se demisias la ĉefministro, falas la tuta registaro kaj la ŝtatestro devas nomumi novan ĉefministron por formi novan registaron.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.